SESA TAGO - matenaj preghoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Sesa tago - Matenaj preĝoj

Kiam la princoj ‘sederunt’ kaj Malaĥi kolapsas teren.

Ni alvenis malsupre por la matenaj preĝoj. Tiu lasta parto de la nokto, preskaŭ baldaŭa komenco de la nova tago, estis ankoraŭ nebula. Dum mi trairis la klostron, la humideco penetris ĝis la fundon de miaj ostoj, jam moligitaj de maltrankvila dormo. Kvankam la preĝejo estis malvarma, mi genuiĝis sub ĝiaj volboj kun elspiro de senpeziĝo, ŝirmata de la elementoj, sentante la komforton de la varmo de la aliaj korpoj kaj de la preĝo.

La kantado de la psalmoj ĵus komenciĝis, kiam Vilhelmo montris al mi malplenan sidlokon en la ĥorseĝoj antaŭ ni, inter Jorge kaj Pacifiko el Tivoli. Ĝi estis la seĝo de Malaĥi, kiu fakte ĉiam sidis apud la blindulo. Nek ni estis la solaj, kiuj rimarkis tiun foreston. Unuflanke, mi ekkaptis maltrankvilan rigardon de la abato, kiu certe jam bone sciis, ke tiaj neĉeestoj estas antaŭsigno de malĝoja novaĵo. Kaj aliflanke mi ekkonsciis pri aparta maltrankvilo, kiu ekscitis la maljunan Jorge’n. Tri kvaronoj de lia vizaĝo, kutime neĉifrebla pro liaj senlumaj blankaj okuloj, estis en ombro, sed liaj manoj estis nervozaj kaj malpacaj. Fakte, plurfoje li palpis la lokon apud si, kvazaŭ por kontroli ĉu ĝi estas okupita. Li ripetis la geston denove kaj denove laŭ regulaj intervaloj, kvazaŭ esperante, ke la forestanto iam ajn reaperu, sed li timis ne retrovi lin.

“Kie povas esti la bibliotekisto?” mi flustris al Vilhelmo.

“Malaĥi,” respondis Vilhelmo, “nun estas la sola, kiu havas la libron en siaj manoj. Se li ne plenumis la krimojn, tiam li eble ne konas la danĝerojn, kiujn tiu libro implicas...”

Estis nenio plia por diri. Ni devis nur atendi. Kaj atendis ni, la abato, kiu konstante rigardis la malplenan ĥorseĝon, Jorge, kiu neniam ĉesis pridemandi la mallumon per siaj manoj.

Kiam venis la fino de la liturgiaĵo, la abato rememorigis al la monaĥoj kaj novicoj, ke necesas prepariĝi por la granda Kristnaska meso kaj ke tial, kiel kutime, oni utiligos la tempon antaŭ la laŭd-preĝoj por elprovi la harmonion de la tuta komunumo per la prezento de kelkaj el la kantoj planitaj por tiu okazo. Tiu aro de devotecaj homoj estis fakte harmoniigita kiel unu korpo kaj unu voĉo, kaj ekde longega tempo ili rekonis sin unuigitaj, kiel unu animo, dum kantado.

L’abato invitis kanti la “Sederunt”:

Sederunt principes
et adversus me
loquebantur, iniqui.
Persecuti sunt me.
Adjuva me, Domine,
Deus meus salvum me
fac propter magnam misericordiam tuam.

(Sidiĝis la princoj kaj kontraŭ mi ili parolis, la maljustaj. Ili persekutis min. Helpu min, Sinjoro, mia Dio, savu min pro via granda mizerikordo).

Mi demandis al mi, ĉu la abato ne elektis intence tiun interkanton ĝuste tiun nokton, kiam la senditoj de la princoj ankoraŭ ĉeestis dum la liturgio, por memorigi, ke ekde jarcentoj nia ordeno pretas rezisti la persekuton de la potenculoj, dank’ al sia privilegia rilato kun la Eternulo, Dio de la armeoj. Kaj efektive la komenco de la kanto donis grandan impreson de potenco.

Kun la unua silabo “se” komenciĝis malrapida kaj solena ĥoro de dekoj kaj dekoj da voĉoj, kies malalta sono plenigis la navojn kaj ŝvebis super niaj kapoj, kaj tamen ĝi ŝajnis leviĝi el la profundo de la tero. Ĝi ne interrompiĝis, ĉar dum aliaj voĉoj komencis kunmiksi, aldone al tiu profunda kaj konstanta kantlinio, kanton kun variado de tonoj (unu tono dum tuta frazo kaj samtempe pluraj por ĉiu silabo) ĝi - tertremiga - daŭre unuarangis kaj ne ĉesis dum la tuta tempo koresponda al dekdufoja ripeto de preĝo “Saluton, Maria” fare de preĝanto kun laŭritma kaj malrapida parolo. Kaj preskaŭ liberigitaj de ĉia timo, pro la konfido, kiun tiu obstina silabo, alegorio pri eterna daŭro, estigis en la preĝantoj, la aliaj voĉoj (kaj precipe tiuj de la novicoj) sur tiu ŝtona kaj solida bazo aldonis dolĉan kaj fluidan plejnkanton, laŭ la partituraj signoj kaj subpunktoj de turpintoj, kolonoj, pinakloj. Kaj dum mia koro preskaŭ svenis pro dolĉa sento kiam vibris climacus (tri aŭ pliaj notoj malaltiĝantaj) aŭ porrectus (tri notoj el kiuj la meza estas malpli akuta), torculus (tri notoj el kiuj la meza estas pli akuta) aŭ salicus (tri notoj altiĝantaj kantataj samtempe por unu silabo) tiuj voĉoj ŝajne diris al mi, ke la animo (de la preĝantoj, kaj tiu mia, kiuj aŭskultis ilin), ne povante elteni la energion de tiu sento, ŝiriĝis pere de ili por esprimi ĝojon, doloron, laŭdon, amon, per la elano mem de tiuj dolĉaj sonorecoj. Intertempe, la insista obstino de la pli basaj voĉoj (tiuj ŝajne el la terprofundo) ne cedis, kvazaŭ la minaca ĉeesto de la malamikoj, de la potenculoj, kiuj persekutis la popolon de la Sinjoro, ne montris dissolviĝon. Ĝis kiam tiu tertremiga tumulto de unu sola noto ŝajnis venkita, aŭ almenaŭ konvinkita kaj ĉirkaŭvolvita de la haleluja, de la jubilo de tiuj, kiuj kontraŭis ĝin, kaj dissolviĝis pro majesta kaj plej perfekta agordo kaj pro partitura signo pri kant-nuanciĝo.

Post kiam la vorto “sederunt” estis komplete dirita kun preskaŭ obtuza penado, leviĝis en la aeron “principes”, en granda kaj anĝela trankvilo. Mi ne plu scivolis, kiuj estis la potenculoj, kiuj parolis kontraŭ mi (kontraŭ ni); malaperis, dissolviĝis la ombro de tiu sidanta kaj minacanta fantomo.

Kaj aliaj fantomoj, mi kredis tiam, dissolviĝis en tiu momento ĉar, rerigardante la ĥorseĝon de Malaĥi, post kiam mia atento estis kaptita de la kantado, mi vidis la figuron de la bibliotekisto meze de la aliaj preĝantoj, kvazaŭ li ĉeestis dekomence. Mi rigardis Vilhelmo’n kaj vidis ioman senpeziĝon en liaj okuloj, la saman, kiun mi vidis de malproksime en la okuloj de la abato. Jorge denove etendis siajn manojn kaj, tuŝinte la korpon de sia najbaro, li tuj forigis ilin. Sed pri li, mi ne povas diri, kiaj sentoj malpacigis lin.

Nun la ĥoro ĝoje ekkantis “adjuva me” (helpu min), kies komenca, klara “a” ĝoje disvastiĝis tra la preĝejo, kaj la “u” ankaŭ ne aspektis melankolia kiel tiu de “sederunt”, sed plena de sankta energio. La monaĥoj kaj la novicoj kantis laŭ la regulo de la kantado, kun la korpo rekta, la gorĝo libera, la kapo turnita al la supro, la kantlibro preskaŭ je la alteco de la ŝultroj por ke oni povu legi ĝin sen ke, mallevante la kapon, la aero eliru kun malpli da energio el la brusto. Sed la horo estis ankoraŭ nokta kaj, malgraŭ la sono de la trumpetoj de jubilo, la nebulo de dormemo minacis multajn el la kantistoj, kiuj, eble perdiĝintaj en la allaso de longa noto, konfidantaj je la ondo mem de la liturgia himno, kelkfoje klinis sian kapon, tentataj de dormemo. Pro tio la nedormantoj, taskitaj kiel gardistoj ankaŭ en tiu specifa okazo, esploris iliajn vizaĝojn per lumilo, unu post la alia, por revenigi ilin al la maldormo, de la korpo kaj de la animo.

Pro tio iu el la nedormantoj estis la unua, kiu ekvidis, ke Malaĥi balance pendas laŭ stranga maniero, kvazaŭ li abrupte refalis en la obskurajn kaj konfuzajn nebulojn de dormado, kiun li probable ne ĝuis tiunokte. Li alproksimiĝis al li kun la lampo, lumigante lian vizaĝon kaj tiel altirante mian atenton. La bibliotekisto ne reagis. La gardisto tuŝis lin, kaj li falis peze antaŭen. La nedormanto apenaŭ ĝustamomente subtenis lin, antaŭ ol li subenfalegu. La kantado malrapidiĝis, la voĉoj ĉesis, estis mallongdaŭra konfuzo. Vilhelmo tuj elsaltis el sia seĝo kaj kuregis tien, kie jam Pacifiko el Tivoli kaj la gardisto sternis surtere la sensentan Malaĥi’n.

Ni atingis ilin preskaŭ kune kun la abato, kaj sub la lumo de la lampo ni vidis la vizaĝon de la malfeliĉulo. Mi jam priskribis la aspekton de Malaĥi, sed tiun nokton, sub tiu lumo, li estis jam la bildo mem de la morto. La akra nazo, la kavaj okuloj, la enprofundiĝintaj tempioj, la blankaj kaj kuntiritaj oreloj kies loboj elturniĝis, la haŭto de la vizaĝo jam rigida, streĉita kaj seka, la vangoj kun koloro flaveca kaj nuanco malhela. La okuloj estis ankoraŭ malfermitaj kaj peniga spiro eliris el tiuj sekiĝintaj lipoj. Li malfermis la buŝon kaj mi, klinita malantaŭ Vilhelmo, kiu kliniĝis super li, vidis langon jam nigreca moviĝi malantaŭ la dentaro. Vilhelmo levis lin ĉirkaŭprenante liajn ŝultrojn, per la mano li forviŝis la ŝviton, kiu blankigis lian frunton. Malaĥi perceptis tuŝon, ĉeeston, li fikse rigardis antaŭen, certe sen vidi, certe sen rekoni tiun, kiu estis antaŭ li. Li levis tremantan manon, kaptis Vilhelmon je la brusto, altirante lian vizaĝon ĝis kiam ĝi tuŝis la lian, poste mallaŭtege kaj raŭke li diris kelkajn vortojn: “Li tion diris al mi... vere... li havis la potencon de mil skorpioj...”

“Kiu diris tion al vi?” Vilhelmo demandis al li. “Kiu?”

Malaĥi denove provis paroli. Poste li estis skuita de granda tremo kaj lia kapo falis malantaŭen. La vizaĝo perdis ĉian koloron, ĉian aspekton de vivo. Li mortis.

Vilhelmo ekstaris. Li vidis la abaton apud si kaj ne diris al li vorton. Poste li vidis, malantaŭ la abato, Bernardo Gui’n.

“Sinjoro Bernardo,” demandis Vilhelmo, “kiu mortigis ĉi tiun viron, se vi tiel bone trovis kaj gardis la murdistojn?”

“Ne demandu tion al mi,” diris Bernardo, “mi neniam diris, ke mi kaptis por la justico ĉiujn malvirtulojn, kiuj ĉirkaŭvagas en ĉi tiu abatejo. Mi volonte farus ĝin, se mi povus,” li diris rigardante Vilhelmon. “Sed la aliajn mi nun lasas al la severeco... aŭ al la troa indulgemo de sinjoro la abato”. Li diris, dum la abato paliĝis restante silenta. Kaj li foriris.

Tiumomente ni aŭdis kvazaŭ pepadon, sufokitan plorsingulton. Estis Jorge, klinita super sia preĝbenko kaj subtenata de monaĥo, kiu certe priskribis al li tion, kio okazis.

“Neniam finiĝos...” li diris per rompita voĉo. “Ho Sinjoro, pardonu nin ĉiujn!”

Vilhelmo kliniĝis denove super la kadavro dum momento. Li kaptis liajn pojnojn, turnante la manplatojn al la lumo. La pintoj de la unuaj tri fingroj de lia dekstra mano estis nigraj.