Vero estas unu

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


La verità è una

Sò inutile, fijjolo, sti lamenti:
s’ha da sentille a ddoppio le campane.
Er Papa sce vorría tutti contenti,
ma sbajja tra la pecora e ttra er cane.

Li proverbi e ’r Vangelo sò pparenti:
si ttu li vòi scassà cche cciarimane?
Ggià sse sa cche cchi ha ppane nun ha ddenti,
e cchi ha ddenti a sto Monno nun ha ppane.

Che cqua li somaroni empieno er gozzo
lo disse puro ar Papa un Cardinale,
e cche, invesce, a cchi ssa jj’amanca er tozzo.

E er Papa sto discorzo pien de sale
lo sentí co la mano sur barbozzo:
se stiede zitto, e nnun ze l’ebbe a mmale.

1832 12 28

Vero estas unu (1)

Ho filo, senutilas la lemantoj;
aŭskultu nun la duan sonorilon:
feliĉaj volas nin la papo-sentoj
sed same taksas li haŭton kaj vilon.

Evangeli', proverboj, jen identoj;
sen ili vi ne havus help-konsilon.
Se pan' abundas, ofte mankas dentoj,
se mankas pan' vi havos dentan brilon.

Romo plenigas ventrojn de azenoj,
tion al Papo diris kardinalo,
sded la klerulojn premas vivo-penoj.

Ĉi-opinion, riĉan je moralo,
aŭdis la papo dum mentonaj tenoj:
ne ofendiĝis li pro la realo.

1832 12 28

(1) Ĉi tiu soneto estas severa kritiko de la poem-verkisto al la papo, tiam Gregoro la 16-a. Ankaŭ la historio ne estas indulga al li.