Vt: A1
- reiru al la bona vorto de la tago
radiko: al
baza vorto: al
difino: Vorto, kiu montras direkton aŭ celon.
ekzemploj: Veturi al nekonata loko. — La studentoj direktis sin al la klasĉambro. — Formo ne nepre rilatas al enhavo. — Forte enamiĝi al iu. — Mi donis al ŝi libron.
angle: a preposition meaning at, to, towards
ĉine: 到,为:表示方向或目的
france: à, vers, envers (destination).
germane: Diese Präposition zeigt, dass eine Bewegun/eine Handlung/ eine Idee ein Ziel hat: Ich gehe zum Auto. ~ Mi iras al la aŭto. Er vergibt mir. ~ Li pardonas al mi.
hispane: a, hacia (dirección u objetivo)
hungare: Irányt vagy célt jelölő viszonyszó: -nak, -nek; -hoz, -hez, -höz; felé, iránt.
portugale: a, para, dirigido a, em direção a.
ruse: к (предлог, указывающий направление, цель)
radiko: al-don-
baza vorto: al-don-i
difino: Doni plie, krom tio, kion oni jam donis.
ekzemploj: Aldonu nenion al via respondo. — Por formi la multenombron en Esperanto, oni aldonas la finaĵon "-j". — Tagoj aldoniĝis al tagoj, kaj nenio ŝanĝiĝis. — Aldono al vortaro estos farata.
angle: to add
ĉine: 添加;tagoj aldoniĝis al tagoj, k nenio ŝanĝiĝis. 一日复一日,但没有变化
france: ajouter (donner - à ce qui est déjà); ~o = (un) supplément, ajout; ~a = supplémentaire.
germane: hinzufügen, dazugeben
hispane: agregar; ~o = agregado, suplemento
hungare: hozzáad, hozzátesz, hozzáfűz
portugale: acrescentar, adicionar; ~o = acréscimo, suplemento.
ruse: добавить, прибавить; ~а = добавочный, дополнительный.
radiko: alfabet-
baza vorto: alfabet-o
difino: La skrib-literoj uzataj en iu lingvo
ekzemploj: La alfabeto de Esperanto havas 28 literojn. — Kelkaj lingvoj, kiel ekzemple la ĉina, ne uzas alfabeton. — La kapvortoj de vortaro aperas laŭ la alfabeta ordo. — En multaj malriĉaj landoj, granda parto de la enloĝantaro ne estas alfabetumita, tio estas, ke ili ne kapablas skribi.
angle: alphabet
ĉine: 字母
france: (un) alphabet ; ~a = alphabétique, ~um-i = alphabétiser; ~um-ita = mis(e) en ordre alohabétique.
germane: Alphabet
hispane: alfabeto, abecedario.
hungare: ábécé
portugale: alfabeto; ~igi = colocar em ordem alfabética; ~umo = cartilha de alfabetização; ~umi = alfabetizar.
ruse: алфавит
radiko: ali-
baza vorto: ali-a
difino: Ne tiu, ne la sama.
ekzemploj: Prenu ne ĉi tiun vojon, sed tiun alian. — Ne manĝu tro multe, alie vi malsaniĝos. — Aliulaj problemoj ĉiam aspektas pli facile solveblaj ol la niaj. — Ĉi tiu temo jam lacigis min, parolu pri io alia. — Premante ĉi tiun butonon, vi povos aliigi la koloron de la ekrano. — Zamenhof parolis la rusan, la polan kaj la germanan, interalie.
angle: other; ~e = otherwise
ĉine: 其他,别的
france: autre; ~e = autrement, sinon; ~ulo = autrui, (un) autre individu; ~igi = transformer, changer, convertir
germane: ein(e) andere(r/s)
hispane: otro, otra
hungare: más; ~o = másik; ~e = másként, egyébként
portugale: outro; ~o = outra coisa; ~e = de outro modo, outrossim; ~ulo = outrem; ~igi = mudar, modificar; inter~e = entre outros
ruse: другой; ~о = (нечто) другое, (нечто) иное; ~е = иначе (в противном случае)
radiko: alt-
baza vorto: alt-a
difino: Granda laŭ suprenira direkto.
ekzemploj: La monto Everesto estas la plej alta en la tuta mondo. — Pro sekeco, la prezo de pano altiĝis. — Tiu domo havas kvin metrojn da alto (aŭ estas kvin metrojn alta, aŭ altas kvin metrojn). — Ŝi estas alte morala homo, kiu okupas sian tempon plibonigante la vivon de aliuloj.
angle: high, tall
ĉine: 高
france: haut(e), élevé(e); ~o = le haut, la hauteur (dimension);~i = être haut de, s'élever à (telle hauteur); ~iĝi = s'élever, grimper; ~e = hautement, en hauteur; ~ec-o = la hauteur (qualité); ~aĵo = (une) hauteur, un point haut.
germane: hoch, hohe(r,s)
hispane: alto, alta
hungare: magas; ~eco = magasság; ~i = magas; ~е = magasan
portugale: alto (tamanho); ~o, ~eco = altura; ~aĵo = monte, elevação
ruse: высокий; ~е = высоко
radiko: al-ven-
baza vorto: al-ven-i
difino: Post moviĝo, stari ĉe la celita punkto.
ekzemploj: Mi alvenis al la domo = Mi alvenis la domon = Mi venis al la domo. — Li fine alvenis al la signifo de tiu frazo. — Mi alvenis en la klubo tro frue kaj tial devis atendi la alvenon de la aliaj klubanoj. — Elkore akceptu la alvenintojn.
angle: to arrive; ~o = arrival
ĉine: 到达
france: arriver; ~o = (une) arrivée ; ~ant-o = (un) arrivant; ~int-o = quelqu'un qui est (déjà)arrivé.
germane: ankommen
hispane: llegar, arribar a un lugar.
hungare: megjön, érkezik, megérkezik, befut; ~o = érkezés, megérkezés
portugale: chegar (movimento); ~o = chegada
ruse: прибыть, прийти, приехать; ~о = прибытие
radiko: am-
baza vorto: am-i
difino: Havi plej korajn sentojn por iu aŭ io, plezure uzi aŭ sperti ion: en ĉi tiu senco ami=ŝati.
ekzemploj: Amu domon novan kaj amikon malnovan. — Mi amas/ŝatas promeni en parko, sed ne tiom amas/ŝatas naĝi. — Post kvarjara am-periodo, ili fine geedziĝis. — Li enamiĝis al tiu virino pro ŝiaj belaj okuloj. — Esperanto estas unu el la iloj por batali kontraŭ la malamo inter popoloj.
angle: to love; ~o = love
ĉine: 爱
france: aimer, trouver plaisir à; ~o = (l') amour, affection; ~a = d'amour, aimant(e); mal~i = haïr; mal~o = (la) haine ; en~iĝi = tomber amoureŭ; ~ind-umi = faire la cour.
germane: lieben, sehr mögen
hispane: amar
hungare: szeret; ~o = szeretet, szerelem; ~a = szerető, szerelmes; ~е = szeretettel
portugale: gostar de, amar; ~o = amor; ~aĵo = amor carnal; en~iĝi = apaixonar-se; ~indumi = namorar; mal~i = odiar.
ruse: любить; ~о = любовь; ~а = любовный; ~е = с любовью
radiko: amas-
baza vorto: amas-o
difino: Granda kvanto kune
ekzemploj: La preleginto ricevis amason da demandoj. — Sur la skribotablo amasiĝas pli kaj pli da dokumentoj. — La ĉefa deziro de avarulo estas amasigi monon. — La malkuraĝuloj forkuris amase. — Pro la sukcesa filmo, homamaso kolektiĝis en longaj vicoj. — Tiun libron eble ne ŝatos sciencistoj, sed ĝi certe plaĉos al la popolamaso.
angle: an amount, a mass, a heap, a pile
ĉine: 群
france: (un) amas, tas, monceau; ~e = en tas, en masse, en foule; ~igi = amasser; hom~o = (une) foule.
germane: Masse, (große) Menge
hispane: multitud; gran cantidad
hungare: tömeg ; ~а = tömeges; ~е = tömegesen
portugale: monte (quantidade), multidão; ~e = em massa, em bando; ~igi = amontoar, acumular; hom~o = multidão; popol~o = populacho, plebe
ruse: масса, куча, скопление; ~а = массовый; ~е = массово, толпой, кучей
radiko: ambaŭ
baza vorto: ambaŭ
difino: Ĉiuj du, tiuj du, la du.
ekzemploj: Por rapide naĝi, oni bezonas uzi ambaŭ brakojn kaj ambaŭ krurojn. — Ambaŭflanke de ŝi staris statuoj. — Al vi klopodojn kaj al mi suferojn vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas senutilaj. — Li kapablas skribi per ambaŭ manoj, do li estas ambaŭdekstra.
angle: both
ĉine: 两者
france: tous (les) deŭ; ~dekstr-a = ambidextre
germane: beide
hispane: ambos, ambas
hungare: mindkettő, mind a kettő, mindkét
portugale: ambos, um e outro; ~dekstra = ambidestro.
ruse: оба
radiko: amerik-
baza vorto: Amerik-o
difino: Aro de landoj, situantaj oriente de Azio kaj okcidente de Eŭropo kaj Afriko
ekzemploj: La tri ĉefaj partoj de Ameriko estas: Norda Ameriko, Centra Ameriko kaj Suda Ameriko. — La enloĝantojn de Ameriko oni nomas amerikanoj. — Tio estas tipe Nord-Amerika muziko, ĉu ne?
angle: America, the Americas - *not* the United States of America (= Usono)
ĉine: 美洲
france: (l', une) Amérique ( pas les États-Unis, le continent) ; ~a = américain(e); ~ano = (un) Américain.
germane: Amerika
hispane: América (Continente americano)
hungare: Amerika; ~a = amerikai
portugale: América
ruse: Америка
radiko: amik-
baza vorto: amik-o
difino: Ŝatata, kara homo.
ekzemploj: Dum la semajnfinoj mi kutimas amuziĝi kun miaj geamikoj. — Kato kaj hundo estas ordinare malamikoj. — Mi tre amas mian koramikinon. — Iom post iom, antaŭaj nekonatoj amikiĝas unu kun la alia.
angle: friend
ĉine: 朋友
france: (un) ami; ~a = amical(e) ; ~e = amicalement; mal~o = (un) ennemi; kor~in-o = (une) petite amie; ~iĝi = devenir ami(e), rentrer en amitié.
germane: Freund
hispane: amigo; ~a = amigable
hungare: barát; ~а = baráti; ~е = barátilag
portugale: amigo; ~a = amigável; mal~o = inimigo; kor~o = namorado; ~iĝi kun = fazer amizade com
ruse: : друг; ~а = дружеский; ~е = по-дружески
radiko: amuz-
baza vorto: amuz-i
difino: Plezurigi, ĝuigi, ridigi.
ekzemploj: Viaj rakontoj amuzas min. — Mi opinias tiun komedion tre amuza. — En la venonta semajno ni vizitos la amuzejon ĉe la urba parko. — Dimanĉon ni amuziĝos.
angle: to amuse, to entertain
ĉine: 娱乐
france: amuser, divertir; ~o = (une) distraction, (un) divertissement ; ~a = amusant(e), plaisant(e); ~iĝ-i = se divertir.
germane: amüsieren, unterhalten (i.S.v. Zerstreuung bieten), Vergnügen bereiten
hispane: divertir; ~o = diversión
hungare: szórakozik; ~o = szórakozás
portugale: divertir, distrair; ~o = diversão, distração; ~a = divertido, engraçado; ~iĝi = divertir-se, distrair-se; ~ejo = parque de diversões
ruse: : забавлять, развлекать; ~а = забавный; ~е = забавно
radiko: -an-
baza vorto: an-o
difino: Membro; loĝanto; kredanto.
ekzemploj: Nia klubo ankoraŭ havas malmultajn anojn, sed ĝia anaro kreskas, ĉar pluraj homoj aniĝas. — La kristana religio havas multajn branĉojn. — Eŭropanoj loĝas en Eŭropo. — Ĉu li estas kamparano aŭ urbano?
angle: used to signify a member, adherent or resident of the word that it's added to.
ĉine: 者,相关的人,成员
france: (un) membre (de), habitant ou adepte ; ~aro = (un) groupe, cercle, (une) troupe; Krist~o = (un) chrétien; kamp-ar~o = (un) campagnard, paysan; urb~o = (un) citadin.
germane: Die Nachsilbe kennzeichnet einen Anhänger, ein Mitglied einer Gruppe: vegetar~o = ein Vegetarier - klub~o = ein Klubmitglied.
hispane: miembro; perteneciente a...
hungare: tag
portugale: membro, adepto, sócio, habitante; ~aro = conjunto de sócios; ~iĝi = aderir, tornar-se membro
ruse: суффикс, обозначающий: 1. члена какого-л. коллектива (klub~o = член клуба, akademiano = академик); 2. жителя какой-л. местности (moskv~o = москвич); 3. чьего-л. последователя ('krist~o = христианин, luterano = лютеранин).
radiko: angl-
baza vorto: angl-o
difino: Ano de la ĉefa popolo de Anglujo, lando en eŭropa insulo nordokcidente de Francujo.
ekzemploj: La gramatiko de la angla lingvo estas simpla, sed pli malsimpla, ol tiu de Esperanto. — Angloj vivas en Anglujo kaj parolas la anglan lingvon. — Ŝi skribas al mi angle. — Bela rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino.
angle: an Englishman; ~a = English
ĉine: ~a 英文; ~o 英格兰人
france: (un) Anglais; ~a = anglais(e); ~e = en anglais; ~ino = (une) Anglaise.
germane: Engländer
hispane: inglés
hungare: angol
portugale: inglês
ruse: англичанин; ~а = английский; ~е = по-английски
radiko: angul-
baza vorto: angul-o
difino: Spaco inter du sin tuŝantaj malsamdirektaj muroj; en matematiko: surfaco, kiun limas du duonlinioj kun komuna origino.
ekzemploj: Pro timo la infano sin kunpremis ĉe ĉambrangulo. — Alveninte al la stratangulo, mi ne sciis, ĉu mi turnu min dekstren aŭ maldekstren. — (Figure) Ni devas rigardi tiun novaĵon laŭ diversaj anguloj. — Jen tre angula formo. — Triangulo estas io farata el tri anguloj.
angle: corner
ĉine: 角,角落
france: (un) angle, coin; ~a = angulaire, anguleŭ(se); tri~o = (un) triangle
germane: Winkel, Ecke
hispane: ángulo; esquina
hungare: sarok ; ~a = sarkos
portugale: ângulo, canto; strat~o = esquina
ruse: угол; ~а = угловой
radiko: anim-
baza vorto: anim-o
difino: La ne-korpa parto de iu/io vivanta.
ekzemploj: Vendi sian animon al la diablo. — Ŝia gajo animis la feston. — Kiel naivan animon vi havas! — Post la milito, eĉ ne unu animo (= homo) restis en tiu urbo. — La propono ricevis la unuanimecon.
angle: soul, spirit
ĉine: 灵魂
france: (une) âme; ~a = animé(e), psychique; sen~a = inanimé(e); ~i = animer, re~i = réanimer; unu~ec-o = (l')unanimité.
germane: Seele, Geist (im Gegensatz zum Körper)
hispane: ánimo
hungare: lélek; ~а = lelkes, lelki
portugale: alma, espírito; ~i = animar (dar vida, ação)
ruse: душа; ~а = душевный
radiko: ankaŭ
baza vorto: ankaŭ
difino: Ne nur tiu/tio, sed aldone tiu/tio alia.
ekzemploj: Ne nur homoj, sed ankaŭ bestoj sentas emociojn. — Ankaŭ mi deziras partopreni la ekskurson. — Kiu amas min, amu ankaŭ mian amikon.
angle: also, too
ĉine: 也
france: aussi, également; ~ mi = Moi aussi.
germane: auch, ebenfalls
hispane: también.
hungare: is
portugale: também
ruse: : также, тоже
radiko: ankoraŭ
baza vorto: ankoraŭ
difino: Ne nur en la antaŭa tempo, sed ankaŭ nun; daŭre same.
ekzemploj: La mondo ŝanĝiĝas, sed homoj ankoraŭ militas. — Mi deziras ankoraŭ pli da mono. — Li ankoraŭ ne komencis la laboron. — Antaŭ ol adiaŭi, mi ankoraŭfoje vizitis la malsanulon.
angle: still (li ankoraŭ laboras tie = he still works there), yet (ĉu vi ankoraŭ aĉetis ĝin = have you bought it yet?)
ĉine: 还
france: encore, jusqu'à présent; ~ ne = (ne, n'...) pas encore; ~foj-e = encore une fois.
germane: noch
hispane: aún, todavía.
hungare: még
portugale: ainda; ~foje = de novo, mais uma vez
ruse: еще
radiko: anstataŭ
baza vorto: anstataŭ
difino: En la loko de; en la funkcio de.
ekzemploj: Anstataŭ vino, li trinkos akvon. — Ne servas larmo anstataŭ armo. — Mi petis, ke li iru al la kunveno anstataŭ mi; li plezure anstataŭis min. — Ŝi ne plenumas siajn taskojn, do ni bezonos anstataŭigi ŝin per homo pli laborema. — Dum la kontrolo uzu la anstataŭan aŭton.
angle: instead, in place of ~i = to replace, to substitute
ĉine: 取代,代替
france: à la place de, au lieu de; ~i = remplacer, jouer le rôle de ; ~igi = remplacer, mettre à la place; ~a = de rechange, de substitution ; ~e = en remplacement; ~ant-o = (un) remplaçant.
germane: anstatt, an Stelle von
hispane: en vez de..., en lugar de...; ~i = reemplazar
hungare: helyett
portugale: em vez de, em substituição a, no lugar de; ~i = substituir (tomar o lugar de, funcionar em substituição a); ~igi = substituir (pôr no lugar de)
ruse: вместо, взамен
radiko: -ant-
baza vorto: -ant-
difino: Aktiva je la tempo, dum kiu io agas aŭ statas.
ekzemploj: Li estas leganta = li nune legas, do li estas leganto. —Ofte vivantoj pli ĝenas ol mortintoj. — Piedirante sur malseka strato, mi falis. — Kiam mi vizitis lin, li estis aŭskultanta muzikon. — Dormantan hundon ne veku. — Parolante, li ridis = dum li estis parolanta, li ridis.
angle: Indicates an active present participle, either as an adjective or the person doing the action. From legi (to read) we get leganto (reader) and leganta (reading)
ĉine: 行为者;leganto 读者
france: ant-a = en train de, (-ant-) indique le participe présent actif; ~o = ce qui est - en train de = ce(-lui, -lle) qui; leg~o = celui qui est en train de lire = celui qui lit, (un) lecteur; leg~a = (qui est) en train de lire.
germane: Diese Nachsilbe kennzeichnet das Partizip Präsenz Aktiv oder jemanden, der gerade eine Handlung ausführt: Li estas laboranta. = Er arbeitet jetzt gerade. (Wörtlich: Er ist arbeitend.) - lud~a infano = ein spielendes Kind - Fumanto = ein Raucher.
hispane: indica el participio activo.
hungare: Ez a toldalék az állítmány jelezte időben folyó cselekvést vagy állapotot mutatja. Az ~a végződéssel megtoldva a jelenidejű, cselevő melléknévi igenév képzője. Példák: Li estas laboranta. = dolgozó (most éppen a munkáját végzi); lud~a infano = játszó gyermek
portugale: sufixo que indica fato ainda em curso
ruse: суффикс активных причастий и деепричастий настоящего времени, а также существительных, обозначающих деятеля, совершающего что-л. в настоящем (fal~a = падающий; falante = падая, lernanto = ученик, ludanto = игрок)
radiko: antaŭ
baza vorto: antaŭ
difino: En tempo pli frua; en loko pli proksima; pli frue en vico.
ekzemploj: En la Esperanta alfabeto, la litero “A” venas antaŭ la litero “B”. — Tiuj kutimoj jam ekzistis, antaŭ ol vi naskiĝis. — Antaŭ ol diri ion ajn, pensu bone. — Staru antaŭ mi, por ke mi povu rigardi vin. — Antaŭe ekzistis duetaĝaj domoj tie, sed ili ne plu ekzistas. — Sidu antaŭe, por ke vi aŭdu kaj vidu pli bone la teatraĵon. — Ne eblas antaŭvidi, ĉu pluvos, tial kunportu ombrelon. — Eĉ sciencistoj ne sukcesas precize antaŭdiri la veteron. — Rigardu antaŭen!
angle: before, in front of, ago (when used at the start of a time phrase)
ĉine: 前,之前
france: avant, devant; ~a = antérieur(e), précédent(e); ~e = auparavant; ~e-n (!) = vers l'avant, (en avant !); ~eco = (l')antériorité; ~vidi = prévoir.
germane: vor (sowohl räumlich als auch zeitlich)
hispane: antes
hungare: előtt
portugale: antes de, na frente de; ~e = antes, na frente; ~o = frente; ~eco = antecedência; ~ulo = antecessor, antepassado; ~diri = predizer; ~vidi = prever
ruse: перед , до, прежде, раньше, тому назад (о времени)
radiko: antikv-
baza vorto: antikv-a
difino: Ekzistinta antaŭ tre longa tempo; ekzistanta de antaŭ tre longa tempo; tre malnova.
ekzemploj: Antikvaj kutimoj ankoraŭ estas respektataj. — Tiaspecan meblon vi eble sukcesos aĉeti ĉe antikvaĵejo. — La antikvuloj ne havis niajn komfortojn.
angle: ancient, antique
ĉine: 古代
france: antique, ancien(ne); ~aĵo = (une) antiquité; ~aĵ-isto = (un) antiquaire; ~ul-o-j = (les) anciens.
germane: antik(e,r,s)
hispane: antigua, antiguo
hungare: antik
portugale: antigo; ~aĵejo = antiquário
ruse: древний, старинный, античный
radiko: aparat-
baza vorto: aparat-o
difino: Pli-malpli granda, pli-malpli malsimpla ilo.
ekzemploj: Bonvolu ŝalti la radiaparaton, por ke ni povu aŭskulti muzikon. — Mi aĉetis aparaton por senŝeligi terpomojn. — Jes, la aparataro de tiu laborejo sufiĉas.
angle: device
ĉine: 仪器
france: (un) appareil ; ~ar-o = (un) appareillage, équipement d'appareils.
germane: Apparat, Gerät
hispane: aparato
hungare: aparát, készülék
portugale: aparelho, máquina
ruse: : аппарат, прибор; ~а = аппаратный
radiko: apart-
baza vorto: apart-a
difino: Ne kuna; dis(igit)a de; sola en sia speco.
ekzemploj: Mendi du apartajn ĉambrojn en hotelo. — Kvankam geedzoj, ili loĝas en apartaj domoj. — Mi legis vian leteron kun aparta intereso. — Tiu birdo havas kiel apartaĵon sian eksterordinaran koloron. — Ni bezonas apartigi la faktojn disde la opinioj. — La enloĝantoj de pluraj landoj vivis aŭ ankoraŭ vivas sub rasapartismo.
angle: separate, particular, special, apart; ~e in particular, especially
ĉine: 特别的
france: séparé(e), particulier(ère); ~e = à part ; ~aĵo = (une) particularité; ~igi = mettre à part; ~ismo = séparatisme.
germane: (ab)getrennt(e,r,s), (ab)gesondert(e,r,s), apart(e,r,s), bseonders, besonder(e,r,s)
hispane: particular, especial
hungare: külön
portugale: separado, à parte, peculiar, específico; ~aĵo = peculiaridade; ~igi = separar; ras~ismo = segregação racial
ruse: отдельный, особый; ~е = особо, отдельно, обособленно
radiko: aparten-
baza vorto: aparten-i
difino: Esti ies havaĵo; esti parto de aro aŭ grupo; esti ies afero.
ekzemploj: Bonvolu redoni al mi tiun libron, ĉar ĝi apartenas al mi. — Esperanto apartenas al la homaro. — Nur riĉuloj povas aparteni al tiu klubo. — Ne apartenas al mi decidi, kiu el vi du pravas. — Unu el la apartenaĵoj de Esperanto estas ĝia simpla gramatiko.
angle: to belong
ĉine: 属于
france: appartenir, être à quelqu'un ; ~o = (l', une) appartenance; ~aĵo = (un) bien.
germane: (zu etwas) gehören, angehören
hispane: pertenecer
hungare: tartozik v-kihez/v-mihez
portugale: pertencer a; ~aĵo = atributo, propriedade
ruse: принадлежать, относиться
radiko: apenaŭ
baza vorto: apenaŭ
difino: Preskaŭ ne, ne tute tiom.
ekzemploj: Pro sia dikeco, ŝi apenaŭ sukcesis surmeti la veston. — Kiam ŝi venis de la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon. — Tio kostas apenaŭ kvin eŭrojn (ekzemple:4,99).
angle barely, hardly
ĉine: 几乎
france: à peine, dès que
germane: kaum, gerade noch, nur mit Mühe
hispane: apenas
hungare: alig
portugale: apenas, mal, a custo, quase não
ruse: едва
radiko: aper-
baza vorto: aper-i
difino: Ekvidiĝi; ekesti; montri sin.
ekzemploj: Jam la unuaj floroj aperas en la ĝardeno. — Nu, fine vi aperis! — Aperis la nova libro verkita de ŝi. — La superregado de la angla lingvo kaj la tutmonda unuformiĝo kondukas al la malapero de multaj lingvoj.
angle: to appear, emerge
ĉine: 出现,呈现
france: apparaître, se montrer, comparaître; ~o = (une) apparition, (un) phénomène; mal~o = (une, la) disparition.
germane: erscheinen
hispane: aparecer, mostrarse
hungare: megjelenik
portugale: aparecer
ruse: появиться, показаться, возникнуть; ~о = появление, возникновение, выход
radiko: apog-
baza vorto: apog-i
difino: Subteni kaj firmigi objekton pere de alia; subteni iun alian aŭ liajn ideojn, proponojn, kaj tiel plu.
ekzemploj: Jen plafono apogita sur kolonoj. — Mi apogas vian proponon. — La prezidanto ĉiam apogas la membrojn de la grupo. — Prizorgu, por ke estu apogilo de ĉi tiu falonta muro. — Kiam esplorado kaŭzas suferadon de bestoj, ĝi estas malapoginda.
angle: to support (as a wooden beam does a roof, not as a sportsfan does his team = subteni)
ĉine: 支持,支撑
france: appuyer (à, sur), soutenir; ~o = (un) appui, soutien ; ~ilo = (un) étai; mal~inda = à désapprouver.
germane: (auf/unter)stützen
hispane: apoyar, ~o= apoyo
hungare: támogat, alátámaszt; ~о = alátámasztás, tám, támasz, gyám
portugale: apoiar; encostar; sustentar; ~ilo = encosto; man~ilo = corrimão
ruse: поддерживать; ~о = опора, поддержка
radiko: apud
baza vorto: apud
difino: Vorto esprimanta proksimecon, pli-malpli grandan najbarecon.
ekzemploj: Li staris tutan horon apud la fenestro. — Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas. — Ŝi loĝas en la apuda domo. — La ĉapelo estas sur la tablo, kaj la gantoj kuŝas apude. — La arbo staris tute apude de la rivereto. — Li apudestas al sia patro.
angle: beside, alongside
ĉine: 在旁,旁边
france: à côté de, (au)près de; ~a = proche, adjacent(e), voisin(e); ~i = joŭter, avoisiner; ~e = à ĉoté, dans le voisinage.
germane: neben, nahe (bei)
hispane: al lado de, junto a, contiguo a
hungare: mellett
portugale:junto de; perto de; ~a = adjacente, contíguo, próximo, vizinho; ~lima = limítrofe
ruse: около, возле, вблизи (предлоги); ~а = находящийся около, вблизи, близкий; ~е = рядом, около, возле, вблизи (наречия)