Pliaj klarigoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

Ĉi tiuj listoj estas nun konstruataj. Ili enhavas liston de novaj radikoj (neologismoj) aŭ de malfacilaj radikoj kaj eblajn pli simplajn samsignifajn vortojn. Ni ne asertas ion pri la vortoj mankantaj en la listoj, ĉar simple ili povas manki ĉe ni pro nefinita analizo de la ekzistanta vortomaterialo en Esperanto.

La linio:

lant•a → mal•rapid•a

devas esti legata: anstataŭ lant• uzu mal•rapid•.

La linio:

biologi•o ~ viv•scienc•o

devas esti legata: ni opinias, ke anstataŭ biologi• vi rajtas uzi la samsignifan viv•scienc•.

La signo "·" indikas la limon de morfemo, alivorte ĝi estas inter malsamaj radikoj kaj gramatikaj finaĵoj.

Ĝenerale post radikoj fundamentaj aŭ oficialaj estas la signo "~". Nur en kelkaj okazoj ni tamen signalas per la signo "→", ke malgraŭ la oficialeco aŭ fundamenteco prefere vi uzu alian radikon. Ekzemple:

animal•o → best•o

Se vi trovas du aŭ pliajn samsignifajn esprimojn, tio estas ke ni preferas la unuan super la dua, ktp.

Ekzemple:
bart•o → balen•lamen•o, balen•ost•o [fun]

signifas, ke laŭ ni balen-lamen-o estas pli bona esprimo por bart•o ol balen•ost•o.

Kiam temas pri ligaj vokaloj en kunmetitaj vortoj, ni foje metis ilin kaj foje ne. Evidente ĉi tie temas pri ĝenerala regulo, kaj ĉiu rajtas aldoni aŭ forpreni tiujn vokalojn, depende de tio, ĉu li taksas, ke ili estas necesaj por facila elparolado aŭ ne.

Ni komencis aldoni aliajn indikojn, ekzemple: [fun], [7oa], [zam][r15]. Ili indikas ke temas pri vorto el la Fundamento, el la 7-a Oficiala Aldono, pri vorto uzita de Zamenhof aŭ pri vorto uzebla laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko.
[sla] indikas slangan vorton.
Se vi trovas serion de demandosignoj, ????, tio signifas, ke esplorado pri la vorto estas ankoraŭ okazanta.

Se vi trovas ke ne ekzistas unu el la ĉi-supraj signoj inter la vorto kaj la proponata samsignifa vorto, tio signifas, ke la vorto venas el unu el la listoj utiligataj en la komenco, sed ke ĝi ne estas ankoraŭ pridecidita de la zorgantoj de ĉi tiu "Simplaj samsignifaj vortoj".

Bonvolu atenti: niajn rekomendatajn samsignifajn esprimojn uzantoj devos adapti laŭ la kuntekstoj kaj cirkonstancoj. Ekzemple, anstataŭ "ant•" iufoje konvenos "int•" aŭ respektive "ont•". En aliaj okazoj nur la kunteksto povas konsili, kiu el la proponataj esprimoj estas uzinda.