Maremo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


maremo

maremo, chiuj min nomas maremo
al mi ghi shajnas nur maremo fia
tie nur sonas birda morto-ghemo
edzino perdas tie edzon sian

ho, malbenita estu vi maremo
kaj vi kaj chiuj viaj admirantoj!
la koro tute tremos, se vi iros
char pri reveno vane mi sopiros

irante tien for de la montaro
vi perdas inon por sengajna faro
se for de bona akvo vi vin movas
vi perdas inon kaj nenion trovas

ho, malbenita estu vi maremo
kaj vi kaj chiuj viaj admirantoj!
la koro tute tremos, se vi iros
char pri reveno vane mi sopiros