Lalot-o azt

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


lalot-o

difino: Laloto (Piper lolot) estas florplanto en la familio Piperacoj, al kiu apartenas ankaŭ kelkaj aliaj konataj plantoj kiel nigra pipro kaj betelo. Laloto estas indiĝena je Vietnamio, Laoso kaj Kamboĝo, kaj ĝi estas antaŭ nelonge enkondukita en Usonon. La folioj de laloto estas multe uzataj en vjetnama kuirado; ekzemple, bovaĵo envolvita en lalot-folioj estas unu el la plej popularaj manĝaĵoj en Vjetnamujo.

Laloto estas ankaŭ uzata en vjetnama tradicia medicino kiel rimedo kontraŭ artrito.

La nomo de la planto en la latina (kaj multaj eŭropaj naciaj lingvoj) verŝajne devenas de erara transskribo de la vjetnama vorto "lá lốt".