TRIA TAGO - post Kompletorio

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Tria tago - Post kompletorio

Kiam Ubertino rakontas al Adso la historion de frato Dolĉino, Adso mem memoras aŭ legas aliajn historiojn en la biblioteko, kaj poste okazas al li la renkonto kun knabino bela kaj terura kiel taĉmento viciĝinta por batalo.

Fakte, mi trovis Ubertino’n ĉe la statuo de la Virgulino. Mi silente alproksimiĝis al li kaj dum iom da tempo mi ŝajnigis (mi konfesas), ke mi preĝis. Poste mi kuraĝis paroli kun li.

“Sankta Patro,” mi diris, “ĉu mi povas peti al vi lumon kaj konsilon?”

Ubertino rigardis min, prenis mian manon kaj ekstaris, kondukante min sidiĝi kun li sur seĝo. Li forte brakumis min kaj mi povis senti lian elspiron sur mia vizaĝo.

“Filo karega,” li diris, “kion ajn ĉi tiu kompatinda maljuna pekulo povas fari por via animo, tio estos farita kun ĝojo. Kio ĝenas vin? La agitiĝoj, ĉu ne?” li demandis ankaŭ li preskaŭ agitita, “ĉu la agitiĝoj de la karno?”

“Ne,” mi respondis ruĝiĝante, “kontraŭe temas pri la agitiĝoj de la menso, kiu volas koni tro multajn aferojn...”

“Kaj tio estas malbone. La Sinjoro konas la aferojn, al ni apartenas nur la tasko adori lian saĝon”.

“Sed nia tasko estas ankaŭ distingi bonon disde malbono kaj kompreni la homajn pasiojn. Mi estas novico, sed mi estos monaĥo kaj pastro, kaj mi devas lerni, kie kuŝas la malbono kaj kiel ĝi aspektas, por povi rekoni ĝin iam kaj instrui al la aliaj kiel rekoni ĝin”.

“Prave, knabo. Pri kio vi volas scii?”

“Pri la malbona planto de la herezo, patro,” mi diris konvinkita. Kaj mi aldonis unuspire: “Mi aŭdis pri malbona homo, kiu pekigis aliajn, frato Dolĉino”.

Ubertino silentis. Poste li diris: “Ja, vi aŭdis mencion pri li pasintnokte kun frato Vilhelmo. Sed ĝi estas tre malbela historio, kies rakonto dolorigas min, ĉar ĝi instruas (jes, ĉi-sence vi devas ĝin koni, por ĉerpi el ĝi utilan instruon) ĉar ĝi instruas, mi diris, kiel el la amo al pentofarado kaj el la deziro purigi la mondon povas naskiĝi sango kaj ekstermado”. Li sidiĝis pli komforte, malstreĉante sian ĉirkaŭpremon de miaj ŝultroj, sed ĉiam lasante sian manon sur mia kolo, kvazaŭ por komuniki al mi, mi ne scias, aŭ sian saĝon aŭ sian ardon.

“La historio komenciĝis antaŭ la apero de frato Dolĉino,” li diris, “antaŭ pli ol sesdek jaroj, kiam mi estis infano. Okazis en Parmo. Tie komencis prediki iu Gerardo Segaleli, kiu invitis ĉiujn al vivo de pentofarado, kaj iris tra la stratoj kriante ‘penitenziagite!’ (penteagu), kiu estis la maniero de tiu malklera homo diri: ‘Penitentiam agite, appropinquabit enim regnum coelorum’ (pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo). Li invitis siajn disĉiplojn iĝi similaj al la apostoloj, kaj li volis nomi sian sekton la ordeno de la apostoloj, kaj ke la siaj vojaĝu tra la mondo kiel malriĉaj almozuloj, vivante nur per almozpeto...”

“Kiel la fratuletoj,” mi diris. “Ĉu ĉi tio ne estis la ordono de Nia Sinjoro kaj de via Francisko?”

“Jes,” Ubertino konfesis kun ioma hezito en la voĉo kaj ĝemante. “Sed eble Gerardo troigis. Li kaj lia familio estis akuzitaj, ke ili ne plu rekonas la aŭtoritaton de la pastroj, la celebron de la Meso, la konfesprenon, kaj ke ili vagadas nenifarante”.

“Sed pri tio oni akuzis ankaŭ la spiritualistajn franciskanojn. Kaj ĉu la minoritoj ne diras hodiaŭ, ke oni ne devas agnoski la aŭtoritaton de la papo?”

“Jes, sed tiun de la pastroj jes. Ni mem estas pastroj. Knabo, estas malfacile fari distingojn inter ĉiuj ĉi aferoj. La linio, kiu disigas bonon disde malbono estas tiom subtila... Iel Gerardo eraris kaj makuliĝis per herezo... Li petis esti akceptita en la ordenon de la minoritoj, sed la kunfratoj ne akceptis lin. Li pasigis siajn tagojn en la preĝejo de niaj monaĥoj kaj tie li vidis la apostolojn pentritajn tie kun sandaloj je la piedoj kaj manteloj ĉirkaŭvolvitaj ĉirkaŭ la ŝultroj kaj tiel li kreskigis siajn harojn kaj barbon, li surmetis sandalojn kaj la ŝnuron de la minoraj franciskanoj, ĉar kiu volas fondi novan kongregacion, tiu ĉiam kaptas ion el la ordeno de la beata Francisko”.

“Sekve li pravis...”

“Sed li eraris ion... Li survestis blankan tunikon sub blanka mantelo kaj liaj haroj estis longaj, li akiris reputacion de sanktulo ĉe la simpluloj. Li vendis unu el siaj domoj kaj, ricevinte la monon, li metis sin sur ŝtono, el kiu en antikvaj tempoj la urbestroj kutimis aĉe oratori, tenante en siaj manoj la saketon kun la mono, kaj li ne malŝparis ĝin, nek li donis ĝin al malriĉuloj, sed, vokinte friponojn, kiuj ludis proksime, li disĵetis la monon ĉe ili, dirante: ‘Prenu ĝin, kiu ĝin volas’, kaj tiuj friponoj prenis la monon kaj iris ludi ĵetkubojn kaj blasfemis kontraŭ la vivanta Dio, kaj li, kiu donacis, aŭskultis kaj ne hontis”.

“Sed ankaŭ Francisko senigis sin je ĉio kaj, mi sciigis tion hodiaŭ de Vilhelmo, ke li iris prediki al korvoj kaj nizoj, samkiel al la lepruloj, tio estas al la feĉo, kiun la homoj, kiuj diris sin virtoplenaj, tenis marĝene...”

“Jes, sed Gerardo eraris ion, Francisko neniam malpaciĝis kun la sankta eklezio, kaj la evangelio diras, ke oni donu al malriĉuloj, ne al friponoj. Gerardo donis kaj ricevis nenion interŝanĝe ĉar li donis al malbonaj homoj, kaj li malbone komencis, malbone daŭrigis kaj malbone finiĝis ĉar lia kongregacio estis malaprobita de papo Gregorio la 10-a”.

“Eble,” mi diris, “li estis malpli longvida papo ol tiu, kiu aprobis la regulon de Francisko...”

“Jes, sed Gerardo eraris ion, dum male Francisko tre bone sciis, kion li faras. Kaj fine, knabo, tiuj ĉi gardistoj de porkoj kaj bovinoj, kiuj subite fariĝas pseŭdoapostoloj, volis feliĉe kaj senŝvite vivi per la almozdonado de tiuj, kiujn la minoritaj fratuloj edukis per granda peno kaj per heroeca ekzemplo de malriĉeco! Sed ne temas pri tio:” li tuj aldonis “por simili al la apostoloj, kiuj entute estis judoj, Gerardo Segaleli cirkumcidis sin, kio kontraŭas la vortojn de Paŭlo al la Galatoj - kaj vi scias, ke multaj sanktaj homoj anoncas, ke la estonta Antikristo venos el la popolo de la cirkumciditoj... Sed Gerardo agis des pli malbone, li iris kolekti la simplulojn kaj diris: ‘Venu kun mi en la vinberejon’ kaj tiuj, kiuj ne konis lin, eniris kun li en la vinberejon, en la vinberejon de la aliaj, kredante ke ĝi estas lia, kaj manĝis la vinberojn de la aliaj...”

“Nek la minoraj franciskanoj defendis la posedaĵojn de la aliaj,” mi diris senhonte.

Ubertino fikse rigardis min per severa okulo: “La minoraj franciskanoj volas esti malriĉaj, sed ili neniam petis al la aliaj esti malriĉaj. Vi ne povas senpune ataki la posedaĵon de bonaj kristanoj, la bonaj kristanoj indikos vin kiel rabiston. Kaj tio okazis al Gerardo. Pri kiu oni fine diris (atentu, mi ne scias, ĉu tio estas vere, kaj mi fidas la vortojn de frato Salimbene, kiu konis tiujn homojn), ke, por provi sian fortan volon kaj sian abstinon, li dormis kun kelkaj virinoj sen sekskuniĝo; sed kiam liaj disĉiploj provis imiti lin, la rezultoj estis tre malsamaj... Ho, tio ne estas aferoj, kiujn knabo devas scii, la virino estas la ŝipo de la diablo... Gerardo daŭre kriis ‘penitenziagite’ sed unu el liaj disĉiploj, iu Guido Putaĝo, klopodis kapti la regadon de la grupo, kaj li paradis pompe, kun multaj ĉevaloj kaj aranĝis grandajn aĉetojn kaj bankedojn kiel faras la kardinaloj de la eklezio de Romo. Kaj poste ili kverelis inter si por la gvidado de la sekto, kaj tre malnoblaj aferoj okazis. Kaj tamen multaj alproksimiĝis al Gerardo, ne nur kamparanoj, sed ankaŭ urbanoj, membroj de korporacioj, kaj Gerardo senvestigis ilin por ke ili, nudaj, povu sekvi la nudan Kriston, kaj li alsendis ilin en la mondon por prediki, sed li havis senmanikan tunikon faritan por li, blankan, el fortika ŝtofo, kaj en ĉi tiu vesto li aspektis klaŭno anstataŭ religiulo! Ili vivis subĉiele, sed foje ili suriris sur la prediktribunojn de la preĝejoj interrompante la asembleon de la devotuloj kaj elpelante la predikantojn, kaj iam ili metis infanon sur la tronon de la episkopo en la preĝejo de Sankta Orso en Raveno. Kaj ili diris, ke ili estas heredantoj de la doktrino de Joakimo el Fiore...”

“Sed tiel agis ankaŭ la franciskanoj,” mi diris, “ankaŭ Ĝerardo el Borgo-san-donino, ankaŭ vi!” mi ekkriis.

“Trankviliĝu, knabo. Joakimo el Fiore estis granda profeto kaj li estis la unua, kiu komprenis, ke Francisko komencis la renovigon de la eklezio. Sed la pseŭdoapostoloj uzis lian doktrinon por pravigi siajn malsaĝecojn, Segaleli havis kun si apostolinon, iun Tripia aŭ Ripia, kiu pretendis havi la doton de profetado. Ŝi, kiu estis virino, ĉu vi komprenas?”

“Sed patro,” mi provis rebati, “vi mem parolis pasintvespere pri la sankteco de Klara el Montefalko kaj Anĝela el Folinjo...”

“Ili estis sanktulinoj! Ili vivis humile, rekonante la povon de la eklezio, ili neniam pretendis la doton de profetado! Male, la pseŭdoapostoloj asertis, ke ankaŭ la virinoj rajtis iri de urbo al urbo por prediki, kiel faris multaj aliaj herezuloj. Kaj ili ne plu konis la diferencon inter negeedziĝintoj kaj geedziĝintoj, kaj ĉiun ajn voton ili ne plu taksis eterna. Resume, por ne tro enuigi vin per tre malfeliĉaj rakontoj, kies nuancojn oni ne povas bone kompreni, episkopo Obico de Parmo fine decidis katenigi Gerardo’n. Sed tiam okazis stranga afero, kiu komprenigas al vi, kiom malforta estas la homa naturo, kaj kiom insida estas la planto de la herezo. Ĉar finfine la episkopo liberigis Gerardo’n kaj akceptis lin ĉe sia manĝotablo, kaj li ridis pri liaj ŝercoj, kaj tenis lin por ke li estu lia klaŭno”.

“Sed kial?”

“Mi ne scias, aŭ, pliĝuste, mi timas, ke mi scias tion. La episkopo estis nobelo kaj ne ŝatis la komercistojn nek la metiistojn de la urbo. Eble ne malplaĉis al li, ke Gerardo dum siaj predikoj pri malriĉeco parolis kontraŭ ili kaj ke li transiris el almozpetado al rabado. Sed fine la papo intervenis kaj la episkopo revenis al sia justa severeco, kaj Gerardo estis ŝtiparumita kiel nepentanta herezulo. Tio okazis komence de la nuna jarcento”.

“Kaj al kio rilatis frato Dolĉino kun ĉi tiuj eventoj?”

“Li rilatis al ili, kaj ĉi tio diras, ke herezo postvivas la detruon de herezuloj mem. Tiu Dolĉino estis la bastarda filo de pastro, kiu loĝis en diocezo Novaro, en ĉi tiu parto de Italio, iom pli norde. Iu diris, ke li naskiĝis aliloke, en valo Osola, aŭ en Romanjano. Sed tio ne gravas. Li estis junulo kun tre akuta inteligenteco kaj oni donis edukon al li pri beletro, sed li prirabis la pastron, kiu zorgis pri li kaj fuĝis orienten, al urbo Trento. Kaj tie li redaŭrigis la predikadon de Gerardo, eĉ pli hereze, per la aserto, ke li estas la sola vera apostolo de Dio kaj ke ĉio devas esti komuna en la amo, kaj ke estas laŭleĝe kuŝi indiferente kun ĉiuj virinoj, por ke neniu viro povu esti akuzita havi kromvirinon, kvankam li kuŝis kun sia edzino kaj filino...”

“Ĉu vere li predikis tiujn aferojn aŭ ĉu li estis akuzita pri tio? Ĉar mi aŭdis, ke ankaŭ la spiritualistoj estis akuzitaj pri krimoj kiel iuj monaĥoj de Montefalko...”

“De hoc satis (pri tio, sufiĉe),” abrupte interrompis Ubertino. “Tiuj homoj ne plu estis monaĥoj. Ili estis herezuloj. Kaj makulitaj de Dolĉino mem. Kaj aliflanke, aŭskultu, vi nur bezonas koni tion, kion Dolĉino faris poste, por difini lin maliculo. Kiamaniere li ekkonis la doktrinojn de la pseŭdoapostoloj, mi ne scias. Eble kiam li estis juna li vivis en Parmo kaj aŭskultis Gerardo’n. Oni diras, ke li konservis kontakton kun tiuj herezuloj en la regiono de Bolonjo post la morto de Segaleli. Sed tutcerte oni scias, ke li komencis sian predikadon en Trento. Tie li delogis belan knabinon el nobela familio, Margareta, aŭ ŝi delogis lin, kiel Heloiza delogis Abelardon, ĉar, memoru, per la virino la diablo penetras en la korojn de la viroj! Je tiu punkto la episkopo de Trento forpelis lin el sia diocezo, sed Dolĉino jam grupigis tie pli ol mil sekvantojn, kaj li komencis marŝadon, kiu kondukis lin reen al la tero en kiu li naskiĝis. Kaj survoje aliĝis al li aliaj iluziiĝintoj, delogitaj de liaj vortoj, kaj verŝajne ankaŭ multaj herezaj valdanoj, kiuj loĝis en la montoj, kiujn li trapasis, aŭ li mem rekuniĝis kun la valdanoj de ĉi tiuj nordaj landoj. Kiam li alvenis en la regiono de Novaro, Dolĉino trovis favoran medion por sia ribelo, ĉar la vasaloj, kiuj regis urbon Gattinara ennome de la episkopo de Verĉelo, estis forpelitaj de la loĝantaro, kiu sekve akceptis la rabistojn de Dolĉino kiel bonajn aliancanojn”.

“Kion faris la vasaloj de la episkopo?”

“Mi ne scias nek mi rajtas juĝi. Sed kiel vi vidas, la herezo kuniĝas kun la ribelo kontraŭ la regantoj, en multaj kazoj, kaj pro tio la herezulo komencas prediki malriĉecon kaj poste li fariĝas kaptito de ĉiuj tentoj de povo, milito, perforto. Okazis lukto inter familioj de urbo Verĉelo, kaj la pseŭdoapostoloj profitis je tio, kaj tiuj familioj profitis je la malordo kaŭzita de la pseŭdoapostoloj. La feŭdaj regantoj rekrutis dungosoldatojn por prirabi la civitanojn, kaj la civitanoj petis la protekton de la episkopo de Novaro”.

“Kia komplika historio. Sed al kiu partianiĝis Dolĉino?”

“Mi ne scias, li partianiĝis al si, li okupiĝis pri ĉiuj ĉi disputoj kaj profitis je ili por prediki la lukton kontraŭ la alies proprieto en la nomo de malriĉeco. Dolĉino bivakis kun la siaj, kiuj nun estis tri mil, sur monto apud Novaro, konata per la nomo Kalva Krutaĵo, kaj ili konstruis dometaĉojn kaj fortikaĵetojn, kaj Dolĉino regis super la tuta amaso da viroj kaj virinoj, kiuj vivis laŭ la plej hontinda malĉasteco. De tie li sendis leterojn al siaj fideluloj, en kiuj li klarigis sian herezan doktrinon. Li diris kaj skribis, ke ilia idealo estu malriĉeco kaj ili ne estis devigitaj de ia ajn ligo de ekstera obeemo, kaj ke li, Dolĉino, estis sendita de Dio por malsigeli la profetaĵojn kaj interpreti la skribojn de la malnova kaj de la nova testamento. Kaj li difinis sekularajn klerikojn, predikantojn kaj minoritojn, servantoj de la diablo, kaj li liberigis ĉiujn de la devo obei ilin. Kaj li distingis kvar epokojn en la vivo de la popolo de Dio, la unua estis tiu de la malnova testamento, de la patriarkoj kaj de la profetoj antaŭ la alveno de Kristo, en kiuj la edziĝo estis bona, ĉar la homoj devis plimultiĝi; la dua estis la epoko de Kristo kaj de la apostoloj kaj ĝi estis la epoko de sankteco kaj ĉasteco. Poste venis la tria, dum kiu la papoj unue devis akcepti la surterajn riĉaĵojn por regi la popolon; sed kiam la homoj komencis malproksimiĝi el la amo al Dio, venis Benedikto, kiu predikis kontraŭ ĉia surtera posedo. Sed kiam poste ankaŭ la monaĥoj de Benedikto denove amasigis riĉaĵojn, aperis la monaĥoj de sankta Francisko kaj sankta Dominiko, des pli severaj ol Benedikto, por prediki kontraŭ la surtera regado kaj riĉeco. Sed fine, nun, kiam la vivo de multaj prelatoj denove kontraŭdiris ĉiujn tiujn bonajn preskribojn, oni atingis la finon de la tria epoko kaj estis necese konvertiĝi al la instruoj de la apostoloj”.

“Sed sekve Dolĉino predikis tiujn aferojn, kiujn predikis la franciskanoj kaj, ĉe la franciskanoj, ankaŭ la spiritualistoj kaj vi mem, patro!”

“Ho jes, sed li ĉerpis perfidan konkludon el tio! Li diris, ke por ĉesigi ĉi tiun trian epokon de korupto necesas, ke ĉiuj klerikoj, monaĥoj kaj fratuloj mortu per kruela morto, li diris, ke ĉiuj prelatoj de la eklezio, klerikoj, monaĥinoj, religiuloj kaj religiulinoj kaj ĉiuj membroj de la ordenoj de predikantoj kaj minoritoj, de la ermitoj kaj papo Bonifaco mem devas esti ekstermitaj fare de la imperiestro elektita de li, Dolĉino, kaj tiu estis Frederiko de Sicilio”.

“Sed ĉu ne estis Frederiko tiu, kiu akceptis la spiritualistojn forpelitajn el Umbrio al Sicilio, kaj ĉu ne estas la minoritoj, kiuj petas, ke la imperiestro, kvankam

nun li estas Ludoviko, detruu la surteran potencon de la papo kaj de la kardinaloj?”

“Karakterizo de herezo, aŭ de frenezeco, estas la transformo de la plej justaj pensoj por direkti ilin al postsekvoj kontraŭaj al la leĝo de Dio kaj de la homoj. La minoritoj neniam petis al la imperiestro mortigi la aliajn pastrojn”.

Li eraris, nun mi scias tion. Ĉar kiam kelkajn monatojn poste Ludoviko la Bavaro starigis sian propran ordenon en Romo, Marsilius kaj aliaj minoritoj faris ĝuste tion, kion Dolĉino petis fari kontraŭ la religiuloj fidelaj al la papo. Mi ne intencas diri, ke Dolĉino pravis; mi diras, ke ankaŭ Marsilio eraris. Sed mi komencis demandi al mi, precipe post la posttagmeza interparolo kun Vilhelmo, kiel povis la simpluloj, kiuj sekvis Dolĉinon, distingi inter la promesoj de la spiritualistoj kaj la maniero laŭ kiu Dolĉino volis realigi tiujn promesojn? Ĉu li ne estis eble kulpa pri la efektivigo de tio, kion supozataj ortodoksaj homoj predikis laŭ pure mistika maniero? Aŭ ĉu verŝajne diferenco estis ĝuste tia, nome, ke la sankteco konsistas el atendo, ke Dio donu al ni tion, kion liaj sanktuloj promesis al ni, sen ke ni klopodu ricevi tion per surteraj rimedoj? Nun mi scias, ke tiel estas kaj mi scias, kial Dolĉino eraris: oni ne devas transformi la ordon de la aferoj, kvankam oni devas fervore esperi je ĝia transformiĝo. Sed tiun vesperon mi estis kaptita de memkontraŭdiraj pensoj.

“Fine,” Ubertino diris al mi, “vi ĉiam povas trovi la markon de herezo en la fiereco. En dua letero Dolĉino, en la jaro 1303, nomumis sin supera estro de la apostola kongregacio, nomumante siaj leŭtenantoj la perfidan Margaritan (virino) kaj Lonĝinon de Bergamo, Frederikon de Novaro, Alberton Karentinon kaj Valderikon de Breŝa. Kaj li komencis deliri pri sinsekvo de estontaj papoj, du bonaj, la unua kaj la lasta, du malbonaj, la dua kaj la tria. La unua estas Ĉelestino, la dua estas Bonifaco la 8-a, pri kiu la profetoj diras ‘la fiereco de via koro delogis vin, kiu loĝas en la fendegoj de rokoj’. La tria papo ne estas nomita, sed Jeremia estus dirinta pri li ‘Jen kiel leono’. Kaj, fiaĵo!, Dolĉino agnoskis Frederikon de Sicilio kiel la leonon. La kvara papo laŭ Dolĉino estis ankoraŭ nekonata, kaj tiu devus esti la sankta papo, la anĝela papo pri kiu abato Joakimo parolis. Li devus esti elektita de Dio kaj tiam Dolĉino kaj lia tuta popolo (kiu tiutempe jam konsistis el kvar mil homoj) ricevus ĉiuj la gracon de la Sankta Spirito kaj la eklezio estus renovigita ĝis la fino de la mondo. Sed en la tri jaroj antaŭ lia alveno la tuta malbono devus esti plenumita. Kaj ĉi tion Dolĉino provis fari, alportante militon ĉien. Kaj la kvara papo, kaj ĉi tie ni vidas, kiel la diablo mokas siajn sklavigitojn, estis Klemento la 5-a, kiu anoncis la sanktan militon kontraŭ Dolĉino. Kaj tion prave, ĉar en tiuj leteroj Dolĉino subtenis teoriojn neakordigeblajn kun ortodokseco. Li asertis, ke la roma eklezio estas malĉastulino, ke neniu obeo al pastroj estas ŝuldata, ke la tuta spirita povo nun transiris al la sekto de la apostoloj, ke nur la apostoloj formas la novan eklezion, ke la apostoloj povas nuligi la geedziĝon, ke neniu povos esti savita, se li ne estas membro de la sekto, ke neniu papo povas pardoni pekon, ke la dekonaĵoj ne devas esti pagataj, ke estas pli perfekta vivo tiu sen voto ol tiu kun voto, ke konsekrita preĝejo valoras nenion por preĝado, ne pli ol stalo, kaj ke vi povas adori Kriston en la arbaro kaj en preĝejoj”.

“Ĉu li vere diris ĉi tiujn aferojn?”

“Certe, tio estas fakto, li skribis tion. Sed bedaŭrinde li agis des pli malbone. Tuj post enloĝiĝo sur la Kalva Krutaĵo, li komencis prirabi la vilaĝojn en la valo, fari rabekspediciojn por havigi al si proviantojn, gvidante, entute, veran militon kontraŭ la najbaraj vilaĝoj”.

“Ĉu ĉiuj staris kontraŭ li?”

“Oni ne scias. Eble li ricevis subtenon de kelkaj; mi jam diris al vi, ke li enŝoviĝis en nesolveblan plektaĵon de lokaj disputoj. Intertempe, komenciĝis la vintro de 1305, unu el la pli frostaj de la lastaj jardekoj, kaj estiĝis granda malsato ĉirkaŭe. Dolĉino sendis trian leteron al siaj sekvantoj kaj multaj pliaj aliĝis al li, sed tie sur la monto la vivo fariĝis neebla kaj ili tiom malsatis, ke ili manĝis la viandon de ĉevaloj kaj de aliaj bestoj kaj kuiritan fojnon. Kaj multaj mortis pro ĝi”.

“Sed kontraŭ kiu ili batalis tiam?”

“La episkopo de Verĉelo apelaciis al Klemento la 5-a kaj batalkampanjo kontraŭ la herezuloj estis anoncita. Plena indulgo estis aprobita por ĉiu ajn, kiu partoprenu en ĝi, oni petis helpon al Ludoviko de Savojo, al la inkvizistoj de Lombardio, al la ĉefepiskopo de Milano. Multaj surprenis la krucon por helpi la verĉelanojn kaj la novaranojn, ankaŭ el Savojo, Provenco, Francio, kaj la episkopo de Verĉelo ricevis la superan komandon. Okazis konstantaj kunpuŝiĝoj inter la avangardoj de la du armeoj, sed la fortikaĵoj de Dolĉino estis nekonkereblaj, kaj iamaniere la malpiuloj ricevis helpon”.

“De kiu?”

“De aliaj malpiuloj, mi kredas, kiuj ĉerpis kontenton el tiu forĝejo de malordo. Fine de la jaro 1305, tamen, la herezulo estis devigita foriri el la Kalva Krutaĵo, forlasante vunditojn kaj malsanulojn, kaj li translokiĝis al la teritorio de Trivero, kie li sin ŝirmis sur monto, kiu tiam nomiĝis Zubelo kaj kiu ekde tiam nomiĝas Rubelo aŭ Ribelo, ĉar ĝi fariĝis la fortikaĵo de la ribelantoj kontraŭ la eklezio. Resume, mi ne povas rakonti al vi ĉion, kio okazis, kaj ili estis teruraj masakroj. Sed finfine la ribelantoj estis devigitaj kapitulaci, Dolĉino kaj lia familio estis kaptitaj kaj juste bruligitaj sur la ŝtiparo”.

“Ĉu ankaŭ la bela Margerita?”

Ubertino rigardis min: “Vi memoras, ke ŝi estis bela, ĉu ne? Ŝi estis bela, oni diras, kaj multaj lokaj regantoj provis edzinigi ŝin por savi ŝin el la ŝtiparo. Sed ŝi ne volis, ŝi mortis nepentanta kun tiu sia nepentanta amanto. Kaj ĉi tio utilu al vi kiel leciono, gardu vin kontraŭ la malĉastulino de Babilono, ankaŭ kiam ŝi alprenas la formon de la plej delikata kreitaĵo”.

“Sed nun diru al mi, patro. Mi eksciis, ke la kelmastro de la monaĥejo, kaj eble ankaŭ Salvatore, renkontis Dolĉino’n, kaj estis kun li iel...”

“Silentu, kaj ne diru malprudentajn juĝojn. Mi renkontis la kelmastron en monaĥejo de minoritoj. Jes, post la eventoj de la rakonto pri Dolĉino. Multaj spiritualistoj en tiuj jaroj, antaŭ ol ni decidis trovi rifuĝon en la ordeno de sankta Benedikto, havis maltrankvilan vivon, kaj ili devis forlasi siajn monaĥejojn. Mi ne scias kie estis Remiĝo antaŭ mia renkontiĝo kun li. Mi scias, ke li ĉiam estis bona monaĥo, almenaŭ el la vidpunkto de ortodokseco. Pri la ceteraj, ve, la karno estas malforta…”

“Kion vi celas?”

“Ĉi tiuj ne estas aferoj, kiujn vi bezonas koni. Nu, resume, ĉar ni parolis pri tio, kaj vi devas povi distingi bonon disde malbono...” li denove hezitis, “mi diros al vi, ke mi aŭdis murmuradon ĉi tie, en la abatejo, pri tio, ke la kelmastro ne povas rezisti kontraŭ certaj tentoj... Sed ĝi estas murmurado. Vi devas lerni eĉ ne pensi pri ĉi tiuj aferoj”. Li altiris min denove al si firme ĉirkaŭbrakante min kaj li montris al mi la statuon de la Virgulino: “Vi devas gvidi vin al la amo senmakula. Jen tiu, kies virineco suprenleviĝis. Tial vi povas diri pri ŝi, ke ŝi estas bela, kiel la amatino de la Kanto de la Kantoj. En ŝi,” li diris kun la vizaĝo ravita de interna ĝojo, samkiel tiu de la abato la antaŭan tagon, kiam li parolis pri la gemoj kaj oro de siaj sanktaj vazoj, “eĉ la graco de la korpo iĝas signo pri la ĉielaj belaĵoj, kaj pro tio la skulptisto prezentis ŝin kun ĉiuj gracoj, per kiuj la virino devas esti ornamita”. Li indikis la maldikan buston de la Virgulino, tenatan alte kaj firme per korseto ligita je la centro per laĉoj, per kiuj ludis la etaj manoj de la Infano. “Ĉu vi vidas? Pulchra enim sunt ubera quae paululum supereminent et tument modice, nec fluitantia licenter, sed leniter restricta, repressa sed non depressa... (Fakte estas belaj la mamoj, kiuj iomete elstaras, kun iometa ŝvelaĵo, kiuj ne svingiĝas malĉaste, sed dolĉe entenataj [en la vestaĵoj], premitaj sed ne dispremitaj...) Kion vi sentas antaŭ ĉi tiu dolĉa vido?”

Mi forte ruĝiĝis sentante min agitita kvazaŭ de interna fajro. Ubertino certe perceptis tion, aŭ eble li vidis la ruĝon de miaj vangoj, ĉar li tuj aldonis: “Sed vi devas lerni distingi la fajron de la supernatura amo disde la sveno de la sensoj. Tiu distingo estas malfacila ankaŭ por la sanktuloj”.

“Sed kiel oni rekonas la bonan amon?” mi demandis tremetante.

“Kio estas amo? Estas nenio en la mondo, nek homo, nek diablo, nek io ajn, kion mi taksas tiom suspektinda kiom la amo, kiu penetras en la animon pli ol io alia. Estas nenio, kio okupas kaj ligas la koron tiom, kiom la amo. Tial, krom tio, ke oni havas tiujn armilojn, kiuj regas ĝin, la animo falegas pro amo en grandegan ruiniĝon. Kaj mi kredas, ke sen la delogoj de Margerita, Dolĉino ne estus damnita, kaj ke sen la aroganta kaj malĉasta vivo sur la Kalva Krutaĵo, multaj ne sentus la ĉarmon de lia ribelo. Atentu, tio, kion mi diras al vi ne koncernas nur la malbonan amon, kiun logike ĉiuj devas eviti kiel diablan aferon, mi diras la samon kun granda timo ankaŭ pri la bona amo inter Dio kaj la homo, inter la proksimulo kaj proksimulo. Ofte okazas, ke du aŭ tri, viroj aŭ virinoj, amas unu la alian tre elkore kaj havas unu por la alia apartan korinklinon, kaj ili volas vivi ĉiam proksime unu al la alia, kaj kiam unu deziras, la alia volas. Kaj mi konfesas, ke mi sentis tian senton por virtaj virinoj kiel Anĝela kaj Klara. Nu, ankaŭ ĉi tio estas sufiĉe riproĉinda, ankaŭ kiam ĝi entenas spiritan senton kaj estas inspirita de Dio... Ĉar se la animo, sendefenda, kapitulacas al la fajro de amo, malgraŭ, ke ĝi ne estas karna, ĝi ankaŭ je la fino falegas aŭ agas malorde. Ho, la amo havas diversajn propraĵojn, unue ĝi mildigas kaj poste malsanigas la animon... Sed la animo poste sentas la veran fajron de la dia amo kaj krias, plendas kaj fariĝas kiel ŝtono ĵetita en la forĝejon por fandiĝi en kalkon, kaj ĝi kraketas, kiam la flamo flugtuŝas ĝin...”

“Kaj ĉu ĉi tiu estas la bona amo?”

Ubertino karesis mian kapon, kaj kiam mi rigardis lin, mi vidis, ke liaj okuloj estas plenaj de larmoj: “Jes, ĉi tiu estas finfine la bona amo”. Li formetis sian manon el miaj ŝultroj: “Sed kiom malfacile estas,” li aldonis, “kiom malfacile estas distingi ĝin de la alia. Kaj foje, kiam via animo estas tentata de demonoj, vi sentas vin kiel tiu homo pendumita per la gorĝo, al kiu oni ligis la manojn sur lia dorso kaj oni bendis la okulojn, kaj li restas pendumanta el la eŝafodo kaj tamen vivas, sen ia helpo, sen ia subteno, sen ia rimedo, por kirliĝi en la malpleno...”

Lia vizaĝo estis malseka ne nur pro larmoj sed ankaŭ pro ŝvito. “Foriru nun,” li diris rapide, “mi diris al vi, kion vi volis scii. Tie ĉi la ĥoruso de la anĝeloj, tie la gorĝo de la infero. Iru, kaj estu laŭdata la Eternulo”. Li denove kliniĝis antaŭ la Virgulino kaj mi aŭdis lin mallaŭte plorsingulti. Li preĝis.

Mi ne forlasis la preĝejon. La interparolo kun Ubertino estigis strangan fajron kaj nedireblan malkvieton en mia animo kaj en mia intesto. Eble pro tio mi konstatis min inklina al malobeo kaj mi decidis reiri al la biblioteko sola. Eĉ mi ne sciis, kion mi serĉas. Mi volis memstare esplori nekonatan lokon, mi estis ravita de la ideo povi orientiĝi sen la helpo de mia majstro. Mi supreniris tien, kiel Dolĉino suriris monton Ribelon.

Mi havis la lampon kun mi (kial mi alportis ĝin? Ĉu eble mi jam havis ĉi tiun sekretan planon?) kaj mi enŝteliĝis en la ostejon kun la okuloj preskaŭ fermitaj. Tuj mi transiris al la scriptorium.

Tiu estis fatala vespero, mi pensas, ĉar dum mi scivolumis tra la tabloj, mi ekvidis sur unu el ili malfermitan manuskripton, kiun monaĥo kopiis en tiuj tagoj. La titolo tuj allogis min: Historia fratris Dulcini Heresiarche (historio de frato Dolĉino herezulo). Mi pensas, ke ĝi estis la tablo de Petro de sankta Albano, kiu, oni diris al mi, estis verkanta monumentan historion pri herezaĵoj (post tio, kio okazis en la abatejo, kompreneble li ne plu verkis ĝin - sed ni ne antaŭanoncu la okazontaĵojn). Ne estis do strange, ke tiu teksto estis tie, kaj ke estis aliaj el simila temo, pri patarinoj kaj flagelantoj. Sed mi konjektis, ke tiu cirkonstanco estis supernatura signo, mi ankoraŭ ne scias ĉu ĉiela aŭ diabla, kaj mi kliniĝis por legi la tekston avide. Ĝi ne estis longega, kaj en la unua parto ĝi rakontis, kun multaj pliaj detaloj, kiujn mi poste forgesis, tion, kion Ubertino diris al mi. Ĝi ankaŭ parolis pri la multaj krimoj plenumitaj de la dolĉinanoj dum la milito kaj la sieĝado. Kaj pri la fina batalo, kiu estis tre sanga. Sed mi trovis en ĝi ankaŭ tion, kion Ubertino ne rakontis al mi, kaj rakontitan de iu, kiu evidente ĉion vidis kaj kies imagipovo estis ankoraŭ vigla.

Mi eksciis, sekve, ke en marto de 1307, Sanktan Sabaton, Dolĉino, Margerita kaj Lonĝino, finfine kaptitaj, estis portitaj al urbo Biella kaj transdonitaj al la episkopo, kiu atendis decidon de la papo. La papo, eksciinte la novaĵon, komunikis ĝin al la reĝo de Francio, Filipo, skribante: ‘Ni ricevis tre ŝatatajn informojn, donantajn ĝojon kaj jubilon, ĉar tiu pesta demono, filo de Belialo, la hororega herezulo Dolĉino, post longdaŭraj danĝeroj, penadoj, masakroj kaj oftaj intervenoj, finfine kun siaj sekvantoj fariĝis malliberulo en niaj malliberejoj, per la laboro de nia respektinda frato Raniero, episkopo de Verĉelo, kaptita en la tagon de la sankta vespermanĝo de la Sinjoro, kaj la multnombraj homoj, kiuj estis kun li, infektitaj de la kontaĝo, estis mortigitaj tiun saman tagon’. La papo estis senkompata kontraŭ la kaptitoj kaj ordonis al la episkopo mortigi ilin. Tial, en julio de la sama jaro, en la unua tago de la monato, la herezuloj estis transdonitaj al la sekulara jurisdikcio. Dum la sonoriloj de la urbo sonoris alarme, oni metis ilin sur ĉaron, ĉirkaŭita de la ekzekutistoj kaj postsekvata de la milicio, kiu trairis la tutan urbon, dum ĉe ĉiu angulo oni ŝiris la karnon de la krimuloj per brogantaj tenajloj. La unua bruligita estis Margerita, antaŭ Dolĉino, kiu movis eĉ ne unu muskolon de sia vizaĝo, samkiel li ne allasis ĝemon, kiam la tenajlo mordis liajn membrojn. Poste la ĉaro daŭrigis sian iradon, dum la ekzekutistoj enigis sian ilaron en potojn plenajn de fajrantaj torĉoj. Dolĉino suferis aliajn turmentojn, kaj ĉiam li restis muta, krom kiam oni detranĉis lian nazon, ĉar li iomete levis la ŝultrojn, kaj kiam ili deŝiris lian seksorganon, ĉar en tiu momento li eligis longan ĝemon, kvazaŭ muĝado. La lastaj aferoj, kiujn li diris, sonis nepentofaraj, kaj li avertis, ke li releviĝos la trian tagon. Poste li estis bruligita kaj liaj cindroj disĵetitaj al la vento. Mi fermis la manuskripton per tremantaj manoj. Dolĉino faris multajn krimojn, oni diris al mi, sed li ricevis teruregan morton sur la ŝtiparo. Kaj li kondutis sur la ŝtiparo... nu, kiel? ĉu firma kiel martiro aŭ aroganta kiel damnito? Dum mi suriris ŝanceliĝanta la ŝtuparon ĝis la biblioteko, mi komprenis kial mi estis tiom ĉagrenita. Mi subite rememoris scenon, kiun mi vidis, ne multajn monatojn antaŭe, tuj post mia alveno al Toskanujo. Mi eĉ demandis al mi, kial mi preskaŭ forgesis ĝin ĝis tiam, kvazaŭ mia malsana animo volus forviŝi memoron, kiu pezis sur ĝi kvazaŭ koŝmaro. Nome, mi ne forgesis ĝin, ĉar ĉiufoje, kiam mi aŭdis pri la fratuletoj, mi vidis bildojn de tiu evento, sed mi tuj repuŝis ilin en la profundon de mia spirito, kvazaŭ estis peko ĉeesti dum tiun hororaĵo.

Pri la fratuletoj mi aŭdis por la unua fojo paroli en la tagoj, kiam en Florenco mi vidis unu el ili bruli sur ŝtiparo. Tio okazis precize antaŭ mia renkonto kun frato Vilhelmo en Pizo. Li prokrastis sian alvenon en tiu urbo kaj mia patro donis al mi permeson viziti Florencon, kies belajn preĝejojn ni aŭdis laŭdi. Mi vagis tra Toskanujo, por pli bone lerni la italan vulgaran lingvon, kaj mi finfine restis dum unu semajno en Florenco, ĉar mi multe aŭdis pri tiu urbo kaj mi volis ekkoni ĝin.

Tuj kiam mi alvenis tien, mi aŭdis pri granda kazo, kiu skuis la tutan urbon. Hereza fratuleto, akuzita pri krimoj kontraŭ la religio, kaj alkondukita antaŭ la episkopo kaj aliaj ekleziuloj, estis en tiuj tagoj submetita je malmola inkvizicio. Kaj sekvante tiujn, kiuj rakontis al mi pri tio, mi iris al la loko, kie okazis la evento, dum mi aŭdis homojn diri, ke tiu monaĥo, kun nomo Mikaelo, estis vere tre pia homo, kiu predikis pentofaradon kaj malriĉecon, ripetante la vortojn de sankta Francisko, kaj ke li estis portita antaŭ la juĝistoj pro la malico de iaj virinoj, kiuj, ŝajnigante, ke ili konfesas siajn pekojn al li, poste alskribis al li herezajn dirojn; kaj efektive li estis kaptita de la homoj de la episkopo en la hejmo mem de tiuj virinoj, kaj tio surprizis min, ĉar ekleziulo ne devas doni la sakramentojn en tiaj netaŭgaj lokoj, sed ĉi tio ŝajne estis la malforta punkto de la fratuletoj, nome, ne konsideri, kiel decas, la oportunojn, kaj eble diris ion veran la publika voĉo, kiu taksis ilin ne nur herezuloj sed ankaŭ homoj el dubindaj moroj (kiel oni ĉiam diris pri la kataroj, ke ili estas bulgaroj kaj sodomanoj).

Mi alvenis al la preĝejo de sankta Salvatore kie okazis la proceso, sed mi ne povis eniri pro la granda homamaso antaŭ ĝi. Sed kelkaj estis suprenlevitaj kaj ili alkroĉiĝis al la krado de la fenestroj por vidi kaj aŭskulti tion, kio okazas interne, kaj ili raportis al la aliaj, kiuj restis sube. Tiumomente oni relegis al frato Mikaelo la tekston de la konfeso, kiun li faris la antaŭan tagon, dum kiu li diris, ke Kristo kaj siaj apostoloj “havis neniun aferon, kiel posedaĵon, ĉu persone ĉu kolektive”, sed Mikaelo protestis, ĉar la notario aldonis post tiu frazo “multajn falsajn postsekvojn” kaj li kriis (kaj mi aŭdis tion de ekstere): “pri tio vi devos doni respondon en la tago de juĝado!”. Sed la inkvizitoroj legis la konfeson kiel oni redaktis ĝin kaj fine ili demandis al li, ĉu li humile volas aliĝi al la opinioj de la eklezio kaj de la tuta popolo de la urbo. Kaj mi aŭdis Mikaelo’n laŭtvoĉe krii, ke li volas resti al tio, kion li kredas, tio estas, ke li “volas konsideri malriĉa la krucumitan Kriston kaj ke papo Johano la 22-a estas herezulo, ĉar li diras la malon”. Sekvis granda diskuto, dum kiu la inkvizitoroj, inkluzive de multaj franciskanoj, volis, ke li komprenu, ke la sankta Skribo ne diras tion, kion li diras, kaj Mikaelo akuzis ilin, ke ili malagnoskas la regulon mem de sia ordeno, kaj ili rebatis demandante al li ĉu li pensas kompreni la Skribon pli bone ol ili, kiuj estis majstroj pri ĝi. Kaj frato Mikaelo, ja tre obstina, kontestis ilin, tiel ke ili komencis ataki lin per provokoj kiaj “kaj sekve ni volas, ke vi konsideru Kriston posedanto de havaĵoj kaj papon Johanon katolika kaj sankta”. Kaj Mikaelo, ne deflankiĝante: “Ne, herezulo”. Kaj ili diris, ke ili neniam vidis iun tiom firme malica. Sed ĉe la homamaso ekster la palaco mi aŭdis multajn dirantajn, ke li estas kiel Kristo meze de la fariseoj, kaj mi konstatis, ke ĉe la popolo multaj ekkredis je la sankteco de frato Mikaelo.

Fine la homoj de la episkopo rekondukis lin katenigita al malliberejo. Kaj vespere oni diris al mi, ke multaj el la monaĥoj, kiuj estis amikoj de la episkopo, iris por insulti lin kaj peti al li malagnoski siajn dirojn, sed li respondis kiel homo tute certa pri sia propra vero. Kaj li rediris al ĉiu, ke Kristo estas malriĉa kaj ke tion diris sanktaj Francisko kaj sankta Dominiko, kaj ke se por konfesi ĉi tiun ĝustan opinion, li devas esti kondamnita je torturo, des pli bone, ĉar post mallonga tempo li povos vidi tion, kion diras la Skribo, kaj la dudek kvar pliaĝuloj de Apokalipso, kaj Jesuo Kristo, kaj sankta Francisko, kaj la glorplenaj martiroj. Kaj oni diris al mi, ke li diris: “Se ni legas kun multe da fervoro la doktrinon de iaj sanktaj abatoj, kun des pli multa fervoro kaj ĝojo ni devas deziri esti meze de ili”. Kaj post ĉi tiuj diroj, la inkvizitoroj eliris el la malliberejo kun malhela vizaĝo, kriante indignoplenaj (kaj mi aŭdis tion): “Li havas la diablon en si!”

La postan tagon ni eksciis, ke la kondamno estis dekretita, kaj kiam mi iris al la episkopejo, mi povis vidi la koncernan pergamenon, kaj mi kopiis parton el ĝi en mia tabuleto.

Ĝi komenciĝis: “In nomine Domini amen. Hec est quedam condemnatio corporalis et sententia condemnationis corporalis lata, data et in hiis scriptis sententialiter pronumptiata et promulgata...” (En la nomo de la Sinjoro, amen. Ĉi tie estas raportita, prezentita kaj, per ĉi tiuj skribaĵoj mem, decidita laŭ formo de verdikto kaj aplikata, korpa puno kaj verdikto de korpa puno...) kaj tiel plu, kaj la teksto daŭris kun malmola priskribo pri la pekoj kaj kulpoj de la nomita Mikaelo, priskribo, kiun mi parte transskribas, por ke la leganto povu juĝi laŭ sia prudento:

«Johannem vocatum fratrem Micchaelem Iacobi, de comitatu Sancti Frediani, hominem male condictionis, et pessime conversationis, vite et fame, hereticum et heretica labe pollutum et contra fidem cactolicam credentem et affirmantem... Deum pre oculis non habendo sed potius humani generis inimicum, scienter, studiose, appensate, nequiter et animo et intentione exercendi hereticam pravitatem stetit et conversatus fuit cum Fraticellis, vocatis Fraticellis della povera vita hereticis et scismaticis et corum pravam sectam et heresim secutus fuit et sequitur contra fidem cactolicam... et accessit ad dictam civitatem Florentie et in locis publicis dicte civitatis in dicta inquisitione contentis, credidit, tenuit et pertinaciter affirmavit ore et corde... quod Christus redentor noster non habuit rem aliquam in proprio vel comuni sed habuit a quibuscumque rebus quas sacra scriptura eum habuisse testatur, tantum simplicem facti usum.» (Johano de Jakobo, konata kiel frato Mikaelo, de kvartalo sankta Fredjano, viro kun malalta staturo kaj tre malbonaj akompanantaro, vivo kaj famo, hereza kaj koruptita de la hereza malpuraĵo, kredanto kaj obstina kontraŭ la katolika kredo... ne havante antaŭ siaj okuloj Dion sed prefere la malamikon de homaro [la diablon], intence, rezone, kun ardo kaj malicaj animo kaj intencoj, ekzercis herezan perversion kaj vivis kun la fratuletoj, nomataj ‘fratuletoj de la malriĉa vivo’, herezuloj kaj skismuloj, kaj li sekvis ilian perversian sekton kaj (ankoraŭ hodiaŭ) li sekvas ĝin kontraŭ la Katolika kredo... kaj li eniris en la menciita urbo Florenco kaj en la publikaj lokoj de la menciita urbo li asertis, kredis, insistis kaj obstine reasertis per vortoj kaj koro... ke Kristo nia elaĉetanto posedis nenion propran nek komunan, sed Li havis, por ĉiuj aĵoj, pri kiuj la Skribo atestas, ke li havis, nur la simplan faktan uzon).

Sed ili ne estis la solaj krimoj, pri kiuj li estis akuzita, kaj el ili, unu aspektis al mi tre fia, kvankam mi ne scias (pro la maniero laŭ kiu la juĝprocezo disvolviĝis) ĉu li vere diris tion, sed ĉiel ajn oni diris, ke la nomita minorito asertis, ke sankta Tomaso el Akvino ne estis sankta nek ĝuis eternan savon, sed estis damnita kaj plonĝis en pereon! Kaj la frazo finiĝis per aljuĝo de la puno, ĉar la akuzito ne volis korekti sin:

«Costat nobis etiam ex predictis et ex dicta sententia lata per dictum dominum episcopum florentinum, dictum Johannem fore hereticum, nolle se tantis herroribus et heresi corrigere et emendare, et se ad rectam viam fidei dirigere, habentes dictum Johannem pro irreducibili, pertinace et hostinato in dictis suis perversis herroribus, ne ipse Johannes de dictis suis sceleribus et herroribus perversis valeat gloriari, et ut eius pena aliis transeat in exemplum; idcirco, dictum Johannem vocatum fratrem Micchaelem hereticum et scismaticum quod ducatur ad locum iustitie consuetum, et ibidem igne et flammis igneis accensis concremetur et comburatur, ita quod penitus moriatur et anima a corpore separetur.» (Evidentas do al ni, pro ĉiuj (aferoj) ĵus diritaj kaj pro la raportita opinio esprimita voĉe (ne skribita) fare de la menciita sinjoro episkopo de Florenco, ke la menciita Johano fariĝis herezulo, kaj ne volis korekti nek purigi sin de tiaj grandaj eraroj kaj herezo, kaj sin direkti al la ĝusta vojo de kredo, kaj ĉar (la episkopo de Florenco) konsideris la menciitan Johanon, pro sia insisto kaj obstineco, kiel unu el tiuj, kiujn oni ne sukcesas rekonduki (al la vera kredo), kaj (timante, ke) li havas la forton glori pri siaj abomenaj asertoj kaj pri siaj perversiaj eraroj, kaj por ke lia puno estu ekzemplo por la aliaj, tial (ni ordonas) ke la dirita Johano nomata frato Mikaelo, herezulo kaj skismulo, estu alportata al la kutima loko de ekzekutoj, kaj tie li estu bruligita kaj ardigita per fajro kaj brulantaj flamoj, por ke li mortu sen povi pluvivi kaj por ke la animo estu apartigita de la korpo).

Kaj post la publikigo de la verdikto, la ekleziuloj denove venis al la malliberejo kaj avertis Mikaelo’n pri tio, kio okazos, kaj mi aŭdis ilin diri: “Frato Mikaelo, la mitroj kaj ĥormanteloj jam estas faritaj, kaj sur ili estas pentritaj la fratuletoj akompanataj de la diabloj”. Por timigi lin kaj por ke fine li malkonfesu siajn dirojn. Sed frato Mikaelo genuiĝis kaj diris: “Mi pensas, ke ĉirkaŭ la ŝtiparo staros nia patro Francisko, kaj mi diras ankaŭ, ke mi pensas, ke estos Jesuo kaj la apostoloj kaj la glorplenaj martiroj Bartolomeo kaj Antonio”. Ĝi estis maniero por rifuzi por la lasta fojo la proponojn de la inkvizitoroj.

La sekvan matenon ankaŭ mi estis sur la ponto de la episkopejo, kie kolektiĝis la inkvizitoroj, fronte al kiuj frato Mikaelo estis alportita, ankoraŭ katenigita. Unu el la fideluloj genuiĝis antaŭ li por ricevi lian benon, kaj li estis kaptita de la soldatoj kaj tuj alportita al la malliberejo. Poste, la inkvizitoroj relegis la verdikton al la kondamnito kaj demandis denove, ĉu li volas penti. Ĉe ĉiu punkto en kiu la teksto diris, ke li estis herezulo, Mikaelo respondis “Mi ne estas herezulo, pekulo jes, sed katoliko” kaj kiam la teksto menciis “la plej respektindan kaj sanktan papon Johanon la 22-an” Mikaelo respondis “ne, herezulo”. Tiam la episkopo ordonis, ke Mikaelo alproksimiĝu kaj genuiĝu antaŭ li, kaj Mikaelo diris, ke li ne genuiĝas antaŭ herezuloj. Oni perforte devigis lin genuiĝi kaj li murmuris: “Dio ne kulpigos min pro tio”. Kaj ĉar oni portis lin tien vestita per ĉiuj pastraj vestaĵoj, oni komencis riton, dum kiu, peco post peco, liaj vestaĵoj estis forigitaj ĝis li restis kun tiu eta longa jupo, kiun en Florenco oni nomas ‘cioppa’. Kaj laŭ preskriboj pri la pastro, kiu ekspastriĝas, per akra fero oni razis al li la fingrospurojn kaj la harojn. Tiam li estis allasita al la kapitano kaj al ties viroj, kiuj traktis lin tre malmole kaj metis lin en katenojn reportante lin al malliberejo, dum li diris al la homamaso: “per Dominum moriemur” (ni mortas por la Sinjoro). Lia bruligo estis fiksita, tion mi eksciis, nur por la sekva tago. Kaj en tiu tago ili ankaŭ iris al li por demandi, ĉu li volas konfesi kaj ricevi la komunion. Kaj li rifuzis peki per la akcepto de sakramentoj el pekuloj. Kaj en tio, mi kredas, li eraris, kaj montriĝis koruptita de la herezo de la patarinoj.

Kaj fine alvenis la mateno de la torturo, kaj venis al li magistrato, kiu ŝajnis al mi amikema, ĉar li demandis al li kia homo li estas, kaj kial li estis obstina, kiam sufiĉis aserti tion, kion la tuta popolo asertas kaj akcepti la opinion de la sankta patrino Eklezio. Sed Mikaelo tiom firme kiom neniam antaŭe, diris: “Mi kredas je la malriĉa kaj krucumita Kristo” laŭte. Kaj la magistrato foriris, levante siajn brakojn. Tiam alvenis la kapitano kaj liaj viroj kaj ili portis Mikaelo’n al la korto kie estis la vikario de la episkopo, kiu relegis al li la tekstojn de lia konfeso kaj la verdikton, Mikaelo denove intervenis por diskute malakcepti malverajn opiniojn, kiuj estis alkalkulitaj al li: kaj ili estis temoj el tioma subtileco, ke mi ne memoras ilin kaj tiutempe mi ne bone komprenis ilin. Sed surbaze de ili oni volis decidi pri la morto de Mikaelo kaj pri la persekutado kontraŭ la fratuletoj. Sekve, mi ne komprenis, kial la homoj de la eklezio kaj de la sekulara jurisdikcio tiom obstine atakis homojn, kiuj volis vivi malriĉe kaj kiuj kredis, ke Kristo ne posedis surterajn havaĵojn. Ĉar, mi diris al mi, ke eventuale ili devus timi la homojn, kiuj volas vivi en riĉeco kaj forpreni alies monon, kaj konduki la eklezion en pekon kaj enigi en ĝin praktikojn de simonio. Kaj mi parolis pri tio al iu, kiu estis proksima al mi, ĉar mi ne rezistis silenti. Kaj li ridetis moke kaj diris al mi, ke monaĥo, kiu praktikas malriĉecon, fariĝas malbona ekzemplo por la homoj, kiuj poste ne plu alkutimiĝas al la monaĥoj, kiuj ne praktikas ĝin. Kaj ke, li aldonis, tiu predikado pri malriĉeco enmetis malbonajn ideojn en la menson de la popolo, kiu havus motivojn por fieri pri sia malriĉeco, kaj la fiero povas instigi al multaj fieraj agoj. Kaj fine, ke mi devas scii, ke, pro iu formo de logika rezono ne konata de li, prediki malriĉecon laŭ la monaĥoj signifas stari je la flanko de la imperiestro kaj la papo ne ŝatas tion. Ili ĉiuj aspektis al mi tre bonaj argumentoj, kvankam ilin diris viro kun malmulta instruiteco. Sed en tiu momento mi ne komprenis kial frato Mikaelo volis morti tiom terure por plaĉi al la imperiestro, aŭ por solvi disputon inter religiaj ordenoj. Kaj fakte iu el la ĉeestantoj diris: “Li ne estas sanktulo, li estis sendita de Ludoviko por semi malpacon ĉe la civitanoj, kaj la fratuletoj estas toskanoj sed malantaŭ ili estas la senditoj de la imperio”. Kaj aliaj: “Sed li estas frenezulo, li estas posedata de la diablo, plenplena de orgojlo kaj ĝuas martirecon pro malbenita fiereco, al tiuj monaĥoj oni permesas legi tro da historioj pri la vivo de la sanktuloj, pli bone estus se ili edziĝus!” Kaj pliaj aliaj: “Ne, ni bezonas, ke ĉiuj kristanoj estu tiaj, pretaj atesti sian kredon kiel je la epoko de la paganoj”. Kaj aŭskultante tiujn voĉojn, dum mi ne plu sciis, kion pensi, mi hazarde povis vidi la vizaĝon de la kondamnito, kiu de tempo al tempo estis por mi nevidebla pro la homamaso antaŭ mi. Kaj mi vidis la vizaĝon de iu, kiu vidas ion, kio ne estas de ĉi tiu mondo, la samon, kiun mi foje konstatis en la statuoj de sanktuloj kaptitaj de ekstazo. Kaj mi komprenis, ke li, ne gravas ĉu freneza aŭ viziulo, klarmense volis morti, ĉar li kredis, ke mortante li venkos sian malamikon, kiu ajn li estas. Kaj mi komprenis, ke lia ekzemplo kondukos aliajn al morto. Kaj mi konsterniĝis pro tia firmeco, ĉar ankaŭ hodiaŭ mi ne scias, ĉu en tiaj homoj regas fiera amo al la vero, je kiu ili kredas, kiu kondukas ilin al morto, aŭ fiera deziro de morto, kiu puŝas ilin atesti sian veron, kia ajn ĝi estu. Kaj mi estas superŝutita de admiro kaj timo.

Sed ni revenu al la ekzekuto, ĉar nun ĉiuj survojas al la loko de la mortigo.

La kapitano kaj liaj viroj elportis lin el la pordego, kun la jupo sur li parte malbutonumita, kaj li iris kun longaj paŝoj kaj la kapo klinita, trapreĝante siajn preĝojn, tiel ke li aspektis unu el la martiroj. Kaj ĉeestis nekredeble svarma homamaso kaj multaj kriis: “Ne mortu!” kaj li respondis: “Mi volas morti por Kristo”, “Sed vi ne mortas por Kristo”, ili diris al li, kaj li: “Sed por la vero”. Alveninte al loko nomata ‘la stratangulo de la Prokonsulo’ oni kriis al li, ke li preĝu al Dio por ili ĉiuj, kaj li benis la homamason. Kaj ĉe la Fundamentoj de sankta Liperata oni diris al li: “Vi, stultulo, kredas je la papo!” kaj li respondis: “Vi igis dio ĉi tiun vian papon” kaj li aldonis: “Ĉi tiuj viaj ‘paperi’ ege trompis vin” (oni klarigis al mi, ke ĝi estis vortludo per ‘papa’ (papo) kaj ‘paperi’ (anseridoj) aŭ spritaĵo, per kiu en la toskana dialekto la papoj estis nomitaj kiel bestoj): kaj ĉiuj miris, ke li iris al morto ŝercante.

Ĉe la preĝejo de sankta Johano oni kriis al li: “Savu vian vivon!” kaj li respondis: “Savu la vian el pekoj!”; ĉe la malnova bazaro oni kriis al li: “Savu vin, savu vin!” kaj li respondis: “Savu vin el infero”; ĉe la nova bazaro oni kriegis al li: “Pentu, pentu,” kaj li respondis: “Pentu vi pro via uzurado”. Kaj atinginte la bazilikon de la sankta Kruco li vidis la kunfratojn de sia ordeno sur la ŝtuparo kaj li riproĉis al ili, ke ili ne respektas la regulon de sankta Francisko. Kaj el ili kelkaj kuntiris siajn ŝultrojn sed aliaj kovris pro honto sian vizaĝon per la kapuĉo.

Kaj irante al la pordo de Justeco multaj diris al li: “Malkonfesu, malkonfesu, ne volu vian morton”; kaj li: “Kristo mortis por ni”. Kaj ili: “Sed vi ne estas Kristo, vi ne devas morti por ni!” kaj li: “Sed mi volas morti por li”. Ĉe la Kampo de la justico oni diris al li, ĉu li ne povas agi kiel iu kunfrato, lia superulo, kiu malkonfesis, sed Mikaelo respondis, ke li ne malkonfesis, kaj mi vidis, ke multaj el la homamaso kapjesis kaj instigis Mikaelo’n esti forta: do, mi kaj multaj aliaj komprenis, ke tiuj estas liaj kunuloj, kaj ni foriris.

Fine ni estis ekster la urbo kaj antaŭ ni aperis la ŝtiparo, aŭ kabaneto, kiel oni nomas ĝin tie, ĉar la ligno estas aranĝita laŭ formo de kabano, kaj tie metiĝis laŭronde armitaj kavaliroj, por ke la homoj ne tro alproksimiĝu. Kaj tie oni ligis fraton Mikaelo’n al la kolono. Kaj mi aŭdis plia homo krii al li: “Sed pro kio vi volas morti?” kaj li respondis: “Ĝi estas la vero, kiu loĝas en mi, pri kiu neniu alia atesto povas esti donita krom la morto”. Oni ekflamigis la fajron. Kaj frato Mikaelo, kiu jam kantis la Kredon, kantis tuj post la Tedeumon. Li kantis eble ok versojn, poste li kliniĝis kvazaŭ por terni, kaj falis teren, ĉar la ligiloj bruliĝis. Kaj li jam estis mortinta, ĉar antaŭ ol la korpo forbrulas, oni jam mortas pro la granda varmo, kiu eksplodigas la koron kaj pro la fumo, kiu invadas la bruston.

Poste la kabaneto finbrulis kiel torĉo kaj estis granda brilo, kaj se ne estus tie la kompatinda karbiĝinta korpo de Mikaelo, kiun eblis ankoraŭ vidi meze de la inkandeskaj lignaĵoj, mi estus dirinta, ke mi staras antaŭ la biblia brulanta arbetaĵo. Kaj mi preskaŭ havis vizion, ke (mi rememoris tion antaŭe, dum mi supreniris la ŝtuparon de la biblioteko) aperis mem sur miaj lipoj kelkaj vortoj pri la ekstazo, kiujn mi legis en la libroj de sankta Hildegarda: “La flamo konsistas el belega klareco, el propra energio kaj fajra ardo, sed la belegan klarecon ĝi havas por brili kaj la fajran ardon ĝi havas por bruligi”.

Mi rememoris kelkajn el la frazoj de Ubertino pri la amo. La bildo de Mikaelo sur la ŝtiparo kunfandiĝis kun tiu de Dolĉino, kaj tiu de Dolĉino kun tiu de Margerita la bela. Mi sentis denove tiun malkvieton, kiu kaptis min en la preĝejo.

Mi provis ne pensi pri tio kaj mi decide iris al la labirinto.

Mi eniris en ĝin sola por la unua fojo, la longaj ombroj, kiujn la lampo sendis al la planko min teruris kiel la vidoj de la antaŭaj noktoj. Mi timis, ke ĉiumomente mi povus troviĝi antaŭ alia spegulo, ĉar tia estas la magio de la speguloj, ke kvankam vi scias, ke ili estas speguloj, ili neniam ĉesas maltrankviligi vin.

Aliflanke, mi ne klopodis orientiĝi, nek eviti la ĉambron en kiu estas la parfumoj, kiuj kaŭzas viziojn. Mi iradis kvazaŭ kaptita de febro, nek mi sciis, kien mi volas iri. Konkrete, mi ne multe moviĝis el la deirpunkto, ĉar baldaŭ mi trovis min en la sepangula ĉambro, tra kiu mi eniris. Tie sur tablo estis kelkaj libroj, kiujn, mi pensis, mi ne vidis la antaŭan nokton. Mi konjektis, ke ili estas verkoj, kiujn Malaĥi deprenis el la scriptorium kaj kiujn li ankoraŭ ne remetis en la lokoj destinitaj al ili. Mi ne komprenis, kiom malproksima mi estis el la ĉambro de la parfumoj, ĉar mi sentis min preskaŭ senkonscia kaj tio ĉi povis okazi pro la efiko de iu odoro, kiu atingis tiun lokon, aŭ pro la aferoj pri kiuj mi fantaziumis ĝis tiam. Mi malfermis riĉe miniaturitan libron, kiu laŭstile ŝajnis al mi devena el la monaĥejoj de la lasta Tuleo.

Min impresis, en la paĝo, kie komenciĝis la sankta evangelio de la apostolo Marko, la bildo de leono. Ĝi certe estis leono, kvankam mi neniam vidis unu el ili kun karno kaj ostoj, kaj la miniaturisto fidele reproduktis ĝiajn trajtojn, eble inspirita de la vido de la leonoj de Hibernio, lando de monstraj estaĵoj, kaj mi konvinkiĝis, ke tia besto, kiel cetere diras la libro Physiologus (la fiziologo), kunigas en si samtempe ĉiujn trajtojn de la aferoj kaj pli hororaj kaj pli majestaj. Tial, tiu bildo elvokis en mi la bildon de la maliculo kaj tiun de Kristo Nia Sinjoro, nek mi sciis, laŭ kiu simbola ŝlosilo mi devis ĝin legi, kaj mi tute tremis, kaj pro timo, kaj pro la vento, kiu enpenetris tra la fendoj de la muroj.

La leono, kiun mi vidis, havis buŝon plenan de dentoj, kaj kapon kun ekstrakvalita ledkiraso kiel tiu de la serpentoj, la grandega korpo, kiu sin tenis sur kvar kruroj kun akraj kaj kruelegaj ungoj, similis pro sia lanfelo al unu el tiuj tapiŝoj, kiujn mi poste vidis alportitaj el la Oriento, kun ruĝaj kaj smeraldetaj skvamoj, sur kiuj oni desegnis, flavaj kiel la pesto, hororajn kaj fortikajn, inter si kunmetitajn ostojn. Flava ankaŭ estis la vosto, kiu tordiĝis el la dorso ĝis la kapo, finiĝante per fina kirlo de nigraj kaj blankaj tufoj.

Jam multe impresis la leono (kaj pli ol unu fojon mi turnis min malantaŭen kvazaŭ mi timus la subitan aperon de besto kun tiaj trajtoj) kiam mi decidis rigardi aliajn foliojn kaj mia rigardo falis sur la bildon de viro je la komenco de la Evangelio laŭ Mateo. Mi ne scias kial, sed ĝi timigis min pli ol la leono: la vizaĝo estis tiu de viro, sed ĉi tiu viro estis kirasita en ia rigida kazublo, kiu kovris lin ĝis la piedoj, kaj ĉi tiu kazublo aŭ kiraso estis surŝutita per malmolaj ŝtonoj ruĝaj kaj flavaj. Tiu kapo, kiu eliris enigme el faskego de rubenoj kaj topazoj, ŝajnis al mi (kiom blasfema igis min la teruro!) la mistera murdanto, kies spurojn, apenaŭ percepteblaj, ni sekvis. Kaj tiam mi komprenis, kial mi strikte kunligis la beston kaj la kirasiton kun la labirinto: ĉar ambaŭ, kiel ĉiuj bildoj en tiu libro, eliris el teksaĵo sur kiu estis bildigitaj labirintoj, kies linioj de onikso kaj smeraldo, fadenoj de krizoprazo, rubandoj de berilo ŝajnis aludi, ĉiuj, la interplektaĵon de salonoj kaj koridoroj en kiu mi estis. Miaj okuloj perdiĝis sekvante en la paĝo brilajn padojn, kiel okazis kiam miaj piedoj perdiĝis sekvante la timigan vicon de la bibliotekaj ĉambroj, kaj la vido, ke mia vagado estis bildigita en tiuj pergamenoj plenigis min per maltrankvilo kaj konvinkis min, ke ĉiu el tiuj libroj rakontis, kun sekrete mokaj nuancoj, tion, kion mi travivis tiutempe. “De te fabula narratur” (la historio parolas pri vi), mi diris al mi, kaj mi demandis al mi, ĉu hazarde tiuj paĝoj enhavas jam la rakonton pri la estontaj momentoj, kiuj atendas min.

Mi malfermis alian libron kaj ĝi ŝajnis al mi farita de hispana skolo. La koloroj estis intensegaj, la ruĝoj aspektis kiel sango aŭ fajro. Ĝi estis la libro Apokalipso de la apostolo, kaj mi denove haltis, kiel en la antaŭa vespero, sur la paĝo pri la mulier amicta sole (virino vestita per la suno [Apo 12,1]). Sed ĝi ne estis la sama eldono, la miniaturo estis alia, ĉi tie la artisto prilaboris pli detale la trajtojn de la virino. Mi komparis ŝian vizaĝon, ŝiajn mamojn, ŝiajn ondumitajn flankojn kun la statuo de la Virgulino, kiun mi vidis kun Ubertino. La signo estis alia, sed ankaŭ ĉi tiu mulier (virino) ŝajnis al mi belega. Mi pensis, ke mi ne devus insisti pri ĉi tiuj pensoj, kaj mi turnis kelkajn paĝojn. Mi trovis alian virinon, sed ĉi-foje ŝi estis la malĉastistino de Babelo. Ne tiom impresis min ŝiaj trajtoj, sed la penso, ke ankaŭ ŝi estas virino kiel la alia, tamen ĉi tiu estas la perilo de ĉiu malvirto, la alia estas loĝejo de ĉiu virto. Sed la trajtoj de ambaŭ estis inaj, kaj en certa momento mi ne plu povis kompreni kio distingis ilin. Denove mi sentis internan agitadon, la bildo de la Virgulino de la preĝejo surmetiĝis al tiu de la bela Margerita. “Mi estas damnita!” mi diris al mi. Aŭ: “Mi estas freneza”. Kaj mi decidis, ke mi ne plu povas resti en la biblioteko.

Feliĉe mi estis proksime de la ŝtuparo. Mi kuris malsupren kun la risko stumbli kaj estingi la lampon. Poste mi estis sub la larĝaj volboj de la scriptorium, sed ankaŭ tie mi ne haltis kaj mi ĵetis min malsupren tra la ŝtuparo, kiu kondukis al la refektorio.

Tie mi ripozis, forte spiranta. La lumo de la luno penetris tra la vitraloj en tiu tre hela nokto, kaj mi preskaŭ ne plu bezonis la lampon, kiu, male, antaŭe estis nemalhavebla en la ĉeloj kaj trairejoj en la biblioteko. Tamen mi konservis ĝin lumanta, kvazaŭ por serĉi konsolon. Sed mi ankoraŭ spiregis, kaj mi pensis trinki iom da akvo por mildigi la streĉon. Ĉar la kuirejo estis proksima, mi trairis la refektorion kaj malrapide malfermis unu el la pordoj, kiuj kondukis al la dua duono de la teretaĝo de la Konstruaĵo.

Kaj tiumomente mia teruro, anstataŭ malpliiĝi, pligrandiĝis. Ĉar mi tuj konstatis, ke iu estas en la kuirejo, apud la panforno: aŭ almenaŭ mi konstatis, ke en tiu angulo brilas lampo, kaj plena de timo mi estingis la mian. Tiomgrade timigita mi estis, ke mi inspiris timon, kaj fakte la alia (aŭ la aliaj) rapide estingis sian lampon. Sed vane, ĉar la nokta lumo sufiĉe lumigis la kuirejon por desegni antaŭ mi unu aŭ plurajn konfuzajn ombrojn sur la planko.

Frostigita de la timo, mi ne plu kuraĝis retroiri nek antaŭeniri. Mi aŭdis balbutantan pepadon kaj mi kredis, ke mi aŭdas mallaŭtan virinan voĉon. Poste, el la senforma aro, kiu neprecize konturiĝis apud la forno, eliris dikmalalta, malhela ombro, kiu fuĝis tra la elirpordo, evidente duonfermita, refermante ĝin malantaŭ si.

Mi restis senmove staranta ĉe la pordo inter la refektorio kaj la kuirejo, kaj la samon faris la nepreciza io apud la forno. Io nepreciza kaj - kiel diri tion? - ĝemanta. Ja el la ombro atingis min ĝemo, mallaŭta ploro, ritma plorsingulto estigita de timo.

Nenio donas pli da kuraĝo al timanto ol la alies timo: sed ne la kuraĝo puŝis min iri al la ombro. Prefere, mi dirus, min puŝis ekscitiĝo ne malsimila al tiu, kiu kaptis min kiam mi havis la viziojn. En la kuirejo estis io simila al la fumoj, kiuj neatendite kaptis min en la biblioteko la antaŭan tagon. Aŭ eble ne temis pri la samaj substancoj, sed por miaj tro ekscititaj sentoj ili kaŭzis la saman efikon. Mi flaris akracidan odoron de traganto, aluno kaj tartrato, kiun la kuiristoj uzis por doni aromon al la vino. Aŭ eble, kiel mi eksciis poste, en tiuj tagoj estis preparata biero (kiu en tiu regiono norde de la itala duoninsulo estis alte taksata) kaj produktita laŭ la maniero de mia lando, per eriko, miriko de marĉoj kaj oficina rosmareno. Ĉiuj aromoj kiuj, pli ol miaj naztruoj, ebriigis mian menson.

Kaj dum mia racia instinkto volis, ke mi kriu “vade retro!” (iru retro!) kaj malproksimiĝu el la ĝemanta afero, kiu certe estis diablo en formo de virino elvokita en mi fare de Satano, io de mia vis appetitiva (forto de instinkta deziro) antaŭenpuŝis min, kvazaŭ mi volus partopreni en mirindaĵo.

Do, mi alproksimiĝis al la ombro, ĝis kiam, sub la lumo de la nokto, kiu falis el la fenestregoj, mi konstatis, ke tiu estis virino, tremanta, kiu alpremis per unu mano envolvaĵon al sia brusto, kaj samtempe retroiris ploranta al la malfermaĵo de la forno.

Ke Dio, la Sankta Virgulino kaj ĉiuj sanktuloj de la Ĉielo nun helpu min paroli pri tio, kio okazis al mi. Pudoro kaj la digno de mia vivkondiĉo (jam nun de maljuna monaĥo en tiu ĉi bela monaĥejo de Melk, loko de paco kaj trankvila meditado) konsilus al mi agi laŭ tre pia singardemo. Mi devus simple diri, ke okazis io malbona pri kio ne estas honeste reparoli, kaj tiel ĉi mi ne kaŭzus malordon en mi nek en mia leganto.

Sed mi promesis al mi diri la tutan veron pri tiuj faktoj malproksimaj en la tempo, kaj la veron oni ne povas porciumi, ĝi brilas per sia propra evidenteco kaj ĝi ne lasas, ke duonigu ĝin niaj interesoj kaj nia honto. La problemo, prefere, kuŝas en tio, ke oni devas rakonti tion, kio okazis, ne laŭ mia pritakso kaj rememoro nun, sed kiel mi vidis kaj mi sentis tiam (kvankam mi ankoraŭ memoras ĉion per senĉesa intenseco, nek mi scias, kial vive fiksiĝis okazintaĵoj kaj sentoj en mia memoro, ĉu pro mia posta pentado aŭ pro la nesufiĉo de ĉi-lasta, tiel ke ĝi ankoraŭ turmentas min, elvokante en mia dolorplena menso eĉ la plej etan detalon de tiu mia hontindaĵo). Kaj mi povas fari tion kun la fideleco de kronikisto, ĉar se mi fermas la okulojn, mi povas rediri parkere ĉion, ne nur tion, kion mi faris sed ankaŭ tion, kion mi pensis en tiuj momentoj, kvazaŭ mi kopius pergamenon skribitan tiutempe. Mi do devas agi ĉi-maniere, kaj ke sankta Mikaelo la ĉefanĝelo protektu min: ĉar por edifi la estontajn legantojn kaj por skurĝi mian kulpon mi nun volas rakonti, kiel junulo povas esti kaptita de la intrigoj de la diablo, por ke ili estu konataj kaj rekoneblaj, kaj por ke tiu, kiu estos kaptita de ili, povu venki ilin. Ŝi estis do virino. Kion mi diras? Ŝi estis knabino. Ĉar mi ne havis tiam (kaj ankaŭ depost tiam, al Dio estu danko) multajn sciojn pri estaĵoj de tiu sekso, mi ne sciis kiom aĝa ŝi povus esti. Mi scias, ke ŝi estis juna, preskaŭ adoleskantino, eble ŝi havis dek ses, aŭ dek ok jarojn, aŭ eble dudek, kaj min tuŝis la impreso de homa realaĵo, kiu eliris el tiu figuro. Ĝi ne estis vizio, kaj ĝi ŝajnis ĉiuokaze valde bona (tre bona) al mi. Eble pro tio, ke ŝi tremis kiel birdeto dum vintro, kaj ŝi ploris, kaj ŝi timis min.

Tial, opiniante, ke la devo de ĉiu bona kristano estas helpi sian proksimulon, mi, kun granda dolĉeco, aliris al ŝi kaj en bona latino mi diris al ŝi, ke ŝi ne timu, ĉar mi estas amiko, ĉiuokaze ne malamiko, tutcerte ne tiu malamiko, kiu verŝajne timigis ŝin.

Eble pro la mildeco, kiun inspiris mia rigardo, la kreitaĵo trankviliĝis kaj proksimiĝis al mi. Mi rimarkis, ke ŝi ne komprenas mian latinon kaj instinkte mi alparolis ŝin en mia popola germana lingvo, kaj ĉi tio tre timigis ŝin, mi ne scias ĉu pro la akraj sonoj, nekutimaj por la homoj de tiu regiono, aŭ ĉar tiuj sonoj rememorigis al ŝi iun alian sperton kun soldatoj de mia lando. Tiam mi ridetis, taksante la lingvon de gestoj kaj mienoj pli universala ol tiu de la vortoj, kaj ŝi trankviliĝis. Ŝi ankaŭ ridetis al mi kaj diris al mi kelkajn vortojn.

Mi malmulte regis ŝian popolan lingvon, kaj ĉiukaze ĝi estis malsama ol tiu, kiun mi parte lernis en Pizo, tamen mi komprenis el la tono, ke ŝi diras al mi dolĉajn vortojn, kaj ŝajnis al mi, ke ŝi diras ion tian “Ci estas juna, ci estas bela...”. Malofte novico, kiu pasigis sian tutan infanaĝon en monaĥejo, aŭskultas dirojn pri sia propra beleco, kaj ja oni kutime admonas, ke la korpa beleco estas velkema kaj oni devas taksi ĝin etvalora: sed la intrigoj de la malamiko estas senfinaj kaj mi konfesas, ke tiu aludo pri mia beleco, kiom ajn falsa ĝi estu, sonis tre dolĉe por miaj oreloj kaj ĝi donis al mi nereteneblan emocion. Ankaŭ ĉar la knabino, dirinte tion, etendis sian manon kaj per la fingropintoj tuŝis mian vangon, tiam tute senbarba. Mi spertis ian sveneton, sed tiutempe mi ne sukcesis percepti signojn de pekado en mia koro. Tioma estas la potenco de la diablo, kiu volas elprovi nin kaj forviŝi la spurojn de la graco el nia animo.

Kion mi sentis? Kion mi vidis? Mi nur memoras, ke la emocioj de la unua momento estis neesprimeblaj, ĉar mia lango kaj mia menso ne ricevis instruojn pri la difino de tiaspecaj sensacioj. Kaj tiel estis ĝis la apero en mia kapo de aliaj internaj vortoj, aŭdataj alifoje kaj aliloke, certe uzataj por aliaj celoj, sed kiuj mirinde ŝajnis al mi harmonii kun la ĝojo de tiu momento, kvazaŭ ili naskiĝis samsubstance por ĝin esprimi. Vortoj, kiuj amasiĝis en la kavernoj de mia memoro, leviĝis al la (muta) surfaco de mia lipo, kaj mi forgesis, ke ili utilis en la Skribo aŭ en la verkoj de la sanktuloj por esprimi multe pli brilan realaĵon. Sed ĉu vere diferencis la ĝojoj, pri kiuj parolis la sanktuloj, disde tiuj, kiujn mia ekscitita animo sentis en tiu momento? En tiu momento nuliĝis en mi la kapablo percepti klare la diferencon. Kio estas precize, ŝajnas al mi, la sama signo pri la ekstazo okazanta en la abismoj de la identeco.

Subite la knabino aspektis al mi kiel la nigra sed bela virgulino, pri kiu diras la Kanto de la Kantoj. Ŝi surhavis eluzitan vesteton el kruda ŝtofo, kiu estis malfermita sufiĉe senpudore ĉe ŝia brusto, kaj ĉirkaŭ la kolo ŝi portis kolĉenon el koloraj kaj, mi kredas, tre malvaloraj ŝtonetoj. Sed ŝia kapo staris fiere sur kolo blanka kiel turo el eburo, ŝiaj okuloj estis tiom klaraj kiom la lagetoj en Ĥeŝbon, ŝia nazo estis kiel la turo de Lebanon, ŝiaj haroj estis kiel purpuro. Jes, ŝia hararo ŝajnis al mi kiel aro da kaprinoj, ŝiaj dentoj kiel ŝafinoj, kiuj elvenas el la lavejo, ĉiuj en paroj, tiel ke neniu el ili iras antaŭ sia kunulino. Kaj: “vi estas bela, mia amatino, vi estas bela,” mi ne povis ne flustri, “viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, deirantaj de la monto Gilead, kiel ruĝa fadeno estas viaj lipoj, peco de granato estas via vango, via kolo estas kiel la turo de Davido, sur kiu pendas mil ŝildoj”. Kaj mi demandis al mi, timigita kaj ravita, kiu estas ŝi, kiu aspektas kiel la matenruĝo, bela kiel la luno, hela kiel la suno, terribilis ut castrorum acies ordinata (terura kiel taĉmento viciĝinta por batalo)?

Tiam la kreitaĵo des pli alproksimiĝis al mi, ĵetante en angulon la nigran envolvaĵon, kiu ĝis tiam ŝi forte tenis kontraŭ sia brusto, kaj denove ŝi levis sian manon por karesi mian vizaĝon, kaj ŝi ripetis ankoraŭfoje la vortojn, kiujn mi jam aŭskultis. Kaj dum mi ne sciis, ĉu fuĝi el ŝi aŭ alproksimiĝi al ŝi pli multe, dum mia kapo batis kvazaŭ la trumpetoj de Josuo kiam ili faligis malsupren la murojn de Jeriĥo, kaj dum mi sopiris kaj timis tuŝi ŝin, ŝi ridetis kun granda ĝojo, ŝi eligis mildan ĝemon de tenera kaprino, kaj ŝi malligis la laĉojn, kiuj fermis ŝian robon sur ŝia brusto kaj deprenis la robon el sia korpo kiel tuniko, kaj staris antaŭ mi, kiel Eva aperis al Adamo en la ĝardeno de Edeno. “Pulchra sunt ubera quae paululum supereminent et tument modice” (belaj estas la mamoj, kiuj iomete elstaras, kun iometa ŝvelaĵo) mi murmuris ripetante la frazon, kiun mi aŭdis de Ubertino, ĉar ŝiaj mamoj aspektis al mi du cervidoj, du ĝemeloj de gazelino, kiuj sin paŝtas inter la lilioj, ŝia umbiliko estis kiel ronda pokalo, al kiu spica trinkaĵo ne mankas; ŝia ventro estis kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de floroj de la valo.

“O sidus clarum puellarum,” (ho luma stelo inter la junulinoj) mi ekkriis al ŝi, “o porta clausa, fons hortorum, cella custos unguentorum, cella pigmentaria!” (ho nepenetrebla pordo, akvofonto en ĝardeno, ĉambro kun altvaloraj esencoj, parfumita ĉambro!) kaj mi trovis min senintence proksima al ŝia korpo, sentante ĝian varmon kaj la akran parfumon de aromaĵoj, kiujn mi neniam flaris. Mi rememoris: “Filoj, kiam venas freneza amo, la viro povas nenion fari!” kaj mi komprenis, ke, ĉu estu miaj sentoj rezulto de komploto de la maliculo aŭ de ĉiela donaco, nun mi nenion povis fari por kontraŭstari la impulson, kiu puŝis min kaj: “Oh langueo,” (mi malfortas) mi kriis, kaj: “Causam languoris video nec caveo!” (mi vidas la motivon de mia malfortaĵo sed mi ne evitigas ĝin al mi) ankaŭ ĉar odoro de rozoj eliris el ŝiaj lipoj kaj ŝiaj piedoj estis belaj en la sandaloj, kaj ŝiaj kruroj estis kiel kolonoj kaj kiel kolonoj estis la ondoj de ŝiaj flankoj, verkoj de la mano de artisto. Ho amo, filino de ĝojoj, reĝo estis kaptita de via harplektaĵo, mi murmuris al mi, kaj mi estis inter ŝiaj brakoj, kaj ni falis kune sur la nudan plankon de la kuirejo kaj, mi ne scias, ĉu pro mia iniciato aŭ pro ŝia arto, mi min trovis liberigita de mia vestaĵo de novico kaj ni ne hontis pri niaj korpoj et cuncta erant bona (kaj ĉio estis bona).

Kaj ŝi kisis min per kisoj de sia buŝo kaj ŝia amo estis pli bona ol vino kaj bonodoris ŝiaj aromaĵoj, kaj bela estis ŝia kolo sub la laĉoj de perloj kaj ŝiaj vangoj sub la orelringoj; vi estas bela, mia amatino, viaj okuloj estas kolomboj (mi diris) montru al mi vian vizaĝon, aŭdigu al mi vian voĉon; ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via vizaĝo estas ĉarma, vi igis min amfreneza, fratino mia, vi frenezigis min per unu ekrigardo, per unu sola juvelo de via kolo, gutanta mielĉelaro estas viaj lipoj, mielo kaj lakto kuŝas sub via lango; la bonodoro de via spiro estas kiel tiu de la pomoj, viaj mamoj kiel la penikoj de la vinbertrunko, via palato kiel vino bongusta, kiu celas rekte mian amon kaj glitiĝas sur lipoj kaj dentoj... Ĝardenfonto, nardo kaj safrano, kano kaj cinamo, mirho kaj aloo, mi manĝis mian mielĉelaron kaj mian mielon; mi trinkis mian vinon kaj mian lakton, kiu estis, kiu ajn estis ĉi ino, kiu leviĝis kiel la matenruĝo, bela kiel la luno, brilega kiel la suno, terura kiel batalantaj taĉmentoj.

Ho Sinjoro, kiam la animo estas kaptita, tiam la unika virteco kuŝas en la amo al tio, kion oni vidas (ĝi estas vero, ĉu ne?), la plejalta feliĉo estas havi tion, kion oni havas; tiel beata vivo trinkas je ĝia fonto (ĉu oni ne asertis tion?), tiel oni antaŭgustumas la veran vivon, kiun, post la nuna mortema, ni povos travivi apud la anĝeloj eterne... Mi pensis tion kaj ŝajnis al mi, ke la profetaĵoj efektiviĝis, finfine, dum la knabino plenigis min per nepriskribeblaj dolĉecoj, kvazaŭ mia korpo estus tute okulo, antaŭ kaj malantaŭ, kaj mi povus vidi samtempe ĉion ĉirkaŭe. Kaj mi komprenis, ke el tio, el la amo, estiĝas samtempe unueco kaj mildeco kaj la bono kaj la kiso kaj la kuniĝo, kiel mi jam aŭdis, sed mi pensis, ke oni parolis pri io alia. Kaj nur dum unu momento, kiam mia ĝojo estis tuŝonta la kulminan punkton, aperis en mi la penso, ke eble mi spertas, ja nokte, la posedon fare de la dumtaga demono, devigita finfine malkaŝi sian aŭtentikan demonan naturon al tiu animo, kiu en ekstazo demandu “kiu vi estas?”, ĝi, kiu kapablas forkapti la animon kaj trompi la korpon. Sed mi tuj konvinkiĝis, ke miaj hezitoj estas certe diablaj, ĉar nenio povus esti pli justa, pli bona, pli sankta ol tio, kion mi sentis kaj kies dolĉeco kreskis de momento al momento. Kiel malgranda guto da akvo verŝita en vinon tute malaperas por alpreni koloron kaj guston de vino, kiel la ruĝvarma fero fariĝas tre simila al la fajro mem perdante sian originan formon, kiel la aero, kiam ĝi estas inundita de la lumo de la suno, estas transformita en kompletan brilegon kaj saman klarecon, tiom ke ŝajnas, ke ĝi ne plu ricevas sed disradiias lumon, tiel same mi sentis min mortanta pro dolĉa fluidiĝo, tiom ke restis al mi nur la forto por murmuri la vortojn de la psalmo: “Jen mia interno estas kiel vino ŝtopfermita, kiu krevigas novan felsakon” (Ijo 32, 19), kaj subite mi vidis tre helan lumon kaj en ĝi safirkoloran formon, kiu ekflamis pro ruĝobrila kaj tre tenera fajro, kaj tiu belega lumo disvastiĝis tra la tuta brilanta fajro, kaj ĉi tiu brilanta fajro tra tiu ora formo, kaj tiu brila lumo kaj tiu ruĝobrila fajro tra la tuta formo.

Dum mi falis, preskaŭ senforta, sur la korpon kun kiu mi kuniĝis, mi komprenis dum lasta spiro de vigleco, ke la flamo konsistas el belega klareco, el propra energio kaj fajra ardo, sed la belegan klarecon ĝi havas por brili kaj la fajran ardon ĝi havas por bruligi. Poste mi plene perceptis la abismon, kaj la pli profundajn abismojn, kiujn ĝi elvokis.

Nun, kiam, per mia mano tremanta (kaj mi ne scias, ĉu pro la teruro de la peko, pri kiu mi parolas, aŭ pro la kulpa nostalgio pri tio, kion mi rememoras), mi skribas ĉi tiujn liniojn, mi konstatas, ke por priskribi mian tre fian ekstazon de tiu momento mi uzis la samajn vortojn, kiujn mi uzis, ne multajn paĝojn antaŭe, por priskribi la fajron, kiu bruligis la martirigitan korpon de monaĥo Mikaelo. Nek estas hazardo, ke mia mano, sklava plenumanto de la animo, verkis la samajn esprimojn pri du spertoj tiom malsamaj, ĉar verŝajne sammaniere mi travivis ilin tiam, kiam mi ilin sentis kaj antaŭnemulte, kiam mi klopodis revivigi ilin ambaŭ en la pergameno.

Pro mistera saĝo, fenomenoj inter si malsamaj povas esti difinitaj per vortoj similaj, ĝi estas la sama saĝo pro kiu la diaj aferoj povas esti indikitaj per surteraj nomoj kaj per plursencaj simboloj Dion oni povas nomi leono aŭ leopardo, kaj la morton vundo, kaj la ĝojon flamo, kaj la flamon morto, kaj la morton abismo, kaj la abismon perdiĝo kaj la perdiĝon sveno, kaj la svenon pasio. Kial mi knabeto difinis la ekstazon de morto, kiu impresis min fronte al martiro Mikaelo per la vortoj pere de kiuj la sanktulino difinis la ekstazon de vivo (dian), kaj tamen mi ne povis eviti, ke mi bildigu per la samaj vortoj la ekstazon (kulpan kaj paseman) de surtera ĝuo, kiu cetere tuj poste fariĝis sento de morto kaj neniigo? Mi nun klopodas rezoni pri la maniero laŭ kiu mi perceptis, post kelkaj monatoj, tiujn du spertojn, ambaŭ ekscitigaj kaj dolorigaj, kaj pri la maniero laŭ kiu, dum tiu nokto en la abatejo, mi rememoris la unuan kaj perceptis la alian, en la spaco de kelkaj horoj, kaj plie, pri la maniero laŭ kiu mi nun retravivas ilin kune, verkante ĉi tiujn liniojn, kaj pri la motivo pro kiu, dum ĉiuj tri rememoroj, mi rerakontis ilin al mi per la vortoj uzataj por priskribi la tute malsaman sperton de sankta animo, kiu neniiĝis vidante Dion. Ĉu mi blasfemis (tiutempe, nun)? Kio estis komuna inter la mortodeziro de Mikaelo, la raviteco, kiun mi spertis vidante la flamon, kiu forkonsumis lin, la deziro karne kuniĝi, kiun mi sentis kun la knabino, la mistika pudoro per kiu mi vortumis ĝin alegorie, kaj la sama deziro de ĝoja neniiĝo, kiu instigis la sanktulinon morti per sia propra amo por vivi pli longe kaj eterne? Ĉu eblas, ke tiaj plursencaj aferoj povas esti diritaj laŭ unusenca maniero? Tamen, ĉi tiel parolas la instruoj postlasitaj al ni de la plej eminentaj majstroj: omnis ergo figura tanto evidentius veritatem demonstrat quanto apertius per dissimilem similitudinem figuram se esse et non veritatem probat (sekve, ĉiu priskribo des pli klare montras la veron ju pli ĝi, pro manko de simileco, montriĝas mem priskribo kaj ne vero). Sed se la amo al la flamo kaj abismo estas bildoj de la amo al Dio, ĉu ili povas esti ankaŭ bildoj de la amo al morto kaj la amo al peko? Jes, samkiel la leono kaj la serpento estas bildoj de Kristo kaj de la diablo. La ĝustecon de la interpreto povas sankcii nur la aŭtoritato de la patroj, kaj koncerne la motivon de mia ĉagreno mi havas nenian auctoritas (aŭtoritato) al kiu mia obeema menso povas alkroĉiĝi, kaj min brulas dubo (jen, denove la bildo de fajro intervenas por difini la mankon de vero kaj la plenan eraron, kiuj neniigas min!). Kio okazas, ho Sinjoro, en mia animo, nun, kiam mi lasas, ke min kaptu la ventego de la rememoroj kaj ke mi vekas ĉi tiun bruladon de diversaj epokoj, kvazaŭ mi difektus la ordon de la steloj kaj la sinsekvon de iliaj movoj en la ĉielo? Mi certe superis la limojn de mia inteligenteco peka kaj malsana. Nu, ni revenu al la tasko, kiun mi humile proponis al mi. Mi rakontis pri tiu tago kaj pri mia kompleta konscioperdo, en kiun mi dronis. Jen, mi diris tion, kion mi memoris en tiu okazo, kaj je tio limiĝu mia malforta plumo de fidela kaj verema kronikisto.

Mi kuŝis, mi ne scias kiomlonge, kun la knabino apud mi. Per eta movo nur ŝia mano daŭre tuŝis mian korpon, nun malseka pro ŝvito. Mi sentis internan ĝojon, kiu ne estis paco, sed kiu similis al la lasta malfortiĝinta ardaĵo de fajro, kiu malrapide estingiĝas sub la cindro dum la flamo jam mortis. Mi ne hezitus nomi beata tiun, al kiu estu donite senti ion tian (mi tion murmuris kvazaŭ dormanta), ankaŭ malofte, dum ĉi tiu vivo (kaj fakte mi sentis tion nur tiufoje), kaj nur tre rapide, kaj dum unu momento sole. Kvazaŭ oni ne plu ekzistus, sen plu percepti sin mem, esti malaltigita, preskaŭ neniigita, kaj se iu el la mortemuloj (mi diris al mi) povus dum nur unu momento kaj tre rapide gustumi tion, kion mi gustumis, tiu tuj konsiderus ĉi tiun mondon malfavorege, li estus ĝenata de la malico de la ĉiutaga vivo, li sentus la pezon de la mortema korpo.


Ĉu oni ne instruis tion al mi? Tiu invito de mia tuta spirito perdi la memoron en la feliĉo estis certe (nun mi komprenis) la disradiiĝo de la eterna suno, kaj la ĝojo, kiun ĝi produktas, malfermas, malstreĉas, pligrandigas la homon, kaj la larĝe malfermita abismo, kiun la homo havas en si, ne plu fermiĝos facile, ĝi estas la vundo malfermita de la glavobato de la amo, nek estas io ĉi tie pli dolĉa kaj pli terura. Sed tia estas la rajto de la suno, ĝi alsagas per siaj radioj la vunditon kaj ĉiuj liaj vundoj larĝiĝas, la homo malfermiĝas kaj plilarĝiĝas, liaj vejnoj mem estas larĝe malfermitaj, liaj fortoj ne plu kapablas plenumi la ordonojn, kiujn ili ricevas, sed ilin movas nur la deziro, la spirito brulas en la abismo de tio, kion ĝi nun tuŝas, vidante sian propran deziron kaj sian propran veron venkitajn de la realo, kiun ĝi travivis kaj travivas. Kaj li vidas miroplena sian propran svenon.

Mi restis tiom trempita en tiaj sentoj de nedirebla interna ĝojo, ke mi endormiĝis.

Mi malfermis la okulojn post sufiĉe longa tempo kaj la nokta lumo, eble pro nubo, estis tre malforta. Mi etendis mian manon flanken de mi kaj ĝi ne tuŝis la korpon de la knabino. Mi turnis la kapon: ŝi malaperis.

La foresto de la objekto, kiu senbridigis mian deziron kaj satigis mian soifon, abrupte sentigis al mi la vanecon de tiu deziro kaj la perversion de tiu soifo. Omne animal triste post coitum (ĉiuj bestoj estas malfeliĉaj post sekskuniĝo). Mi ekkonsciis pri tio, ke mi pekis. Nun, post la paso de jaroj kaj jaroj, dum mi ankoraŭ priploras amare mian eraron, mi ne povas forgesi, ke tiuvespere mi sentis grandan ĝojon kaj mi misrespektus la Plejaltulon, kiu kreis ĉion bona kaj bela, se mi ne agnoskus, ke ankaŭ en tiu travivaĵo de du pekuloj okazis io, kio en si mem, naturaliter (nature), estis bona kaj bela. Sed verŝajne estas mia nuna maljuneco, kiu igas, ke mi kulpe perceptu bela kaj bona ĉion, kio apartenis al mia juneco. Dum mi devus turni mian penson al la morto, kiu alproksimiĝas. Tiutempe, junulo, mi ne pensis pri morto, sed energie kaj sincere mi ploris pro mia peko.

Mi ekstaris tremanta, ankaŭ ĉar mi jam delonge restis sur la malvarmaj ŝtonoj de la kuirejo kaj mia korpo rigidiĝis pro frosto. Mi vestis min, preskaŭ febrohava. Tiam mi vidis en angulo la volvaĵon, kiun la knabino forlasis fuĝante. Mi kliniĝis por ekzameni la objekton: ĝi estis speco de pakaĵo farita per ĉirkaŭvolvita tolaĵo, kiu ŝajnis unu el tiuj de la kuirejo. Mi malvolvis ĝin, kaj momente mi ne komprenis kio estas interne, pro malmulta lumo kaj la nedifinita formo de ĝia enhavo. Poste mi komprenis: meze de buloj de sango kaj pecetoj de mola, blankeca karno, estis antaŭ miaj okuloj, senviva sed ankoraŭ pulsanta pro la gelatena vivo de la mortintaj internaĵoj, sulkita de lividaj vejnoj, granda koro.

Obskura vualo falis sur miajn okulojn, acida salivaĵo suriris al mia buŝo. Mi ĵetis kriegon kaj kvazaŭ morta korp’, mi terenfalis.