Pri la uzo de komoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Komoj en Esperanto

La Fundamento ne teorie pritraktas la uzon de punktoj kaj komoj, ĉar Zamenhof evidente pensis, ke la uzo de tiuj help-signoj estas pli komuna en la latin-alfabetaj lingvoj ol ĝi fakte estas, kaj ke la afero ĉiuokaze ne estas tre grava.

Sed en la realo komoj estas uzataj iom malsame en eŭropaj lingvoj. Krom pri la uzo en listoj: "Mi aĉetis panon, ŝinkon, lakton kaj sukeron." kaj pri la uzo por dividi neesencajn partojn de frazoj: "Napoleono, granda franca imperiestro, mortis en ekzilo.", oni donas ĝeneralajn sugestojn pri uzado, kiam en parolata lingvo oni farus paŭzeton.

En Esperanto oni kun-uzas samtempe du sistemojn: la sistemon de la Fundamento, alivorte uzu komon por dividi frazojn kaj la sistemojn de la naciaj lingvoj de la verkanto. La afero ne vere kaŭzas problemojn, sed legantoj de kelkaj landoj sentas malfacilon dividi frazojn, se la sistemo de la Fundamento estas komplete ignorata.

Fundamenta sistemo laŭ tekstoj en la Fundamento
mi estis devigata meti tri komojn, kiam estas unu komo en la Fundamento, por esti certa, ke oni rimarkos ĝin

El la ekzercaro
§11 - La feino.

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo,,, ke ĉiu,,, kiu ŝin vidis,,, povis pensi,,, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj,,, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino,,, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco,,, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj,,, kiujn oni povis trovi.

§15 - La feino (Daŭrigo).

En unu tago,,, kiam ŝi estis apud tiu fonto,,, venis al ŝi malriĉa virino,,, kiu petis ŝin,,, ke ŝi donu al ŝi trinki. “Tre volonte,,, mia bona,”; diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino,,, ĉiam subtenante la kruĉon,,, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon,,, ŝi diris al la knabino: “Vi estas tiel bela,,, tiel bona kaj tiel honesta,,, ke mi devas fari al vi donacon” (ĉar tio ĉi estis feino,,, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino,,, por vidi,,, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). “Mi faras al vi donacon,,,” daŭrigis la feino,,, “ke ĉe ĉiu vorto,,, kiun vi diros,,, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.”


Praktika konsilo

Sekvu la regulojn de via lingvo pri komoj sed Sekvu samtempe ankaŭ la Fundamenton kaj aldonu komon ankaŭ antaŭ ĉiu frazo komenciĝanta per ke, aŭ kiu/en kiu/por kiu/kaj similajkial kaj aliaj tabelvortoj.