Tortur-ŝnuro ĉe la Korso

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


La corda ar Corzo

Cquì, e cquant’è ggranne Roma l’aricorda,
propio in ner mezzo a sta ritiratella,
c’era piantato un trave e una ggirella
dove prima sce daveno la corda.

Sto ggiucarello era una lima sorda,
o ffussi a tratti oppuro a ccampanella,
che cchi ss’è intesa in petto la rotella
de le spalle, pe ddio nun ze ne scorda.

Sia benedetto sempre er cavalletto!
Armanco mó tte n’eschi con onore,
e nun ce fai li cardinali in petto.

Ché ffor de quer tantino de bbrusciore,
un galantomo senza stacce a lletto
pô annà pp’er fatto suo com’un ziggnore.

1831 11 21

Tortur-ŝnuro ĉe la korso

Memoras (1) Romo, certe sen plezuro,
ke ĉe la Korso (2), tie sur podio
estis plantita trabo kun pulio
por puno, kies nomo estis "ŝnuro".

Fajladis (3) ĉi-ludilo per susuro,
dum takto-levo kaj pendol-vario;
sed ja neforgeseblas sensacio
de osta kunfandiĝo dum torturo.

Plenprave vi la torturbenko (4) benas
ĉar vi el ĝi foriras kun honoro,
nek kardinalojn en la brusto tenas (5).

Escepte de postaĵa brul-doloro
nenio plu, post la afer', vin ĝenas,
kaj vi promenas tuj kiel sinjoro.

1831 11 21

(1) Memoras signifas, ke ankaŭ la poteo, naskiĝinta en 1791, vidis ĉi tiun tortur-ŝnuron.
(2) ĉe la Korso - La Korso ankaŭ nun estas granda strato, kiu kunligas la Placon Venecio kaj la Placo de la Popolo. La ŝnuro estis en placeto ĉe Strato de la Frezza.
(3) fajladis ĉar kiel surda fajlilo ĝilaboris ekartikigante ostojn kaj aŭdigante nur la susuron d ela pulio (rulbloko).
(4) tortur-benko estis ilo por punado per vipado sur la postaĵo de la punito, kiu kuŝis sur ĝi.
(5) teni kardinalojn en la brusto aludas al la papa kutimo teni en sia brusto la nomojn de kardinaloj kaj eldiri (sputi) ili nur je la konvena momento. Kardinaloj havis ruĝajn vestojn. Do, ĉi tie la signifo estas teni sangosputojn en sia brusto kaj kraĉi ilin poste.