SESA TAGO - sesa pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Sesa tago - sesa preĝhoro

Kiam oni rekonstruas la historion de la bibliotekistoj kaj oni ricevas kelkajn pliajn informojn pri la mistera libro.

Vilhelmo volis reiri al la scriptorium, el kiu li ĵus devenis. Li petis al Benĉo povi konsulti la katalogon, kaj li rapide foliumis ĝin. “Ĝi devas esti ĉi tie,” li diris, “mi vidis ĝin antaŭ unu horo...”. Li haltis sur iu paĝo. “Jen,” li diris, “legu ĉi tiun titolon”.

Sub ununura referenco (finis Africae!) estis serio de kvar titoloj, signo, pri tio, ke temis pri ununura libro, kiu enhavis plurajn tekstojn. Mi legis:

I. ar. de dictis cujusdam stulti
II. syr. libellus alchemicus aegypt.
III. Expositio Magistri Alcofribae de cena benita Cypriani Cartaginensis Episcopi
IV. Liber acephalus de stupris virginum et meretricum amoribus

(1 araba. pri la diraĵoj de iu stultulo
2 siria. egipta libreto pri alkemio
3 prezentoteksto de majstro Alkofribano pri [verko] Coena de beata Cipriano, episkopo de Kartago
4 libro, manka de la unuaj paĝoj, pri seksperforto de virgulinoj kaj amoroj de putinoj).

“Ĝi estas nia libro,” flustris al mi Vilhelmo, “Jen kial via sonĝo sugestis ion al mi. Nun mi certas, ke ĝi estas ĉi tiu. Kaj fakte...” li rapide foliumis la antaŭajn kaj la postajn paĝojn, “fakte jen la libroj, pri kiuj mi pensis, ĉiuj kune. Sed ne tion ĉi mi volis kontroli. Aŭskultu. Ĉu vi havas vian tabuleton? Nu, ni devas fari kalkulon, kaj klopodi bone memori tion, kion diris al ni Alinardo la pasintan tagon, kaj tion, kion ni aŭdis de Nikolao hodiaŭ matene. Nu, Nikolao rakontis al ni, ke li alvenis ĉi tien antaŭ preskaŭ tridek jaroj kaj Abbo jam estis abato. Antaŭ li, Paŭlo el Rimini estis abato. Ĉu ne? Ni diru, ke ilia sinsekvo okazis ĉirkaŭ 1290, jaro pli, jaro malpli, ne gravas. Poste Nikolao rakontis al ni, ke, kiam li alvenis, Roberto el Bobjo jam estis bibliotekisto. Ĉu bone? Li mortis kaj poste la oficon oni donis al Malaĥi, ni diru komence de ĉi tiu jarcento. Skribu. Tamen, antaŭ la alveno de Nikolao estis periodo dum kiu Paŭlo el Rimini estis bibliotekisto. Ekde kiam tio okazis? Ili ne diris tion al ni, ni povus legi la registrolibrojn de la abatejo, sed mi supozas, ke ili estas ĉe la abato, kaj por la momento mi ne volas peti ilin de li. Ni supozu, ke Paŭlo estis elektita bibliotekisto antaŭ sesdek jaroj, skribu. Kial Alinardo bedaŭras, ke antaŭ preskaŭ kvindek jaroj oni devis doni al li la oficon de bibliotekisto, kaj ĝin ricevis iu alia? Ĉu li aludis Paŭlo’n el Rimini?”

“Aŭ Roberto’n el Bobjo!” mi diris.

“Ŝajnus. Sed nun rigardu ĉi tiun katalogon. Vi scias, ke la titolojn oni registras laŭ la ordo de la ricevoj, diris al ni Malaĥi en la unua tago. Kaj kiu notas ilin en ĉi tiu registro? La bibliotekisto. Sekve, laŭ la ŝanĝo de manskribo sur ĉi tiuj paĝoj, ni povas fiksi la sinsekvon de bibliotekistoj. Nun ni rigardu la lastajn paĝojn de la katalogo, la lasta manskribo estas tiu de Malaĥi, tre gotika, vi vidas ĝin. Kaj ĝi plenigas nur kelkajn paĝojn. La abatejo ne aĉetis multajn librojn dum la pasintaj tridek jaroj. Poste komenciĝas serio da paĝoj skribitaj kun trema skribmaniero, mi klare rekonas la skribon de Roberto el Bobjo, malsana. Ankaŭ ili estas malmultaj paĝoj, Roberto verŝajne oficis nelongtempe. Kaj jen tio, kion ni nun trovas: paĝoj kaj paĝoj kun alia manskribo, rekta kaj firma, vere impona serio da akiraĵoj (inkluzive de la grupo da libroj, kiujn mi ekzamenis antaŭ momento). Paŭlo el Rimini certe laboregis! Tro multe, se oni pensas, ke Nikolao diris al ni, ke li fariĝis abato tre juna.

Sed ni supozu, ke dum malmultaj jaroj tiu vorema leganto riĉigis la abatejon per multaj libroj... Ĉu oni ne diris al ni, ke li nomiĝis Abbas agraphicus pro tiu stranga difekto, aŭ malsano, pro kiu li ne povis skribi? Kiu do skribis ĉi tie? Mi dirus lia helpanto. Sed se hazarde tiu helpbibliotekisto poste estis nomumita bibliotekisto, li daŭrigis skribi, kaj ni komprenus, kial ĉi tie estas multaj paĝoj skribitaj per la sama manskribo. Sekve, estus, inter Paŭlo kaj Roberto, alia bibliotekisto, elektita antaŭ preskaŭ kvindek jaroj, nome, la mistera konkuranto de Alinardo; ĉi-lasta esperis esti la posteulo de Paŭlo estante pli maljuna. Poste li malaperas kaj iamaniere, kontraŭ la espero de Alinardo kaj de aliaj, Malaĥi estas elektita anstataŭe”.

“Sed kial vi estas tiom certa, ke ĉi tiu estas la ĝusta nomordo? Ankaŭ supozante, ke ĉi tiu manskribo estas tiu de la bibliotekisto sen nomo, ĉu ne povus esti Paŭlo, tiu, kiu skribis la titolojn de la pli antaŭaj paĝoj?”

“Ĉar meze de ĉi tiuj akiraĵoj estas registritaj ĉiuj buleoj kaj dekretoj, kiuj havas precizan daton. Mi celas, se oni trovas ĉi tie, kiel oni trovas, Firma cautela (Por forta protekto) de Bonifaco la 7-a, kiu datiĝas 1296, vi scias, ke ĉi tiu teksto ne eniris antaŭ tiu jaro, kaj vi eble pensas, ke ĝi ne alvenis multe poste. Kun ĉi tio, mi havas kvazaŭ mejloŝtonojn aranĝitajn tra la jaroj, do se mi rekonas, ke Paŭlo el Rimini fariĝis bibliotekisto en 1265, kaj abato en 1275, kaj poste mi trovas, ke lia manskribo, aŭ tiu de iu alia, kiu ne estas Roberto el Bobjo, aperas de 1265 ĝis 1285, mi malkovras diferencon de dek jaroj”.

Mia majstro estis vere tre akra: “Sed kiajn konkludojn vi tiras el tiu ĉi malkovro?” mi sekve demandis.

“Neniun,” li respondis, “nur premisojn”.

Poste li stariĝis kaj iris paroli kun Benĉo. Li estis brave en sia loko, sed li ne aspektis tro senhezita. Li estis ankoraŭ ĉe sia antaŭa tablo kaj ne kuraĝis uzi tiun de Malaĥi ĉe la katalogo. Vilhelmo sin turnis al li iom fremdece. Ni ne forgesis la malagrablan scenon de la antaŭa vespero.

“Kvankam vi iĝis tiom potenca, sinjoro bibliotekisto, mi esperas, ke vi bonvolos diri ion al mi. Tiun matenon, kiam Adelmo kaj la aliaj diskutis ĉi tie pri la spritaj enigmoj, kaj Berengaro faris la unuan mencion pri la finis Africae, ĉu iu menciis la Coena Cypriani?

“Jes,” diris Benĉo, “ĉu mi ne diris tion al vi? Antaŭ ol ni parolu pri la enigmoj de Symphosius, Venancio menciis Coena kaj Malaĥi estis kolera, dirante ke ĝi estis malnobla verko, kaj memorante ke la abato malpermesis al ĉiuj legi ĝin...”

“La Abato, ĉu?” diris Vilhelmo diris: “Tre interese. Dankon, Benĉo”.

“Atendu,” diris Benĉo, “mi volas paroli kun vi.” Li mansignis, ke ni sekvu lin el la scriptorium, al la ŝtuparo kondukanta malsupren al la kuirejoj, por ke la aliaj ne aŭskultu lin. Liaj lipoj tremis.

“Mi timas, Vilhelmo,” li diris. “Oni mortigis ankaŭ Malaĥi’n. Nun mi scias tro multe. Kaj plie, mi estas malŝatata de la grupo de italoj... Ili ne plu volas fremdan bibliotekiston... Mi pensas, ke la aliaj estis eliminitaj ĝuste pro tio... Mi neniam rakontis al vi pri la malamo de Alinardo al Malaĥi, pri liaj rankoroj...”

“Kiu ŝtelis lian lokon antaŭ jaroj?”

“Ĉi tion mi ne scias, li ĉiam parolas pri tio malklare, kaj plie ĝi estas malnova historio. Probable ĉiuj jam mortis. Sed la grupo de italoj ĉirkaŭ Alinardo ofte parolas... li ofte parolis pri Malaĥi kiel pajlohomo, metita ĉi tie fare de iu alia, kun la kompliceco de la abato... mi, sen konscii pri tio... estis trenita en la konflikton de du kontraŭaj partioj... Mi komprenis tion nur hodiaŭ matene... Italujo estas lando de konspiroj, oni venenigas la papojn, do imagu kompatindan knabon kiel mi estas... Hieraŭ mi ne komprenis tion, mi pensis, ke ĉio koncernas tiun libron, sed nun mi ne plu certas, ĝi estis nur preteksto: vi vidis, ke la libro estis retrovita kaj tamen Malaĥi mortis... mi devas... mi volas... mi volus eskapi. Kion vi konsilas?”

“Ke vi restu trankvila. Nun vi volas konsilon, ĉu ne? Sed hieraŭ nokte vi ŝajnis esti la mastro de la mondo. Malsaĝulo, se vi helpus min hieraŭ, ni evitus ĉi tiun lastan krimon. Vi donis al Malaĥi la libron, kiu kondukis lin al morto. Sed diru al mi almenaŭ unu aferon. Ĉu vi havis tiun libron en viaj manoj, ĉu vi tuŝis ĝin, ĉu vi legis ĝin? Do, kial vi ne mortis?”

“Mi ne scias. Mi ĵuras, mi ne tuŝis ĝin, pli bone, mi tuŝis ĝin por porti ĝin al la laboratorio, ne malferminte ĝin, mi kaŝis ĝin sub mia vesto kaj iris por meti ĝin en mia ĉelo sub la pajlolito. Mi sciis, ke Malaĥi kontrolas min kaj mi tuj revenis al la scriptorium. Kaj poste, kiam Malaĥi proponis al mi esti lia helpanto, mi kondukis lin al mia ĉelo kaj transdonis al li la libron. Jen ĉio”.

“Ne diru al mi, ke vi eĉ ne malfermis ĝin”.

“Jes, mi malfermis ĝin, antaŭ ol kaŝi ĝin, por certiĝi, ke ĝi estas vere tio, kion vi ankaŭ serĉis. Ĝi komenciĝas per arablingva manuskripto, poste estas unu, kiun mi kredas siria, poste estas latinlingva teksto kaj fine unu en la greka...”

Mi rememoris la siglojn, kiujn ni vidis en la katalogo. La unuajn du titolojn oni indikis per ar. kaj syr.. Ĝi estis tiu libro. Sed Vilhelmo insistis: “Do, vi tuŝis ĝin kaj vi ne mortis. Sekve oni ne mortas tuŝante ĝin. Kaj kion vi povas diri al mi pri la greklingva teksto? Ĉu vi rigardis ĝin?”

“Tre malmulte, sufiĉe por kompreni, ke ĝi estis sentitola, ĝi komenciĝis kvazaŭ parto de ĝi mankus...”

“Liber acephalus…” murmuris Vilhelmo.

“...mi provis legi la unuan paĝon, sed vere mi tre malbone scipovas la grekan, mi bezonis pli da tempo. Kaj fine mi scivolis pri alia detalo, ĝuste pri la folioj en la greka. Mi ne plene foliumis ilin ĉar mi ne povis. La folioj estis, por tiel diri, trempitaj en humido, oni ne povis facile disigi unu el la alia. Kaj tio estas ĉar la pergameno estis stranga... pli mola ol la aliaj pergamenoj, la maniero kiel la unua paĝo estis korodita, kaj ĝi preskaŭ diseriĝis, estis... nu, stranga”.

“Stranga: la esprimo uzata ankaŭ de Severino,” diris Vilhelmo.

“La pergameno ne aspektis pergameno... Ĝi aspektis ŝtofo, sed maldika...” daŭrigis Benĉo.

“Carta linteapergamino de pano (papero el linaĵo aŭ pergameno el tolaĵo),” diris Vilhelmo, “ĉu vi neniam vidis iun tian?”

“Mi aŭdis pri ĝi, sed mi kredas, ke mi ne vidis ĝin. Ĝi laŭdire estas tre multekosta kaj tre rompiĝema. Tial, ĝi estas malofte uzata. La araboj faras ĝin, ĉu ne?”

“Ili estis la unuaj. Sed oni faras ĝin ankaŭ ĉi tie en Italujo, en Fabriano. Kaj ankaŭ... Sed ja kompreneble, certe, ke jes!” La okuloj de Vilhelmo ekflagris.”Kia bela kaj interesa rivelo, brava Benĉo, dankon! Jes, mi supozas, ke la carta lintea estas malofta ĉi tie en la biblioteko, ĉar lastatempe ne alvenis manuskriptoj. Kaj plie multaj timas, ke ĝi ne postvivas la jarcentojn kiel la pergameno, kaj verŝajne tio veras. Imagu ĉu oni volas ĉi tie ion, kio ne estas pli eterna ol bronzo... Pergamino de pano, he? Bone, adiaŭ. Kaj estu certa. Vi nenion riskas”.

“Ĉu vere, Vilhelmo? Ĉu vi povas certigi min pri tio?”

“Mi certigas tion al vi. Se vi restos en via loko. Vi jam faris tro da damaĝoj”.

Ni malproksimiĝis el la scriptorium lasante Benĉo’n, se ne trankviligita, almenaŭ pli trankvila.

“Stultulo!” Vilhelmo murmuris tra la dentoj, kiam ni eliris eksteren, “ni povus jam solvi ĉion, se li ne intermetiĝus...”

Ni trovis la abaton en la refektorio. Vilhelmo firme alproksimiĝis al li kaj petis havi interparolon kun li. Abbo ne povis ŝanceliĝi kaj fiksis renkontiĝon kun ni, post mallonga tempo, ĉe sia domo.