Revivigitaj mortintoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Li Morti arisusscitati

Fra tutti li miracoli ppiú bbelli
er mejjo è dder Beato Galantino,
che ddiede er volo a uno spido d’uscelli
bbell’e arrostiti ar foco der cammino.

Come vedde volà li su’ franguelli,
figurateve l’oste fiorentino!
Dicheno c’arrivò ppe rritenelli
sino a offrí ar Zanto un mezzo bbicchierino!

«Nun zerve che mme preghi e cche mme guardi»,
rispose er Zanto: «io parlo verbus-verbo.
P’er vino, co li debbiti ariguardi,

lo bbeverò ppe nnun paré ssuperbo:
ma ppe l’uscelli, fijjo caro, è ttardi.
Vanno a Ssan Pietro, e ggià stanno a Vviterbo».

1833 01 09

Revivigitaj mortintoj

El belegaj mirakloj la plej bela
estas tiu de Sankta Galanteno(1),
ĉar li resendis al flugad' ĉiela
birdaron jam rostitan en kameno.

Kiam la fringoj flugis, la hotela
florenca estro ploris pro ĉagreno!
Glason(2) promesis li da vin' botela
al la santulo por la bird-reveno.

"Nek preĝoj nek rigardoj nun utilas,
ĉar mi parolas nur laŭ verbus-verbo(3);
la vinon trinkas mi, ĉar vi konsilas,

kaj por ne ŝajni kun orgojla cerbo;
sed viaj birdoj, kara, jam defilas
al Sankta Petro(4), fluge tra Viterbo".

1833 01 09

(1)Sankta Galanteno: Ippolito Galantini (1565 - 1619), italo proklamita beata en 1825. Unu el liaj mirakloj estis la relevigo de rostitaj birdoj jam surtabligitaj iun vendredon, kiam laŭ la iamaj reguloj de la katolikismo, oni devis sin deteni de viando.
(2) Glason: Oni primokas la opiniatan avarecon de florencanoj.
(3) verbus verbo Kripligo de la latina esprimo apertis verbis, tio estas 'per klaraj vortoj'.
94) al Sankta Petro: Ekstere de la preĝejo estis pentrita tiu ĉi miraklo. unu el la malgravaj (itale: di mezzo scarto), kiel diras Beli en sia komento pri la soneto.
Viterbo: Urbo de centra Italujo inter Florenco kaj Romo.