La soldatoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Li sordati

Dico: «Facci de ggrazia, sor don Zisto,
lei che ste cose deve avelle intese:
quanno stava cquaggiú, trall’antre spese
manteneva sordati Ggesucristo?

Perché», ddico, «lei sa cch’er monno tristo
critica er zu’ Vicario a sto paese,
che a ccasa e ppe le strade e in ne le cchiese
senza sordateria nun z’è mmai visto».

«Fijjo», disce; «voi sete un iggnorante,
e nun zapete come li peccati
hanno fatto la cchiesa militante.

Pe cquesto ir papa ha li sordati sui;
e ssi Ccristo teneva li sordati
sarebbe stato mejjo anche pe llui».

1845 12 25

La soldatoj

Mi diras: "Min sciigu, pastro Sisto,
vi, kiu konas ĉi-aferon plene:
kiam li estis sur la ter', promene,
havis kun si soldatojn Jesu-Kristo?

Vi scias, ke l amond', aĉa juĝisto,
taksas la Vikarion (1) malkonvene
ĉar en pregejoj, ekster urb' kaj ene
li agas nur kun soldatar-asisto." (2)

Li diras: "Filo, mankas al vi scio,
ke kontraŭ pekoj d emalbonaj fratoj,
militanta fariĝis eklezio (3).

Soldatojn havas papo nun kun si:
se estus kun Jesuo la soldatoj,
vivintus ja plibone ankaŭ li",

1845 12 25

(1) Vikario estas Krist-vikario. Por la katolikoj la Papo, estro de la surtera Eklezio, estas vikario de Kristo.
(2) soldat-asisto estis la svisa kaj la nobela gvardioj de la papo. La papa ŝtato havis kaj policanojn kaj malgrandan armeon.
(3) militanta estas, laŭ la doktrino, la eklezio sur la tero, la fideluloj, dum puriĝanta estas la animoj en la Purgatorio kaj Triumfonta la animoj en la Paradizo. Ĉi tie evidente la pastro klarigas al la popolano misinterprete.