Morto kaj ties vosto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


La morte co la coda

Cqua nun ze n’essce: o ssemo ggiacubbini,
o ccredemo a la lègge der Ziggnore.
Si cce credemo, o mminenti o ppaini,
la morte è un passo cche vve ggela er core.

Se curre a le commedie, a li festini,
se va ppe l’ostarie, se fa l’amore,
se trafica, s’impozzeno quadrini,
se fa dd’oggn’erba un fasscio... eppoi se more!

E ddoppo? doppo viengheno li guai.
Doppo sc’è ll’antra vita, un antro monno,
che ddura sempre e nnun finissce mai!

È un penziere quer mai, che tte squinterna!
Eppuro, o bbene o mmale, o a ggalla o a ffonno,
sta cana eternità ddev’èsse eterna!

1846 04 26

Morto kaj ties vosto (1)

Ne estas solvo: esti jakobenoj (2)
aŭ kredi ja la leĝo de l' Sinjoro. (3)
Se kredas ni, ĉu pleb' ĉu suverenoj,
mort' estas paŝo frosta por la koro.

Ni kuras al teatroj, al festenoj,
ni emas al trinkejoj, al amoro,
ni vendas, amasiĝas la florenoj, (4)
ni ĉion spitas kaj ... jen morto-horo!

Kaj poste? Poste venas embaraso,
estas alia mond', alia vivo,
neniam ĉesas ties tempopaso.

Nu, estas ĉi-"neniam" tro konsterna!
Ĉar bone aŭ ne, kun aŭ sen motivo,
restos ĉi hunda (5) eternec' eterna.

1846 04 29

(1) Vosto = tio, kio sekvas la morton.
(2) Jakobenoj en ĉi tiu kunteksto 'nekredantoj'.Normale temis pri politika partio kontraŭa al la eklezio.
(3) Sinjoro estas Dio laŭ la kristana dirmaniero, alivorte 'Nia sinjoro', 'Nia reganto'.
(4) Floreno estis nomo de mono en la pasinteco.
(5) Hunda estas insulta adjektivo.