TRIA TAGO - sesa pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



Tria tago - Sesa preĝhoro

Kiam Adso ricevas la konfidencojn de Salvatore, kiujn oni ne povas resumi per malmultaj vortoj, sed kiuj inspiras al li multajn zorgigajn meditojn.

Dum mi manĝis, mi vidis Salvatore’n en angulo, kiu evidente repaciĝis kun la kuiristo, voranta feliĉe pasteĉon de ŝafa viando. Li manĝis kvazaŭ li neniam manĝus en sia vivo, neniam faligante paneron, kaj ŝajnis, ke li dankis Dion pro tiu eksterordinara evento.

Li palpebrumis al mi kaj diris al mi, en tiu sia strangefekta lingvaĵo, ke li manĝas por ĉiuj jaroj dum kiuj li fastis. Mi pridemandis lin. Li rakontis al mi pri tre dolora infanaĝo en vilaĝo, kie la aero estis malbona, la pluvoj tre oftaj, kaj la kampoj putris dum ĉio estis difektita de mortigaj haladzoj. Okazis, tion mi komprenis, inundoj dum sezonoj kaj sezonoj, tiom ke la kampoj ne plu havis sulkojn kaj per unu buŝelo da semoj oni povis produkti sesonon, kaj poste ĉi tiu sesono reduktiĝis al nenio. Ankaŭ la nobelaj sinjoroj havis blankajn vizaĝojn kiel la malriĉuloj, kvankam, Salvatore rimarkis, la malriĉuloj mortis pli multaj ol la riĉuloj, eble (li rimarkis ridetante) ĉar ili estis pli multaj... Unu sesono da buŝelo kostis dek kvin groŝojn, unu buŝelo kostis ses dek groŝojn, la predikantoj anoncis la finon de la mondo, sed la gepatroj kaj geavoj de Salvatore rememoris, ke la samon ili anoncis ankaŭ alifoje, tiel ke ili konkludis, ke la mondo estas ĉiam finiĝanta. Kaj sekve, kiam ili formanĝis ĉiujn kadavraĵojn de la birdoj kaj ĉiujn malpurajn bestojn, kiuj troviĝis, disvastiĝis onidiro laŭ kiu en la vilaĝo oni komencis elterigi la mortintojn. Salvatore klarigis, per granda lerteco kvazaŭ li estus burleskulo, kiel tiuj “homeni malissimi” (malbonegaj homoj) kutimis per siaj fingroj fosi sub la tero de la tombejoj, la tagon post okazinta entombigo. “Jum!” li diris kaj mordis sian pasteĉon de ŝafa viando, sed sur lia vizaĝo mi imagis la grimacon de senesperulo manĝanta kadavron. Kaj poste, ne sufiĉe kontentaj fosi en konsekrita tero, kelkaj pli malbonaj ol la aliaj, kiel strat-rabistoj, embuskis en la arbaro kaj surprize atakis la vojaĝantojn. “Klak’!”, diris Salvatore, la tranĉilo en la gorĝon kaj “Jum!”. Kaj la plej malbona el ĉiuj malbonuloj logis infanojn, per ovo aŭ pomo, kaj buĉis ilin sed, Salvatore klarigis al mi tute serioze, ili antaŭe kuiris ilin. Li rakontis pri viro, kiu venis al la vilaĝo por vendi kuiritan viandon kontraŭ malmulte da mono kaj ĉiuj ne povis ekkredi tian ŝanĉon, poste la pastro diris, ke ĝi estas homa karno, kaj la viro estis disŝirita fare de la koleriĝinta homamaso. Sed tiun saman nokton viro el la vilaĝo fosis en la tombo de la mortigito kaj manĝis la karnon de la kanibalo, tiel ke, kiam li estis malkovrita, la vilaĝo kondamnis ankaŭ lin je morto.

Sed Salvatore ne rakontis al mi nur ĉi tiun historion. Per stumpaj vortoj, devigante min memori la malmulton, kiun mi konis el la provenca kaj itala dialektoj, li rakontis al mi la historion pri sia fuĝo el sia naskiĝvilaĝo, kaj pri sia vagado tra la mondo. Kaj en lia rakonto mi rekonis multajn, kiujn mi jam konis aŭ renkontis dumvoje, kaj hodiaŭ mi rekonas multajn aliajn, kiujn mi renkontis poste, tiom ke mi ne certas ĉu mi kunligas kun li, post la tempopaso, aventurojn kaj krimojn, pri kiuj respondecis aliaj, antaŭ li kaj post li, kaj kiujn nun mia laca menso kunmiksas por estigi unikan bildon, ĝuste pro la potenco de la imagemo, kiu, kunigante la rememorojn pri oro kaj pri monto, povas rezultigi la bildon de ora monto.

Ofte, dum la vojaĝo, mi aŭdis Vilhelmon mencii la simplulojn, vorto per kiu kelkaj el liaj fratoj nomis ne nur la popolon, sed samtempe la sensciulojn. Esprimo, kiu ĉiam ŝajnis al mi malpreciza, ĉar en la italaj urboj mi renkontis komercistojn kaj metiistojn, kiuj ne estis klerikoj nek estis simpluloj, kvankam ilia sciado manifestiĝis per la uzo de la popola lingvo. Kaj, por tiel diri, kelkaj el la tiranoj, kiuj tiam regis la duoninsulon, estis sensciaj pri teologia kaj medicina scienco kaj logiko kaj pri la latina, sed ili certe ne estis simpluloj aŭ nespertuloj. Do, mi kredas, ke ankaŭ mia majstro, kiam li parolis pri la simpluloj, uzis tro simplan koncepton. Sed sendube Salvatore estis simpla homo, li venis el kamparo elprovita, dum jarcentoj, de la malsato kaj la aroganteco de la feŭdaj gravuloj. Li estis simplulo sed li ne estis stulta. Li tre deziris alian mondon, kiu, kiam li fuĝis el la domo de siaj gepatroj, li diris al mi, alprenis la aspekton de urbo Kuklando, kie sur la arboj, el kiuj eliras mielo, kreskas fromaĝblokoj kaj bonodoraj kolbasoj.

Pelita de ĉi tiu espero, preskaŭ rifuzante konsideri ĉi tiun mondon valo de larmoj, en kiu (oni instruis al mi) ankaŭ la maljustecon aranĝis la providenco por konservi la ekvilibron de la aferoj, pro kio ofte ni ne komprenas ĝian celon, Salvatore vojaĝis al diversaj landoj, el sia naskiĝloko Monferrato ĝis Ligurio, kaj de tie norden, el Provenco ĝis la teroj de la reĝo de Francio.

Salvatore vagis tra la mondo, almozpetante, ŝtelante, ŝajnigante sin malsana, metante sin je la portempa servado al iu gravulo, denove forirante laŭ la vojoj en la arbaroj, laŭ la ĉefvojoj. El la rakonto, kiun li prezentis al mi, mi imagis lin partoprenanta en tiuj bandoj de vaguloj, kiujn, en la postaj jaroj, mi pli kaj pli ofte vidis vagantaj ĉirkaŭ Eŭropo: falsaj monaĥoj, ĉarlatanoj, trompistoj, friponoj, almozpetantoj kaj ĉifonuloj, lepruloj kaj kripluloj, kolportistoj, mondvagistoj, stratkantistoj, klerikoj sen patrujo, migrantaj studentoj, ludtrompistoj, ĵonglistoj, invalidaj solduloj, migrantaj judoj, homoj eskapintaj el la malfideluloj kun detruita spirito, frenezuloj, fuĝantoj pro ekzilado, krimuloj kun tranĉitaj oreloj, sodomitoj, kaj, meze de ĉiuj ĉi, migrantaj metiistoj, teksistoj, kaldronistoj, riparistoj de seĝoj, tranĉil-akrigistoj, plenŝtopistoj de kusenoj, masonistoj, kaj, plie, friponoj el ĉiu speco: fraŭdistoj, kanajloj, fanfaronuloj, bubaĉoj, fiuloj, trivialuloj, svatistoj, fuŝprofetantoj, priplukantoj, parazitoj, simoniaj kaj malversaciaj kanonikoj kaj pastroj, kaj homoj, kiuj vivtenis sin per la naiva kredemo de aliaj, falsistoj de papaj buleoj kaj sigeloj, vendistoj de indulgencoj, falsaj paralizuloj, kiuj kuŝis ĉe la pordegoj de preĝejoj, vaguloj fuĝintaj el monaĥejoj, vendistoj de relikvoj, pardonantoj kontraŭpage, aŭguristoj kaj kiromanciistoj, esploristoj de mortintoj, resanigistoj, falsaj almozuloj kaj ĉiuspecaj malĉastuloj, koruptantoj de monaĥinoj kaj de knabinetoj per trompoj kaj perfortaĵoj, simulantoj de hidropezio, epilepsio, hemoroidoj, podagro kaj ulceroj, kaj ankaŭ de melankolia frenezo. Estis iuj, kiuj metis kataplasmojn sur sian korpon por ŝajnigi nekuraceblajn ulcerojn, aliaj, kiuj plenigis la buŝon per sangokolora substanco por trompsimuli elsputojn pro ftizo, friponoj, kiuj ŝajnigis sin malfortaj je unu el siaj membroj, portante bastonojn sen neceso kaj imitante konvulsiojn, skabiojn, bubojn, ŝvelaĵojn, aplikante bandaĝojn, tinkturojn de safrano, portante ferojn en la manoj, bendojn sur la kapo, enŝoviĝantaj fetoraj en preĝejojn kaj abrupte sin ĵetantaj teren en la placoj, kraĉante saliv-ŝaŭmon kaj ruligante la okulojn, elĵetante el la nazotruoj sangon faritan per rubusberoj kaj cinabro, por eltrudi manĝaĵon aŭ monon de la timemaj homoj, kiuj rememoris la invitojn de la sanktaj patroj al almozdonado: dividu kun la malsatuloj vian panon, konduku hejmen tiun, kiu ne havas ŝirmejon, ni vizitas Kriston, ni akceptas Kriston, ni vestas Kriston ĉar kiel la akvo purigas la fajron tiel la almozo purigas niajn pekojn.

Ankaŭ post la eventoj, kiujn mi nun rakontas, laŭlonge de Danubo mi vidis multajn kaj ankoraŭ mi vidas kelkajn el tiuj ĉarlatanoj, kiuj havis siajn nomojn kaj sian subdividon laŭ legiaroj, kiel la demonoj: poŝoŝtelistoj, sinplagantoj, blagaj kuracistoj, hontantaj malriĉiĝintoj, almozpetantoj per sonoriltintado, per ĉifonaj filoj, vendantoj de falsaj spicoj, de falsaj buleoj, de falsaj relikvoj, de falsa mirakla faruno, verigantoj de falsaĵoj, monpetantoj per sia bapto, falsaj pekabsolvantoj, false frostantaj almozuloj, ŝakristoj de donacita pano kaj falsaj morditoj de bestoj, almozuloj kun ĉekolaj ikonoj kaj vendantoj de miraklaj sanktulbildetoj, uzuristoj per falsa mono, simulantoj de korpskuoj, ŝtelantoj de varoj en vendejoj pere de anstataŭigoj, monpetantoj por neniam okazonta pilgrimo, por liberigi neekzistantajn kaptitojn, falsaj pentantoj larmantaj kaj tiuj sinskurĝantaj per ĉenetoj.

Ĝi estis kvazaŭ ŝlimo, kiu fluis laŭ la padoj de nia mondo, kaj en ili enŝoviĝis bonfidaj predikantoj, herezuloj serĉantaj novajn predojn, instigantoj de malkonkordo. Papo Johano mem, ĉiam timanta la movadojn de la simpluloj, kiuj predikas kaj praktikas malriĉecon, insultis kontraŭ la almozpetantaj predikantoj, kiuj, laŭ li, altiris la scivolulojn levante standardojn kun pentritaj figuroj, predikis kaj eldevigis monon. Ĉu agis laŭ vero la simonia kaj koruptita papo egaligante almozpetantajn monaĥojn, kiuj predikis malriĉecon, kun tiuj bandoj de senhereduloj kaj rabistoj? Mi, en tiuj tagoj, post kelktempa vojaĝo ĉirkaŭ la itala duoninsulo, ne plu havis klarajn ideojn: mi aŭdis pri la monaĥoj de Altopaŝo, kiuj, predikante, minacis ekskomunikojn kaj promesis indulgojn, absolvis la pekojn de rabado kaj fratmortigoj, de murdoj kaj falsa ĵurado kontraŭ mono, ili mistifikis, ke en ilia hospitalo oni celebras ĉiutage ĝis cent mesoj, por kiuj ili kolektis mondonacojn, kaj ke per siaj havaĵoj ili havigis doton al ducent malriĉaj knabinoj. Kaj mi aŭdis pri monaĥo Paŭlo Zoppo, kiu loĝis en ermitejo en la arbaro de Rieti kaj fieris pri la ricevo rekte el la Sankta Spirito de la revelacio, ke la korpa amo ne estas peko: tiel li delogis siajn viktimojn, kiujn li nomis fratinoj, devigante ilin nudiĝi, esti vipataj kaj kvinfoje genufleksi, antaŭ ol li prezentu siajn viktimojn al Dio kaj postulu de ili tion, kion li nomis la kiso de paco. Sed ĉu tio estis vere? Kaj en kio diferenciĝis ĉi tiuj ermitoj, kiuj diris sin iluminitoj, disde la fratuletoj malriĉe vivantaj, kiuj iris laŭ la stratoj de la duoninsulo plenumante veran pentofaron, malŝatataj de la pastraro kaj de la episkopoj, kies malvirtojn kaj rabojn ili skurĝis?

El la rakonto de Salvatore, laŭgrade, ke ĝi miksiĝis kun la aferoj, kiujn mi jam konis pro miaj spertoj, tute ne aperis diferencoj: ĉio ŝajnis la samo de ĉio. Kelkfoje li ŝajnis al mi unu el tiuj kriplaj almozuloj de Touraine, pri kiuj fablo rakontas, ke ili forkuris, kiam la mirakla kadavro de sankta Marteno alproksimiĝis, ĉar ili timis, ke la sanktulo resanigos ilin, tiel nuligante la fonton de iliaj enspezoj, kaj la sanktulo senindulge resanigis ilin antaŭ ol ili povu atingi la landlimon, punante ilian malbonecon per la rekapabligo de iliaj korpaj membroj. Foje, la besta vizaĝo de la monaĥo eklumis per la plej dolĉa lumo, kiam li rakontis al mi, ke, vivante meze de tiuj bandoj, li aŭskultis la vortojn de franciskanaj predikantoj, rifuĝintoj kiel li en la arbetaĵo, kaj komprenis, ke la vivon de malriĉulo kaj vaganto, kiun li pasigis, oni ne devis taksi malĝojiga neceso, sed ĝoja gesto de sindediĉo, kaj li aliĝis al sektoj kaj pentofaraj grupoj, kies nomojn li kripligis kaj kies doktrinon li priskribis laŭ nekorekta maniero. Mi konkludis, ke li renkontis patarinojn kaj valdanojn, kaj eble katarojn, arnaldanojn kaj membrojn de la ordeno de la humiligitoj, kaj ke, vagante en la mondo, li pasis de grupo al grupo, iom post iom alprenante sian kondiĉon de vagulo kiel mision, kaj prizorgante por la Sinjoro tion, kion li antaŭe prizorgis por sia ventro.

Sed kiamaniere, kaj ĝis kiam? Laŭ tio, kion mi komprenis, proksimume tridek jarojn antaŭe, li aliĝis al monaĥejo de minoritoj en Toskanujo kaj surmetis tie la frokon de sankta Francisko, sen esti ordinita. Tie, mi pensas, li lernis tiom da latino, kiom li parolis, miksante ĝin kun la vortoj de ĉiuj lokoj en kiu li estis, malriĉulo sen patrujo, kaj de ĉiuj vagantaj kunuloj, kiujn li renkontis, ekde la solduloj de miaj teroj ĝis la dalmatiaj bogomiloj. Tie - li diris - li dediĉis sin al vivo de pentofaro (penitenziagite, li ripetis per inspiritaj okuloj, kaj mi denove aŭdis la formulon, kiu igis scivola Vilhelmon), sed ŝajne ankaŭ la minoritoj kun kiuj li loĝis, havis konfuzajn ideojn ĉar, koleraj kontraŭ la kanoniko de la apuda preĝejo, akuzita pri raboj kaj aliaj kruelaĵoj, iun tagon ili invadis lian domon kaj ruligis lin malsupren tra la ŝtuparo, tiel ke la pekulo mortis, kaj poste ili prirabis la preĝejon. Tial la episkopo sendis armitajn virojn, la monaĥoj disiĝis kaj Salvatore longe vagadis en norda Italio kun bando de fratuletoj, tio estas, minoritoj almozpetantaj sen leĝo nek disciplino.

De tie li rifuĝis en la regiono de Tuluzo, kie okazis al li stranga travivaĵo, kiam li pasiiĝis pri la rakonto, kiun li aŭdis, pri la grandaj heroaĵoj de la krucmilitistoj. Amaso da paŝtistoj kaj humilaj homoj, grandnombre, kolektiĝis iun tagon por transiri la maron kaj batali kontraŭ la malamikoj de la kredo. Oni nomis ilin la paŝtistetoj. En la realo ili volis eskapi el sia malbenita lando. Du estis la gvidantoj, kiuj inspiris ilin per falsaj teorioj, pastro, kiu estis senigita de sia preĝejo pro sia konduto kaj renegata monaĥo de la ordeno de sankta Benedikto. Ili tiom senprudentigis tiujn ŝlemilojn, ke, postkurante ilin grandgrupe, ankaŭ kun deksesjaraĝaj knaboj, kontraŭ la deziro de siaj gepatroj, portante nur tornistron kaj bastonon, sen mono, forlasinte siajn kampojn, ili sekvis ilin kiel ŝafaro kaj formis grandan amason. Ili ne plu sekvis racion nek justecon, sed nur forton kaj sian volon. Trovi sin ĉiuj kune, liberaj finfine kaj kun malklara espero de promesita lando, igis ilin kvazaŭ ebriaj. Ili trairis vilaĝojn kaj urbojn prenante ĉion, kaj se unu el ili estis arestita ili atakis la malliberejon kaj liberigis lin. Kiam ili eniris la fortikaĵon de Parizo por liberigi kelkajn el siaj kunuloj, kiujn la potenculoj arestis, la provosto de Parizo provis rezisti, ili batis lin kaj ĵetis lin malsupren tra la ŝtuparo de la fortikaĵo kaj rompis la pordojn de la malliberejo. Poste ili sin aranĝis batalcele en la herbejo de sankta Ĝermano. Sed neniu kuraĝis veni kontraŭ ili, kaj ili forlasis Parizon direkte al Akvitanio. Kaj ili mortigis ĉiujn judojn, kiujn ili renkontis tie kaj tie, kaj senigis ilin de ĉiuj posedaĵoj...

“Kial la judoj?” mi demandis al Salvatore. Kaj li respondis: “Kaj kial ne?” Kaj li klarigis al mi, ke dum la tuta vivo oni lernis de la predikantoj, ke la judoj estas la malamikoj de la kristanaro kaj amasigis tiujn havaĵojn, kiujn oni rifuzis al ili. Mi demandis al li, ĉu ne estas vere, ke la havaĵoj estas amasigitaj de la regantoj kaj episkopoj per la dekonaĵoj, kaj ke tial la paŝtistetoj ne batalis kontraŭ siaj veraj malamikoj. Li respondis, ke kiam la veraj malamikoj estas tro fortaj, oni devas alceli pli malfortajn malamikojn. Mi pensis, ke ĝuste pro tio la simpluloj estas tiel nomataj. Nur la potenculoj ĉiam tre klare scias, kiuj estas iliaj veraj malamikoj. Ili ne volis, ke la paŝtistetoj endanĝerigu iliajn havaĵojn kaj estis granda ŝanco por ili, ke la gvidantoj de la paŝtistetoj enŝovis la ideon, ke multaj el la riĉaĵoj restas ĉe la judoj.

Mi demandis, kiu enkapigis al la homamaso, ke necesis ataki la judojn? Salvatore ne memoris. Mi opinias, ke kiam ariĝas multaj homamasoj sekvante promeson kaj tuj petante ion oni neniam scias, kiu el ili parolas. Mi pensis, ke iliaj estroj edukiĝis en monaĥejoj kaj episkopaj lernejoj, kaj ili uzis la lingvaĵon de la regantoj, kvankam ili tradukis ĝin en vortojn kompreneblaj por la paŝtistetoj. Kaj la paŝtistetoj ne sciis, kie estis la papo, sed ili sciis, kie estas la judoj. Resume, ili sieĝis altan kaj masivan turon de la reĝo de Francio, en kiu timigitaj judoj amase rifuĝis. Kaj la judoj, kiuj eliris ale al la piedo de la turo, defendis sin kuraĝe kaj senkompate, ĵetante lignon kaj ŝtonojn. Sed la paŝtistetoj bruligis la pordegon de la turo, turmentante per fumo kaj fajro la judojn en ĝi enbaritajn. Kaj la judoj, kiuj ne povis savi sin kaj kiuj preferis mortigi sin ol morti kaŭze de la necirkumciditoj, petis al unu el la propruloj, tiu, kiu aspektis la plej kuraĝa, mortigi ilin per glavo. Li konsentis kaj mortigis preskaŭ kvincent judojn. Tiam li eliris el la turo kun la filoj de la judoj, kaj petis al la paŝtistetoj ricevi bapton. Sed la paŝtistetoj diris al li: vi faris tian buĉadon de via gento kaj nun vi pretendas eviti la morton? Kaj ili disŝiris lin, indulgante la infanojn, kiujn ili baptis. Poste ili direktiĝis al Karkasuno, plenumante multajn sangajn rabojn dumvoje. Tiam la reĝo de Francio avertis, ke ili superis ĉiujn limojn kaj ordonis, ke oni rezistu kontraŭ ili en ĉiu urbo de ili trairata kaj ke ankaŭ la judoj estu defendataj kvazaŭ ili estus homoj de la reĝo...

Kial la reĝo fariĝis tiom zorgema pri la judoj tiumomente? Eble pro tio, ke li iĝis suspektema pri la farotaĵoj de la paŝtistetoj en la tuta regno, kaj ĉar ilia nombro tro kreskis. Tiam li sentis tenerecon ankaŭ por la judoj, ĉar la judoj estis utilaj por la komercoj de la regno kaj ĉar estis nun necese detrui la paŝtistetojn, kaj estis necese, ke ĉiuj bonaj kristanoj trovi kialon por priplori iliajn krimojn. Sed multaj kristanoj ne obeis al la reĝo, opiniante, ke ne estas ĝuste defendi la judojn, kiuj ĉiam estis malamikoj de la kristana kredo. Kaj en multaj urboj la popolanoj, kiuj devis pagi uzuron al la judoj, estis feliĉaj ĉar la paŝtistetoj punas ilin pro ilia riĉeco. Tiam la reĝo ordonis, minacante mortopunon, ne helpi la paŝtistetojn. Li kunmetis grandan armeon kaj atakis ilin kaj multaj el ili estis mortigitaj, aliaj saviĝis fuĝante kaj rifuĝis en la arbaroj kie ili mortis pro malsato. Resume, ĉiuj estis neniigitaj. Kaj la reĝa taskito kaptis ilin kaj pendumigis ilin po dudek aŭ tridek el la plej altaj arboj, por ke la elmontro de iliaj kadavroj utilu kiel eterna ekzemplo kaj neniu kuraĝu plu perturbi la pacon de la regno.

Strangaĵo estas, ke Salvatore rakontis al mi ĉi tiun historion kvazaŭ ĝi estus tre virta entrepreno. Kaj fakte li tute konvinkiĝis, ke la amaso da paŝtistetoj ekiris por konkeri la tombon de Kristo kaj liberigi ĝin el la malfideluloj, kaj ne eblis al mi kredigi al li, ke tiu ĉi bela konkero jam estis farita, je la epoko de Petro la Ermito kaj sankta Bernardo, kaj dum la regado de Ludoviko la sanktulo de Francio. Tamen Salvatore ne vojaĝis al la malfideluloj ĉar li devis kiel eble plej baldaŭ forlasi la francajn landojn. Li transiĝis al la areo de Novaro, li diris al mi, sed li aludis malprecize tion, kio okazis tie. Kaj fine li alvenis al Kazale, kie li estis akceptita en la monaĥejo de la minoritoj (kaj tie mi kredas, ke li renkontis Remiĝon), ĝuste en la tempo, kiam multaj el ili, persekutitaj de la papo, ŝanĝis sian monaĥan veston kaj serĉis rifuĝon en monaĥejoj de alia ordeno, por ne esti ŝtiparumitaj. Kiel Ubertino rakontis al ni. Pro siaj grandaj spertoj pri multaj manlaboroj (kiujn li faris por malhonestaj celoj, kiam li vagis libera, kaj por sanktaj celoj, kiam li vagis pro amo al Kristo) Salvatore tuj estis dungita de la kelmastro por esti lia helpanto. Kaj jen kial de multaj jaroj li restadis tie, malmulte interesita je la glorado de la ordeno, tre interesita je la mastrumado de la vinejo kaj de la proviantejo, libera manĝi sen ŝteli, kaj laŭdi la Sinjoron sen riski la ŝtiparumon.

Jen la historio, kiun mi lernis de li, inter unu engluto kaj alia, kaj mi demandis al mi, kion li elpensis kaj pri kio li silentis.

Mi rigardis lin kun scivolemo, ne pro lia aparta sperto, sed ĝuste ĉar tio, kio okazis al li, ŝajnis al mi la mirinda resumo de multaj eventoj kaj movadoj, kiuj igis la tiaman Italujon rava kaj nekomprenebla.

Kio evidentiĝis el tiu rakonto? La bildo de viro kun aventura vivo, ankaŭ kapabla mortigi sian proksimulon sen konscii pri sia krimo. Sed, kvankam tiutempe ĉiuj ofendoj kontraŭ la dia leĝo ŝajnis al mi la samaj, mi jam komencis kompreni kelkajn el la fenomenoj pri kiuj mi aŭdis kaj mi komprenis, ke unu afero estas la masakro, kiun homamaso, kaptita de frenezo preskaŭ ekstaza, kaj konfuzante la leĝojn de la diablo kun tiuj de la Sinjoro, povas plenumi, kaj ke alia afero estas la krimo de unuopulo plenumita malvarmsange, silente kaj ruze. Kaj laŭ mi Salvatore ne makuliĝis per tia krimo.

Aliflanke, mi volis ekscii ion pri la duondiroj de la abato, kaj min obsedis la figuro de frato Dolĉino, pri kiu mi preskaŭ nenion sciis. Kaj tamen lia fantomo ŝajne ŝvebis dum multaj interparoloj, kiujn mi aŭdis dum tiuj du tagoj.

Do mi abrupte demandis al li: “Dum viaj vojaĝoj, ĉu vi neniam renkontis fraton Dolĉino’n?”

La reago de Salvatore estis eksterordinara. Liaj okuloj, jam malfermegataj, ŝajnis eliri el la kavo, li krucosignis sin plurfoje, murmuris kelkajn rompitajn frazojn, en lingvo, kiun tiufoje mi vere ne komprenis. Sed ili aspektis al mi frazoj por nei. Antaŭe li rigardis min kun simpatio kaj konfido, mi dirus kun amikeco. En tiu momento li rigardis min preskaŭ kun malamo. Poste, kun iu preteksto li foriris.

Mi ne plu povis rezisti. Kiu estis tiu monaĥo, kiu inspiris teruron al ĉiu, kiu aŭdis mencion pri li? Mi decidis, ke mi ne povas pli longe resti kaptita de scivolemo. Ideo envenis en mian kapon. Ubertino! Li mem menciis tiun nomon, la unuan vesperon kiam ni renkontis lin, li sciis ĉion pri la klaraj kaj pri la malklaraj eventoj de la fratuloj, fratuletoj kaj aliaj specoj aperintaj dum tiuj jaroj. Kie mi povus trovi lin je tiu horo? Certe en la preĝejo, ensorbita en preĝado. Kaj tien, ĉar mi ĝuis momenton de libereco, mi iris.

Mi ne trovis lin tie, kaj pli ĝuste mi ne trovis lin antaŭ la vespero. Kaj tiel mi restis kun mia scivolemo, dum okazis aliaj eventoj, pri kiuj mi nun devas rakonti.