TRIA TAGO - naŭa pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



Tria tago - Naŭa preĝhoro

Kiam Vilhelmo parolas al Adso pri la granda rivero de la herezoj, pri la rolo de la simpluloj en la eklezio, pri siaj duboj pri la konebleco de la ĝeneralaj leĝoj, kaj preskaŭ hazarde li rakontas kiel li deĉifris la nekromanciajn signojn postlasitajn de Venancio.

Mi trovis Vilhelmon en la forĝejo, laboranta kun Nikolao, ambaŭ tre absorbitaj de sia laboro. Ili metis sur la labortablon multajn vitrajn disketojn, kiuj eble estis pretaj por la enmeto en la juntojn de vitra fenestro, kaj iuj reduktis ilin per la taŭgaj iloj al la dezirata dikeco. Vilhelmo testis ilin metante ilin antaŭ siajn okulojn. Nikolao siaflanke donis instrukciojn al la forĝistoj pri la konstruo de la forko, sur kiu la korektaj lensoj poste estos muntitaj.

Vilhelmo kolere grumblis ĉar ĝis tiam la lenso, kiu plej kontentigis lin, estis smeraldokolora kaj li, li diris, ne volis vidi la pergamenojn kvazaŭ ili estus herbotapiŝoj. Nikolao foriris por kontroli la forĝistojn. Dum li klopodadis pri siaj disketoj, mi rakontis al li pri mia interparolo kun Salvatore.

“Tiu ulo travivis multajn spertojn,” li diris, “verŝajne estas vere, ke li restadis kun la dolĉinanoj. Ĉi tiu abetejo estas reala universo en miniaturo, kiam ĉeestos ĉi tie la senditoj de papo Johano kaj frato Mikaelo ĝi estos senmanka”.

“Majstro,” mi diris al li, “mi ne plu komprenas ion”.

“Kion, Adso?”

“Unue, pri la diferencoj inter la herezaj grupoj. Sed mi demandos pri tio poste. Nun min turmentas la demando mem de la diferenco. Mi havis la impreson, ke parolante kun Ubertino vi klopodis montri al li, ke ili ĉiuj estas la samaj, ĉu sanktuloj ĉu herezuloj. Male, parolante kun la abato vi provis klarigi al li la diferencon inter iu herezulo kaj alia, kaj inter herezulo kaj ortodoksulo. Tio estas, vi kontestis al Ubertino, ke li taksis inter si malsamaj tiujn, kiuj esence estas la samaj, kaj al la abato, ke li taksis la samaj tiujn, kiuj esence estas malsamaj”.

Vilhelmo momente demetis la lensojn sur la tablon. “Mia bona Adso,” li diris, “ni provu starigi distingojn, kaj ankaŭ ni distingu laŭ la maniero de la skoloj de Parizo. Do, oni diras tie, ĉiuj homoj havas la saman substancan formon, ĉu mi bone diras?”

“Certe,” mi diris, fiera pro mia scio, “ili estas bestoj sed raciaj, kaj ilia propraĵo estas la rid-kapablo”.

“Tre bone. Sed Tomaso diferencas el Bonaventuro, kaj Tomaso estas dika dum Bonaventuro estas maldika, kaj povas ankaŭ okazi, ke Uguĉone estas malbonulo dum Francisko estas bonulo, kaj Aldemaro estas flegma dum Aĝilulfo estas gala. Aŭ ne?”

“Sendube tiel estas”.

“Kaj sekve tio signifas, ke ekzistas identeco, en malsamaj homoj, koncerne ilian substancan formon kaj diversecon koncerne akcidencojn aŭ iliajn supraĵajn formojn”.

“Nepre tiel”.

“Tial, kiam mi diras al Ubertino, ke la homa naturo mem, en la komplekseco de ĝiaj faroj, direktas kaj la amon al bono kaj la amon al malbono, mi klopodas konvinki Ubertino’n pri la identeco de la homa naturo. Kiam mi poste diras al la abato, ke estas malsameco inter kataro kaj valdano, mi insistas pri la varieco de iliaj akcidencoj. Kaj mi insistas pri tio, ĉar okazas, ke valdano estas bruligita atribuante al li la akcidencojn de kataro kaj inverse. Kaj kiam homo estas bruligita oni bruligas lian substancon de unuopulo, kaj oni neniigas tion, kio estis konkreta ekzistado, per si mem bona, almenaŭ sub la okuloj de Dio, kiu konservis lin vivanta. Ĉu ĝi estas por vi bona motivo por insisti pri la diferencoj?”

“Jes majstro,” mi respondis entuziasme. “Kaj nun mi komprenas, kial vi tiel parolas, kaj mi estimas vian bonan filozofion!”

“Ĝi ne estas la mia,” diris Vilhelmo, “nek mi ne scias, ĉu ĝi estas tiu bona. Sed gravas, ke vi komprenas. Ni nun transiru al via dua demando”.

“Okazas,” mi diris, “ke mi taksas nin sentaŭgulo. Mi ne plu povas distingi la diferencon de akcidencoj inter valdanoj, kataroj, malriĉuloj de Liono, humiligitoj, beginoj, pinzokoj, lombardoj, joakimanoj, patarinoj, apostoloj, lombardaj senhavuloj, arnaldanoj, vilhelmanoj, sekvantoj de la libera spirito kaj luciferanoj. Kion mi faru?”

“Ho kompatinda Adso,” ridis Vilhelmo donante al mi ameman manfrapeton sur mia dorso, “vi ne malpravas entute! Vidu, estas kvazaŭ en la lastaj du jarcentoj, kaj ankoraŭ pli frue, ĉi tiun nian mondon trairus blovoj de netoleremo, de espero kaj malespero, ĉiuj kune... Ne, ĝi ne estas bona komparo. Pensu pri rivero, densa kaj majesta, kiu fluas laŭlonge de mejloj kaj mejloj ene de fortikaj baroj, kaj vi scias, kie estas la rivero, kie la baroj, kie la terbordo. En certa momento la rivero, pro laciĝo, pro tio, ke ĝi kuris dum tro da tempo kaj tro longe, pro tio, ke alproksimiĝas la maro, kiu nuligas en si ĉiujn riverojn, ne plu scias, kio ĝi mem estas. Ĝi fariĝas sia propra delto. Eble restas pli granda branĉo, sed multaj aliaj disiĝas el ĝi, ĉiudirekten, kaj kelkaj refluas unu en la alian, kaj oni ne plu scias, kie finiĝas unu kaj kie komenciĝas alia, kaj foje oni ne scias, kio restas rivero kaj kio fariĝis maro...”

“Se mi komprenas vian alegorion, la rivero estas la civito de Dio, aŭ la regno de la justuloj, kiu alproksimiĝas al la jarmiliĝo, kaj en ĉi tiu necerteco ĝi ne restas sekura, naskiĝas falsaj kaj veraj profetoj kaj ĉio fluas en la grandan ebenaĵon, kie okazos Har-Magedono...”

“Mi ne celis ekzakte tion. Sed estas ankaŭ vere, ke ĉe ni franciskanoj ĉiam estas la ideo pri tria epoko kaj pri la alveno de la regno de la sankta Spirito. Ne, male mi klopodis komprenigi al vi, kiel la korpo de la eklezio, kiu dum jarcentoj estis ankaŭ la korpo de la tuta socio, la popolo de Dio, fariĝis tro riĉa kaj densa, kaj kuntrenas kun si la skoriojn de ĉiuj landoj, kiujn ĝi trairis, kaj ke ĝi perdis sian purecon. La branĉoj de la delto estas, se vi preferas, samkvantaj klopodoj de la rivero kuri kiel eble plej baldaŭ al la maro, tio estas, al la puriĝo. Sed mia alegorio estis neperfekta, ĝi nur celis diri al vi, kiel la branĉoj de herezo kaj de la movadoj por la renoviĝo, kiam la rivero ne plu sin retenas, estas multaj kaj miksiĝas. Vi povas ankaŭ aldoni al mia malbonega alegorio la bildon de iu, kiu provas rekonstrui per kruda forto la bordojn de la rivero, sed ne sukcesas. Kaj kelkaj branĉoj de la delto estas enterigitaj, aliaj rekondukitaj al la rivero per artefaritaj kanaloj, pliajn oni lasas flui, ĉar oni ne povas reteni ĉion kaj estas bone, ke la rivero perdu parton de sia akvo, se ĝi volas resti sendifekta dum sia itinero, se ĝi volas havi rekoneblan itineron”.

“Mi ĉiam malpli komprenas”.

“Ankaŭ mi. Mi ne lertas paroli metafore. Forgesu ĉi tiun historion de la rivero. Male, provu kompreni kiom da movadoj, kiujn vi menciis, naskiĝis antaŭ almenaŭ ducent jaroj kaj jam mortis, dum aliaj estas ĵusdataj...”

“Sed kiam oni parolas pri herezuloj, oni mencias ilin ĉiujn kune”.

“Estas vere, sed ĉi tio estas unu el la manieroj laŭ kiuj herezo disvastiĝas kaj unu el la manieroj, laŭ kiuj oni detruas ĝin”.

“Mi denove ne komprenas”.

“Dio mia, kiom malfacile estas. Bone. Imagu, ke vi estas reformanto de moroj kaj vi arigas kelkajn kunulojn sur montopinto, por vivi malriĉe. Kaj post iom da tempo vi vidas, ke multaj alvenas al vi, ankaŭ el foraj landoj, kaj taksas vin profeto aŭ nova apostolo, kaj sekvas vin. Ĉu ili vere venas por vi aŭ por tio, kion vi diras?”

“Mi ne scias, mi esperas. Kial, se ne?”

“Ĉar ili aŭdis de siaj patroj rakontojn pri aliaj reformantoj, kaj legendojn pri pli-malpli perfektaj komunumoj, kaj ili pensas, ke temas pri la sama afero”.

“Do ĉiu movado heredas la filojn de la aliaj”.

“Kompreneble, ĉar alkuras al ili plejparte la simpluloj, al kiuj mankas doktrina subtileco. Tamen la movadoj por reformo de moroj estiĝas en malsamaj lokoj kaj manieroj kaj kun malsamaj doktrinoj. Ekzemple, oni ofte ne distingas inter kataroj kaj valdanoj. Sed ekzistas granda diferenco inter ili. La valdanoj pledis por reformo de moroj ene de la eklezio, la kataroj pledis por malsama eklezio, malsama konceptado pri Dio kaj pri la moralo. La kataroj opiniis, ke la mondo estas dividita laŭ la inter si kontraŭaj fortoj de la bono kaj de la malbono, kaj ili starigis eklezion en kiu oni distingis la perfektulojn disde la simplaj kredantoj, kaj ili havis siajn proprajn sakramentojn kaj siajn ritojn; ili konsistigis tre rigidan hierarkion, preskaŭ same rigida kiel tiu de nia sankta patrino eklezio, kaj ili tute ne planis detrui ĉiujn formojn de povo. Tio ĉi klarigas kial aliĝis al katarismo homoj potencaj, terposedantoj kaj feŭdaj riĉuloj. Ankaŭ ili ne planis reformon de la mondo, ĉar la kontraston inter bono kaj malbono laŭ ili oni neniam solvos. La valdanoj male (kaj kun ili la arnaldanoj aŭ la lombardaj senhavuloj) volis konstrui alian mondon bazitan sur la spirito de malriĉeco, tial ili akceptis la senheredulojn, kaj vivis en komunumo per la laboro de siaj manoj. La kataroj rifuzis la sakramentojn de la eklezio, la valdanoj ne, ili rifuzis nur la ĉeorelan konfeson”.

“Sed kial do oni reciproke konfuzas ilin kaj oni parolas pri ili kvazaŭ ili estus la sama malbona planto?”

“Mi jam diris al vi, ke tio, kio donas vivon al ili estas la samo, kio mortigas ilin. La movadoj kreskas kolektante simplulojn, kiuj aperis en aliaj movadoj kaj kiuj kredas, ke temas pri la sama impulso de ribelo kaj de espero; kaj ili estas detruitaj de la inkvizitoroj, kiuj alkalkulas al unuj la erarojn de la aliaj, kaj se unu el la anoj de unu sekto plenumas krimon, tiun ĉi krimon oni alkalkulas al ĉiuj anoj de ĉiuj movadoj. La inkvizitoroj malpravas laŭ racio, ĉar ili kunigas inter si kontrastajn doktrinojn; ili pravas laŭ la malpravo de la aliaj, ĉar kiam en urbo naskiĝas movado, verbigratia (ekzemple) de arnaldanoj, en ĝin enfluas ankaŭ tiuj, kiuj povus fariĝi aŭ fariĝus aliloke kataroj aŭ valdanoj. La apostoloj de frato Dolĉino predikis la fizikan detruon de klerikoj kaj potenculoj, kaj plenumis multajn perfortaĵojn; la valdanoj staras kontraŭ perforto, kaj same la fratuletoj. Sed mi certas, ke je la epoko de frato Dolĉino aliĝis al lia grupo multaj, kiuj antaŭe sekvis la predikon de la fratuletoj aŭ de la valdanoj. La simpluloj ne povas elekti sian herezon, Adso, ili alkroĉiĝas al tiuj, kiuj predikas en ilia lando, al tiuj, kiuj trairas la vilaĝon aŭ la placon. Je tio kalkulas iliaj malamikoj. Bona maniero prediki estas prezenti al la okuloj de la homoj nur ununuran herezon, kiu eble konsilas samtempe la rifuzon de la seksa plezuro kaj la kuniĝon de la korpoj: tio ĉi prezentas la herezulojn kiel tutunuan interplekton de diablaj kontraŭdiroj, kiuj ofendas la komunan saĝon”.

“Do ne ekzistas inter ili rilato kaj ĉu okazas pro la trompo de la diablo, ke simplulo, kiu deziras fariĝi joakimano aŭ spiritualisto, falas en la manojn de kataroj kaj inverse?”

“La aferoj ne statas tiel. Ni rekomencu, Adso, kaj mi certigas al vi, ke mi provas klarigi al vi ion pri kio eĉ mi ne pretendas koni la veron. Mi pensas, ke la eraro estas kredi, ke unue estas la herezo, poste la simpluloj, kiuj al ĝi aliĝas (kaj per ĝi damniĝas). En la realo unue estas la vivkondiĉo de la simpluloj, poste la herezo”.

“Kion vi celas?”

“Vi havas klaran vidon pri la konsisto de la popolo de Dio. Granda ŝafaro, bonaj ŝafoj kaj malbonaj ŝafoj, kiujn moderigas dogoj, la militistoj, tio estas, la surtera potenco, la imperiestro kaj la gravuloj, sub la gvidado de la paŝtistoj, de la klerikoj, de la interpretistoj de la dia parolo. La bildo estas simpla”.

“Sed ĝi ne estas vera. La paŝtistoj batalas kun la hundoj ĉar ĉiu el ili avidas la rajtojn de la aliaj”.

“Tio estas vere, kaj ĝuste tio ĉi igas malklara la naturon de la ŝafaro. Plene okupitaj por buĉi sin reciproke, la hundoj kaj la paŝtistoj ne plu prizorgas la ŝafaron. Parto el ĝi restas ekstere”.

“Kiusence, ekstere?”

“Rande. Kamparanoj, kiuj ne estas kamparanoj ĉar ili ne posedas kamparpecon aŭ ĉar tio, kion ili posedas, ne nutras ilin. Civitanoj, kiuj ne estas civitanoj ĉar ili ne apartenas al gildo nek al iu korporacio, ili estas malgrava popolo, ĉies predo. Ĉu vi foje vidis grupojn da lepruloj en la kamparo?”

“Jes, iam mi vidis centon da ili kune. Kriplaj, kun la karno putranta kaj blankeca, kun siaj lambastonoj, ŝvelintaj palpebroj, sangantaj okuloj, ili nek parolis nek kriegis: ili pepis, kiel musoj”.

“Ili estas, por la kristana popolo, la aliaj, tiuj rande de la ŝafaro. La ŝafaro malamas ilin, ili malamas la ŝafaron. Ili ĉiuj deziras, ke ni ĉiuj mortu, ke ni ĉiuj estu lepruloj kiel ili”.

“Jes, mi memoras historion pri reĝo Tristan, kiu devis kondamni Iseult la belan kaj li estis kondukanta ŝin al la ŝtiparumo kiam la lepruloj alvenis kaj diris al la reĝo, ke la ŝtiparumo estas malgranda puno kaj ke ekzistas alia pli aĉa. Kaj ili kriis al li: donu al ni Iseult, ke ŝi apartenu al ni ĉiuj, la malsano ekbruligas niajn dezirojn, donu ŝin al viaj lepruloj, rigardu, niaj ĉifonoj estas algluitaj al la ĝemantaj plagoj, ŝi, kiu apud vi plezuriĝis pri siaj riĉaj vestaĵoj kun felaj subŝtofoj kaj pri siaj juveloj, kiam ŝi vidos la kortegon de la lepruloj, kiam ŝi devos eniri en niajn aĉajn kuŝejojn kaj dormi kun ni, tiam ŝi vere agnoskos sian pekon kaj bedaŭros tiun belan ŝtiparon de rubusoj!”

“Mi konstatas, ke, kvankam vi estas novico de sankta Benedikto, vi legas strangajn legaĵojn”, moketis Vilhelmo, kaj mi ruĝiĝis, ĉar mi sciis, ke novico ne devas legi amromanojn, sed ĉe ni junuloj ili cirkulis en la monaĥejo de Melk kaj ni legis ilin sub la lumo de kandelo nokte. “Sed ne gravas,” daŭrigis Vilhelmo, “vi komprenis tion, kion mi volis diri. La ekskluditaj lepruloj dezirus tiri ĉiujn en sian ruinon. Kaj ili fariĝos des pli malbonaj ju pli vi ekskludos ilin, kaj ju pli vi prezentas ilin kiel kortegon de lemuroj, kiuj volas vian ruinon, des pli ili estos ekskluditaj. Sankta Francisko tion komprenis, kaj lia unua decido estis vivi meze de la lepruloj. Oni ne ŝanĝas la popolon se oni ne remetas la marĝenigitojn en ĝian korpon”.

“Sed vi parolis pri aliaj ekskluditaj homoj, la herezaj movadoj ne konsistas el lepruloj”.

“La ŝafaro similas al serio da samcentraj cirkloj, kun tiuj plej malproksimaj el la ŝafaro kaj tiuj en ĝia plej proksima apudeco. La lepruloj estas simbolo de ekskludo ĝenerale. Sankta Francisko tion komprenis. Li ne volis nur helpi la leprulojn, ĉar lia agado limiĝus je tre malmulta kaj senpova ago de karitato. Li volis montri ion alian. Ĉu oni rakontis al vi pri lia prediko al la birdoj?”

“Ho jes, mi aŭdis ĉi tiun belan rakonton kaj mi admiris la sanktulon ĝuantan la kuneston de tiuj teneraj kreitaĵoj de Dio,” mi diris kun granda fervoro.

“Nu, oni rakontis al vi malĝuste la historion, nome, ĝi estas la historio, kiun la ordeno rekonstruas hodiaŭ. Kiam Francisko parolis al la homoj de sia urbo kaj al la magistratoj kaj vidis, ke ili ne komprenas lin, li foriris al la tombejo kaj komencis prediki al korvoj kaj pigoj, al nizoj, al rabobirdoj, kiuj manĝas kadavrojn”.

“Terure,” mi diris, “ili do ne estis bonaj birdoj!”

“Ili estis rabobirdoj, ekskluditaj birdoj, kiel la lepruloj. Francisko certe pensis pri tiu versiklo de Apokalipso, kiu tekstas: mi vidis unu anĝelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda voĉo, dirante al ĉiuj birdoj, kiuj flugas en meza ĉielo: venu, kolektiĝu al la granda festeno de Dio; por ke vi manĝu karnon de reĝoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de ĉevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de ĉiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj!”

“Do Francisko volis puŝi la ekskluditojn al ribelo?”

“Ne, ĉi tion celis Dolĉino kaj liaj kunuloj. Francisko volis voki la ekskluditojn, pretajn ribeli, por ke li fariĝu parto de la popolo de Dio. Por rekunmeti la ŝafaron necesis retrovi la ekskluditojn. Francisko ne sukcesis kaj mi diras al vi tion kun granda ĉagreno. Por reintegrigi la ekskluditojn li devis agi ene de la eklezio, por agi ene de la eklezio li devis ricevi la aprobon por sia religia regulo, el kiu rezultus ordeno, kaj ordeno, tuj post apero, rekunmetus la bildon de cirklo, je kies rando estas la ekskluditoj. Kaj do vi komprenas, nun, kial ekzistas la bandoj de la fratuloj kaj de la joakimanoj, kiuj denove arigas ĉirkaŭ si la ekskluditojn”.

“Sed ni ne parolis pri Francisko, sed pri la herezo kiel produkto de la simpluloj kaj de la ekskluditoj”.

“Jes. Ni parolis pri tiuj ekskluditaj el la grego de la ŝafoj. Dum jarcentoj, dum la papo kaj la imperiestro disŝiris sin reciproke pro siaj kvereloj pri la regpovo, la ekskluditoj daŭre vivis rande kiel lepruloj, pri kiuj la veraj lepruloj estas nur la bildigo aranĝita de Dio, por ke ni komprenu ĉi tiun mirindan parabolon kaj por ke dirante ‘lepruloj’ ni komprenu ‘ekskluditaj, malriĉaj, simpluloj, senhereduloj, elradikigitaj el la kamparo, humiligitoj de la urboj’. Ni ne komprenis tion, la mistero de lepro daŭre obsedis nin, ĉar ni ne rekonis ĝian karakterizon esti signo. Ekskluditaj el la ŝafaro, ili ĉiuj fariĝis pretaj aŭskulti, aŭ produkti, ĉiun ajn predikon kiu, baziĝanta sur la parolo de Kristo, konkrete akuzu la konduton de hundoj kaj paŝtistoj kaj promesu, ke iam ili estos punataj. Ĉi tion la potenculoj ĉiam konsciis bone pri tio. La reintegriĝo de la ekskluditoj nepre implicis malkreskon de iliaj privilegioj, kaj tial la ekskluditoj, kiuj komencis konscii pri sia ekskludo, estis deklaritaj herezuloj, sendepende de ilia doktrino. Kaj ĉi tiuj, siaflanke, blindigitaj de la ekskludo, ne vere interesiĝis pri iu ajn doktrino. Ĝi estas la iluzio de herezo. Ĉiuj estas herezaj, ĉiuj estas ortodoksaj, ne gravas la kredo, kiun movado proponas, gravas la espero, kiun ĝi proponas. Ĉiuj herezoj estas la flago, kiu simbolas realan ekskludon. Se vi iom forgratas la supraĵon de herezo vi trovos la leprulon. Ĉiu batalo kontraŭ herezo volas nur ĉi tion: ke la leprulo restu tia. Kaj koncerne la leprulojn, kion vi petu de ili? Ke ili kapablu distingi en la dogmo pri la Triunuo aŭ en la difino pri la Eŭkaristio tion, kio estas prava kaj tion, kio estas malprava? Nu, Adso, ĉi tiuj estas ludoj por ni, kiuj estas homoj de doktrino. La simpluloj havas aliajn problemojn. Kaj atentu, ili solvas ilin laŭ erara maniero. Tial ili fariĝas herezuloj”.

“Sed kial iuj subtenas ilin?”

“Ĉar ili utilas por la strategio, kiu malofte koncernas la kredon, kaj pli ofte celas la konkeron de la povo”.

“Ĉu pro tio la roma eklezio akuzas pri herezo ĉiujn siajn kontraŭulojn?”

“Jes, pro tio, kaj tial ĝi rekonas ortodoksa tiun herezon, kiun ĝi povas komplete kontroli aŭ kiun ĝi devas akcepti ĉar ĝi fariĝis tro forta, kaj ĉar ne estus bone, ke ĝi iĝu kontraŭstaranta partio. Sed ne ekzistas preciza regulo, ĝi dependas de homoj, de cirkonstancoj. Kaj ĉi tio validas ankaŭ por la laikaj gravuloj. Antaŭ kvindek jaroj eliris dekreto de la gvidantaro de Padovo laŭ kiu la puno por mortiginto de kleriko estis granda monpuno...”

“Bagatela puno!”

“Ĝuste. Ĝi estis maniero por inciti la popolan malamon kontraŭ la klerikoj, ĉar la urbo batalis kontraŭ la episkopo. Do, vi komprenas kial, antaŭ longe, en Kremono la fideluloj de la imperio helpis la katarojn, ne pro motivoj de kredo, sed por embarasigi la eklezion de Romo. Foje la urbaj magistratoj subtenas la herezulojn, ĉar ili tradukas la Evangelion en la popolan lingvon: la popola lingvo nun estas la lingvo de la urboj, la latina estas la lingvo de Romo kaj de la monaĥejoj. Aŭ ili subtenas la valdanojn ĉar ili asertas, ke ĉiuj, viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj, povas instrui kaj prediki kaj la manlaboristo, kiu estas ilia disĉiplo, dek tagojn poste serĉas aliulon por fariĝi lia instruisto...”

“Kaj tiel oni nuligas la diferencon, kiu igas la klerikojn neanstataŭigeblaj! Sed kial do okazas, ke la urbaj magistratoj staras kontraŭ la herezuloj kaj helpas la eklezion bruligi ilin?”

“Ĉar ili rimarkas, ke la disvastiĝo de la herezuloj endanĝerigas ankaŭ la privilegiojn de la laikoj, kiuj parolas la popolan lingvon. Dum la Laterana koncilio de 1179 (notu, ke ĝi estas historio de antaŭ preskaŭ ducent jaroj) Walter Map jam avertis kontraŭ tio, kio okazos, se oni fidos je tiuj idiotaj kaj malkleraj valdanoj. Li diris, se mi ĝuste memoras, ke ili ne havas fiksan loĝejon, ili ĉirkaŭiras nudpiede sen posedi ion, tenante ĉion komune, sekvante nudaj la nudan Kriston; nun ili komencas agi tiom humile, ĉar ili estas ekskluditoj, sed se vi lasas al ili tro da spaco, ili forpelos ĉiujn. Jen kial la urboj favoris la ordenojn almozantajn kaj precipe tiun de la franciskanoj: ĉar ili ebligis starigi harmonian rilaton inter la bezono pentofari kaj la urba vivo, inter la eklezio kaj la burĝoj maltrakvilaj pri siaj negocoj...”

“Ĉu oni sekve estiĝis harmonio inter la amo al Dio kaj la amo al negocado?”

“Ne, la movadoj por la spirita renovigo estis blokitaj, oni enkanaligis ilin en la limojn de ordeno agnoskita de la papo. Sed oni ne enkanaligis tion, kio kaŝe cirkulis sub ĉio, kaj ĉi-lasta enfluis en la movadon de la flagelantoj, kiu neniun damaĝas, en armitajn bandojn kiel tiujn de frato Dolĉino, en sorĉajn ritojn kiel tiujn de la monaĥoj de Montefalko, pri kiuj parolis Ubertino...”

“Sed, kiu pravis, kiu nun pravas, kiu eraris?” mi demandis konfuzita.

“Ĉiuj pravis, ĉiuj eraris”.

“Sed vi,” mi ekkriis sub movo de preskaŭa ribelo, “kial vi ne alprenas starpunkton, kial vi ne diras al mi, kio estas la vero?”

Vilhelmo restis silenta dum momentoj, levante al la lumo la lenson, kiun li prilaboris. Poste li mallevis ĝin sur la tablon kaj montris al mi, tra la lenso, feran ilon: “Rigardu,” li diris, “kion vi vidas?”

“La ilon, iom pli granda”

“Jen, la unika farebla afero estas pli atenta rigardo”.

“Sed ĝi restas la sama ilo!”

“Ankaŭ la manuskripto de Venancio restos la sama manuskripto, post kiam mi sukcesos legi ĝin per ĉi tiu lenso. Sed verŝajne, post lego, mi pli bone konos parton el la vero. Kaj eble ni povos plibonigi la vivon en la abatejo”.

“Sed tio ne sufiĉas!”

“Ne kredu, ke estas malmulto tio, kion mi diras, Adso. Mi jam parolis al vi pri Roger Bacon. Li eble ne estis la plej saĝa viro de ĉiuj epokoj, sed mi ĉiam estis allogata de la sama espero, kiu animis lian amon al saĝo. Bacon kredis je la forto, je la bezonoj, je la spiritaj inventoj de la simpluloj. Li ne povis esti bona franciskano, se li ne pensis, ke la malriĉuloj, la senhereduloj, la idiotoj kaj la malkleruloj ofte parolas per la buŝo de Nia Sinjoro. Se li povus koni ilin deproksime, li pli atentus la fratuletojn ol la provincestrojn de la ordeno. La simpluloj havas ion plian ol doktoroj, kiuj ofte perdiĝas en la serĉo de tre ĝeneralaj leĝoj. Ili havas senperan sentemon pri la individueco. Sed ĉi tiu intuicio sola ne sufiĉas. La simpluloj perceptas propran veron, eble pli veran ol tiu de la doktoroj de la eklezio, sed poste ili konsumas ĝin per instinktaj gestoj. Kion oni devas fari? Ĉu havigi sciencon al la simpluloj? Tro facile, aŭ tro malfacile. Kaj kian sciencon, entute? Ĉu tiun el la biblioteko de Abbo? La franciskanaj majstroj starigis al si ĉi tiun demandon. La granda Bonaventuro diris, ke la saĝuloj devas esprimi per klaraj konceptoj la veron implicitan en la gestoj de la simpluloj...”

“Kiel la kapitulo de Peruĝo kaj la kleraj eseoj de Ubertino, kiuj transformas en teologiajn decidojn la alvokon de la simpluloj al malriĉeco,” mi diris.

“Jes, sed vi konstatis, ke tio okazas malfrue kaj, kiam ĝi okazas, la vero de la simpluloj jam transformiĝis en la veron de la potenculoj, kiu estas pli utila por imperiestro Ludoviko ol por monaĥo vivanta malriĉe. Kiel ni povas resti proksimaj al la sperto de la simpluloj konservante, por tiel diri, ilian agantan virtecon, ilian kapablon agi por la transformo kaj plibonigo de ilia mondo? Jen la problemo de Bacon: “Quod enim laicali ruditate turgescit non habet effectum nisi fortuito” (fakte, kio estiĝas el la nescio de laikoj kondukas al neniu rezulto, se ne pro hazardo), li diris. La sperto de la simpluloj havas sovaĝajn kaj nekontroleblajn postsekvojn. “Sed opera sapientiae certa lege vallantur et in fine debitum efficaciter diriguntur” (sed la laboro de la saĝo, per la certeco de la (natura) leĝo, estas plifortigita kaj alcelita, laŭ plej taŭga maniero, al la celo). Kvazaŭ por diri, ke ankaŭ por la kondukado de praktikaj aferoj, ĉu temu pri mekaniko, agrikulturo aŭ regado de urbo, necesas ia teologio. Li opiniis, ke la nova scienco de la naturo devus esti la nova granda entrepreno de la kleruloj, por kunordigi, pere de aliaj konoj pri la naturaj procezoj, la bazajn necesojn, kiuj konsistigas ankaŭ la malordan, sed siamaniere vera kaj justa, miksaĵon de la sopiroj de la simpluloj. La nova scienco, la nova natura magio. Tamen laŭ Bacon ĉi tiun entreprenon devis gvidi la eklezio kaj mi opinias, ke li diris tion ĉar tiutempe la komunumo de la klerikoj identiĝis kun la komunumo de la kleruloj. Hodiaŭ la afero ne statas tiel, kleruloj naskiĝas ekster la monaĥejoj kaj katedraloj, eĉ ekster la universitatoj. Ekzemple, en ĉi tiu lando, la plej granda filozofo de nia jarcento ne estis monaĥo, sed apotekisto. Mi parolas pri tiu florencano, kies poemon vi eble ekkonis sed kiun mi ne legis ĉar mi ne komprenas lian popolan lingvon, kaj, laŭ mi, ĝi ne multe plaĉus al mi ĉar li fantaziumas pri aferoj tre malproksimaj el nia sperto. Sed li skribis, mi kredas, la plej saĝajn aferojn, kiujn ni kapablas kompreni, pri la naturo de la elementoj kaj pri la kosmo kiel tutaĵo, kaj pri la regado super la ŝtatoj. Do, laŭ mi, ĉar ankaŭ mi kaj miaj amikoj hodiaŭ kredas, ke por la konduko de la homaj aferoj la leĝfarado ne estas tasko de la eklezio, sed de popola asembleo, egalmaniere en la estonteco estos tasko de la komunumo de la kleruloj proponi ĉi tiun tre novan kaj homan teologion, kiu estas naturfilozofio kaj pozitiva magio”.

“Belega entrepreno,” mi diris, “sed ĉu ĝi estas ebla?”

“Bacon kredis, ke jes”.

“Ĉu vi?”

“Ankaŭ mi kredis, ke jes. Sed por kredi tion, necesos esti certaj, ke la simpluloj pravas ĉar ili posedas la sentemon pri la individueco, kiu estas la unika bona afero. Sed se la sentemo pri la individueco estas la unika bonaĵo, kiel povos la scienco rekunmeti la universalajn leĝojn pere de kiuj, kaj interpretante ilin, la bona magio fariĝas aganta?”

“Efektive...” mi diris, “kiel ĝi povos?”

“Mi ne plu scias. Mi multe diskutis en Oksfordo kun mia amiko Vilhelmo el Okam, kiu nun estas en Avinjono. Li semis dubojn en mia animo. Ĉar se nur la intuicio pri la individueco estas korekta, la juĝo, ke samspecaj kaŭzoj estigas samspecajn efikojn, fariĝas malfacile pruvebla. La sama korpo povas esti malvarma aŭ varma, dolĉa aŭ maldolĉa, malseka aŭ seka, en unu loko - kaj ne en alia loko. Kiel mi povas malkovri la universalan ligon, kiu ordigas la aferojn, se mi ne povas movi fingron sen samtempe krei multegajn novajn ekzistaĵojn, ĉar per tiu movo ŝanĝiĝas ĉiuj rilatpunktoj inter mia fingro kaj ĉiuj aliaj objektoj? La rilatpunktoj estas la manieroj laŭ kiuj mia menso perceptas la rilaton inter unuopaj ekzistaĵoj, sed kio nepre certigas, ke ĉi tiu maniero estas universala kaj stabila?”

“Sed vi scias, ke certa dikeco de vitro korespondas al certa vidkapablo, kaj ĉar vi scias tion, vi povas nun konstrui lensojn egalajn al tiuj, kiujn vi perdis; se ne, kiel vi povus?”

“Akrevida respondo, Adso. Fakte, mi ellaboris ĉi tiun propozicion, laŭ kiu al egala dikeco devas korespondi egala vidkapablo. Mi difinis ĝin ĉar aliajn fojojn mi sammaniere perceptis individuecon. Certe, estas konata afero ĉe tiuj, kiuj spertas la sanigajn efikojn de herboj, ke ĉiuj samnaturaj herbaj individuecoj estigas en la paciento efikojn de la sama naturo, kaj tial la eksperimentanto formulas la propozicion laŭ kiu tiu specifa herbo utilas al la febrohava homo, aŭ ke tiu specifa lenso sammaniere plibonigas la vidkapablon de okulo. La scienco pri kiu Bacon parolis sendube baziĝas sur tiaj propozicioj. Atentu, mi ne parolas pri aferoj, sed pri propozicioj pri aferoj. La scienco okupiĝas pri propozicioj kaj ĝiaj terminoj, kaj la terminoj indikas unuopajn ekzistaĵojn. Komprenu min, Adso, mi devas kredi, ke mia propozicio funkcias, ĉar mi lernis ĝin pro sperto, sed por kredi je ĝi mi devus supozi, ke ekzistas universalaj leĝoj, tamen mi ne povas mencii ilin, ĉar la koncepto mem, ke ekzistas universalaj leĝoj kaj ordo aranĝita de la aferoj, implicus ke Dio estas limigita de ili, dum Dio estas tiom absolute libera ke, se li volus, kaj per ununura ago de sia volo, la mondo estus alia”.

“Sekve, se mi bone komprenas, vi scias, kaj vi scias ĉar vi faras, sed vi ne scias kial vi scias, ke vi scias kion vi faras?”

Mi devas fiere diri, ke Vilhelmo rigardis min kun admiro:

“Eble jes. Ĉiuokaze ĉi tio diras al vi, kial mi sentas min tiom necerta pri mia vero, kvankam mi kredas je ĝi”.

“Vi estas pli mistika ol Ubertino!” mi diris malice.

“Eble. Sed kiel vi povas vidi, mi laboras super naturaj aferoj. Kaj ankaŭ koncerne la enketon, kiun ni faras, mi ne volas scii, kiu estas la bonulo aŭ kiu estas la malbonulo, sed kiu ĉeestis en la scriptorium hieraŭ nokte, kiu prenis la okulvitrojn, kiu postlasis en la neĝo la piedsignojn de korpo trenanta alian korpon, kaj kie estas Berengaro. Ĉi tiuj estas faktoj, poste mi klopodos trovi la interligon inter ili, se tio eblas, ĉar estas malfacile diri, al kiu kaŭzo korespondas ĉiu efiko; sufiĉus la interveno de anĝelo por ŝanĝi ĉion, do tial oni ne miru, se estas neeble pruvi, ke unu afero estas la kaŭzo de alia afero. Kvankam oni ĉiam devas provi fari tion, kiel mi faras en ĉi tiu kazo”.

“Malfacila vivo, la via,” mi diris.

“Sed mi trovis Brunellon,” ekkriis Vilhelmo, aludante la epizodon de la ĉevalo de du tagoj antaŭe.

“Do, ekzistas ordo en la mondo!” mi kriis ege kontenta.

“Do, estas iom da ordo en ĉi tiu mia kompatinda kapo,” respondis Vilhelmo.

Je tiu punkto Nikolao revenis kunportante preskaŭ finitan forkon kaj montrante ĝin triumfe.

“Kaj kiam ĉi tiu forko estos sur mia kompatinda nazo,” diris Vilhelmo, “eble mia kompatinda kapo estos des pli en ordo” . Alvenis novico por informi nin, ke la abato volas vidi Vilhelmon, kaj ke li atendas lin en la ĝardeno. Mia majstro devis sekve prokrasti siajn eksperimentojn kaj ni rapidis al la loko de la renkonto. Kiam ni ekiris, Vilhelmo manbatis sian frunton, kvazaŭ li nur tiam rememorus ion, kion li forgesis.

“Ha, jes,” li diris, “mi deĉifris la kabalajn signojn de Venancio”.

“Ĉu ĉiujn? Kiam?”

“Kiam vi dormis. Kaj depende de tio, kion vi celas per ‘ĉiujn’. Mi deĉifris la signojn, kiujn aperigis la flamo, tiujn, kiujn vi kopiis. Por deĉifri la notojn en la greka mi devas atendi ĝis mi havos novajn lensojn”.


“Kaj do? Ĉu temis pri la sekreto de finis Africae?”

“Jes, kaj la ŝlosilo estis sufiĉe facila. Venancio havis je dispono la dek du zodiakajn signojn kaj la ok signojn, respektive de kvin planedoj, de la du lumanta astroj kaj de la tero. Entute dudek signojn. Sufiĉaj por kunligi kun ili la literojn de la latina alfabeto, ĉar oni povas uzi la saman literon por esprimi la sonon de ‘u’ kaj ‘v’. La alfabetan ordon ni konas. Kia povas esti la ordo de la signoj? Mi pensis pri la ordo de la ĉieloj, kaj mi metis la zodiakan kvadranton je la ekstrema periferio. Do, Tero, Luno, Merkuro, Venuso, Suno, kaj tiel plu, kaj poste mi metis la zodiakajn signojn laŭ ilia tradicia sinsekvo, kiel ĝin aranĝis Izidoro de Seviljo, unue Ŝafo kaj la printempa solstico, kaj lasta Fiŝoj. Nu, se vi provas apliki ĉi tiun ŝlosilon, la mesaĝo de Venancio alprenas signifon”.

Li montris al mi la pergamenon sur kiu li transskribis la mesaĝon per grandaj latinaj literoj: Secretum finis Africae manus supra idolum age primum et septimum de quatuor.

“Ĉu klare?” li demandis.

“La mano sur la idolo funkcias sur la unua kaj la sepa el la kvar...”, mi ripetis skuante mian kapon. “Ĝi tute ne havas signifon!”

“Mi scias. Ni devus antaŭ ĉio scii, kion Venanzio indikis skribante ‘idolo’. Ĉu bildon, fantomon, figuron? Kaj plie, kiuj estas la ‘kvar’, kiuj havas ‘unuan’ kaj ‘sepan’? Kaj kion oni devas fari per ili? Ĉu movi, puŝi, tiri ilin?”

“Tial, ni scias nenion kaj ni daŭre statas tie, kie ni komencis,” mi diris kun granda seniluziiĝo. Vilhelmo haltis kaj rigardis min kun tute ne bonvolema mieno. “Knabo mia,” li diris, “vi havas antaŭ vi kompatindan franciskanon, kiu per siaj modestaj scioj kaj la malgranda lerteco, kiun li ŝuldas al la senfina potenco de la Sinjoro, sukcesis ene de kelka tempo deĉifri sekretan skribon, pri kiu ĝia aŭtoro certis, ke neniu, krom li, sukcesus kompreni... kaj vi, mizera senklera fripono, aŭdacas diri, ke ni daŭre statas tie, kie ni komencis?”

Mi pardonpetis malgracie. Mi vundis la vantecon de mia majstro tute sciante, ke li fieras pri la rapideco kaj fidindeco de siaj konkludoj. Vilhelmo vere plenumis admirindan laboron kaj li ne kulpis pri la fakto, ke la ruzega Venancio ne nur kaŝis tion, kion li malkovris sub la vualo de obskura zodiaka alfabeto, sed ankaŭ, ke li ellaboris nedeĉifreblan enigmon.

“Ne gravas, ne gravas, ne petu pardonon,” interrompis min Vilhelmo. “Esence vi pravas, ni ankoraŭ scias tro malmulte. Ni iru”.