SESA TAGO - tria pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Sesa tago - Tria preĝhoro

Kiam Adso, aŭskultante “Dies irae”, havas sonĝon aŭ vizion, kiel ajn oni elektas nomi ĝin.

Vilhelmo salutis Nikolao’n kaj supreniris al la scriptorium. Tiam mi jam vidis sufiĉe da trezoroj, kaj mi decidis iri al la preĝejo por preĝi por la animo de Malaĥi. Mi neniam amis tiun viron, kiu timigis min, kaj mi ne kaŝas la fakton, ke longtempe mi kredis lin kulpa de ĉiuj krimoj. Nun mi eksciis, ke eble li estis kompatindulo, premata de nekontentigitaj pasioj, argila poto inter feraj vazoj, profunde melankolia ĉar perdita, silenta kaj parolevitema ĉar li konsciis havi nenion por diri. Mi sentis certan konsciencriproĉon pri li kaj mi pensis, ke preĝi por lia transmonda destino eble mildigos miajn kulposentojn.

La preĝejo nun estis prilumita de malforta kaj plumbogriza brilo, regata de la korpo de la malfeliĉulo, loĝata de la unuforma flustrado de la monaĥoj, kiuj trapreĝis la liturgion por la mortintoj.

En la monaĥejo de Melk mi plurfoje ĉeestis la forpason de kunfratulo. Ĝi ne estis evento, kiun mi povis difini feliĉa, sed kiu, tamen, ŝajnis al mi serena, regata de trankvilo kaj senstreĉa sento de justeco. Ĉiu enviciĝis en la ĉelo de la mortanto konsolante lin per bonaj vortoj, kaj ĉiu pensis en sia koro, kiom benata estas la mortanto, ĉar li estis krononta virtan vivon kaj baldaŭ li aliĝos al la ĥoro de la anĝeloj, en la ĝojo, kiu neniam finiĝas. Kaj parto de tiu sereneco, la odoro de tiu sankta envio, estis komunikita al la mortanto, kiu fine forpasis trankvile. Kiom malsamaj estis la mortoj de tiuj lastaj tagoj! Mi fine deproksime vidis, kiel mortas viktimo de la diablaj skorpioj de la finis Africae, kaj certe Venancio kaj Berengaro mortis same, serĉante konsolon en la akvo, kun la vizaĝo jam en la sama stato de tiu de Malaĥi...

Mi sidiĝis ĉe la malantaŭa parto de la preĝejo, kurbigita sur min por batali kontraŭ la malvarmo. Mi sentis iom da varmo, movis miajn lipojn por aliĝi al la ĥoro de la preĝantaj fratoj. Mi sekvis ilin preskaŭ sen rimarki, kion diras miaj lipoj, kun mia kapo pendumanta kaj miaj okuloj fermiĝantaj. Pasis longa tempo, mi pensas, dum kiu mi endormiĝis kaj vekiĝis almenaŭ tri aŭ kvar fojojn. Tiam la ĥoro kantis la “Dies Irae”... La ĉantado efikis en mi kiel dormigilo. Mi tute endormiĝis. Aŭ eble, prefere ol dormeti, mi falis elĉerpita en agititan torporon, kuntirita, kiel estaĵo ankoraŭ enfermita en la ventro de sia patrino. Kaj en tiu nebulo de la animo, trovinte min kvazaŭ en regiono, kiu ne estis de ĉi tiu mondo, mi havis vizion, aŭ eble sonĝon.

Mi eniris tra mallarĝa ŝtuparo en malaltan tubkoridoron, kvazaŭ mi enirus la subteraĵon de la trezorejo, sed mi alvenis, ĉiam malsuprenirante, en pli grandan spacon, kie estis la kuirejoj de la Konstruaĵo. Certe, ili estis la kuirejoj, sed en ili ne laboris nur fornoj kaj potoj, sed ankaŭ balgoj kaj marteloj, kvazaŭ tie ariĝus ankaŭ la forĝistoj de Nikolao. Ĉio estis ruĝa flagrado de hejtiloj kaj vaporkaldronoj, kaj de bolantaj potoj, kiuj elŝprucis fumon, dum sur la surfaco de iliaj likvaĵoj aperis grandaj kraketantaj akvovezikoj, kiuj poste kreviĝis kun obtuza kaj daŭra bruo. La kuiristoj svingis rostostangojn tra la aeron, dum la novicoj, ĉiuj tie kunvenantaj, saltis por kapti la kokojn kaj la aliajn birdojn trapikitajn de tiuj ruĝvarmaj feroj. Sed, apude, la forĝistoj martelis per tia forto, ke en la tuta aero estis ega bruado, kaj nuboj de fajreroj leviĝis el la ambosoj kaj miksiĝis kun tiuj erupciitaj de la du fornoj.

Mi ne komprenis, ĉu mi estas en infero aŭ en paradizo konceptata kiel povus ĝin koncepti Salvatore, kun fluantaj saŭcoj kaj pulsantaj kolbasoj. Sed mi ne havis tempon por demandi al mi, kie mi estas, ĉar amaso da viretoj, gnomoj kun grandaj kapoj en formo de poto, enkuris kaj, trenante min per sia impeto, puŝis min al la sojlo de la refektorio, devigante min eniri.

La salono estis feste tapetita. Grandaj tapiŝoj kaj standardoj pendis de la muroj, sed la bildoj, kiuj ornamis ilin, ne estis tiuj, kiuj kutime vokas la fidelulojn al kompatemo aŭ celebras la glorojn de reĝoj. Ili ŝajnis sufiĉe inspiritaj de la marginalia (marĝenaj miniaturoj) de Adelmo kaj el liaj bildoj ili reproduktis tiujn malpli terurajn kaj malsaĝajn: leporoj dancantaj ĉirkaŭ la arbo de la abundo, riveroj trairitaj de fiŝoj, kiuj mem ĵetis sin en la patojn, kiujn tenis simioj vestitaj kiel episkopoj-kuiristoj, kaj monstroj el dika ventro dancantaj ĉirkaŭ fumantaj potoj.

En la centro de la tablo estis la abato, vestita per granda brodita purpura robo, tenante sian forkon kiel sceptron. Apud li, Jorge trinkis el granda kruĉo da vino, kaj la provizestro, vestita kiel Bernardo Gui, virte legis, el libro en formo de skorpio, la biografiojn de la sanktuloj kaj fragmentojn el la Evangelio, sed ili estis rakontoj, kiuj diris pri Jesuo ŝercanta kun la apostolo kaj rememoriganta al li, ke li estas ŝtono kaj ke sur tiu senhonta ŝtono, kiu ruliĝis trans la ebenaĵo, li fondos sian eklezion, aŭ ĝi estis la rakonto pri sankta Hieronimo komentanta la biblion kaj diranta, ke Dio volas nudigi la dorson de Jerusalemo. Kaj ĉe ĉiu frazo de la provizestro Jorge ridis, pugnobatante la tablon kaj kriante: “Vi estos la sekva abato, ventro de Dio”, precize tiel li diris, ke Dio pardonu min.

Je gaja gesto de la abato eniris la procesio de virgulinoj. Ĝi estis hela vico de riĉe vestitaj inoj, en kies mezo ŝajnis al ni unue rekoni mian patrinon, poste mi komprenis, ke mi eraris ĉar certe ŝi estis la knabino terura kiel taĉmento viciĝinta por batalo. Diferenco estis, ke ŝi havis kronon de blankaj perloj sur la kapo, dufadenan, kaj du pliaj kaskadoj de perloj malsupreniris el ambaŭ flankoj de ŝia vizaĝo, kunfandiĝante kun du aliaj vicoj de perloj, kiuj pendis sur ŝia brusto, kaj al ĉiu perlo estis alkroĉita diamanto granda kiel pruno. Krome el ambaŭ oreloj malleviĝis vico de bluaj perloj, kiuj kuniĝis ĉirkaŭante la bazon de la kolo, blanka kaj rekta kiel turo de Libano. Ŝia mantelo estis purpura kiel la koloro de murekso, kaj en la mano ŝi havis oran pokalon kovritan per diamantoj, en kiu, mi sciis, sed mi ne scias kiel, estis la mortiga ŝmiraĵo ŝtelita al Severino iun tagon. Sekvis tiun virinon, belan kiel la tagiĝon, aliaj inaj figuroj, unu vestita per brodita, blanka mantelo sur malhela robo ornamita per duobla stolo ora kaj kovrita per kamparaj floroj; la dua surhavis mantelon el flava damasko, sur pale rozkolora robo punktita per verdaj folioj, kaj kun du grandaj broditaj kvadratoj el formo de bruna labirinto; kaj la tria havis ruĝan mantelon kaj smeraldkoloran veston plenan de malgrandaj ruĝaj bestoj, kaj ŝi havis blankan broditan stolon en siaj manoj; kaj de la aliaj mi ne rimarkis la vestojn, ĉar mi provis kompreni, kiuj estas tiuj, kiuj akompanis la knabinon, kiu nun similis al la Virgulino Maria; kaj kvazaŭ ĉiu havus en sia mano skribrulaĵon, aŭ kvazaŭ el ĉiu buŝo elirus skribrulaĵo, mi sciis, ke ili estas Rut, Sara, Susana kaj aliaj virinoj de la Biblio.

En tiu momento la abato kriis: “Traete, filii de puta!” (Tiru, filoj de putino!) kaj eniris la refektorion alia bonteniĝa aro da sanktaj gravuloj, kiujn mi rekonis tre bone, sobre kaj bele vestitaj, kaj je la centro de la aro estis unu sidanta sur la trono, kiu estis Nia Sinjoro, sed li estis samtempe Adamo, vestita per purpura mantelo kaj granda ruĝa kaj blanka diademo el rubenoj kaj perloj blokis lian mantelon sur la ŝultroj, sur lia kapo estis krono simila al tiu de la knabino, en liaj manoj estis pli granda pokalo, plena de sango de porkoj. Aliaj plej sanktaj personoj, pri kiuj mi parolos, ĉiuj tre konataj de mi, ĉirkaŭis lin, kune kun grupo de pafarkistoj de la reĝo de Francujo, vestitaj ĉu verde, ĉu ruĝe, kun smeraldkolora ŝildo, sur kiu elstaris la interplektitaj komencliteroj de Kristo. La estro de tiu brigado iris por omaĝi al la abato donante al li la pokalon kaj dirante: “Sao ko kelle terre per kelle fini ke ki kontene, trenta anni le possette parte sancti Benedicti” (Mi scias, ke tiuj teroj, ene de tiuj limoj, pri kiuj ni parolas ĉi tie, estis posedataj dum tridek jaroj de la monaĥejo de sankta Benedikto). Ĉe tio la abato respondis: “Age primum et septimum de quatuor” (funkcias sur la unua kaj la sepa el la kvar) kaj ĉiuj ekkantis: “In finibus Africae, amen” (en la limoj de Afriko, amen). Poste ĉiuj sederunt (sidiĝis).

Post disiro de la du inter si vidalvidaj aroj, sekvis ordono de la abato kaj Salomono komencis pretigi la tablojn, Jakobo kaj Andreo alportis fojnopremaĵon, Adamo sidiĝis je la centro, Eva kuŝiĝis sur folio, Kaino eniris trenante plugilon, Habelo venis kun sitelo por melki Brunello’n, Noa faris triumfan eniron remante sur la arkeo, Abrahamo sidis sub arbo, Isaako kuŝiĝis sur la ora altaro de la preĝejo, Moseo kaŭris sur ŝtono, Danielo aperis sur funebra katafalko brakenbrake kun Malaĥi, Tobit sterniĝis sur la lito, Jozefo ĵetis sin sur ujon granda unu buŝelon, Benjameno sterniĝis sur sako kaj plie, sed tiam la vizio konfuziĝis, Davido staris sur tumulo, Johano sur la tero, Faraono sur la sablo (kompreneble, mi diris al mi, sed kial?), Lazaro sur la tablo, Jesuo sur la rando de la puto, Zakĥeo sur la branĉoj de arbo, Mateo sur benketo, Raĥabo sur la stupo, Rut sur la pajlo, Tekla sur la fenestrobreto (kaj de ekstere aperis la pala vizaĝo de Adelmo, kiu avertis ŝin, ke oni ankaŭ povas fali malsupren, malsupren laŭ la krutejo), Susana en la legomĝardeno, Judaso meze de la tomboj, Petro sur la katedro, Jakobo sur reto, Elija sur selo, Rakelo sur envolvaĵo. Kaj la apostolo Paŭlo, demetinte sian glavon, aŭskultis Esavo’n, kiu grumblis, dum Ijobo ĝemis sur la sterko kaj por helpi lin alkuris Rebeka kun vesto, Judita kun littuko, Agar kun funebra drapo, kaj kelkaj novicoj alportis fumantan kaldronon el kiu elsaltis Venancio el Salvemeco , tute ruĝa, kiu komencis disdoni porkajn sangokolbasojn.

La refektorio estis nun pli kaj pli homplena kaj ĉiuj haste manĝegis, Jona alportis al la tablo kukurbojn, Jesaja legomojn, Jeĥezkielo rubusojn, Zakĥeo florojn de sikomoroj, Adamo citronojn, Danielo lupenojn, Kaino kardojn, Eva figojn, Rakelo pomojn, Ananaja prunojn grandajn kiel diamantojn, Lea cepojn, Aarono olivojn, Jozefo unu ovon, Noa vinberojn, Simeono persikkernojn, dum Jesuo kantis la “Dies Irae” kaj ĝoje verŝis sur ĉiujn manĝaĵojn vinagron, kiun li elpremis el malgranda spongo, kiun li prenis el la lanco de unu el la pafarkistoj de la reĝo de Francujo.

“Filoj miaj, ŝafidetoj ĉiuj miaj,” diris la abato nun ebria, “vi ne povas manĝi vestitaj kiel ĉifonuloj, venu, venu”. Kaj li batis la unuan kaj la sepan el la kvar, kiuj eliris misformitaj kiel fantomoj, el la profundo de la spegulo, la spegulo frakasiĝis kaj laŭlonge de la salonoj de la labirinto la tero pleniĝis je multkoloraj vestoj punktitaj per ŝtonoj kaj ĉiuj malpuraj kaj ŝiritaj. Kaj Zakĥeo prenis blankan veston, Abrahamo unu paserkoloran, Lot sulfurkoloran, Jona lazuran, Tekla ruĝetan, Danielo leonfelan, Johano kolorvariantan, Adamo, haŭtkoloran, Judaso unu kun arĝentaj denaroj; Raĥab purpuran, Eva unu el la koloroj de la arbo de bono kaj malbono, kaj estis iuj, kiuj prenis ĝin marmorkoloran, kaj iuj el la koloro de esparto, iuj buntan kaj aliaj marbluan, iuj el la koloro de la arboj kaj aliaj de la muroj, aŭ el la koloro de fero, fajro, sulfuro, hiacinto aŭ nigran, kaj Jesuo ĉirkaŭpaŝis surhavante kolombokoloran veston, ridante, kiam li akuzis Judaso’n, ke li ne scipovas ŝerci kun sankta ĝojo.

Kaj je tiu punkto Jorge, deprenante la vitra ad legendum (la vitrojn por legi), ekbruligis brulantan arbetaĵon, por kiu Sara alportis la lignon, kiun Jiftaĥo kolektis, kiun Isaako demetis, kiun Jozefo hakis, kaj dum Jakobo malfermis la puton kaj Danielo sidiĝis apud la lago, la servistoj alportis akvon, Noa vinon, Hagar felsakon, Abrahamo bovidon, kiun Raĥab ligis al stango, dum Jesuo etendis la ŝnuron kaj Elija ligis ĝiajn piedojn: poste Abŝalomo pendigis ĝin je la harfeloj, Petro donis la glavon, Kaino mortigis ĝin, Herodo verŝis ĝian sangon, Ŝem forĵetis la internaĵojn kaj la sterkon, Jakobo metis la oleon, Molesadono la salon, Antioĥo metis ĝin sur fajron, Rebeka kuiris kaj Eva gustumis ĝin kiel unua kaj kun damaĝo por si, sed Adamo diris, ke oni ne pensu pri tio kaj manfrapis la dorson de Severino, kiu konsilis al ni aldoni aromajn herbojn. Sekve Jesuo rompis panon, disdonis fiŝojn, Jakobo kriis, ĉar Esavo manĝis ĉiujn liajn lentojn, Isaako formanĝis bakitan kapridon kaj Jona boligitan balenon, kaj Jesuo fastis dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

Intertempe, ĉiuj eniris kaj eliris alportante ege bongustan ĉasaĵon el ĉiu formo kaj koloro, el kiu Beniamino ĉiam tenis por si la plej grandan parton kaj Maria tiun plej bonan, dum Marta estis ĉagrenita, ke ŝi ĉiam devas lavi ĉiujn telerojn. Poste oni dividis la bovidon, kiu intertempe tre grandiĝis kaj Johano ricevis la kapon, Abesalono la cervikon, Aarono la langon, Ŝimŝono la makzelon, Petro la orelon, Holoferno la kapon, Lea la pugon, Ŝaul la kolon, Jona la ventron, Tobias la galon, Eva la ripon, Maria la mamon, Elizabeto la vulvon, Moseo la voston, Lot la krurojn kaj Jeĥezkelo la ostojn. Intertempe, Jesuo manĝis azenon, sankta Francisko lupon, Abelo ŝafon, Eva murenon, la Baptisto akrido, Faraono polpon (kompreneble, mi diris al mi, sed kial?) kaj Davido manĝis kantaridinon ĵetante sin sur la nigra sed formosa (nigran sed belforman) knabinon dum Ŝimŝono mordis la dorson de leono kaj Tekla fuĝis kriegante, postkurita de harplena nigra araneo.

Ĉiuj estis evidente jam ebriaj, kaj estis tiuj, kiuj glitis sur la vino, tiuj, kiuj falis en potojn, kaj videblis ekstere nur iliaj kruroj krucitaj kiel du stangoj, kaj Jesuo havis ĉiujn siajn fingrojn nigraj kaj prezentis foliojn de libro dirante prenu kaj manĝu, ĉi tiuj estas la enigmoj de Symphosius, inkluzive tiu pri la fiŝo, kiu estas la filo de Dio kaj via savanto. Kaj ĉiuj trinkis, Jesuo vinon de sekvinberoj, Jona vinon de Marsiko, Faraono vinon de Sorrento (kial?), Moseo vinon de Kadizo, Isaako vinon de Kreto, Aarono vinon de Adria, Zakĥeo vinon de arbustberoj, Tekla brulvinon, Johano vinon de Albano, Abelo vinon de Napolo, Maria vinon de Segni, Rakele vinon de Florenco.

Adamo gluglis dorsosube kaj vino eliris el lia ripo, Noa dormante malbenis Ĥam, Holoferno ronkis sen rimarki ion ajn, Jona profunde dormis, Petro rigardis ĝis kiam la koko kriis kaj Jesuo vekiĝis subite aŭdante Bernardo Gui’n kaj Bertrando de la Poĝeto’n, kiuj planis bruligi la knabinon; kaj li kriis, patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi! Kaj estis tiu, kiu vinmiksis malbone, kiu trinkis bone, kiu mortis ridante kaj kiu ridis mortante, kiu alportis ampolojn kaj tiu, kiu trinkis el la glaso de aliaj. Susana kriis, ke ŝi neniam donos sian belan blankan korpon al la provizestro kaj al Salvatore kontraŭ bagatela koro de virbovo, Pilato ĉirkaŭiris la refektorion kiel animo doloranta, petante akvon por siaj manoj kaj frato Dolĉino, kun la plumo sur la ĉapelo, alportis ĝin al li kaj poste malfermis sian veston ridante kaj montris sian hontan parton sangomakulitan, dum Kaino mokis lin ĉirkaŭbrakante la belan Margerita’n el Trento: kaj Dolĉino ekploris kaj iris por meti sian kapon sur la ŝultron de Bernardo Gui nomante lin anĝela papo, Ubertino konsolis lin donante al li la arbon de la vivo, Mikaelo el Ĉezeno donis sakon da oro, la Mariaj aspergis lin per ungventoj kaj Adamo konvinkis lin mordi freŝe plukitan pomon.

Kaj tiam la volboj de la Konstruaĵo malfermiĝis kaj Roger Bacon malsupreniris el la ĉielo per flugmaŝino, unico homine regente (kun nur unu homo direktanta). Poste Davido ludis citron, Salomeo dancis kun siaj sep vualoj, kaj por ĉiu falinta vualo ŝi ludis unu el la sep trumpetoj kaj montris unu el la sep sigeloj, ĝis kiam ŝi restis nur amicta sole (vestita per la suno). Ĉiuj diris, ke tioma gaja abatejo neniam antaŭe estis vidita kaj al ĉiu Berengaro levis la veston, ĉu viroj ĉu virinoj, kisante ilian furzopordon. Kaj komenciĝis danco, Jesuo vestita kiel instruisto, Johano kiel gardisto, Petro kiel gladiatoro, Nimrod kiel ĉasisto, Judaso kiel fidenuncisto, Adamo kiel ĝardenisto, Eva kiel teksistino, Kaino kiel rabisto, Habelo kiel paŝtisto, Jakobo kiel heroldo, Zeĥarja kiel sacerdoto, Davido kiel reĝo, Jabalo kiel citroludanto, Jakobo kiel fiŝkaptisto, Antioĥo kiel kuiristo, Rebeka kiel akvovendistino, Molesadono kiel stultulo, Marta kiel servistino, Herodo kiel frenezulo, Tobias kiel kuracisto, Jozefo kiel ĉarpentisto, Noa kiel ebriulo, Isaako kiel kamparano, Ijobo kiel malĝoja viro, Danielo kiel juĝisto, Tamar kiel putino, Maria kiel dommastrino kaj ŝi ordonis al la servistoj alporti pli da vino ĉar lia malsaĝa filo ne volas transformi la akvon.

Okazis tiam, ke la abato ekfajris, ĉar, li diris, li organizis tiom belan feston kaj neniu donacis al li ion: kaj sekve ĉiuj konkuris por alporti al li donacojn kaj trezorojn, taŭron, ŝafon, leonon, kamelon, cervon, bovidon, ĉevalinon, la ĉaron de la suno, la mentonon de sankta Eobano, la voston de sankta Morimonda, la uteron de sankta Arundalina, la nukon de sankta Burgosina ĉizitan kiel pokalon en la aĝo de dek du jaroj, kaj kopion de la Pentagonum SalomonisF (la pentagono de Salomono). Sed la abato ekkriis, ke farante tion ili klopodas deturni lian atenton dum fakte ili prirabas la subteraĵon de la trezorejo, en kiu ni ĉiuj estas nun, kaj ke oni ŝtelis tre altvaloran libron, kiu parolas pri la skorpioj kaj la sep trumpetoj, kaj li vokis la arkpafistojn de la reĝo de Francujo por traserĉi ĉiujn suspektitojn. Kaj oni trovis, kaŭzante ĉies malhonorigon, buntan tukon sur Hagar, oran sigelon sur Rakelo, arĝentan spegulon sur la brusto de Tekla, sifonon por trinkaĵoj sub la brako de Benjamen, silkan litkovrilon meze de la vestoj de Judita, lancon en la mano de Lonĝino kaj la edzinon de iu alia en la brakoj de Abimeleĥ. Sed la plej aĉa afero okazis, kiam oni trovis nigran kokon sur la knabino, nigra kaj belega kiel la samkolora kato, kaj oni nomis ŝin sorĉistino kaj pseŭdoapostolino, tiel ke ĉiuj ĵetis sin sur ŝin por puni ŝin. La Baptisto senkapigis ŝin, Habelo ŝin buĉis, Adamo forpelis ŝin, Nebukadnecar per fajra mano skribis zodiakajn signojn sur ŝia brusto, Elija forrabis ŝin sur fajra ĉaro, Noa mergis ŝin en akvon, Lot transformis ŝin en statuon de salo, Susana akuzis ŝin pri volupto, Jozefo perfidis ŝin kun alia virino, Ananias puŝis ŝin en fornon, Ŝimŝono katenis ŝin, Paŭlo skurĝis ŝin, Petro krucumis ŝin kun la korpo renversita, Stefano ŝtonumis ŝin, Lorenco bruligis ŝin sur rostokrado, Bartolomeo senhaŭtigis ŝin, Judaso denuncis ŝin, la provizestro bruligis ŝin, kaj Petro neis ĉion. Poste ĉiuj ĵetiĝis sur tiun korpon, ĵetante sur ŝin ekskrementojn, furzante sur ŝia vizaĝo, urinante sur ŝia kapo, vomante sur ŝiaj mamoj, ŝirante ŝiajn harojn, batante ŝian dorson per brulantaj torĉoj. La korpo de la knabino, tiom bela kaj tiom dolĉa en la pasinteco, estis nun senigita je sia karno, ĝi fariĝis fragmentoj, kiuj disĵetiĝis tra la relikvujoj kaj kristalaj kaj oraj relikvujoj de la subteraĵo. Aŭ, pli ĝuste, ne la korpo de la knabino komencis plenigi la subteraĵon sed la fragmentoj de la subteraĵo, kirliĝantaj, iom post iom kunmetiĝis por formi la korpon de la knabino, nun io minerala, kaj poste ĝi denove diseriĝis, sankta polveto de pecoj akumulitaj per furioza blasfemeco. Nun estis kvazaŭe, ke unu sola grandega korpo dissolviĝu tra la jarmiloj ĝis siaj plej etaj konsistigaj eroj, kaj ĉi tiuj partoj aranĝis sin por plenigi la tutan subteraĵon, pli lumantan sed similan al la ostejo de la forpasintaj monaĥoj, kaj kvazaŭ la substanca formo de la korpo mem, ĉefverko de la kreado, eriĝis en amason da hazardaj kaj diversaj formoj, fariĝante tiel la bildo de sia malo mem, formo ne plu ideala sed surtera, el naŭzaj polvo kaj splitoj, kiuj povas signifi nur morton kaj detruon.

Nun mi ne plu trovis la rolulojn de la bankedo, kaj la donacojn, kiujn ili alportis, ŝajnis, ke ĉiuj gastoj de la simpozio nun estis en la subteraĵo, ĉiu mumiigita en sia propra restaĵo, ĉiu diafana sinekdoko de si mem, Rakelo kiel osto, Danielo kiel dento, Ŝimŝono kiel makzelo, Jesuo kiel peceto de purpura vesto. Kvazaŭ, je la fino de la bankedo, post kiam la festeno transformiĝis en masakron de la knabino, ĉio tio fariĝis la universala masakro kaj jen mi vidis la finan rezulton, la korpojn (kion mi diras? La tutan teran kaj sublunan korpon de tiuj voremaj kaj soifantaj manĝantoj) aliformiĝis en ununuran kadavron, kiu estis disŝirita kaj turmentita kiel la korpo de Dolĉino post la torturo, transformita en malpuregan kaj brilantan trezoron, kiu estis sternita komplete kiel la haŭto de senfeligita kaj pendumita besto, kiu tamen ankoraŭ havis, ŝtoniĝintaj, kun la ledo la internaĵojn kaj ĉiujn organojn, kaj ankaŭ la trajtojn de la vizaĝo. La haŭto kun ĉiu el siaj faldoj, sulkoj kaj cikatroj, kun siaj veluraj plataĵoj, kun la arbaro de feloj, la dermo, la brusto kaj la hontaj partoj, fariĝintaj luksa damaska tapiŝo, kaj la mamoj, la ungoj, la kornecaj histoj sub la kalkanoj, la fadenetoj de la okulharoj, la likva materio en la okuloj, la pulpo de la lipoj, la maldika spino de la dorso, la arkitekturo de la ostoj, ĉio reduktita je sabla faruno, sen ke io perdu sian formon kaj reciprokan aranĝon, la kruroj malplenaj kaj molaĉaj kiel ŝuo, ilia karno kuŝis plata kiel kazublo kun la tuta skarlata interplektiĝo de la vejnoj, la ĉizita amaso de la intestoj, la intensa kaj muka rubeno de la koro, la perleca serio de dentoj ĉiuj egalaj kaj aranĝitaj kiel kolĉeno, kun la lango kiel roz-blua pendaĵo, la fingroj samliniaj kiel kandeloj, la sigelo de la umbiliko por rekunligi la fadenojn de la sternita tapiŝo de la ventro... De ĉie, en la subteraĵo, nun rikanis min, flustris al mi, invitis min morti, tiu granda korpo dividita en ujoj kaj relikvujoj kaj tamen rekunmetita laŭ sia vasta kaj malracia tuteco, kaj ĝi estis la sama korpo, kiu dum la vespermanĝo manĝis kaj maldece ruliĝis kaj ĉi tie male ĝi aperis al mi nun fiksita en la netuŝebleco de sia surda kaj blinda ruiniĝo. Kaj Ubertino, kaptante min je la brako, ĝis li metis siajn ungojn en mian karnon, flustris al mi: “Vidu, temas pri la sama afero, tiu, kiu antaŭe triumfis en sia frenezeco kaj kiu ĝojis pri sia ludo, estas nun ĉi tie, punata kaj rekompencata, liberigita de la delogo de la pasioj, rigidigita de la eterneco, transdonita al la eterna malvarmo, kiu ĝin konservu kaj purigu, savita el korupto per la triumfo de korupto, ĉar nenio povos polvigi tion, kio jam estas polvo kaj minerala substanco, mors est quies viatoris, finis est omnis laboris ...” (La morto estas ripozo por la vojiranto - ĝi estas la fino de ĉiuj penoj).

Sed abrupte Salvatore eniris en la subteraĵon, flamante kiel diablaĉo, kaj kriis: “Stulta, ĉu vi ne vidas, ĉi tio estas nur la Lyotard’a besto de la libro de Ijob! Kion vi timas, mastreto mia? Jen la fromaĝo en fritpasto!” Kaj subite la subteraĵo eklumis per ruĝetaj ekbriloj kaj ĝi denove estis la kuirejo, sed pli ol kuirejo ĝi estis la interno de granda ventro, muka kaj ŝlima, kaj je la centro estis besto nigra kiel korvo kaj havanta mil manojn, katenita al granda krado, kiu etendis tiujn siajn membrojn por preni ĉiujn ĉirkaŭ si, kaj kiel la kamparano, kiam li soifas, elpremas la vinberojn, same tiu bestego elpremis tiujn, kiujn li kaptis, tiel ke li rompis ilin ĉiujn per siaj manoj, de iuj la krurojn, de aliaj la kapon, poste li plenmanĝis ilin kaj li ruktis eligante fajron, kiu ŝajnis pli fetora ol sulfuro. Sed, plej mirinda mistero, tiu sceno ne plu timigis min kaj mi surprizis min mem rigardante kun sento de konateco tiun “bonan diablon” (tion mi pensis), kiu, finfine, neniu estis krom Salvatore, ĉar nun pri la mortideva homa korpo, pri ĝiaj suferoj kaj ĝia korupto, mi sciis ĉion kaj nenion plu mi timis. Fakte, en tiu flamanta lumo, kiu nun ŝajnis ĝentila kaj amikema, mi vidis ĉiujn gastojn de la vespermanĝo, ĉiuj nun kun sia originala figuro, kiuj kantis dirante, ke ĉio denove rekomenciĝas, kaj inter ili estis la knabino, kompleta kaj bela, kiu diris al mi: “Estas nenio, estas nenio, vi vidos, ke poste mi revenos pli bela ol antaŭe, lasu min foriri momente kaj bruli, poste ni denove renkontiĝos ĉi tie!” Kaj ŝi montris al mi, ke Dio pardonu min, sian vulvon, en kiun mi eniris kaj mi troviĝis en belega kaverno, kiu aspektis kiel la agrabla valo de la epoko de la oro, surŝutita de akvoŝprucoj kaj fruktoj kaj arboj, sur kiuj kreskis fromaĝoj en fritpasto. Kaj ĉiuj dankis la abaton pro la bela festo, kaj ili elmontris al li sian amemon kaj bonhumoron, puŝante lin, piedbatante lin, disŝirante lian veston, sternante lin teren, batante lian vergon per vergoj, dum li ridis kaj petis, ke oni ĉesu tikli lin. Kaj rajdantaj ĉevalojn, kiuj ĵetis nubojn de sulfuro el siaj naztruoj, eniris la monaĥoj de la malriĉa vivo portante sur sia talio sakojn plenajn de oro, per kiuj ili ŝanĝis la lupojn en ŝafidojn kaj la ŝafidojn en lupojn kaj kronis ilin imperiestroj kun la konsento de la asembleo de la homoj, kiuj laŭdis la senfinan ĉiopovecon de Dio. “Ut cachinnis dissolvatur, torqueatur rictibus!” (ke li dissolviĝu en rikanoj, ke li tordiĝu ridegante) kriis Jesuo svingante la kronon el dornoj. Papo Johano eniris sakrante pro la konfuzo kaj diris: “Daŭrigante ĉi-maniere, mi ne scias, kio rezultos!” Sed ĉiuj ridis pri li kaj, kun frontloke la abato, ili eliris kun la porkoj por serĉi trufojn en la arbaro. Mi estis sekvonta ilin, kiam mi vidis en angulo Vilhelmo’n dum li eliris el la labirinto, kaj li tenis la magneton, kiu rapide gvidis lin norden. “Ne lasu min, majstro!” mi kriis. “Ankaŭ mi volas vidi tion, kio estas en la finis Africae!”

“Vi jam vidis tion!” respondis al mi Vilhelmo jam malproksima. Kaj mi vekiĝis, kiam la lastaj vortoj de la funebra kanto finiĝis en la preĝejo: Lacrimosa dies illa
qua resurget ex favilla
iudicando homo reus:
huic ergo parce deus!
Pie Iesu domine
dona eis requiem.
(Tago de larmoj, tiu, / kiam releviĝos el la cindro / la pekulo por esti juĝata: / indulgu lin, Dio! / Pia Sinjoro Jesuo / donu al ili pacon)

Indiko pri tio, ke se ĝi ne daŭris, fulma kiel ĉiuj vizioj, la tempon por diri amen, mia vizio daŭris malpli ol la kanto de “Dies irae”.