Min tiklas, aĉa tio, scideziroj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Io, per brio, saprebbe volentieri

Io, per brio, saperebbe volentieri
si ccurre puro nell’antri paesi
sta fiumara de prencipi, marchesi,
conti, duchi, bbaroni e ccavajjeri.

Perché a Rroma, per brio, tra ffarzi e vveri,
n’ho intesi tanti a mmentuà, nn’ho intesi,
che mmeno sò li moccoletti accesi
che ttengheno smorzati li drughieri.

È una gran cosa, pe cquer brio sagrato,
de nun poté ffà un passo in gnisun loco
senza pijjà de petto un titolato!

Eh, Ppapa io, nun me faria confonne!
voria ridusce er monno a ppoc’a ppoco
tutto quanto in du’ crasse: ommini e ddonne.

1847 01 09

Min tiklas, aĉa tio(1), scideziroj

Min tiklas, aĉa tio, scideziroj,
ĉu ankaŭ eksterlande ĉi-fatraso,
ĉi-river' fluas de nobela raso:
markizoj, dukoj, grafoj, kavaliroj.

Vera aŭ ŝajna, laŭ la onidiroj,
en Romo nun pli grandas tiu klaso
ol sebolampoj(2), kiuj la amaso
aĉetas ĉe vendistoj dum foiroj.

Estas grava afero, je kri' ĉiela(3),
ke, se ni provas eĉ paŝeton movi,
ni kolizias kun bristar' nobela.

Se Pap' mi estus venus solvo fina;
ĉar mi klopodos la homaron ŝovi
al nur du klasoj: vira kaj virina.

1847 01 09

(1)Aĉa tio estas evitesprimo por Aĉa Dio, kio estus granda blasfemo.
(2) Sebo estas besta graso uzata por fabriki kandelojn.
(3) Alia blasfem-evita esprimo por "Je Dio ĉiela!"