SESA TAGO - laŭdoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Sesa tago - Laŭdoj

Kiam oni elektas novan provizestron, sed ne novan bibliotekiston.

Ĉu ĝi jam estis la horo de la laŭdoj? Ĉu tio okazis pli frue aŭ pli malfrue? Ekde tiam mi perdis la konscion pri la tempopaso. Eble pasis horoj, eble malpli da tempo, dum kiuj la kadavro de Malaĥi restis kuŝanta en la preĝejo sur katafalko, dum la fratoj enviciĝis ĉirkaŭe duoncirkle. La abato donis instrukciojn por la venonta funebra rito. Mi aŭdis lin voki al si Benĉo’n kaj Nikolao de Morimondo’n. Dum malpli ol unu tago, li diris, la abatejo estis senigita de la bibliotekisto kaj provizestro.

“Vi,” li diris al Nikolao, “surprenos la funkciojn de Remiĝo. Vi konas la laboron de multaj, ĉi tie en la abatejo. Metu iun alian en vian lokon por gardi la forĝejojn, prizorgu la urĝajn bezonojn de hodiaŭ, en la kuirejo, en la refektorio. Vi estas sendevigita partopreni en la preĝadoj. Iru”. Poste, al Benĉo: “Precize hieraŭ vespere vi estis nomumita helpanto de Malaĥi. Prizorgu la malfermon de la scriptorium kaj kontrolu, ke neniu supreniru sola al la biblioteko”. Benĉo humile rimarkigis, ke li ankoraŭ ne estis inicita al la sekretoj de tiu loko. La abato severe rigardis lin: “Neniu diris, ke vi estos. Vi zorgu, ke la laboro ne ĉesu kaj ke ĝi estu travivata kiel preĝo por la mortintoj fratoj... kaj por tiuj, kiuj plie mortos. Ĉiu prilaboros nur librojn, kiujn li jam havas enmane, kiu volas, tiu povos konsulti la katalogon. Nenio alia. Vi estas sendevigita trapreĝi la vesperajn preĝojn ĉar dum ilia tempo vi devos fermi ĉion” . “Kaj kiel mi eliros?” demandis Benĉo.

“Ha jes, la malsuprajn pordojn fermos mi, post la vespermanĝo. Iru”.

Li eliris kun ili, evitante Vilhelmo’n, kiu provis paroli kun li. En la koruso restis, en grupeto, Alinardo, Pacifiko el Tivoli, Ajmaro de Aleksandrio kaj Petro de sankta Albano. Ajmaro rikanetis.

“Ni danku la Sinjoron,” li diris, “post la morto de la germano estis la risko, ke ni ricevu des pli barbaran bibliotekiston”.

“Kiu laŭ vi estos nomumita anstataŭ li?” demandis Vilhelmo.

Petro de sankta Albano enigme ridetis: “Post ĉio, kio okazis en ĉi tiuj tagoj, la problemo ne plu estas la bibliotekisto, sed la abato...”

“Silentu,” diris al li Pacifiko. Kaj Alinardo, ĉiam kun sia absorbita rigardo: “Ili faros alian maljustaĵon... kiel okazis je mia epoko. Ni devas haltigi ilin”.

“Kiu?” demandis Vilhelmo. Pacifiko konfidenceme prenis lin je la brako kaj kondukis lin for de la maljunulo, al la pordo.

“Pri Alinardo... sciu, ni tre amas lin, li reprezentas por ni la malnovan tradicion kaj la plej bonajn tagojn de la abatejo... Sed foje li parolas sen scii, kion li diras. Ni ĉiuj estas maltrankvilaj pri la nova bibliotekisto. Li devas esti inda, kaj matura, kaj saĝa... Jen ĉio”.

“Ĉu li devas regi la grekan?” demandis Vilhelmo.

“Kaj la araban, kiel fiksas la tradicio, kiel postulas lia ofico. Sed multaj inter ni estas tiuj kun ĉi tiuj kvalitoj. Mi, humile dirite, kaj Petro, kaj Ajmaro...”

“Benĉo scipovas la grekan”.

“Benĉo estas tro juna. Mi ne scias kial Malaĥi elektis lin hieraŭ sia helpanto, sed... “

“Ĉu Adelmo scipovis la grekan?”

“Mi kredas, ke ne. Nu, ne, sendube”.

“Sed ĝin scipovis Venancio. Kaj Berengaro. Bone, dankon al vi”.

Ni eliris por preni ion en la kuirejo.

“Kial vi volis scii, kiu scipovas la grekan?” mi demandis.

“Ĉar ĉiu, kiu mortas kaj havas nigrajn fingrojn scipovas la grekan. Do, la sekva kadavro plej verŝajne estos tiu de unu el ili. Inkluzive de mi. Vi estas sekura”.

“Kaj kion vi opinias pri la lastaj vortoj de Malaĥi?”

“Vi aŭdis ilin. La skorpioj. La kvina trumpeto anoncas interalie la liberigon de la akridoj, kiuj turmentos homojn per skorpiosimila pikilo, vi scias. Kaj Malaĥi sciigis al ni, ke iu anoncis tion al li”.

“La sesa trumpeto,” mi diris, “anoncas ĉevalojn kun leonkapoj el kies buŝoj eliras fumo kaj fajro kaj sulfuro, kaj sur ili sidas viroj havantaj kirasojn el fajro, hiacinto kaj sulfuro”.

“Tro da aferoj. Sed la sekva krimo povus okazi en la ĉevalstaloj. Ni devos kontroli ilin. Kaj ni preparu nin por la sepa trumpetsonoro. Du pliaj personoj, do. Kiuj estas la plej verŝajnaj kandidatoj? Se la celo estas la sekreto de finis Africae, tiuj, kiuj konas ĝin. Kaj laŭ mia scio restas nur la abato. Krom en la kazo, ke estas plia intrigo. Vi aŭdis antaŭ nemulte, ke oni komplotas por eksigi la abaton, sed Alinardo parolis per la “ili”...”

“La abato devas esti informita,” mi diris.

“Pri kio? Ke oni mortigos lin? Mi ne havas konvinkajn pruvojn pri tio. Mi procedas kvazaŭ la murdanto rezonus kiel mi. Sed se li sekvas alian planon? Kaj se, antaŭ ĉio, ne ekzistas murdanto?”

“Kion vi celas?”

“Mi ne scias precize. Sed, kiel mi diris al vi, oni devas imagi ĉiujn eblajn ordojn, kaj ĉiujn malordojn”.