Vt: Ŝ

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: ŝaf-
baza vorto: ŝaf-o

difino: Mam-besto, bredata pro ĝia lano, lakto aŭ viando.

ekzemploj: Estas ŝafoj en la ŝafejo, estos lano por la ŝafisto. — Mi ŝatas la ŝafajn fromaĝojn. — Perdita ŝafino, perdota ankaŭ la ŝafido [= se la ĉefa afero estas perdita, ankaŭ ĉio kunligita al ĝi estas perdita].

angle: a sheep
ĉine: 绵羊
france: (un) mouton ; ~a = ovin(e), de brebis; ~aĵo = du mouton (viande); ~ejo = (une) bergerie; ~isto = (un) berger; ~ist-in-o = (une) bergère; ~in-o = (une) brebis; ~ido = (un) agneau; vir~o = (un) bélier;
germane: Schaf
hispane: carnero (oveja macho)
hungare: juh
portugale: carneiro, ovelha (genérico); ~a = ovino; ~aĵo = carne de ovelha (prato); ~aro = rebanho (de ovinos); ~ejo = aprisco, redil; ~ino = ovelha (fêmea ovina); ~ido = cordeiro; ~isto = pastor (de ovelhas); vir~o = carneiro (macho ovino)
ruse: овца, баран; = овечий, бараний



radiko: ŝajn-
baza vorto: ŝajn-i

difino: Eble vere, eble ne vere esti (ŝajnas al mi, ke... = mi pensas, ke estas... ; kio nur ŝajnas esti, do ne estas).

ekzemploj: Ĝi ŝajnas al ni ne atingebla. — La vizitantoj ŝajnis frenezuloj. — Ili disiĝis ŝajne por ĉiam. — Estas nur plibonigo ŝajna. — La propono ne havas eĉ nur plej malgrandan ŝajnon de seriozeco. — Ŝia trankvileco ne estas ŝajniga.

angle: to seem, appear
ĉine: 好像
france: sembler, avoir l'air de ; ~o = (une, l')apparence, (un) simulacre, faŭ-semblant; ~a = apparent(e), prétendu(e), feint(e); ~e = en apparence, apparemment; ~ig-a = simulé(e), feint(e).
germane: den Anschein haben, scheinen (angeblich, wahrscheinlich so sein, wie es sich darstellt, vgl. "brili")
hispane: parecer, lucir
hungare: tettet
portugale: parecer; ~a = aparente; ~o = aparência; ~e, laŭ~e, ver~e = aparentemente, pelo que parece; ~igi = fingir, simular
ruse: казаться, представляться; = обманчивая внешность, видимость, нечто кажущееся; = кажущийся, мнимый; = мнимо, будто бы, как будто, видимо, пожалуй



radiko: ŝalt-
baza vorto: ŝalt-i

difino: Ekfunkciigi aparaton aŭ eklumigi lampon per aparateto (ŝaltilo).

ekzemploj: Bonvolu ŝalti la lumon. — Malŝatu tiun aparaton. — Mi ne trovas la ŝaltilon. — Post malŝato, atendu unu minuton antaŭ ol eligi la lampon.

angle: to switch on
ĉine: 启动电开关,ŝaltilo电开关
france: brancher, allumer ; ~o = mise en marche, en circuit, (le) branchement, (l')allumage; mal~i = débrancher; ~ilo = (un) interrupteur; mal~o = (l')extinction, (le) débranchement.
germane: schalten (ein Gerät ein/ausschalten)
hispane: encender, prender
hungare: kapcsol
portugale: ligar (aparelho), acender (luz); ~ilo = interruptor (elétrico, mecânico etc.); gard~ilo = disjuntor; mem~ilo = interruptor automático; mal~i = desligar, apagar (luz)
ruse: включить; = включение




radiko: ŝanc-
baza vorto: ŝanc-o

difino: Ebleco de sukceso; ebleco, ke io okazos.

ekzemploj: Mi donos al vi ankoraŭ unu ŝancon montri viajn kapablojn. — Ni havas multe da ŝancoj por esti elektitaj. — Tio estis ŝanca renkonto, mi eĉ ne sciis, ke li venis al nia urbo. — Mi estis bonŝanca, mi gajnis monon en monludo. — Tio estis senŝanca batalo.

angle: chance, luck, opportunity
ĉine: 时机,机会
france: (une, la) chance, probabilité ; ~a = fortuit(e), risqué(e) ;~e = par chance, fortuitement; bon~a = chanceŭ(-euse); sen~a = perdu(e) d'avance.
germane: Chance, Gelegenheit
hispane: oportunidad
hungare: alkalom, lehetőség, sansz
portugale: oportunidade, chance; sorte; ~e = por acaso; bon~o = boa sorte; malbon~o = má sorte, azar
ruse: шанс; = случайный, вероятный, возможный




radiko: ŝanĝ-
baza vorto: ŝanĝ-i

difino: Aliigi; malsamigi.

ekzemploj: Kiu ĉiam ŝanĝas ion, neniam fin-aranĝas siajn aferojn. — Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas. — La ŝanĝo estas mirinda. — La maro estas ŝanĝiĝanta kiel vento. — La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj. — Estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan. — Ĉu vi bonvolas interŝanĝi niajn sidlokojn?

angle: to change, modify
ĉine: 改变
france: changer, modifier ; ~o = (un, le) changement, l'altération ;~a = changeant(e), variable; ~iĝi = changer (soi même), se modifier; ~ebla = changeable; ~iĝ-anta, ~iĝ-ema = changeant(e), inconstant(e); inter~i = échanger, permuter, troquer; ~ofic-ejo = (un) comptoir de change.
germane: ändern, wechseln
hispane: cambiar, modificar
hungare: vált, változtat
portugale: mudar, alterar, modificar; trocar; ~o = troca, mudança, alteração; ~ebla = variável, mutável; ~iĝi = alterar-se, modificar-se; ~iĝema, ~anima = inconstante; ~ilo = comutador; ~bileto = (bilhete de) transferência; ~kolora = furta-cor; ~oficejo = casa de câmbio; inter~o = intercâmbio; mon~o = câmbio
ruse: менять, поменять, изменить; = изменение, смена; = изменчивый, переменчивый




radiko: ŝat-
baza vorto: ŝat-i

difino: Havi plezurajn sentojn pro havado aŭ farado de io; havi favoran opinion pri; vidi kiel valoran; preferi.

ekzemploj: Ĉion novan oni ŝatas. — Bono posedata ne estas ŝatata. — Kontraŭuloj malŝate rigardis nin de alte. — Tio estas malŝato kontraŭ mi. — La ŝatantoj de muziko venos al la koncerto. — Kio estas via preferata ŝatokupo?

angle: to like, appreciate
ĉine: 喜欢,中意,重视
france: apprécier, attacher du prix à ; ~o = (l')appréciation, le prix (qu'on attache); ~-ata = apprécié(e); mal~o = (un) dédain, manque d'égard; ~anto = (un) amateur, appréciateur; ~okup-o = (un) passe-temps, dada.
germane: mögen
hispane: gustar, apreciar
hungare: tetszik, kedvel
portugale: apreciar, estimar, gostar de; ~o = apreço, estima; ~ateco = consideração; ~egi = gostar muito de; ~okupo = passatempo, hobby
ruse: любить, предпочитать, (высоко) ценить, испытывать охоту; = высокая оценка, любовь, приязнь



radiko: ŝi
baza vorto: ŝi

difino: Tiu virino; tiu knabino; virina pronomo de la tria persono en la ununombro.

ekzemploj: Ŝi estas bela. — Ĉiu "li" havas sian "ŝi". — Mi amas ŝin, ĉefe ŝiajn nigrajn okulojn.

angle: she; ~n = her
ĉine:
france: elle ; ~n = la, l' ; ~a = son, sa (à elle); ~a-j = ses (à elle).
germane: sie (3.Pers. Sg.)
hispane: ella (pronombre personal)
hungare: ő (nőnemű)
portugale: ela (pessoa); ~a = dela
ruse: она; = её



radiko: ŝink-
baza vorto: ŝink-o

difino: Salita aŭ fumaĵita femuro de porko, kiel viando.

ekzemploj: Mi manĝis pan-tranĉaĵon kaj ŝinkon. — Marta aĉetis funton da fumaĵita ŝinko. — Sur la telero kuŝis dek du ŝinkaj tranĉaĵoj/dekduo da ŝinkaj tranĉajoj. — Mi deziras kvar ŝinkfoliojn.

angle: ham
ĉine: 火腿
france: (du) jambon; ~a = de jambon; ~folio = (une) tranche fine de jambon.
germane: Schinken
hispane: jamón
hungare: sonka
portugale: presunto, fiambre
ruse: ветчина, свиной окорок



radiko: ŝip-
baza vorto: ŝip-o

difino: Granda sur-akva veturilo; ŝipi = veturi per ŝipo.

ekzemploj: La ŝipo kuŝiĝis sur flanko. — Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj. — Ĉio ŝipa plaĉas al mi. — Mi neniam vojaĝis ŝipe. — "Elŝipigu - kriis la ŝipestro, "unue la virinojn kaj infanojn! — Tiu rivero estas ŝipirebla.

angle: ship
ĉine:
france: (un) bateau, navire, vaisseau ; ~a = naval(e), maritime; ~e = en bateau; ~i = voyager en bateau, voguer; ~estro = (un) capitaine; el~igi = débarquer; ~ir-ebla = naviguable; en~ejo = (un) embarcadère; el~ejo = (un) débarcadère;.
germane: Schiff
hispane: barco
hungare: hajó
portugale: navio; ~a = relativo a navio; náutico; ~e = por navio; ~ano = tripulante; ~anaro = tripulação; ~aro = frota; ~estro = capitão (de navio); ~antaŭo, ~kapo = proa; ~flanko = bordo (de navio); ~iri, ~veturi = navegar; ~konstruejo = estaleiro; ~malantaŭo = popa; en~iĝi = embarcar
ruse: корабль, судно; ~i = плыть на корабле, судне; перевозить на корабле, судне; = корабельный, судовой



radiko: ŝir-
baza vorto: ŝir-i

difino: Disrompi (paperon, ŝtofon); deŝiri = per (forta) tirado apartigi parton.

ekzemploj: Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos. — Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas. — Mi flikos la ŝiraĵojn de via pantalono. — Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas. — Ni devos ŝiri vian denton. — Mi elŝiros ŝin el via koro! [figure] — Tiu knabaĉo forŝiris monon el miaj manoj kaj forkuris. — Ĉiuj aŭdis tiun ŝiran/kor-ŝiran/kor-ŝirantan krion. [figure]

angle: to tear
ĉine: 撕裂,撕开,扯破
france: déchirer, arracher ; ~o, ~aĵo = (la, une) déchirure; ~a, ~anta = déchirant(e); dis~iĝi = se déchierer (en deŭ); for~i = dérober à l'arraché.
germane: zer-, abreißen
hispane: romper, rasgar
hungare: tép, szakít, hasít
portugale: rasgar, dilacerar; ~aĵo = rasgão; ~iĝi = rasgar-se; dis~i = despedaçar; el~i = arrancar (rasgando); kor~a = pungente
ruse: рвать, порвать, разорвать



radiko: ŝlos-
baza vorto: ŝlos-i

difino: Firme fermi per ilo (turnante ŝlosilon en seruro).

ekzemploj: Ŝlosu la pordon, kiam vi foriros. — Oni enŝlosis la kaptiton. — Ora ŝlosilo ĉion malfermas. — La ŝlosita ĉambro. — Malŝlose li aranĝis kaj kondukis la diskutojn.

angle: to lock
ĉine: 锁;ŝlosilo钥匙
france: fermer à clef, verrouiller ; ~o = (la) fermeture; ~ilo = (une) clef ou clé; en~i = enfermer à clef, incarcérer; ~ita = fermé(e), ayant été fermé(e); mal~e = de façon ouverte.
germane: (ab)schliessen (mit einem Schlüssel)
hispane: enllavar (cerrar con llave)
hungare: zár, csuk
portugale: trancar; ~ilo = chave (de fechadura); ~ilaro, ~ilujo = chaveiro; mal~i = destrancar
ruse: запереть, закрыть на ключ



radiko: ŝofor-
baza vorto: ŝofor-o

difino: Kondukisto de aŭtomobilo, aŭtobuso, ...; veturigisto; ŝofori = veturigi (aŭton).

ekzemploj: La ŝoforo anoncis: “Ni restos dek minutojn en ĉi tiu urbeto”. — La ŝofora tasko. — Li decidis iĝi taksiŝoforo. — Tiu viro lerte ŝoforis la aŭtobuson.

angle: driver, chauffeur
ĉine: 职业的汽车司机,驾驶员
france: (un) chauffeur, conducteur
germane: Fahrer, Chauffeur
hispane: chofer, conductor
hungare: vezető, sofőr
portugale: condutor (de veículo motorizado), motorista, chofer; ~i = dirigir, conduzir (veículo motorizado)
ruse: шофёр; ~i = шофёрить, работать шофёром, управлять, вести; = шофёрский



radiko: ŝok-
baza vorto: ŝok-i

difino: Subite ĉagrenegi iun, ĉar kontraŭa al (ties sentoj pri) deco kaj konveneco, aŭ ĉar tute ne atendita; ŝoko = (ankaŭ:) animskuo; (medicine:) subita nerva misfunkcio.

ekzemploj: Tiu kruela mortigo ŝokis ĉiujn. — Mi estis ŝokita, kiam mi ekvidis ŝiajn bluajn harojn. — Mi certe ne intencas respondi viajn ŝokajn demandojn. — Prefere ne aŭskultu, kion li diras, ĉar liaj paroloj estas ŝokantaj. — Ŝoko finiĝas per morto aŭ per rapida resaniĝo. — Elektroŝoko estas kelkfoje uzata kontraŭ iajn malsanojn.

angle: to shock
ĉine: 冒犯,触犯,令人不快;震惊,使休克
france: choquer, scandaliser ; ~o = (un) choc, coup (moral); ~a, ~anta = choquant(e), indécent(e); ~ita = choqué(e);
germane: schokieren
hispane: chocar(entrar en shock), conmocionar, escandalizar
hungare: sokk
portugale: chocar; ~o = choque; ~a = chocante
ruse: шокировать, неприятно поразить, потрясти; = шок, потрясение; = шоковый, шокирующий, вызывающий потрясение



radiko: ŝrank-
baza vorto: ŝrank-o

difino: Meblo (plejofte kun bretoj), fermebla per pordo(j) por konservi aĵojn.

ekzemploj: Mi havas du ŝrankojn. — La vitra ŝranko entenas belajn librojn. — Tiu ŝranka pordo bele aspektas. — Enŝrankigu viajn purigitajn vestojn!

angle: cupboard
ĉine: 橱,柜
france: (une) armoire; vitra ~o = (une) vitrine.
germane: Schrank
hispane: armario
hungare: szekrény
portugale: armário; mon~o = caixa-forte; vesto~o = guarda-roupa; en~igi = guardar (em armário);
ruse: шкаф



radiko: ŝtat-
baza vorto: ŝtat-o

difino: Lando kiel regado-sistemo ("lando" estas ĝenerale uzata vorto, "ŝtato" kaj "regno" estas politikaj terminoj).

ekzemploj: Usono kaj Kanado estas Nord-Amerikaj Ŝtatoj. — Ĝi estis akceptita kiel ŝtata religio. — Oni kreis ŝtatan sanservon. — Li venis ne turiste sed ŝtate, kiel reprezentanto de sia ŝtato.

angle: a state, the State
ĉine: 国家,政府,政权;"ŝtato" kaj "regno" estas politikaj terminoj. 政府和王国为政治名词
france: (un) État ; ~a = d'État, national, étatique; ~an-o = (un) ressortissant, citoyen; ~an-ec-o = (la) nationalité; ~arb-aro = (une) forêt domaniale.
germane: Staat
hispane: estado (división política)
hungare: állam
portugale: estado (política); ~a = 1. estatal; 2. estadual; ~ano = cidadão (de um país); ~aneco = nacionalidade, cidadania; ~estro = 1. chefe de Estado; 2. governador; ~isto = estadista
ruse: 1) государство, 2) штат; = 1) государственный, 2) штатный



radiko: ŝtof-
baza vorto: ŝtof-o

difino: Materialo (teksaĵo) por fari vestojn k.t.p. [tolo, drapo, trikoto, silko, veluro, felto,...].

ekzemploj: Mia kostumo estas farita el tre multekosta ŝtofo. — Mi bezonos multe da subŝtofo por mia longa jupo. — La patrino subŝtofis mian veŝton per felo (besta haŭto), por ke mi estu pli varma.

angle: cloth, fabric
ĉine: 织品,制衣材料(如tolo麻布,drapo毛料,trikoto编织料,silko丝,veluro绒,felto毡料....)
france: (une) étoffe ; ~i = étoffer; sub~o = (une) doublure.
germane: Stoff (für Kleidung)
hispane: tela, paño
hungare: anyag
portugale: tecido, fazenda, pano; sub~o = forro (de roupa, móvel etc.)
ruse: ткань, материя; = матерчатый



radiko: ŝtup-
baza vorto: ŝtup-o

difino: Horizontala breto, ŝtono aŭ rando (anstataŭ deklivo) por plifaciligi supreniro.

ekzemploj: Mi glitis sur la ŝtupo kaj defalis. — Estas tre malfacile iri laŭ la helikforma ŝtuparo. — Uzu la ŝtupareton por preni la libron de tiu supra breto. — Ne metu la piedon sur la ŝtupon antaŭ ol la trajno plene haltos. — Ni uzis ŝnurŝtupetaron por engrimpi la ŝipon. — Ŝtupon post ŝtupo li fine iĝis ministro. — La afiksoj prezentas kvazaŭ interŝtupon inter gramatiko kaj vortaro.

angle: step
ĉine: 级,台阶
france: (une) marche, (un) échelon, degré ; ~a = échelonné(e), progressif(-ive); ~e = graduellement, par échelon; ~aro = (un) escalier; rul~aro = (un) escalier roulant; ~ar-et-o = (un) escabeau; ~et-o = (un) échelon, barreau (d'échelle); ~et-aro = (une) échelle;
germane: Stufe
hispane: peldaño, escalón
hungare: fok, fokozat
portugale: degrau; etapa, estádio; ~aro = escada; ~etaro = escada portátil; ~igi = escalonar; ~arlifto, rul~aro = escada rolante
ruse: ступень, ступенька; = ступенчатый; = ступенчато



radiko: ŝu-
baza vorto: ŝu-o

difino: Vesto ofte farita el ledo (senharigita bestohaŭto) por piedo.

ekzemploj: Ne metu la dekstran piedon en la maldekstran ŝuon, kaj ne ligu la du ŝuojn kune. — Esti sub la ŝuo (de sia edzino) = Esti regata de sia edzino. — Unu ŝua ligilo rompiĝis. — Metu ilin en la ŝu-ŝrankon. — Li sin senŝuigis kaj plu iris senŝua.

angle: shoe
ĉine:
france: (une) chaussure, semelle, (un) soulier; ~isto = (un) coordonnier; ligna ~o = (un) sabot; sen~a = nu-pieds, pieds nus; sen~igi = déchausser.
germane: Schuh
hispane: zapato
hungare: cipő
portugale: sapato; ~isto = sapateiro; ~pinto = biqueira (de sapato); ~vendejo = sapataria
ruse: ботинок



radiko: ŝveb-
baza vorto: ŝveb-i

difino: Resti kvazaŭ pendanta en aero.

ekzemploj: Super ni ŝvebis marbirdoj. — Inter ni baldaŭ ŝvebis embarasa silento. — En mi ŝvebas rememoro pri la patrino. — Kelkaj aviadiloj povas ankaŭ ŝvebi.

angle: float
ĉine: 盘旋,翱翔,飘浮,漂浮
france: planer, flotter (dans l'air), hanter la mémoire; ~o = (le) suspend, flottement; ~ilo = (un) deltaplane, parapente.
germane: schweben
hispane: flotar, planear (acto de planeo en aves y aviones)
hungare: lebeg
portugale: pairar, adejar; ~ilo = asa delta
ruse: реять, парить в воздухе