La vendoplaco Navona

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Er mercato de Piazza Navona

Ch’er mercoledì a mmercato, ggente mie,
sce siino ferravecchi e scatolari,
rigattieri, spazzini, bbicchierari,
stracciaroli e ttant’antre marcanzie,

nun c’è ggnente da dì. Ma ste scanzie
de libbri, e sti libbracci, e sti libbrari,
che cce vienghen’ a ffà? ccosa sc’impari
da tanti libbri e ttante libbrarie?

Tu pijja un libbro a ppanza vòta, e ddoppo
che ll’hai tienuto per cquarc’ora in mano,
dimme s’hai fame o ss’hai maggnato troppo.

Che ppredicava a la Missione er prete?
“Li libbri non zò rrobba da cristiano:
fijji, per ccarità, nnu li leggete”.

1834 03 20

La vendoplaco Navona(1)

Merkrede en la vendoplac' amiko,
svarmas vendistoj de latun-skatoloj,
brokantaĵoj, ĉifonoj, kaseroloj,
kombiloj, sapo kaj pumiko:

Ne mirige. Sed kial ĉi-trafiko
de libroj, de broŝuroj, de titoloj?(2)
Ĉu vendas ĉi-vendistoj de paroloj
ion valoran por la viv-praktiko?

Vi, ne manĝinte, prenu libron, do!
Diru, post longa libroten' en mano,
ĉu vi malsatas aŭ vi manĝis tro.

Kion instruis pastro dum misio? (3)
"Tute ne taŭgas libro por kristano:
ne legu ilin, pro la am'de Dio."

1834 03 20

(1) Piazza Navona, Placo Navona, estas la nomo de tre fama placo en Romo.
(2) La katolika eklezio estis tute kontraŭa al legado de libroj fare de la popolo, ĉar tiuj libroj povis enhavi liberalajn ideojn.
(3) Misio en ĉi tiu kunteksto estas agado de specialaj pastroj, kiuj agis kiel misiistoj ĉe la loka popolo. Temos pri semajnoj kun religiaj predikoj.