Vt: B

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: babil-
baza vorto: babil-i

difino: Paroli pri ne (tre) seriozaj aferoj.

ekzemploj: Ni senzorge tra-babilis/pasigis babilante horojn en la drinkejo. – Li babilas anstataŭ labori. ─ Ne timu tranĉilon, timu babilon. – Jen vi ne-halt-ig-ebl-e babilaĉis dum mi simple staris kaj aŭskultadis. — Eniru en la retan babilejon, se vi volas diskuti kun aliaj homoj pri diversaj temoj. — Li estas ankaŭ tre babilema. – Tie estis kafejo, kie ordinare multaj babiluloj kolektiĝis.

angle: to chat, to converse
ĉine: 闲谈
france: babiller, causer, bavarder, papoter, tchatcher; ~o = (un) babillage
germane: sich unterhalten (ein Gespräch führen), plaudern
hispane: conversar, platicar
hungare: beszélget, cseveg
portugale: tagarelar, bater papo; ~ejo = sala de bate-papo (Internet); el~i = revelar segredo por tagarelice; kaf~o = bate-papo ao café
ruse: болтать, разговаривать



radiko: baldaŭ
baza vorto: baldaŭ

difino: Post mallonga tempo.

ekzemploj: Mi ne atendis vin tiel baldaŭ. — Ĝis baldaŭa revido! — Ŝi ne volis pensi pri la baldaŭo, sed gustumi la nunajn sentojn. — Kiam vi venos? Baldaŭ/Baldaŭe! — Baldaŭ pluvos.

angle: soon
ĉine: 马上,立刻
france: bientôt, sous peu ; ~a = prompt(e), prochain(e)
germane: bald
hispane: pronto
hungare: nemsokára, hamarosan
portugale: em breve; ~a = iminente
ruse: вскоре, скоро; = скорый, вскоре предстоящий



radiko: banan-
baza vorto: banan-o

difino: Frukto de grandega herbeca (sed palmo-simila) planto kun flaveca ŝelo kaj blanka pli-malpli faruneca karno.

ekzemploj: La fruktoj de la bananujo estas kurbaj kaj longaj. — Kelkaj banan-specoj estas tre bongustaj. — El la folioj de aliaj bananarboj oni faras ŝnurojn, retojn kaj tiel plu. — Mi ne ŝatas bananojn.

angle: banana
ĉine: 香焦
france: (une) banane; ~ujo = (un) bananier (pas le bateau: bananŝipo).
germane: Banane
hispane: banano
hungare: banán
portugale:banana; ~ujo = bananeira; ~ejo = bananal
ruse: банан



radiko: bank-
baza vorto: bank-o

difino: Ŝtata aŭ privata entrepreno okupiĝanta pri financo (mon-aferoj): pruntoj, ĉekoj, akcioj.

ekzemploj: En ĉinaj bankoj kuŝas 6700 miliardoj da juanoj (=ĉina mono) el personaj mon-deponoj. — "Nutraĵo-bankoj" disdonis manĝaĵojn al homoj ne povantaj aĉeti sufiĉan manĝaĵon. — Jen koleregaj homoj bruligantaj kaj detruantaj la luksegajn internaciajn bankajn konstruaĵojn. — Bankisto estas oficisto aŭ estro, kiu sin okupas pri bankaj aferoj.

angle: bank
ĉine: 银行
france: (une) banque; ~a = bancaire; ~isto = (un) banquier.
germane: Bank (Geldinstitut)
hispane: banco (economía)
hungare: bank
portugale: banco (instituição financeira); ~estro = banqueiro; ~oficisto = bancário
ruse: : банк; = банковый, банковский



radiko: batal-
baza vorto: batal-i

difino: Uzi forton kontraŭ iu (malamika).

ekzemploj: Batali estas peni por venki iun atakante aŭ defendante, precipe en milito. — La armeo kuraĝe batalis. — La knaboj interbatalis per neĝbuloj. — Ni devis batali kontraŭ grandaj malfacilaĵoj. — La bataloj de la lasta milito estis tre akraj. — Mi ne estas batalema. — Ĉu vi ne havas en via mano lancon aŭ glavon aŭ alian batalilon? — Ni devas kontraŭbatali la korpan doloron.

angle: to fight, to battle, to engage in combat; ~o = a fight, a battle
ĉine: 打战,鬪争
france: combattre, se battre, lutter; ~o = (une) bataille, (un) combat ; ~ad·o = (une) campagne, intervention (militaire); ~ilo = (une) arme; ~ema = batailleur(-euse).
germane: kämpfen
hispane: batallar, luchar, -o = batalla, lucha
hungare: harcol
portugale:batalhar, lutar, combater; ~o = batalha; ~ado = peleja, campanha; ~ejo = campo de batalha; ~ilo = arma
ruse: сражаться, биться, драться; = сражение, битва, бой, схватка, драка; = боевой, батальный



radiko: baz-
baza vorto: baz-o

difino: Malsupra parto de objekto, kiu portas ĝin; objekto sub objekto, kiu portas ĝin; tio, sur kio io estas konstruita; bazi = konstrui, starigi ion (ankaŭ: opinion, decidon) sur io.

ekzemploj: Bazo de turo, de vazo, de statuo, de monto, de triangulo, de vegetaĵo. — La justeco estas la bazo de socio. — Volo, laboro, obstino estas la bazoj de sukceso. — Ni devas bazi konstruon sur la roko. — La turo baziĝas sur dika masonaĵo. — Nia metodo baziĝas sur la praktiko. — Via teorio estas senbaza. — Surbaze de tiu ĉi dokumento, oni povus verki specifajn planojn.

angle: a base, a basis, a footing, platform or stem
ĉine: 基本
france: (une) base; ~a = basal(e), basique, essentiel(le); ~i = baser (sur); ~iĝi = se baser, reposer (sur); sen~a = non fondé.
germane: Grund-, Unterlage, Basis
hispane: base
hungare: bázis, alap
portugale:base, fundamento; ~a = básico; ~i = basear, fundamentar; ~iĝi = basear-se, fundamentar-se; sen~a = sem base, infundado
ruse: база, базис, основание, основа; = базовый, базисный, основной



radiko: bazar-
baza vorto: bazar-o

difino: Loko kun multaj vendo-tabloj aŭ -budoj.

ekzemploj: Granda, sub-tegmenta aŭ subĉiela vendejo, kie kunestas diversaj sendependaj vendo-budoj, estas bazaro. — Ekzistas ankaŭ grandaj bazaroj, kie estas aĉeteblaj diversaj brokantaĵoj. — Superbazaro estas granda memserva vendejo sub-tegmenta, kiu ofertas ĉiaspecajn nutraĵojn kaj iujn aliajn varojn (vendaĵojn) ofte bezonatajn en la ĉiutaga vivo. — Nekredeble, tiu bazarulo sukcesus vendi ion ajn.

angle: a market (*not* merkato), a store, a bazaar
ĉine: 商店
france: (un) marché, (une) foire, un bazar; ~isto = (un) marchand forain; ~ulo = (un) camelot; super~o = (un) supermarché.
germane: Markt (i.S.v. z.B. Wochenmarkt), Basar
hispane: bazar, mercado
hungare: bazár
portugale:bazar, feira, mercado; super~ = supermercado
ruse: рынок, базар; = рыночный, базарный



radiko: bedaŭr-
baza vorto: bedaŭr-i

difino: Diri aŭ pensi: "estas malbone, ke tio okazis tiel".

ekzemploj: Bedaŭri la mortintan patrinon, la forpasintan junecon, la maltrafon de vagonaro. — Nia bedaŭrata prezidanto estos ĉiam memorata de ni. — Mi bedaŭras, ke mi ne povos vin viziti. — Mi sentas grandan bedaŭron pro tio. — Mi bedaŭre eksciis lian morton. — Temas vere pri bedaŭrinda okazaĵo.— Bedaŭrinde mi ne povos veni.

angle: to regret, be sorry
ĉine: 后悔
france: regretter, déplorer ; ~o = (un) regret; ~e = à regret; ~inda = regrettable, fâcheŭ; ~inde = malheureusement, hélas.
germane: bedauern
hispane: lamentar
hungare: sajnál
portugale: deplorar, lastimar, lamentar; ~o = pesar; ~e = com pesar; ~inda = lamentável, lastimável; ~inde = lamentavelmente, infelizmente; ~indulo = pobre-coitado
ruse: жалеть, сожалеть; = сожаление; = с сожалением



radiko: bel-
baza vorto: bel-a

difino: Vidinda kun plezuro pro formo, koloroj, ...

ekzemploj: Bela infano, vazo, animo, ago. — Li kantas tre belan kanton. — Ŝi paroladis al ili pri la belo, vero kaj bono. — En nia lando estas multaj belaĵoj de la naturo. — Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco. — En la dometo ĉio estis malgranda, sed beleta kaj pura. — Mi ne ŝatas ĉi tiun malbelan domon.

angle: beautiful
~o and ~eco = beauty ĉine: 美丽
france: beau, belle; ~o = le beau ; ~e = avec beauté, bien; ~eco = la beauté; ~ega = magnifique; mal~a = laid(e); mal~eg·a = hideŭ, affreŭ; ~igi = embellir.
germane: schön
hispane: bonito, bello
hungare: szép
portugale: belo, bonito; ~o, ~eco = beleza (qualidade); ~ega = lindo; ~igi = embelezar; ~igisto = esteticista; mal~a = feio
ruse: : красивый; = прекрасное, красота (отвлечённое понятие); ~i = выглядеть красивым; = красиво, хорошо



radiko: benk-
baza vorto: benk-o

difino: Meblo por sidi (por pluraj homoj).

ekzemploj: Benko estas longa tabula sidilo por pli ol unu persono. — En hejmo, aŭto, vagono, kaj similaj lokoj oni trovas benkojn. — Ŝi sidigis lin sur la benkon. — Ĉe la landlimo la senpasportuloj devis atendi, sidante sur longa benko.

angle: bench
ĉine: 椅子
france: (un) banc, ~et-o = un petit-banc, escabeau.
germane: Bank (die Sitzgelegenheit)
hispane: banco, asiento
hungare: pad
portugale:banco (móvel de sentar)
ruse: скамья, скамейка, лавка, сидение



radiko: best-
baza vorto: best-o

difino: Vivanta estaĵo povanta movi sin de unu loko al alia (ne homo, ne planto).

ekzemploj: Ĝi estas nek homo nek besto nek ŝtonego. — Ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel ne-ating-ebl-e alte super ĉiuj aliaj bestoj? — Oni povos malkovri la montan regionon, ĝian kreskaĵaron, ĝian bestaron. — Ŝi demandis ion, parolante al sia dorlot-besto. — Rabobestoj estas bestoj, nutrantaj sin per karno. — Ĉevaloj ankaŭ taŭgas kiel fortaj tir-bestoj.

angle: animal, beast
ĉine: 野兽
france: (un) animal, (une) bête ; ~a = bestial(e), animal(e); ~e = bestialement; ~ec·o = (la) bestialité; ~ejo = (une) ménagerie.
germane: Tier
hispane: animal
hungare: állat
portugale: bicho, animal; ~aĉo = bicharoco; ~aro = fauna; ~aĵo, ~eco = bestialidade; ~ejo = curral, chiqueiro, aprisco etc.; ~igi = animalizar, embrutecer.
ruse: зверь, животное; = звериный, зверский; = по-звериному, как зверь, зверски



radiko: bezon-
baza vorto: bezon-i

difino: Ne povi esti aŭ ne povi fari ion sen io aŭ iu mankantaj.

ekzemploj: Bezoni ripozi, iri, trinki. — Pri tio ni ne bezonas paroli. — Tio bezonigas multan tempon. — Bezono estas plej forta ordono. — En okazo de bezono voku min. — Malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estas tute senbezone. — Mi bezonas ion por manĝi. — Kion vi bezonas?

angle: to need, require
ĉine: 需求
france: avoir besoin (de); ~o = (un) besoin ; ~a = utile, nécessaire; ~ata = indispensable.
germane: benötigen, bedürfen
hispane: necesitar
hungare: kell, szükséges, rászorul
portugale: precisar de, necessitar; ~o = necessidade; ~ata = necessário
ruse: нуждаться, иметь потребность; = потребность, нужда, надобность; = необходимый, нужный



radiko: bibliotek-
baza vorto: bibliotek-o

difino: Librejo, libraro, kie oni povas legi aŭ prunti librojn.

ekzemploj: En biblioteko oni konservas librojn, gazetojn kaj eventuale ankaŭ aliajn registritajn aĵojn (son-diskojn, filmojn kaj tiel plu) por ebligi al la homoj legi, uzi aŭ pruntepreni ilin. — Li havas riĉan libraron, tio estas vera persona biblioteko. — En biblioteko estas multaj libroŝrankoj. — La bibliotekisto konsilis al mi interesajn legaĵojn.

angle: a library
ĉine: 图书馆
france: (une) bibliothèque; ~isto = (un) bibliothéquaire.
germane: Bibliothek
hispane: biblioteca
hungare: könyvtár
portugale: biblioteca
ruse: библиотека; = библиотечный



radiko: bicikl-
baza vorto: bicikl-o

difino: Du-rada veturilo funkciigata per piedoj; bicikli = veturi per biciklo.

ekzemploj: Bicikloj havas du egale grandajn radojn. — Senkostaj publikaj bicikloj jam sukcese uzeblas en multaj urboj. — Li foje biciklis al apuda vilaĝo por spekti pied-pilkan ludon. — Mi iras al mia laborloko bicikle.

angle: bicycle, bike
ĉine: 双轮脚踏车
france: (une) bicyclette, (un) vélo(cipède) ; ~e = à bicyclette ; ~i = faire du vélo
germane: Fahrrad
hispane: bicicleta
hungare: kerékpár, bicikli; ~i = kerékpározik, biciklizik
portugale:bicicleta; ~i = andar de bicicleta; ~ado = ciclismo; ~isto = ciclista
ruse: велосипед; ~i = ездить на велосипеде; = велосипедный; = на велосипеде



radiko: bier-
baza vorto: bier-o

difino: Malforte alkohola trinkaĵo el greno.

ekzemploj: Hela, malhela, nigra, flava biero. — La germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis diversaj specoj de ĝi. — Jen estas kruĉoj plenaj de biero kaj vino. — Mi ne ŝatas bieron kaj eĉ ne la bieran odoron.

angle: beer
ĉine: 啤酒
france: (de la) bière ; ~ejo = (une) brasserie; ~far-isto = (un) brasseur.
germane: Bier
hispane: cerveza
hungare: sör
portugale: cerveja; ~ejo = cervejaria
ruse: пиво



radiko: bild-
baza vorto: bild-o

difino: Io videbla (vera aŭ desegnita, pentrita, fotita, projekciita); ankaŭ io videbla nur en pensoj.

ekzemploj: Tiu montara pejzaĝo prezentos plaĉan bildon. — Rigardi sian bildon en spegulo estas bele/belas. — La rivero spegulas la bildon de la luno. — Mi havas libron kun belaj bildoj. — Li estas la vivanta bildo de sia patro. — Jen la grafikaĵo, kiu bildigas la elspezojn de nia asocio. — Lum-bildo estas bildo sur tra-videbla folio, kiun oni povas rigardi pere de tra-lumo aŭ grandige projekcii sur ekranon.

angle: a picture, an image
ĉine: 图像
france: (une) image, figure, illustration ; ~a = figuré(e), figuratif; ~igi = représenter, mettre en image; lum~o = (une) diapositive.
germane: Bild
hispane: dibujo, foto
hungare: kép
portugale: quadro, figura, gravura; ilustração; ~igi = desenhar, pintar
ruse: картина, картинка, изображение, образ; = картинный, картиночный



radiko: bilet-
baza vorto: bilet-o

difino: Papereto aŭ kartoneto por eniri spektaklon aŭ por veturi per publika veturilo; papera mono.

ekzemploj: Fervoja, teatra, loteria bileto, flugbileto. — Mi ĵus aĉetis la bileton por la vagonaro. — Mi perdis la teatran bileton. — Mi ne havas multajn mon-biletojn en mia monujo.

angle: a ticket
ĉine: 票,车票
france: un billet ; enir~o = (un) billet d'entrée; ~(vend)ejo = (une) billetterie, (un) guichet.
germane: Fahr-, Eintrittskarte, Billett, Geldschein
hispane: ticket, boleto
hungare: jegy, biléta
portugale: bilhete, cédula; ~ejo = bilheteria; enir~o = entrada (para entrar em cinema, teatro etc.); mon~ = cédula, nota (dinheiro); vojaĝ~ = passagem (ônibus, trem etc.)
ruse: билет



radiko: bird-
baza vorto: bird-o

difino: Besto du-krura kun flugiloj, kun plumoj, ovo-naska, ekzemple: anaso, korvo, hirundo, aglo, struto,...

ekzemploj: Birdoj flugas en la ĉielo. — Anaso, koko kaj meleagro ne flugas en la ĉielo. Ili estas kortobirdoj. — Anaso, cigno, mevo estas naĝobirdoj. — Nuntempe ekzistas grava malsano, la birda gripo. — Aviadiloj flugas birde, sed la flugiloj ne moviĝas.

angle: a bird
ĉine:
france: (un) oiseau ; ~a = aviaire; ~aĵo = de la volaille; ~ido = (un) oisillon.
germane: Vogel
hispane: pájaro, ave
hungare: madár
portugale: ave, pássaro; ~aĵo = carne de ave; ~ejo = viveiro de pássaros; ~ido = passarinho (filhote)
ruse: птица; = птичий



radiko: blank-
baza vorto: blank-a

difino: Senkolora, tute hela; kun koloro de neĝo, kreto, pura kalko.

ekzemploj: Lavu ĝin, kaj ĝi estos pli blanka ol neĝo. — Kiam mi farbas miajn desegnaĵojn, mi neniam bezonas la blankon/la blankan koloron. — Pro zorgoj, ne pro jaroj, blankiĝas la haroj. — Blankuloj estas la homoj kun hela haŭto, ĝenerale eŭropanoj. — Ovo-blankon oni kirlas por multaj receptoj de kuko.

angle: white; ~i to be white; ~igi to whiten
ĉine: 白色的
france: blanc(he); ~o = le blanc (couleur); ~i = être blanc de blanc; ~iĝi = blanchir (devenir blanc); ~igi = blanchir (rendre blanc); ~ulo = (un) blanc (de peau); ovo~o = blanc d'œuf.
germane: weiß(e,r,s)
hispane: blanco (color)
hungare: fehér
portugale:branco, alvo; ~igi = alvejar, branquear; okul~o = esclerótica; ov~o = clara de ovo
ruse: белый



radiko: blu-
baza vorto: blu-a

difino: Kun koloro de ĉielo sennuba.

ekzemploj: La ĉielo estas blua. — Marista bluo estas unu speco de bluo. — Farbu la pordon blua! — Ŝiaj okuloj estas profunde bluaj.

angle: blue; ~i to be blue; ~igi to make blue
ĉine: 蓝色的
france: bleu(e) ; ~o = le bleu (couleur) ; ~i = être bleu(e), rayonner le bleu; ~iĝi = bleuir.
germane: blau(e,r,s)
hispane: azul (color)
hungare: kék
portugale: azul
ruse: синий