TRIA TAGO - vesperaj pregh-horoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Tria tago - Vesperaj preĝoj

Kiam oni parolas denove kun la abato, Vilhelmo havas kelkajn mirindajn ideojn por deĉifri la enigmon de la labirinto, kaj li sukcesas laŭ plej racia maniero. Poste ni manĝas la fromaĝon en fritpasto.

La abato atendis nin kun severa kaj maltrankvila mieno. Li havis paperon en sia mano.

“Mi ĵus ricevis leteron de la abato de Conques,” li diris. “Li sciigas al mi la nomon de tiu, al kiu Johano konfidis la komandon de la francaj soldatoj, kaj la prizorgadon de la sekureco de la delegacio. Li ne estas viro de armiloj, li ne estas kortegano, kaj li estos membro de la delegacio samtempe”.

“Malofta kuniĝo de diversaj virtoj,” diris Vilhelmo maltrankvile. “Kiu li estas?”

“Bernardo Gui, aŭ Bernardo Guidoni, kiel vi volas nomi lin”.

Vilhelmo eksplodis per ekkrio en sia lingvo, kiun mi ne komprenis, nek la abato komprenis ĝin, kaj tio verŝajne estis pli bone por ĉiuj ĉar la vorto, kiun diris Vilhelmo, siblis maldece.

“La afero ne plaĉas al mi,” li tuj aldonis. “Bernardo estis dum jaroj plago por la herezuloj en la Tuluza regiono kaj li skribis Practica officii inquisitionis heretice pravitatis (Praktikado de la agado de la inkvizicio pri hereza perversio) por uzo fare de ĉiuj tiuj, kiuj devos persekuti kaj detrui valdanojn, beginojn, pinzokojn, fratuletojn kaj dolĉinanojn”.

“Mi scias. Mi konas la libron, doktrine admirinda”.

“Doktrine admirinda,” rekonis Vilhelmo. “Li estas sindona al Johano, kiu en la lastaj jaroj konfidis al li multajn misiojn en Flandrio kaj ĉi tie en norda Italio. Kaj ankaŭ kiam li estis nomumita episkopo en Galegio li neniam aperis en sia diocezo kaj daŭrigis sian agadon de inkvizitoro. Nu, mi pensis, ke li retiriĝis en la episkopejo de Lodève, sed Johano ŝajne denove laborigas lin kaj precize ĉi tie en norda Italio. Kial oni elektis Bernardon kaj kial oni donis al li la respondecon pri la armitaj viroj...?”

“Respondo ekzistas,” diris la abato, “kaj ĝi konfirmas ĉiujn timojn, kiujn mi esprimis al vi hieraŭ. Vi bone scias - kvankam vi ne volas tion rekoni kun mi - ke la starpunktoj pri la malriĉeco de Kristo kaj de la eklezio, subtenataj de la Kapitulo de Peruĝo, kvankam per amaso da teologiaj argumentoj, estas la samaj subtenataj laŭ tre malpli prudenta maniero kaj kun malpli ortodoksa konduto fare de multaj herezaj movadoj. Facilas pruvi, ke la starpunktoj de Mikaelo el Ĉezeno, kiujn akceptis la imperiestro, estas la samaj de Ubertino kaj Anĝelo Klareno. Kaj pri ĉi tiu punkto la du delegacioj konsentos. Sed Gui povos fari ion plian ĉar li kapablas: li klopodos argumenti, ke la tezoj de Peruĝo estas la samaj kiel tiuj de la fratuletoj, aŭ de la pseŭdoapostoloj. Ĉu vi samopinias?”

“Ĉu vi diras, ke la aferoj statas tiel, aŭ ke Bernardo Gui diros, ke ili statas tiel?”

“Ni diru, ke mi diras, ke li diros tion,” la abato rekonis sen kompromitiĝi.

“Ankaŭ mi pensas tion. Sed tion oni antaŭvidis. Mi celas: oni sciis, ke oni konkludos tion ankaŭ sen la ĉeesto de Bernardo. Maksimume Bernardo tion faros per pli da efiko ol la plimulto el tiuj etvaloraj kurianoj, kaj oni devos diskuti kontraŭ li per pli granda sagaceco”.

“Jes,” diris la abato, “sed je ĉi tiu punkto ni restas ĉe la demando levita hieraŭ. Se ni ne trovos la kulpulon de du aŭ verŝajne tri krimoj ene de morgaŭ, mi devos permesi al Bernardo kontroli la aferojn en la abatejo. Mi ne povas kaŝi al homo kun la povo, kiun havos Bernardo (kaj laŭ nia reciproka interkonsento, ni memoru), ke ĉi tie en la abatejo, okazis, daŭre okazas, neklarigeblaj eventoj. Kontraŭe, se li malkovros tion nur post (Dio ne volu) nova mistera okazaĵo, li tute rajtus krii, ke li estis perfidita...”

“Estas vere,” maltrankvile murmuris Vilhelmo. “Nenion alian eblas fari. Ni devos esti atentaj kaj zorgi pri Bernardo, kiu zorgos pri la mistera murdinto. Eble tio estos bona afero, ĉar Bernardo, okupata por trovi la murdinton, havos malpli da tempo por interveni en la debato”.

“Bernardo okupata por malkovri la murdinton estos dorno por mia aŭtoritato, memoru tion. Ĉi tiu obskura evento devigas min por la unua fojo lasi parton de la povo, kiun mi havas ĉi-interne, kaj ĝi estas senprecedenca situacio ne nur en la historio de tiu ĉi abatejo, sed de la kluniza ordeno mem. Mi pretus fari ion ajn por eviti tion. Kaj la unua afero por fari estus ne gastigi la delegaciojn”.

“Mi fervore petegas vian sublimecon mediti pri ĉi tiu grava decido,” diris Vilhelmo. "Vi havas en viaj manoj leteron de la imperiestro, kiu varme invitas vin...”

“Mi scias, kio ligas min al la imperiestro,” diris la abato abrupte, “kaj ankaŭ vi scias tion. Kaj do vi scias, ke bedaŭrinde mi ne povas rezigni. Sed ĉio ĉi estas tre malbela afero. Kie estas Berengaro, kio okazis al li, kion vi faras?”

“Mi estas nur monaĥo, kiu faris efikajn inkviziciajn enketojn antaŭlonge. Vi scias, ke la vero ne troveblas en du tagoj. Kaj fine, kian povon vi donis al mi? Ĉu mi povas eniri en la bibliotekon? Ĉu mi povas starigi ĉiujn demandojn, kiujn mi volas starigi, ĉiam subtenata de via aŭtoritato?”

“Mi ne vidas rilaton inter la murdoj kaj la biblioteko,” diris kolertone la abato.

“Adelmo estis miniaturisto, Venanco tradukisto, Berengaro helpanta bibliotekisto...” pacience klarigis Vilhelmo.

“Ĉi-sence ĉiuj sesdek monaĥoj havas rilaton kun la biblioteko, samkiel kun la preĝejo. Kial vi do ne serĉas en la preĝejo? Frato Vilhelmo, vi faras enketon laŭ mia mandato kaj ene de la limoj laŭ kiuj mi petis al vi fari ĝin. Cetere, ene de ĉi tiu ringmuro, mi estas la sola mastro post Dio, kaj pro lia graco. Kaj ĉi tio validos ankaŭ por Bernardo. Aliflanke,” li aldonis per pli milda tono, “ne certas, ke Bernardo estas ĉi tie nur por la kunsido. La abato de Conques ankaŭ skribis al mi, ke li malsupreniras al Italio por daŭrigi la vojaĝon suden. Li ankaŭ rakontis al mi, ke la papo petis al kardinalo Bertrando de la Poĝeto, ke li supreniru el Bolonjo kaj venu ĉi tien por alpreni la regadon de la papa delegacio. Eble Bernardo venas ĉi tien por renkontiĝi kun la kardinalo”.

“Kio, laŭ pli vasta perspektivo, estus des pli malbona afero. Bertrando estas plago por la herezuloj en centra Italio. Ĉi tiu renkontiĝo inter du ĉampionoj de la kontraŭhereza lukto povas anonci pli vastan ofensivon en la lando, por kuntreni fine la tutan franciskanan movadon...”

“Kaj ni tuj informos la imperiestron pri tio,” diris la abato, “sed ĉi-kaze la danĝero ne estas tuja. Ni kontrolos. Adiaŭ”.

Vilhelmo iom silentis dum la abato foriris. Poste li diris al mi: “Precipe, Adso, ni penu ne esti kaptitaj de hastemo. Aferoj ne solviĝas rapide, kiam oni devas kolekti multajn unuopajn spertojn. Mi reiras al la laboratorio, ĉar sen la lensoj mi ne nur ne povos legi la manuskripton sed ankaŭ ne utilos al ni reiri al la biblioteko ĉi-nokte. Vi iru kaj informiĝu ĉu oni scias ion pri Berengaro”.

En tiu momento Nikolao de Morimondo alkuris al ni por alporti malbonajn informojn. Dum li klopodis randotajli la pli taŭgan lenson, tiun je kiu multe kalkulis Vilhelmo, ĝi rompiĝis. Kaj alia, kiu eble povis anstataŭigi ĝin, krevis dum li klopodis enmeti ĝin en la forkon. Nikolao senkonsole indikis al ni la ĉielon. Jam estis la horo de la vesperaj preĝoj kaj mallumo falis. Oni ne plu povis agadi tiutage. Plia perdita tago, Vilhelmo amare konsentis, sufokante (kiel li poste konfesis al mi) la tenton kapti je la gorĝo la mallertan vitrofariston, kiu cetere jam estis sufiĉe humiligita.

Ni lasis lin al sia humiliĝo kaj iris por demandi pri Berengaro. Kompreneble neniu trovis lin.

Ni sentis nin ĉe morta punkto. Ni promenis dum kelka tempo en la klostro, necertaj pri la farotaĵoj. Sed post iom da tempo mi vidis, ke Vilhelmo estis mense okupita kun sia rigardo perdiĝanta en la aero, kvazaŭ li vidus nenion. Li ĵus eligis el sia froko branĉeton de tiuj herboj, kiujn mi vidis lin kolekti antaŭ semajnoj, kaj li maĉis ilin kvazaŭ li ĉerpus el ili trankvilan ekscitiĝon. Fakte, li aspektis malatenta, sed de tempo al tempo liaj okuloj ekbrilis kvazaŭ nova ideo ŝprucis en la malpleno de lia menso; poste li reen plonĝis en tiun sian apartan kaj aktivan konscioperdon. Subite li diris: “Certe, oni povus...”

“Kion?” mi demandis.

“Mi pensis ideon por orientiĝi en la labirinto. Ĝi ne estas facile realigebla, sed ĝi estus efika... Ja la elirejo estas en la orienta turo, kaj ni scias tion. Nu, supozu, ke ni havas maŝinon, kiu diras al ni, kiu estas la vojo al nordo. Kio okazus?”

“Ke kompreneble sufiĉas turniĝi dekstren por rigardi al oriento. Aŭ sufiĉas iri al la mala direkto kaj ni scias, ke ni iras al la suda turo. Sed ankaŭ en la kazo, ke tia magiaĵo ekzistus, la labirinto ja estas labirinto, kaj tuj kiam ni direktiĝas al oriento ni povus trovi muron, kiu malebligas al ni iri rekten, kaj ni denove perdus la vojon...” mi rimarkis.

“Jes, sed la maŝino, pri kiu mi parolas, ĉiam indikus la direkton norden, ankaŭ se ni ŝanĝus nian itineron, kaj ĉiuloke ĝi indikus al ni al kiu direkto iri”.

“Mirinde. Sed necesas havi ĉi tiun maŝinon, kiu devus rekoni la nordon nokte en fermita loko, kie ne videblas la suno nek la steloj... Kaj mi pensas, ke eĉ ne via Bacon posedis tian maŝinon!”, mi ridis.

“Sed vi eraras,” diris Vilhelmo, “ĉar tia maŝino estis konstruita kaj kelkaj navigantoj uzis ĝin. Ĝi ne bezonas la stelojn nek la sunon, ĉar ĝi ekspluatas la forton de mirinda ŝtono; ĝi estas la sama ŝtono, kiun ni vidis en la hospitalo de Severino kaj kiu altiras feron. Kaj ĝin pristudis Bacon kaj pikardia magiisto, Petro de Maricourt, kiuj priskribis ĝiajn multoblajn uzojn”.

“Kaj ĉu vi kapablas konstrui ĝin?”

“Per si mem ĝi ne estus malfacila afero. La ŝtono povas esti uzata por produkti multajn mirindaĵojn, inkluzive de maŝino, kiu moviĝas senĉese sen ajna ekstera forto, sed ĝia plej simpla uzo estis priskribita de arabo, Baylek al Qabayaki. Oni prenas kruĉon plenan de akvo kaj en ĝin oni metas, por ke ĝi flosu, korkon, en kiun oni antaŭe enŝovis feran kudrilon. Tiam oni glitigas la magnetan ŝtonon sur la surfacon de la akvo, laŭ ronda movo, ĝis kiam la kudrilo alprenas la samajn proprecojn de la ŝtono. Kaj je tiu punkto la kudrilo, sed ankaŭ la ŝtono farus tion se ĝi havus la eblecon moviĝi per si mem ĉirkaŭ pinglo, turniĝas kaj sin direktas kun sia pinto al la nordo, kaj se oni moviĝas kun la vazo enmane, ĝi ĉiam turniĝas por indiki la nordan direkton. Ne necesas diri al vi, ke se vi markas sur la rando de la vazo, uzante kiel rilatpunkton la nordon, la poziciojn de oriento, sudo kaj okcidento, vi ĉiam scios, kiun vojon laŭiri en la biblioteko por atingi la orientan turon”.

“Kia mirinda afero!” mi ekkriis. “Sed kial la kudrilo ĉiam indikas la nordon? Tiu ŝtono altiras feron, mi tion vidis, kaj mi imagas, ke grandega kvanto da fero altiras la ŝtonon. Nu... sekve en la direkto al la Polusa Stelo, ĉe la ekstremaj limoj de la mondo, estas grandaj ferminejoj!”

“Fakte, iu supozis tion. Krom se la kudrilo indikas precize ne la direkton al la Polusa Stelo, sed la punkton, en kiu unuiĝas la ĉielaj meridianoj. Signo, ke, kiel oni diris, ‘hic lapis gerit in se similitudinem coeli’ (ĉi tiu ŝtono portas en si similecon kun la ĉielo) kaj la inklino de la polusoj de la magneto dependas de la polusoj de la ĉielo, ne de tiuj de la tero. Kio estas bonega ekzemplo de movo komunikita de malproksime kaj ne de rekta konkreta kaŭzo: problemo, kiun mia amiko Johano de Ĝandumo pristudas, kiam la imperiestro ne petas al li, ke li faligu Avinjonon en la internaĵojn de la tero...”

“Do, ni iru preni la ŝtonon de Severino kaj vazon kaj akvon kaj korkon...” mi diris ekscitita.

“Atendu momenton,” diris Vilhelmo. “Mi ne scias kial, sed mi neniam vidis maŝinon kiu, perfekta laŭ la priskribo de la filozofoj, estas ankaŭ perfekta en sia mekanika funkciado. Dum la serpo de kamparano, kiun neniu filozofo iam priskribis, funkcias kiel ĝi devas... Mi timas promeni en la labirinto kun lampo en unu mano kaj vazo plena de akvo en la alia... Atendu, mi havas alian ideon. La maŝino indikus la nordon ankaŭ kaze, ke ni estus ekster la labirinto, ĉu ne?”

“Jes, sed tiukaze ni ne bezonus ĝin, ĉar ni havus la sunon kaj la stelojn...” mi diris.

“Mi scias, mi scias. Sed se la maŝino funkcias kaj interne kaj ekstere, kial la samo ne okazas por nia kapo?”

“Ĉu nia kapo? Tutcerte ĝi funkcias ankaŭ ekstere, kaj fakte, ekstere ni bone scias, kia estas la orientado de la Konstruaĵo! Sed kiam ni estas interne ni ne plu komprenas ion ajn!”

“Ĝuste. Sed forgesu la maŝinon. Pensi pri la maŝino puŝis min pensi pri la leĝoj de la naturo kaj de nia rezonado. Jen la kerna demando: ni devas trovi, kiam ni estas ekstere, manieron por priskribi la internon de la Konstruaĵo...”

“Kaj kiel?”

“Lasu min pensi pri tio, kio ne povas esti tro komplika afero...”

“Ĉu temas pri la metodo, pri kiu vi parolis hieraŭ? Ĉu vi ne volis paŝi en la labirinto farante markojn per karbo?”

“Ne,” li diris, “ju pli mi pensas pri tio, des malpli ĝi konvinkas min. Eble mi ne bone memoras la regulon, aŭ eble por rondiri en labirinto necesas havi bonan Ariadnon, kiu vin atendas ĉe la pordo tenanta la finon de fadeno. Sed ne ekzistas tiom longaj fadenoj. Kaj ankaŭ en la kazo de ilia ekzisto, tio signifus (ofte la fabeloj diras la veron), ke oni povas eliri el labirinto nur per deekstera helpo. Kaj se la leĝoj de la ekstero egalas la leĝojn de la interno. Jen, Adso, ni uzos la matematikajn sciencojn. Nur per la matematikaj sciencoj, kiel Averoeso diras, oni identigas la aferojn konatajn de ni kaj tiujn konatajn universale”.

“Sekve, rekonu, ke vi akceptas la ekziston de universala kono”.

“La matematikaj scioj estas propozicioj konstruitaj de nia intelekto por ĉiam funkcii kiel veraj, aŭ pro tio, ke ili estas denaskaj aŭ pro tio, ke la matematikon oni inventis antaŭ ĉiuj aliaj sciencoj. Kaj la bibliotekon konstruis homa menso, kiu pensis matematike, ĉar sen matematiko oni ne konstruas labirintojn. Kaj la temo estas kompari niajn matematikajn propoziciojn kun la propozicioj de la konstruisto, kaj pri ĉi tiu komparo ni povas produkti sciencon, ĉar ĝi estas la scienco de terminoj pri terminoj. Kaj ĉiuokaze, ĉesu altiri min al diskutoj pri metafiziko. Kio diable okazis al vi hodiaŭ? Prefere, vi, kiuj havas bonajn okulojn, prenu pergamenon, tabuleton, ion por marki, kaj grifelon... bone, vi havas ĝin, brava Adso. Ni iru ĉirkaŭ la Konstruaĵo, dum ni ankoraŭ havas iom da lumo”.

Ni longtempe rondiris ĉirkaŭ la Konstruaĵo. Tio estas, ni ekzamenis la orientan, sudan kaj okcidentan turojn demalproksime, kaj la murojn, kiuj kunligis ilin. Ne la ceteran parton, kiu leviĝis super la klifo, sed pro simetrio, ĝi ne povis esti tre malsama ol tio, kion ni vidis.

Kaj tio, kion ni vidis, rimarkis Vilhelmo, kiam li volis, ke mi skribu precizajn notojn sur mia tabuleto, estis, ke ĉiu muro havas du fenestrojn kaj ĉiu turo, kvin.

“Nun rezonu,” diris al mi mia majstro. “Ĉiu ĉambro, kiun ni vidis, havas unu fenestron...”

“Escepte de tiuj sepangulaj,” mi diris.

“Kaj tio logike, ili estas tiuj je la centro de ĉiu turo”.

“Kaj escepte de kelkaj, kiujn ni konstatis sen fenestroj kaj kiuj ne estas sepangulaj”.

“Forgesu ilin. Unue ni trovu la regulon, poste ni klopodos motivigi la esceptojn. Do, ĉiu turo havas ekstere kvin ĉambrojn kaj ĉiu muro, du ĉambrojn kun po unu fenestro. Sed se vi eniras la Konstruaĵon tra ĉambro kun fenestro, vi trovas alian ĉambron kun fenestro. Signo pri tio, ke kelkaj estas internaj fenestroj. Nu, kian formon havas la interna puto, kiel oni vidas ĝin el la kuirejo kaj el la scriptorium?”

“Okangulan", mi diris.

“Bonege. Kaj sur ĉiu latero de la okangulo, en la scriptorium, estas du fenestroj. Ĉu tio ĉi signifas, ke al ĉiu latero de la okangulo korespondas du internaj ĉambroj? Ĉu korekte?”

“Jes, sed kion pri la ĉambroj sen fenestroj?”

"Ili estas entute ok. Fakte, la interna halo de ĉiu turo, kun sep flankoj, havas kvin murojn, ĉiu malfermita al unu el la kvin ĉambroj de la turo. Kun kio limas la aliaj du muroj? Ne kun ĉambroj starigitaj laŭ la eksteraj muroj, kontraŭe tie estus fenestroj, kaj ne kun ĉambroj laŭ la oklatero, pro la sama kialo kaj pro tio, ke ili ĉiuj estus troige longaj ĉambroj. Fakte, skizu desegnon pri la aspekto de la biblioteko kiam oni rigardas ĝin desupre. Vi vidos, ke koresponde al ĉiu turo devas esti du ĉambroj, kiuj limas la sepangulan ĉambron kaj kiuj, en la kontraŭa flanko, komunikas kun du aliaj ĉambroj, starantaj siavice apud la interna okangula puto".

Mi provis skizi la desegnon, kiel mia majstro konsilis al mi, kaj mi ekkriis triumfanta. “Ni scias ĉion! Lasu min kalkuli... La biblioteko havas kvindek ses ĉambrojn, el kiuj kvar sepangulaj kaj kvindek du pli malpli kvadrataj, kaj, inter ĉi-lastaj, ok estas sen fenestroj kaj dudek ok frontas la eksteron kaj dek ses, la internon!”

“Kaj ĉiu el la kvar turoj havas kvin ĉambrojn kvarangulajn kaj unu sepangulan... La biblioteko estas konstruita laŭ ĉiela harmonio, al kiu oni povas atribui diversajn kaj mirindajn signifojn...”

“Bonega malkovro,” mi diris, “sed nu, kial estas tiom malfacile orientiĝi en ĝi?”

“Ĉar ne korespondas al iu ajn matematika leĝo la dislokiĝo de la trairejoj. Kelkaj ĉambroj permesas transiri en plurajn aliajn, kelkaj en nur unu, kaj ni devas demandi al ni, ĉu estas ĉambroj, kiuj ne permesas iri aliloken. Se oni konsideras ĉi tiun aspekton, kune kun la manko de lumo kaj de indicoj, kiujn povas doni la pozicio de la suno (kaj se oni aldonas la viziojn kaj spegulojn) oni komprenas, kiel la labirinto kapablas konfuzi ĉiun agititan de kulposento, kiu trairas ĝin. Aliflanke, pensu pri kiom ni senesperiĝis hieraŭ nokte, kiam ni ne plu povis trovi la vojon. Ĝi estis kulmino de malordo atingita pro plej granda ordo: ĝi ŝajnas al mi eminenta kalkulo. La konstruistoj de la biblioteko estis grandaj majstroj”.

“Kiel do ni orientiĝos?”

“Je ĉi tiu punkto tio ne estas malfacile. Kun la mapo, kiun vi desegnis kaj kiu pli-malpli bone korespondas al la aranĝo de la biblioteko, tuj kiam ni estos en la unua sepangula ĉambro, ni moviĝos por tuj trovi unu el la du blindaj ĉambroj. Poste, ĉiam turnante dekstren, post tri aŭ kvar ĉambroj, ni devus esti denove en iu turo, kiu povos esti nur la norda turo, ĝis ni revenos al alia blinda ĉambro, kiu maldekstre limos la sepangulan ĉambron kaj dekstre permesos al ni trovi vojon similan al tiu, pri kiu mi ĵus diris al vi, ĝis la okcidenta turo”.

“Jes, se ĉiuj ĉambroj kondukus al ĉiuj ĉambroj...”

“Fakte. Pro tio ni bezonos vian mapon, sur kiu marki la solidajn murojn, por scii, kiujn devojiĝojn ni faras. Sed tio ne estos malfacile farebla”.

“Sed ĉu ni certas, ke ĝi funkcios?” mi demandis perpleksa, ĉar ĉio ŝajnis tro simpla.

“Ĝi funkcios,” respondis Vilhelmo. “Omnes enim causae effectuum naturaleum dantur per lineas, angulos et figuras. Aliter enim impossible est scire propter quid in illis (Fakte, ĉiuj efikoj de naturaj kaŭzoj estas determinitaj per regulaj linioj, anguloj kaj geometriaj strukturoj. Aliaj kaŭzoj, fakte, ne povas esti determinitaj ĝuste pro tio)” li citis. “Ĉi tiuj estas la vortoj de unu el la grandaj majstroj de Oksfordo. Sed bedaŭrinde ni ankoraŭ ne scias ĉion. Ni lernis kiel ne perdiĝi. Nun ni devas scii, ĉu ekzistas regulo, kiu regas la dislokigon de libroj en la ĉambroj. Kaj la versoj de Apokalipso rakontas al ni tre malmulte, ankaŭ ĉar multaj el tiuj samaj ripetiĝas en malsamaj ĉambroj...”

“Tamen el la libro de la apostolo eblus ĉerpi multe pli ol kvindek ses versojn!”

“Sendube. Do nur kelkaj versoj taŭgas. Strange. Kvazaŭ ili havus malpli ol kvindek, tridek, dudek... Ho, je la barbo de Merlino!”

“De kiu?”

“Ne gravas, magiisto de miaj teroj... Ili uzis tiom da versoj kiom estas la literoj de la alfabeto! Sendube tiel estas! La teksto de la versoj ne gravas, iliaj komencaj literoj gravas. Ĉiu ĉambro estas markita per litero de la alfabeto, kaj ĉiuj kune komponas iun tekston, kiun ni devas malkovri!”

“Kiel figura poemo, kies skribitaj versoj desegnas krucon aŭ fiŝon!”

“Pli malpli, kaj eble je la konstru-periodo de la biblioteko tiu speco de poemoj estis tre laŭmoda”.

“Sed de kie komenciĝas la teksto?”

“El la kartuŝo pli granda ol la aliaj, el la sepangula salono de la enirturo... aŭ... Ja certe, el la frazoj ruĝe skribitaj!”

“Sed estas multaj da ili!”

“Kaj sekve estos multaj tekstoj, aŭ multaj vortoj. Nun vi rekopiu vian mapon pli bone kaj pli grande, poste, dum la vizito al la biblioteko, vi ne nur notos per via grifelo, kaj malpeze, la ĉambrojn tra kiuj ni iras, kaj la pozicion de pordoj kaj muroj (samkiel de fenestroj), sed ankaŭ la komencan literon de la verso, kiu aperas tie kaj, iamaniere, kiel lerta miniaturisto, vi skribos pli grandaj la ruĝajn literojn”.

“Kiel eblas,” mi diris admiroplena, “ke vi sukcesis solvi la misteron de la biblioteko rigardante ĝin deekstere kaj ne solvis ĝin kiam vi estis interne?”

“Dio konas la mondon, ĉar li konceptis ĝin en sia menso, kvazaŭ deekstere, antaŭ ol ĝi estu kreita, sed ni ne konas ĝian reguladon, ĉar ni vivas en ĝi kaj trovas ĝin jam farita”.

“Do, oni povas ekkoni la aferojn rigardante ilin deekstere!”

“Ekkoni la kreaĵojn de arto, ĉar ni spuras en niaj mensoj la operaciojn de la farinto. Ne la kreaĵojn de la naturo, ĉar ili ne estas la laboro de niaj mensoj”.

“Sed tio sufiĉas por la biblioteko, ĉu?”

“Jes,” diris Vilhelmo. “Sed nur por la biblioteko. Nun ni iru ripozi. Mi nenion povas fari ĝis morgaŭ matene, kiam mi havos – mi esperas – miajn lensojn. Pli valoras bone dormi kaj leviĝi frue. Mi klopodos cerbumi”.

“Kion pri vespermanĝo?”

“Ha, jes, vespermanĝo. Ĝia tempo pasis. La monaĥoj jam trapreĝas la kompletorion. Sed eble la kuirejo ankoraŭ estas malfermita. Iru serĉi ion”.

“Ĉu ŝteli?”

“Peti. Al Salvatore, kiu nun estas via amiko”.

“Sed li ŝtelos!”

“Ĉu vi estas gardisto de via frato?” demandis Vilhelmo per la vortoj de Kain. Sed mi vidis, ke li ŝercas kaj volas diri, ke Dio estas granda kaj kompatema. Tial, mi iris serĉi Salvatore’n kaj trovis lin apud la ĉevalstaloj.

“Bela,” mi diris indikante Brunello’n, ĝuste por komenci interparolon. “Plaĉus al mi rajdi sur ĝi”.

“No se puede. Abbonis est. Sed ne necesas bona ĉevalo por rajdi rapide...” Li indikis al mi fortikan sed malgracian ĉevalon: “Ankaŭ tiu sufficit... Vide illuc, tertius equi...”

Li celis la trian ĉevalon. Mi ridis pro lia komika latina lingvo. “Kaj kion vi faros per ĝi?” mi demandis al li.

Kaj li rakontis al mi strangan historion. Li diris, ke oni povas igi tiel rapida kiel Brunello iun ajn ĉevalon, eĉ la plej maljunan kaj malviglan beston. Necesas miksi en la aveno, kiun ĝi manĝos, herbon nomatan satirion, muelitan subtile, kaj poste ŝmiri ĝiajn femurojn per graso de cervo. Poste oni suriras la ĉevalon kaj antaŭ ol sproni lin oni turnas ĝian muzelon al oriento kaj oni flustras en ĝia orelo la vortojn ‘Gasparo, Melĥioro, Merkisardo’ trifoje mallaŭte. La ĉevalo ekirados plenkure kaj ĝi trairos en unu horo la saman distancon, kiun Brunello trairas en ok horoj. Kaj se oni pendigas ĉirkaŭ ĝia kolo la dentojn de lupo, kiun la ĉevalo mem, kurante, mortigis, la besto eĉ ne sentus laciĝon.

Mi demandis al li, ĉu li iam provis. Li diris al mi, singarde alproksimiĝante kaj flustrinte al mia orelo, per sia vere malagrabla elspiro, ke ĝi estas tre malfacila afero, ĉar satirion kultivas nur episkopoj kaj iliaj amikoj la kavaliroj, kiuj uzas ĝin por pliigi sian povon. Mi interrompis lian parolon kaj mi diris al li, ke tiuvespere mia majstro volas legi iujn librojn en sia ĉelo kaj ke li volas manĝi tie supre.

“Kuiras mi,” li diris, “mi kuiras fromaĝon en fritpasto”.

“Kiel oni kuiras ĝin?”

“Facilis. Oni prenas la fromaĝon antaŭ ke ĝi estas tro antiquum, sen troa salis, kaj oni tranĉas ĝin kube aŭ sicut oni volunt. Kaj postea oni metas iom de butierro aŭ lardo al varmigo sobre la ardaj karbetoj. Kaj en ili oni metas du pecojn de fromaĝo kaj kiam ĝi fariĝas teneram, sukeron kaj cinamon supra du bis metu. Kaj tuj portu al la tabulum, ĉar oni devas manĝi ĝin varma varma”.

“Estu fromaĝo en fritpasto,” mi diris al li. Kaj li malaperis en la kuirejo, petante, ke mi atendu lin. Li revenis duonhoron poste kun telero kovrita de tolaĵo. La odoro el ĝi estis bona.

“Tene,” li diris al mi, kaj li donis al mi ankaŭ lanternon grandan kaj plenan de oleo.

“Por fari kion?” mi demandis.

“Sais pas, moi,” li diris kun malice flegma mieno. “Filajhst via magister volas ire in loco malluma esta noche”.

Salvatore evidente sciis pli multe ol mi suspektis. Mi ne plu esploris, kaj mi alportis la manĝaĵon al Vilhelmo. Ni manĝis, kaj mi retiriĝis por iri al mia ĉelo. Aŭ almenaŭ, mi ŝajnigis tion. Mi volis retrovi Ubertinon kaj kaŝe mi reiris al la preĝejo.