Ssv plio 22 - ter-pomo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Petro Desmet

Ludoviko pravigis Rajmondon!

Miaj vortaraj laboroj ofte instigas min al iuj pripensoj. Jen unu el ili. Bonan amuziĝon kaj pripensadon al vi, kara vizitanto.

Mi vivas en terpomujo, en landaro aŭ mondoparto kie la terpomo regas, kie la terpomo estas ĉefmanĝo. Tial la vorto "terpomo" estas por mi iu firma nocio, kaj neniel pensigas min pri "pomo". Cetere, honeste, ĉu vi vidas multe da simileco inter terpomo kaj (nura)-pomo? Kiam mi uzas vortaron mi do supozas trovi la vorton ĉe la litero T. Sed en Esperantaj vortaroj ĝi troviĝas sub P. Jam estas tiel en la Fundamento de Esperanto! Ĉar ĝi estas fundamenta, ĝi aperas stelita en ĉiuj bonaj vortaroj (bona = kiu indikas fundamentecon, aŭ oficialecon de la vortoj).

Subkonscieco aŭ ruzeco?

Fakte, mi supozas ke Zamenhof enmetis la kunmetaĵon "ter-pomo" en la Fundamento, por atentigi la esperantistiĝontojn ke tiaj (nacilingvokopiantaĵaj) kunmetaĵoj eblas; ke oni povas limigi sin al la fundamentaj radikoj por tute klare esprimi sin. Li sekvis la (ontan) ekzemplon de Rajmondo Ŝvarco, kiu en sia "Simpligita Anatomio" (vidu: Ĝoja Podio) klopodis enkonduki novajn simplajn tutsuperfundamentajn vortojn por la korpaj partoj. Mi devas diri ke lia "kiskusenoj" (jes, lia kaj ne liaj!) plaĉis kaj plaĉas al mi! Vorte kaj fakte. (kiskusenoj = lipoj).

Savitaĵo neintencita?

Sen la Zamenhofa entrud(ig)o mi supozas ke la legomo nomiĝus patato, ĉar estas fakte nur malmulte da naciaj lingvoj en kiuj ĝi nomiĝas "terpomo". Nun la vorto patato feliĉe liberiĝis por alia legomo, nome por la batato, patato, dolĉa terpomo aŭ tubera ipomeo (Jes, kvar manieroj por nomi la saman aferon. Vere nia lingvo ne povras... sed poste mi komentos pri tio.). Atentu do, ĉar la dolĉa terpomo tute ne estas terpomo! Temas pri du tute malsamaj familioj. La terpomo, tubera solano apartenas al la Solanacoj, kiel Solanum tuberosum; la batato al la Konvolvulacoj, kiel Ipomoea batatas. La terpiro - nomo klare kopiita laŭ la terpomo - ankaŭ ekzistas en Esperanto, kaj estas ankaŭ nomita topinamburo aŭ tubera helianto. Eble vi konas ĝin el la fama infanlibro de Hector Malot: "Senfamilia" aŭ ĉar ĝi nun estas multe promociata kiel "malprave forgesita legomo".

Raraĵo sed ne solaĵo.

La nombro de "oficialaj" kunmetaĵoj estas treege malgranda! En la fundamento estas deko da, inter alie: baptofilo, baptopatro, balenosto, ciferplata, ĉielarko, ĉieliro, punktokomo ... sed mi tre dubas ĉu en la naŭ oficialaj aldonoj aperas eĉ nur unu! Eble la kunmetaĵoj kiujn oni pli malpli sentas radikecaj estas malmultaj, sed eĉ PIV klare montras ke ili ekzistas, ĉar ekzemple ĝi metas dependi sub litero D, kun indiko: vidu pendi. Kaj ĝi ne estas la sola kazo. Mi pensas ke mi, en mia vortaro, metos similan indikon ĉe terpomo, sub T.

Ĉe najbaroj kaj eĉ enene ĉe ni.

Mi jam sugestis ke en multaj najbaraj lingvoj la terpomo ne estas tera pomo... sed ankaŭ en mia propra malgranda landeto estas uzataj minimume tridek dialektaj vortoj por nomi nian bazan energifonton. Eble mi listu ilin? Jen: aarepel; canada; crompire; eerappel; eerepel; erpel; erdtoffel; erple; grundbiene; jappel; jatappel; jettappel; kartoffel; katoffel; kantoffel; krompier; krompet; kroppet; kropet; patat; patata; patoffel; petaffel; pantuffel; petappel; petatter(s); petoater; pieper(s); toffel; tuffel; tuffle. En iuj, jes ja, aperas pomo (appel), sed nepre ne en ĉiuj.

Similaĵoj kaj dubaĵoj.

Schwartz en sia skeĉo pri simpligita anatomio taŭge montras kie estas la limo inter taŭgeco kaj ridindeco. Neniu serioze pripensos la eblon uzi kapfadenoj-n nek pedikarbaro-n por haroj, aŭdiloj-n por oreloj, irstangoj-n por kruroj... Sed plej ofte limoj ne estas strekoj sed strioj, kaj eble la terpomoj estas ĝuste tie plantitaj. Kompreneble la vorto ne ŝokas la homojn en kies lingvo ĝi same estas subtera pomo. Sed mi povas bone imagi al mi ke ĉinaj kaj japanaj esperantistoj demandas sin: "Nu, kial oni bezonas apartajn nomojn por la monatoj se oni simple povas indiki ilin kiel unua... ĝis dekdua? Tiel NI ja faras senprobleme kaj multe pli klare, ĉar Eŭropanoj ofte havas problemon scii en kioma monato ili troviĝas! Ili ja ankaŭ simple indikas la tagojn de la monato per ilia sinsekva numero kvankam la Romanoj uzis pli komplikitan sistemon per centrigo ĉirkaŭ tri pivotoj: Kalendoj, Nonoj kaj Iduoj" (vidu PIV).

Problemo pri kiu mi scivolemas.

En la ĉina estas same por la tagoj de la semajno: unua ĝis sepa. En la japana oni havas apartajn nomojn, sed ne la samajn kiel niaj. Ĉe ili sinsekve (ekde dimanĉo): suntago (kial ĉe ni NE? anstataŭ dimanĉo) luntago (kial ĉe ni lunde? ĉu la "de" estas bastarda "tago"?) fajrotago, akvotago (ĉu la akvo rilatas al nia tondro, kiu aperas en diversaj naciaj lingvoj?) lignotago, metaltago kaj tertago. Fakte: de kie venas la "semajno" (ne la vorto, la fakto, la tempoperiodo) kaj kial ĝi havas sep tagojn? Ĉu jam antaŭbiblie aŭ nur postbiblie? Interese ankau estas ke la Romanoj preferis komplikitan sistemen por la tagoj en la monato, pere de siaj Kalendoj, Nonoj kaj Iduoj! Ĉiukaze mi estas konvinkita ke Zamenhof trovis la ĝustan limon inter ekonomieco kaj ridindeco.

Nepre legu ĉi sube komenton de Tjerio!

Sufiĉas por hodiaŭ. Reagu se vi koleras aŭ malkoleras. Sed... mi jam verkis lingvan kritikon pri la ĉi supra teksto, precipe rilate fundamentecon de la vortoj. Mi post kelkaj tagoj enmetos ĝin, sed eble vi mem povos jam relegi la tekston en tiu senco?