Rememoro

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Er ricordo

Er giorno che impiccorno Gammardella
io m’ero propio allora accresimato.
Me pare mó, ch’er zàntolo a mmercato
me pagò un zartapicchio e ’na sciammella.

Mi’ padre pijjò ppoi la carrettella,
ma pprima vorze gode l’impiccato:
e mme tieneva in arto inarberato
discenno: «Va’ la forca cuant’è bbella!».

Tutt’a un tempo ar paziente Mastro Titta
j’appoggiò un carcio in culo, e Ttata a mmene
un schiaffone a la guancia de mandritta.

«Pijja», me disse, «e aricordete bbene
che sta fine medema sce sta scritta
pe mmill’antri che ssò mmejjo de tene».

1930 09 29

Rememoro

Dum ekzekutotag' de Gamardelo (1)
mi konfirmaciiĝis (2), kaj tuj poste,
la prezentinto (3), ne tro multekoste,
regalis min per kuk' kaj Pulĉinelo (4).

Kaleŝon luis paĉjo kun la celo
ĝui la pendigoton antaŭtoste; (5)
kaj diris, min levante premaoste,
"Jen, estas pendigilo! Kia belo!"

Kiam al la kliento Majstro Tita (6)
piedfrapegis pugon (7), samminute
vangofrapegis min paĉjo, subita. (8)

"Memoru - diris li - ke ekzekute
aliajn mil fintrafos mort' merita,
kiuj ja bonas pli ol vi entute.

1830 09 29

(1) Gamardelo estas Antonio Gamardela, pendumita en 1749 pro la murdo de kanoniko, kiu al li faris maljustaĵojn. Beli verŝajne raportas la sperton de ĉeestinto,
(2) konfirmaciiĝis = mi ricevis laŭ la katolika rito la sakramenton de la konfirmacio.
(3) la prezentinto la homo, kiu en la konfirmacio havas la saman rolon de la baptopatro dum la bapto.
(4) Pulĉinelo estas pupa ludilo moviĝanta per elastaj ŝnuropj.
(5) ĝui la pendigoton = ĝui la spekltaklon de la pendumado.
(6) Majstro Tita estas Giambattista Bugatti, konata ekzekustisto en Romo en la 18-a jarcento.
(7) pugo = postaĵoj
(8) vangofrapegis = Tiu vangofrapo estas la ŝlosila celo de la tuta rakonto. La patro provas memorigi al la infano pri mortigado, se oni kondutas malbone.