Vortoj korektataj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


radiko: daŭr-
baza vorto: daŭr-i

difino: Ekzisti aŭ okazadi dum pli longa tempo; ekzistadi aŭ okazadi ankaŭ antaŭe kaj poste; ne ĉesi.

ekzemploj: Ŝia kolero ne longe daŭris. - Por viroj en Eŭropo la meza daŭro de la vivo ne plu longiĝas. - Jen la daŭrigo de la rakonto. - Ne timu, daŭrigu, pli faru! - Tiaj floroj estas daŭremaj, eĉ ŝiritaj, eĉ sekaj ili konservas sian koloron.

angle: to last (length of time); -o = duration, length (of time); -igi = to continue, to prolong
ĉine: 持续
france: durer, persister, continuer ; -o = une durée ; -a = durable, continuel(le)
germane: Dauer, Verlauf
hispane: duración (período de tiempo)
hungare: tartam
portugale: durar, permanecer, prosseguir, continuar; -o = duração, decurso, transcurso; -a, -ema = duradouro; longe-a = demorado; -igo = continuação, prosseguimento
ruse: продолжительность, длительность; = продолжительный, длительный, долгий; = 1) продолжительно, длительно, долго, 2) по-прежнему, всё ещё