TRIA TAGO - nokto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Tria tago - Nokto

Kiam la konfuzita Adso konfesas sin al Vilhelmo kaj meditas pri la funkcio de la virinoj en la plano de la kreado, tamen poste li malkovras la kadavron de viro.

Mi rekonsciiĝis kiam iu ŝprucis akvon sur mian vizaĝon. Li estis frato Vilhelmo kun lampo enmane kaj li estis metinta ion sub mian kapon.

“Kio okazis, Adso,” li demandis al mi, “ke vi nokte vagas por ŝteli internaĵojn en la kuirejo?”

Resume, post vekiĝo Vilhelmo serĉis min, mi ne scias pro kiu kialo, kaj ne trovinte min, li suspektis, ke mi iris por fari ian fanfaronaĵon en la biblioteko. Dum li alproksimiĝis al la Konstruaĵo preter la flanko de la kuirejo, li ekvidis ombron irantan al la legomĝardeno (temis pri la knabino, kiu foriris ĉar eble ŝi aŭdis iun alproksimiĝi). Li klopodis ekscii, kiu ŝi estas kaj sekvi ŝin, sed ŝi (aŭ tio, kio estis ombro por li) foriris al la ĉirkaŭa murego kaj tie ŝi malaperis. Tiam Vilhelmo - post serĉado en la ĉirkaŭaĵo - eniris en la kuirejon kaj tie li trovis min senkonscia.

Kiam mi menciis, ankoraŭ terurita, la pakaĵon kun la koro en ĝi, murmurante pri nova murdo, li ridis: “Adso, sed kia homo povas havi tiom grandan koron? Ĝi estas la koro de bovino, aŭ de bovo, oni ĵus mortigis beston hodiaŭ! Prefere, kial ĝi estas en viaj manoj?”

En tiu momento, subpremata de pento kaj ankaŭ malklarmensa pro la granda timo, mi ploris kaj petis, ke li servu al mi la sakramenton de la konfespreno. Li tion faris kaj mi ĉion rakontis al li sen kaŝi ion ajn.

Frato Vilhelmo aŭskultis min kun granda seriozeco, sed kun iom da indulgemo. Kiam mi finis, lia vizaĝo serioziĝis kaj li diris al mi: “Adso, vi pekis, tio estas fakto, ne nur kontraŭ la ordono, kiu devigas vin ne malĉasti, sed ankaŭ kontraŭ viaj devoj de novico. Iom senkulpigas vin la fakto, ke vi troviĝis en unu el tiuj situacioj, en kiuj eĉ patro de la dezerto damniĝus. Kaj la Skribo jam sufiĉe parolis pri la virino kiel incita kaŭzo de tento. Pri la virino la biblia libro Predikanto diras, ke ŝia konversacio estas kiel brulanta fajro, kaj la Sentencoj de Salomono diras, ke ŝi forkaptas la grandvaloran animon de viro kaj la potenculoj estas ruinigitaj de ĝi. Kaj Predikanto diras plie: mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj. Kaj aliaj diris, ke ŝi estas la ŝipo de la diablo. Konstatante tion, kara Adso, mi ne sukcesas konvinki min, ke Dio enigis tian malpuran estaĵon en la kreitaron sen doti ŝin per ia virto. Kaj mi ne povas eviti la penson, ke Li donis al ŝi multajn privilegiojn kaj motivojn de valoro, el kiuj almenaŭ tri estas tre grandaj. Fakte, Li kreis la viron en ĉi tiu malnobla mondo, kaj el koto, kaj la virinon poste, en la ĉielo kaj el nobla homa materio. Kaj Li formis ŝin ne el la piedoj aŭ la internaĵoj de la korpo de Adamo, sed el ripo. Due, la Sinjoro, kiu povas ĉion fari, povintus rekte enkarniĝi en viro laŭ ia mirakla maniero, kaj anstataŭe Li elektis loĝi en la utero de virino, signo pri tio, ke ŝi ne estas tiom malpura. Kaj kiam Li aperis post la resurekto, Li aperis al virino. Kaj fine, en la ĉiela gloro neniu viro estos reĝo en tiu patrujo, kaj anstataŭe ĝia reĝino estos virino, kiu neniam pekis. Do, se la Sinjoro havis tiom da zorgemo pri Eva mem kaj pri ŝiaj filinoj, ĉu estu nenormale, ke ankaŭ ni sentu nin altiritaj de la gracoj kaj nobleco de tiu sekso? Mi volas diri al vi, Adso, ke vi certe ne plu devas fari tion, sed ne estas monstraĵo, ke vi estis tentita fari tion. Kaj aliflanke, ke monaĥo, almenaŭ unufoje en sia vivo, spertu la karnan deziron por ke li iam estu indulgema kaj komprenema kun la pekuloj, al kiuj li donos konsilojn kaj konsolon... nu, kara Adso, ĝi ne estas io dezirenda antaŭ ol ĝi okazu, sed ne tro riproĉenda post ĝia okazo. Kaj do iru kun Dio kaj ni ne plu parolu pri tio. Sed prefere, por ne tro longe mediti pri io, pri kio vi bone faras forgesante ĝin, se vi povas,” kaj ŝajnis al mi, ke samtempe lia voĉo malfortiĝis kvazaŭ pro ia interna emocio, “ni prefere demandu al ni pri la signifo de tio, kio okazis hieraŭ nokte. Kiu estis tiu knabino kaj kun kiu ŝi havis rendevuon?”

“Mi tute ne scias tion, nek mi vidis la viron, kiu estis kun ŝi”, mi diris. “Bone, sed ni povas dedukti, kiu li estis el multaj tre certaj signoj. Unue, li estis malbela kaj maljuna viro, kun kiu knabino ne volonte iras, precipe se ŝi estas tiom bela, kiom vi diras, kvankam ŝajnas al mi, mia kara lupideto, ke vi emis juĝi franda ĉiun manĝaĵon”.

“Kial malbela kaj maljuna?”

“Ĉar la knabino ne iris kun li pro amo, sed kontraŭ pakaĵo da renaĵoj. Certe, ŝi estis knabino el la vilaĝo, kiu, eble ne por la unua fojo, sin donis al iu volupta monaĥo pro malsato, kaj ricevas kiel rekompencon ion por ke manĝu ŝi kaj ŝia familio”.

“Malĉastulino!” mi diris terurigita.

“Malriĉa kamparanino, Adso. Probable kun gefratoj por nutri. Kaj kiu, se ŝi povus, donus sin pro amo kaj ne kontraŭ profito. Kiel ŝi faris ĉi-vespere. Fakte, vi diris al mi, ke ŝi trovis vin juna kaj bela, kaj ŝi donis al vi senpage kaj pro korinklino tion, kion la aliaj ricevus kontraŭ bova koro kaj kelke da pulmaĵo. Kaj ŝi sentis sin tiom virta pro la senpaga donaco, kiun ŝi faris per si, ke, sereniĝinta, ŝi forkuris sen preni ion ajn rekompence. Jen kial mi opinias, ke la alia, kun kiu ŝi komparis vin, estis nek juna nek bela.

Mi konfesas, ke, kvankam mia pento estis tre forta, tiu klarigo plenigis min per plej dolĉa fiero, sed mi silentis kaj lasis, ke mia majstro plu parolu.

“Ĉi tiu aĉa maljunulo certe havas la eblecon vizitadi la vilaĝon kaj havi kontakton kun la kamparanoj, pro motivoj iel ligitaj kun sia ofico. Li certe scias, kiel igi, ke la homoj povu eniri kaj eliri en la zonita areo, kaj scii, ke en la kuirejo estas tiuj bestinternaĵoj (kaj eble morgaŭ oni diros, ke, pro la malfermita pordo, hundo eniris kaj manĝis ilin). Kaj fine li havas certan sentemon pri ekonomia mastrumado kaj certan intereson pri tio, ke en la kuirejo ne devas manki la pli altvaloraj manĝaĵoj, kontraŭe li donus al ŝi bifstekon aŭ alian pli bongustan viandopecon. Kaj sekve vi vidas, ke la bildo de nia nekonato tre klare konturiĝas kaj ke ĉiuj ĉi tiuj trajtoj, aŭ akcidencoj, bone korespondas al substanca formo, kiun mi ne timus identigi en nia kelmastro, Remiĝo el Varaĝine. Aŭ, kaze ke mi eraras, en nia mistera Salvatore. Kiu interalie, naskita en ĉi tiu regiono, kapablas tre bone paroli kun la lokuloj kaj povis konvinki la knabinon fari tion, kion li deziris, ke ŝi faru, se vi ne estus alveninta”.

“La aferoj certe statas tiel,” mi diris kun konvinko, “sed ĉu utilas scii tion nun?”

“Neniel. Kaj ĉiel”, diris Vilhelmo. “La afero povas rilati aŭ ne al la krimoj, pri kiuj ni okupiĝas. Aliflanke, se la kelmastro estis sekvanto de Dolĉino tio klarigus tiun fakton kaj inverse. Kaj finfine ni scias nun, ke ĉi tiu abatejo, nokte, estas la loko de multaj kaj ekscitaj eventoj. Kaj kiu scias, ke nia kelmastro, aŭ Salvatore, kiuj trairas ĝin en la mallumo kun tia facileco, konas, ĉiukaze, pli multajn aferojn ol tiuj, kiujn ili limiĝas rakonti al ni”.

“Sed ĉu ili rakontos ilin al ni?”

“Ne, se ni kondutos kompateme, malatentante iliajn pekojn. Sed se ni vere necesas scii ion el ili, ni havos rimedon por konvinki ilin paroli. Alivorte, se estos necese, la kelmastro aŭ Salvatore estos sub nia povo, kaj Dio pardonos al ni ĉi tiun misuzon, ĉar Li pardonas multe da aliaj aferoj”, li diris kaj rigardis min malice, kaj mi ne havis la spiritan emon por rimarki ĉu decas tiuj liaj intencoj.

“Kaj nun ni devas enlitiĝi, ĉar post unu horo estos mateno. Sed mi vidas vin daŭre agitita, mia kompatinda Adso, ankoraŭ timanta pro via peko... Nenio ekzistas ol bona restado en preĝejo por malstreĉi la animon. Mi absolvis vin, sed neniam oni certas. Iru kaj petu al la Sinjoro konfirmon”. Kaj li iom forte manfrapis mian kapon, eble ĝi estis pruvo de lia patra kaj homa amemo, aŭ eble ĝi estis milda puno. Aŭ eble (miakulpe mi pensis tion tiumomente) ĝi fontis el ia negrava enviemo, ĉar li estis viro soifanta je novaj kaj viglaj spertoj.

Ni ekiris al la preĝejo, elirante laŭ la kutima vojo, kiun mi trairis rapide kun la okuloj fermitaj ĉar ĉiuj tiuj ostoj tro klare memorigis al mi, tiunokte, ke ankaŭ mi estas polvo kaj kiom malprudenta estis la fiereco de nia karno.

Post alveno al la navo ni vidis ombron antaŭ la ĉefaltaro. Mi pensis, ke tiu estas denove Ubertino. Male, li estis Alinardo, kiu komence ne rekonis nin. Li diris, ke li nun ne povas dormi, kaj ke li decidis pasigi la nokton preĝante por tiu malaperinta juna monaĥo (li eĉ ne povis rememori lian nomon). Li preĝis por lia animo, se li mortis, por lia korpo, se li kuŝis malsana kaj sola ie.

“Tro multaj mortintoj,” li diris, “tro multaj mortintoj... Sed tio ĉi estis skribita en la libro de la Apostolo. Je la sono de la unua trumpeto fariĝis hajlo, je la dua unu triono de la maro fariĝis sango, kaj unu vi trovis en la hajlo, la alian en la sango... La tria trumpeto avertas, ke granda stelo, brulanta kiel torĉo, falos sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj. Tiamaniere, mi diras al vi, malaperis nia tria frato. Kaj timu la kvaran, ĉar estos frapita triono de la suno, de la luno kaj de la steloj, tiel ke estos mallumo preskaŭ kompleta...”

Dum ni eliris el la transepto Vilhelmo demandis al si, ĉu estas io vera en la vortoj de la maljunulo.

“Nu,” mi rimarkis, “ĉi tio rezultigus, ke ununura diabla menso, uzante la Apokalipson kiel gvidilon, aranĝis la tri malaperojn, supozante, ke ankaŭ Berengaro mortis. Male, ni scias, ke la morto de Adelmo ŝuldiĝis al lia volo...”

“Estas vere,” diris Vilhelmo, “sed la sama diabla aŭ malsana menso povus esti inspirita de la morto de Adelmo por aranĝi la aliajn du laŭ simboloj. Kaj se jes, Berengaro devus esti en rivero aŭ en fonto de akvoj. Kaj ne estas riveroj nek fontoj ĉe la abatejo, almenaŭ ne tiaj, ke iu povas droni aŭ esti dronigita en ili...” “Estas nur la banĉambroj,” mi rimarkis preskaŭ hazarde.

“Adso!” diris Vilhelmo: “Ĉu vi scias, ke ĉi tio povas esti ideo? La banejo!”

“Sed oni jam serĉis en ili...”

“Mi vidis, ke la servistoj hodiaŭ matene, kiam ili esploris, malfermis la pordon de la banejo kaj ĉirkaŭrigardis, sen traserĉi ĉar ili ankoraŭ ne pensis, ke ili devas serĉi ion bone kaŝitan, ili supozis, ke kadavro kuŝas ie okulfrape, kiel la kadavro de Venancio en la granda terkruĉo... Ni iru por rigardi. Ankoraŭ estas mallume kaj ŝajnas al mi, ke nia lampo ankoraŭ havas bonan flamon”.

Ni faris tion, kaj facile ni malfermis la pordon de la banejo, proksime de la hospitalo.

Dividitaj unu de la alia per grandaj kurtenoj, estis bankuvoj, mi ne memoras kiom da ili. La monaĥoj uzis ilin por sia higieno en la tagoj fiksitaj de la regulo, kaj Severino uzis ilin por terapioj, ĉar nenio krom bano povas trankviligi la korpon kaj menson. Kameno en angulo faciligis la varmigon de la akvo. Ni trovis ĝin makulita de ĵusdata cindro, kaj granda renversita kaldrono kuŝis antaŭ ĝi. La akvon oni povis ĉerpi el fonto en alia angulo.

Ni rigardis en la unuavicaj bankuvoj, kiuj estis malplenaj. Nur la lasta, kaŝita de kurteno, estis plena kaj apud ĝi kuŝis, amasigita, vesto. Unuavide, sub la lumo de nia lampo, la surfaco de la likvaĵo aspektis al ni trankvila: sed kiam la lampo ĝin lumigis, ni ekvidis en la fundo, senvivan, homan korpon, nudan. Ni malrapide eltiris ĝin: li estis Berengaro. Kaj li, diris Vilhelmo, vere havis vizaĝon de droninto. La trajtoj de la vizaĝo estis ŝvelintaj. Ŝia korpo, blanka kaj mola, senhara, similis al tiu de virino, escepte de la obscena elmontro de molaĉa honta parto. Mi ruĝiĝis, poste mi tremis. Mi krucosignis min dum Vilhelmo benis la kadavron.