Piednotoj de Prologo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



1 - Ĉi tiuj tre famaj linioj "En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio" estas la komenca frazo de la "Evangelio laŭ Johano", unu el la kvar bibliaj libroj nomataj Evangelioj, kiuj rakontas pri la vivo de Kristo, la fondinto de la kristana religio. La vorto “Evangelio” en la greka signifas “bona novaĵo” aŭ “bonsciigo”.
2 - Frazo el la unua letero de Sankta Paŭlo al la Korintanoj.La leteroj de Sankta Paŭlo estas parto de la oficiala Nova Testamento, la baza religia teksto de la kristanoj. Korinto estas urbo en Grekujo, en kiu estis nova kristana komunumo, al kiu Sankta Paŭlo skribis tiun leteron.
3 - Melk estas urbeto en Aŭstrujo, mezvoje inter Vieno kaj Linzo, apud la rivero Danubo. En ĝi estas monaĥejo, el kiu laŭ la verkinto venis la monaĥo, kiu rolas kiel ĉeestinto de la okazaĵoj rakontataj en la manuskripto trovita de la verkinto.
4 - Spiritanoj estas ĝenerala termino por aludi al tiu parto de la monaĥoj, kiuj kritikis la oficialan eklezion kaj asertis la bezonon reveni al la frua kristanismo kaj al la malriĉeco de la religiaj instancoj.
5 - Cum inter nonnullos (Ĉar ĉe ne malmultaj) estas la komencaj latinaj vortoj de la papa dekreto kontraŭ la spiritanoj de la franciskana monaĥa komunumo. La tuta unua frazo estas: “Ĉar ĉe ne malmultaj kleraj homoj ofte okazas, ke oni prezentas dubojn, ĉu estas malice aserti, ke nia Savanto kaj sinjoro Jesuo Kristo kaj liaj apostoloj ne posedis ion individue nek komune, oni devas konsideri tiujn ideojn herezaj malsamaj kaj kontraŭaj al la vero."
6 - Marta kaj Maria estas du fratinoj, kiuj renkontas Kriston en la Evangelio laŭ Luko.
7 - Lia kaj Raĥel estas virinoj, kies vivo estas rakontata, en la Biblio, la unua, pli antikva sankta libro de la judoj kaj de la kristanoj.
8 - Antikva regno en Norda Britujo.
9 - Roĝer Bakon, brita franciskana monaĥo kaj klerulo, 1219/20 – 1292, kiu estas rigardata kiel la unua asertanto pri la moderna scienca metodo.
10 - La vortoj "amiko el Okam" aludas al la monaĥo kaj klerulo Vilhelmo el Okam, kiu, ekskomunikita de la papo pro siaj ideoj favoraj al disiĝo inter religia kaj imperiestra potencoj, rifuĝis ĉe la imperiestro kaj mortis en Germanujo. Pri li fama estas la “Razilo de Okam”, menciita plurloke en la romano: ĝi estas metoda principo, kiu, fronte al pluraj hipotezoj por solvi problemojn,indikas elekti tiun plej simplan.