TRIA TAGO - tria pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



Tria tago - Tria preĝhoro

Kiam Adso, en la scriptorium, meditas pri la historio de sia ordeno kaj pri la destino de la libroj.

Mi forlasis la preĝejon malpli laca sed kun konfuzita menso, ĉar la korpo ne ĝuas trankvilan ripozon krom nokte. Mi supreniris al la scriptorium, mi petis rajtigon de Malaĥi kaj komencis foliumi la katalogon. Kaj dum mi ĵetis distritajn rigardojn al la paperoj, kiuj pasis sub miaj okuloj, mi en la realo observis la monaĥojn.

Impresis min la trankvilo kaj animpaco, per kiuj ili laboris, kvazaŭ dume ne estis pene serĉata tra la tuta ĉirkaŭaĵo unu el iliaj kunfratoj kaj kvazaŭ aliaj du ne forpasis laŭ teruraj cirkonstancoj. Jen, mi diris al mi, la grandeco de nia ordeno: kvankam dum jarcentoj kaj jarcentoj viroj kiel ĉi tiuj vidis amasojn da barbaroj enpenetri, la prirabon de siaj abatejoj, la regnojn plonĝitajn en kirlojn de fajro, tamen ili daŭre amis pergamenojn kaj inkojn kaj ili daŭre legis per siaj lipoj vortojn, kiuj estis transdonitaj dum jarcentoj kaj kiujn ili transdonas al la venontaj jarcentoj. Ili daŭre legis kaj kopiis dum alproksimiĝis la fino de la jarmilo, kial nun ili ne devis daŭrigi?

La tagon antaŭe Benĉo diris, ke li volonte pekos por havi raran libron. Li ne mensogis nek ŝercis. Monaĥo certe devas ami siajn librojn kun humileco, dezirante ilian bonon kaj ne la gloron de sia propra scivolemo: sed, tio, kio por laikoj estas la tento de adulto kaj por neordenaj ekleziuloj estas la dezirego de riĉeco, por monaĥoj ĝi egalas al la tento de la scio.

Mi foliumis la katalogon kaj komenciĝis ŝvebado de misteraj titoloj: Quinti Sereni de medicamentis, Phaenomena, Liber Aesopi de natura animalium, Liber Aethici Ieronymi de cosmographia, Libri tres quos Arculphus episcopus adamnano escipiente de locis sanctis ultramarinis designavit conscribe. Iulii Hilarionis deigine mundi, Solini Polyshistor de situ orbis terrarum et mirabilibus, Almagesthus ... (La medikamentoj [de aŭtoro] Quintus Serenus, La fenomenoj, La libro de Ezopo pri la naturo de la bestoj, Libro de Aethicus Ieronymi pri kosmografio, Tri libroj, kiujn episkopo Arculphus skizis [kaj poste] verkis kun firma koro, pri la sanktaj lokoj trans la maro, Libreto de Quintus Iulius Hilarianus pri la origino de la mondo, [Libro] de Solino la ‘Scivolulo’ pri lokoj en la mondo kaj pri unuopaj mirindaĵoj, La “Almagesthus” [libro de astronomio verkita de Ptolemeo]). Mi ne miris, ke la mistero de la krimoj pivotis ĉirkaŭ la biblioteko. Por ĉi tiuj viroj tute dediĉitaj al skribado, la biblioteko estis kaj la ĉiela Jerusalemo kaj la subtera mondo je la limo inter terra incognita (la neesplorita tero) kaj la infero. Ili estis regataj de la biblioteko, de ĝiaj promesoj kaj ĝiaj malpermesoj. Ili vivis kun ĝi, por ĝi kaj eble kontraŭ ĝi, esperante, kulpeme, iam malobservi ĉiujn ĝiajn sekretojn. Kial ili ne risku la morton por kontentigi scivolemon de sia menso, aŭ kial ili ne murdu por malebligi, ke iu ekposedu unu el ĝiaj grandaj sekretoj?

Ili certe estis tentoj, arogantecoj de la menso. Tute alia estis la monaĥo-skribisto imagita de nia sankta fondinto, kapabla kopii sen kompreni, tute allasita al la volo de Dio, skribanto ĉar preĝanto kaj preĝanto ĉar skribanto. Kial tio ne plu okazis? Ho, certe ne nur tiaj estis la degeneroj de nia ordeno! Ĝi fariĝis tro potenca, ĝiaj abatoj konkuris kun la reĝoj, ĉu ili ne havis per Abbo ekzemplon de reĝo, kiu per la forto de reĝo klopodis decidi pri la disputoj inter reĝoj? La scio mem, kiun la abatejoj akumulis, nun estis uzata kiel varo por interŝanĝo, motivo de fiereco, motivo de singloro kaj prestiĝo; samkiel la kavaliroj paradis per kirasoj kaj stendardoj, niaj abatoj paradis per miniaturitaj kodeksoj... Kaj kiom pli multe (jen frenezaĵo!) niaj monaĥejoj jam nun perdis ankaŭ sian unuarangecon en la konado: jam nun la katedralaj lernejoj, la urbaj korporacioj, la universitatoj kopiis librojn, verŝajne pli multe kaj pli bone ol ni, kaj produktis novajn – kaj verŝajne ĝi estis la motivo de multaj malfeliĉoj.

La abatejo en kiu mi restadis estis verŝajne la lasta, kiu povis fieri pri eminenta produktado kaj reproduktado de la scio. Sed verŝajne ĝuste pro tio ĝiaj monaĥoj ne plu kontentiĝis per la sankta faro de la kopiado, ankaŭ ili, puŝataj de la avido je novaĵoj, volis produkti novajn kompletigaĵojn pri la naturo. Kaj ili ne konsciis, mi iel intuiciis tiuperiode (kaj nun, blankhara pro la jaroj kaj spertoj, mi bone scias tion), ke tiel agante ili dekretis la ruiniĝon de sia eminenteco. Ĉar se tiu nova scio, kiun ili volis produkti, estus libere fluanta ekster tiuj muregoj, ne plu estus distingebla tiu sankta loko disde katedrala lernejo aŭ urba universitato. Male, restante kaŝita, ĝi konservus kompleta sian prestiĝon kaj sian forton, ne estus koruptita de disputoj, de la tromemfieraj publikaj diskutoj, kiuj volas submeti je la analizo ‘sic et non’ ("Jes kaj ne", verko de Petro Abelardo) ĉiun misteron kaj ĉiun grandaĵon. Jen, mi diris al mi, la motivoj de la silento kaj de la mallumo, kiuj ĉirkaŭas la bibliotekon, ĝi estas rezervejo de scio, sed ĝi povas konservi netuŝita ĉi tiun scion nur se ĝi ebligas, ke ĝi atingu neniun, eĉ ne la monaĥojn mem. La scio ne estas monero, kiu restas fizike tuteca ankaŭ post la plej fiaj interŝanĝoj: ĝi, pli ĝuste, estas belega vestaĵo, kiu konsumiĝas pro uzado kaj parado. Ĉu ne tio okazas al libro mem, kies paĝoj polviĝas, kies inkoj kaj orumaĵoj paliĝas, se multaj manoj tuŝas ĝin? Jen, nemalproksima de mi, mi vidis Pacifikon el Tivoli, kiu foliumis malnovan libron, kies paĝoj algluiĝis unuj al la aliaj pro la humideco. Li malsekigis siajn montrofingron kaj dikfingron per sia lango por povi foliumi la libron, kaj post ĉiu tuŝo de salivo tiuj paĝoj malfortiĝis, malfermi ilin signifas faldi ilin, lasi ilin je la grava agado de aero kaj de la polvo, kiuj korodos la delikatajn sulkojn estigitajn de la klopodo, ili produktos novajn ŝimojn tie, kie la salivo moligis, tamen malfortigante, la angulon de paĝo. Samkiel troa dolĉeco igas mola kaj nekapabla la batalanton, tiel la troa posedema kaj scivola amo disponigas la libron al la malsano, kiu mortigos ĝin.

Kion oni faru? Ĉu ne plu legi, nur konservi? Ĉu miaj timoj estis ĝustaj? Kion dirus mia majstro?

Ne malproksime mi vidis rubrikofariston, Magnus de Iona, kiu finis frotpurigi sian lanfelon per la pumiko kaj li moligis ĝin per gipso, por poste glatigi la surfacon per la rabotilo. Alia apud li, Rabano de Toledo, fiksis la pergamenon al la tablo, markante ĝiajn randojn per malgrandaj truoj en la marĝenoj ambaŭflanke, kaj de unu al la alia li nun estis desegnanta tre maldikajn horizontalajn liniojn per metala grifelo. Baldaŭ la du folioj pleniĝos per koloroj kaj formoj, la paĝo fariĝos kvazaŭ relikvujo, brilanta pro la gemoj muntitaj en kio poste estos la devoteca teksaĵo de teksto. Tiuj du kunfratoj, mi diris al mi, travivas sur la tero siajn horojn de paradizo. Ili estis produktantaj novajn librojn, egalajn al tiuj, kiujn la tempo neeviteble detruos... Do, se la bibliotekon ne povas minaci iu ajn surtera forto, sekve ĝi estis vivanta afero... Sed se ĝi estas vivanta, kial ĝi ne devis malfermiĝi al la risko de scio? Ĉu tion ĉi volis Benno kaj verŝajne volis ankaŭ Venancio?

Mi sentis min konfuzita kaj timema pro miaj pensoj. Eble ili ne estis konvenaj en novico, kiu nur devas sekvi la regulon skrupule kaj humile, dum ĉiuj venontaj jaroj – kaj tion mi faris, sen starigi pliajn demandojn, dum ĉirkaŭ mi la mondo pli kaj pli enprofundiĝis en ŝtormon de sango kaj frenezo.

Estis la horo de la matena manĝo kaj mi iris al la kuirejo, kie mi jam fariĝis amiko de la kuiristoj, kaj ili donis al mi kelkajn el la pli bonaj manĝopecoj.