Vaganto nokte, iranto morten

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Chi va la notte, va a la morte

Come sò lle disgrazzie! Ecco l’istoria:
co cquell’infern’uperto de nottata
me ne tornavo da Testa-spaccata
a ssett’ora indov’abbita Vittoria.

Come llí ppropio dar palazzo Doria
sò ppe ssalí Ssanta Maria ’nviolata,
scivolo, e tte do un cristo de cascata,
e bbatto apparteddietro la momoria.

Stavo pe tterra a ppiagne a vvita mozza,
quanno c’una carrozza da Signore
me passò accanto a ppasso de bbarrozza.

«Ferma», strillò ar cucchiero un zervitore;
ma un voscino ch’escì da la carrozza
je disse: «Avanti, alò: cchi mmore more».

1832 01 21

Vaganto nokte, iranto morten

Kiaj la akcidentoj! Jen rakonto
pri mi, dum nokto de infera stato,
laŭ 'Kapo-fendo', tiu bela strato (1),
de ŝia dom', rapide, post renkonto.

Apud palaco Dorja (2) dum al monto
mi marŝas de Mari' en Viol-lato (3),
glite mi falas kun krist-granda (4) bato
de mia kapo ĉe l' memoro-fonto (5).

Dum mi kuŝas ĝislarme suferanta,
kaj grandpene nur silabojn vortas,
alvenas kaleŝego eleganta.

"Haltu!" servista kri' abrupte fortas;
sed el kaleŝo venas voĉo vanta:
"Antaŭe, do! Kaj mortu kiu mortas."

1832 01 21

(1) La strato Testa spaccata = Fendita kapo ne plu ekzistas en Romo.
(2) Palaco Dorja estas sidejo de fama nobela familio en Romo.
(3) Maria in Viol-lato estas kripligo de la latina esprimo in via lata, tio estas en la laarĝa strato, la nuna Via del Corso.
(4) En la roma kaj aliaj italaj dialektoj la prefiksto Krist- funkcias kiel la esperanta eg-.
(5) memor-fonto: laŭ la popolo la memoro estas en la malantaŭo de la kapo.