Vt: Ĵ

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


radiko: ĵaŭd-
baza vorto: ĵaŭd-o

difino: Tago de la semajno inter merkredo kaj vendredo.

ekzemploj: Mi venos ĵaŭdon. — La Esperanto-kurso okazas ĉiuĵaŭde. — Ĉu vi ĉeestos la ĵaŭdan kunvenon?

angle: Thursday
ĉine: 星期四
france: jeudi; ~a = de jeudi; ~e = le(s) jeudi(s); ĉiu~e = chaque jeudi.
germane: Donnerstag
hispane: jueves
hungare: csütörtök
portugale: quinta-feira; en la tri~a semajno = no dia de São Nunca
ruse: четверг; = четверговый; = в четверг




radiko: ĵet-
baza vorto: ĵet-i

difino: Per forto (tra aero) abrupte puŝi ion ien.

ekzemploj: La infano ĵetis al mi la pilkon kaj mi reĵetis ĝin. — Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. — Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas. — La patrino lud-ĵetis la littukon sur la infanon. — Estas via vico rulĵeti la pilketojn. — Li ĵetis la palton sur la ŝultrojn. — Ili ĵetis sin sur min. — La patro ĵetiĝadis en sia lito pro malsano. — Li ĵetis min teren. — La maro ĵetadis altajn ondojn. — Vi estas elĵetaĵo de la homaro! — La fajrujo ĵetis vivan flamon. — Pro lia ĵeta movo la lanco ekflugis en la aeron.

angle: to throw
ĉine: ①扔,抛,掷,投;②匆忙穿戴(衣物);③(把身体的某部分)迅速伸向,忽然转向;④猛推,粗暴地赶;⑤(突然)发出,喷射,冒出,投射(光线,影子);⑥<转>使突然感到,使突然有某种心境
france: jeter, lancer ; ~o = (un) jet, lancer; re~i = relancer, renvoyer; ek~(iĝ)i = s'élancer; ~iĝ-adi = s'agiter; el~i = éjecter, rejeter; for~o = (un) rejet, abandon.
germane: werfen
hispane: lanzar, tirar, arrojar
hungare: dob, hajít
portugale: lançar, arremessar, jogar; ~o = arremesso; ~iĝi = atirar-se, lançar-se; el~i = expelir, excretar, evacuar; el~aĵo = excremento; refugo; el~iĝi = ejetar-se (de avião); for~i = jogar fora, descartar; supren~i = lançar ao alto
ruse: бросить, кинуть, метнуть; = бросок; = метательный




radiko: ĵurnal-
baza vorto: ĵurnal-o

difino: Tag-gazeto; ĉiutaga gazeto; ĉiutaga (aŭ pli ofta) raporto pri novaĵoj;

ekzemploj: Mi aĉetas ĉiun tagon la ĉiutagan ĵurnalon. — Supraĵeco kaptis ankaŭ revuojn, gazetojn kaj eĉ ĵurnalojn. — Mi rigardas la televidan ĵurnalon/la televidajn novaĵojn. — Ĵurnalistoj estas gravaj por informi la civitanojn.

angle: a newspaper
ĉine: ①日报,报纸;②(同taglibro)日记,日志;③【商】日记账
france: (un) journal(personnel ou commun); ~isto = (un) journaliste; ~ismo = (le) journalisme.
germane: Tageszeitung, Tagesbericht
hispane: periódico, diario
hungare: újság, lap, folyóirat
portugale: diário (jornal); diário (anotações diárias); ~isto = jornalista; ~ejo, ~vendejo = banca de jornais; ~vendisto = jornaleiro
ruse: газета, журнал; = газетный, журнальный



radiko: ĵus
baza vorto: ĵus

difino: Antaŭ tre mallonga tempo; antaŭ momento.

ekzemploj: Mi ĵus alvenis. — Ĵus batis la tria horo, kiam ni eniris en la urbon. — Ĝuste pri tio mi ja ĵus parolis. — Ĉu vio vidis la ĵusan numeron de la gazeto?

angle: just, very recently
ĉine: 刚才,刚刚
france: à l'instant, juste avant ; ~a = récent(e), tout(e) dernier(-ère); mi ~ alvenis = je viens d'arriver.
germane: soeben
hispane: hace poco tiempo, recién
hungare: éppen
portugale: há pouco tempo, agora mesmo, recém; ~a = recente; ~alveninto = recém-chegado; ~naskito = recém-nascido
ruse: только что; = только что произошедший, случившийся