TRIA TAGO - ghis la preghohoro

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



TRIA TAGO - Ekde la horo de la matena laŭdo ĝis la unua preĝhoro

Kiam oni trovas tolaĵon makulitan de sango en la ĉelo de Berengaro malaperinta, kaj jen ĉio.

Dum mi skribas ĉi tion, mi sentas min tiom laca, kiom mi sentis min tiun nokton, tio estas, tiun matenon. Kion diri? Post la preĝado la abato sendis la plej multon el la monaĥoj, jam tre maltrankvilaj, serĉi ĉie, sen rezulto.

Je la tempo de la laŭdokantoj, dum li rigardis en la ĉelo de Berengaro, iu monaĥo trovis blankan tolaĵon makulitan per sango sub la pajla matraco. Oni montris ĝin al la abato, kiu konjektis el ĝi nigrajn antaŭsignojn. Ĉeestis Jorge, kiu, post la ricevo de la informo, diris: “Ĉu sango?” kvazaŭ tio ŝajnus al li ne verŝajna. Oni informis pri ĝi Alinardo’n, kiu skuis la kapon kaj diris:

“Ne, ne, je la tria trumpetado la morto venas per akvo...”

Vilhelmo rimarkis la tolaĵon kaj poste diris: “Nun ĉio klaras”.

“Kie do estas Berengaro?” oni demandis al li.

“Mi ne scias,” li respondis. Lin aŭdis Ajmaro, kiu levis la okulojn al la ĉielo kaj flustris al Petro de sankta Albano: “Tiaj estas la angloj”.

Ĉirkaŭ la unua preĝhoro, kiam jam la suno aperis, oni alsendis servantojn por traserĉi je la bazo de la krutaĵo, ĉirkaŭ la muregoj. Ili revenis je la horo tria, ne trovinte ion.

Vilhelmo diris al mi, ke ni ne povus pli bone agi. Necesis atendi pliajn eventojn. Kaj li iris al la forĝejo, haltante tie por intensa konversacio kun Nikolao, la vitristo.

Mi sidiĝis en la preĝejo, ĉe la centra portalo, dum oni celebris la mesojn. Tiel ĉi mi dolĉe endormiĝis, kaj dormis longtempe, ĉar ŝajnas, ke ni, la junuloj, bezonas dormi pli ol la maljunuloj, kiuj jam dormis multe kaj baldaŭ dormos eterne.