Vt: D1

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: dimanĉ-
baza vorto: dimanĉ-o

difino: Tago de la semajno, inter sabato kaj lundo.

ekzemploj: Dimanĉo estas por multaj homoj senlabora tago. — La antaŭan dimanĉon sunis. — La dimanĉa kaj familia manĝado estas la plej bona. — En nia familio ĉiusemajne ni faras dimanĉan promenadon en la posttagmezo. — Dimanĉe la vilaĝanoj surmetas siajn dimanĉajn vestojn, kiuj estas belegaj kaj tre koloraj. — En mia vilaĝo, kiam dimanĉas, ĉiuj festas.

angle: Sunday
ĉine: 星期日
france: dimanche; ~a = dominical(e); ~e = (le) dimanche (quand c'est dimanche).
germane: Sonntag
hispane: domingo
hungare: vasárnap
portugale: domingo; ~a = dominical
ruse: воскресенье; = воскресный; = в воскресенье



radiko: dir-
baza vorto: dir-i

difino: Elbuŝigi vortojn; buŝe sciigi (diri ion al iu).

ekzemploj: Saĝulo scias, kion li diras; malsaĝulo diras, kion li scias. — Oni povas ankoraŭ diri: scion akiru, sed ne ĉion eldiru. — Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas. — Mi komprenis vian diraĵon. — Mi ne atentas la onidirojn. — Mi aldiris ion, sed ŝi tuj kontraŭdiris tion. — Verdire mi ne kredas tion.

angle: to say, to tell
ĉine: 诉说,告诉
france: dire ; ~o = un dire, dit, propos; ~aĵo = (un) ouï-dire; oni~o = (un) on dit, (une) rumeur; kontraŭ~i = contredire, objecter.
germane: sagen
hispane: decir
hungare: mond
portugale: dizer; ~o, ~aĵo = dito; oni~o = boato; al~i = acrescentar ao que já foi dito; kontraŭ~i = contradizer
ruse: сказать; ~o = высказывание, сказанное



radiko: direkt-
baza vorto: direkt-o

difino: Tien, kien iu/io iras; vojo irota [norden, dekstren, rekte antaŭen kaj tiel plu]; direkti = turni kaj/aŭ irigi/stiri al iu direkto aŭ celo (ankaŭ: orkestron, entreprenon kaj tiel plu).

ekzemploj: El kiu direkto venas la vento. — Por ne perdi la vojon ni petu, ke iu montru al ni la direkton. — Direktu vin al sudo. — Mi zorgis pri la edukado kaj bona direktado de mia malpli aĝa frato. — Nia ŝipeto estas tre facile direktebla, ĉar ĝi havas bonan direktilon, kaj plie bonan direktiliston. — Ĉi tiu vojo direktiĝas al la arbaro. — Li lerte aldirektis nian paroladon ĝis la celo. — Ĉi tiu strato estas unudirekta.

angle: a direction
ĉine: 方向;direkti 领导,指向
france: une direction (vers); ~i = diriger (vers), amener; ~ebla = dirigeable, maniable; ~ilo = (un) gouvernail, guidon; ~il-isto = (un) pilote, timonier; ~iĝi = se diriger vers, cingler vers.
germane: Richtung
hispane: dirección (movimiento)
hungare: irány
portugale: direção, rumo, sentido; ~i = encaminhar; dirigir (empresa, veículo etc); gerir; ~ilo = leme, volante; ~isto = diretor, dirigente; ~ilisto = timoneiro, piloto, chofer
ruse: направление; ~i = направлять; = дирекционный, показывающий направление



radiko: dis-
baza vorto: dis-a

difino: Al pluraj aŭ multaj direktoj; tiel, ke ekestas pluraj aŭ multaj pecoj.

ekzemploj: Disaj aferoj estas aferoj, kiuj ne estas kunaj. — Ili dise foriris. — Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn, mi iris dekstren kaj li iris maldekstren. — Atentu pri disigo de la frazoj per punkto sekvata de interspaco. — Post alkutimiĝo doloras la disiĝo. — Bonvolu distranĉi la panon kaj disdoni la pecojn. — Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn kaj senŝanĝajn vortojn. — Ili estas nedisigeblaj.

angle: a prefix to mean scattered, dispersed, separated
ĉine: 表示分散,分离之前缀词;disa分散的;disigi 使分散
france: désuni(e), épars(e), dispersé(e), éparpillé(e) en préfixe exprime la séparation avec dispersion ; ~e = en se séparant, en rompant les rangs; ~igi = disperser, séparer; ~iĝi = se disperser; ~iĝ-o = (la) séparation; ~ig-ilo = (une) cloison, séparation; ~membriĝ-o = (la) désarticulation; ~doni = distribuer; ne~ig-ebla = inséparable, indissoluble.
germane: Die Vorsilbe zeigt die Trennung oder(Ver)teilung: doni = geben / ~doni = verteilen, iri = gehen, ~iri = auseinandergehen.
hispane: prefijo que denota dispersión
hungare: szét-
portugale: prefixo que indica distribuição, separação ou dispersão; ~a = disperso; ~doni = distribuir; ~igi = apartar, separar; ~iĝi = separar-se; ~fali = ruir, desabar; ~de = de (separação ou distinção); ~duiĝi = bifurcar-se; ~iri = tomar caminhos diversos; ~ĵeti = espalhar (jogando); ~kuri = debandar; ~konigi = divulgar; ~erigi = fragmentar; ~membrigi = desmembrar; ~neniiĝi = desfazer-se, esvair
ruse: приставка, обозначающая разъединение и обычно переводимая русскими приставками раз- и рас- (например: disiri - разойтись, dismembrigo - расчленение); = разъединённый, разрозненный, разобщённый; = врозь, порознь



radiko: diskut-
baza vorto: diskut-i

difino: Interparoli, interŝanĝante opiniojn.

ekzemploj: Mi ne volas pri tio plu diskuti. — Oni longe diskutis pri tiu propono. — Nia diskuto ne daŭris longe. — Tiu afero estas nediskutebla en nia lando. — Mi submetis la projekton al publika diskutado. — La demando estas diskutinda, mi pensas. — Ni pridiskutis la politikon de la partio. — La leĝo estis akceptita sendiskute. — Pro la diskutaĉo ili disiĝis.

angle: to discuss; ~o a discussion
ĉine: 讨论
france: discuter, débattre ; ~o = une discussion, un débat; ~a = controversé(e); ~ebla = discutable; ~inda = digne d'examen; ~aĉ-i = ergoter; pri~i = débattre, délibérer.
germane: diskutieren
hispane: discutir, hablar de
hungare: tanácskozik, vitatkozik
portugale: discutir, debater; ~aĉo = bate-boca; ~ebla = discutível (passível de discussão); ~inda = discutível (que merece discussão)
ruse: обсуждать, дискутировать, спорить; ~o = дискуссия, прение, обсуждение; = дискуссионный




radiko: distrikt-
baza vorto: distrikt-o

difino: Teritorio kiel aparta administra unuo (ofte subdividaĵo de alia administra teritorio).

ekzemploj: La senlaboreco en pluraj distriktoj atingas pli ol dudek elcentojn. — Oni povas vidi la grandajn loĝ-domojn en la tria distrikto de nia ĉef-urbo. — Nia distrikta urbo havas naŭ-dek-mil loĝantojn. — Jen la distriktestro.

angle: a district
ĉine: 行政分区
france: un district, secteur, une circonscription; ~estro = (un) chef de district, préfet.
germane: Distrikt, Verwaltungsgebiet
hispane: distrito (territorio)
hungare: kerület, körzet
portugale: distrito (geografia)
ruse: район, округ, уезд, административный участок; = районный, окружной, уездный, участковый



radiko: divers-
baza vorto: divers-a

difino: Kun malsamaj ecoj.

ekzemploj: Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. — Por kunigi homojn de diversaj religioj oni proponas komunajn religiojn. — Ni konscias, ke diverseco estas riĉeco. — Oni devas diversigi la fontojn por bone sin informi. — Ĉiuj agas divers-maniere.

angle: different, varied, several types
ĉine: 各式各样的
france: divers(e,) différent(e), varié(e) ; ~e = diversement; -i = différer, varier; ~ec-o = (la) diversité; ~igi = diversifier, (faire) varier
germane: unterschiedlich(e,r,s), verschieden(e,r,s)
hispane: diferente, variado
hungare: különböző
portugale:diverso, variado; ~eco = diversidade, variedade; ~igi = diversificar
ruse: разный, различный, разнообразный; ~i = быть разным, различаться; = по-разному, различно



radiko: do
baza vorto: do

difino: Konklude, vorteto, kiu anoncas konkludon.

ekzemploj: Ĵus pluvis, do ĉio ekstera estas malseka. — Kial do vi ne laboras? — Zorgu do, ke tiuvespere la laboro estos plenumita! — Se estas pluraj, do mankas la "j" je la fino.

angle: so, therefore
ĉine: 表示那么的连接词;表示究竟,到底的副词
france: donc, par suite
germane: also
hispane: por lo tanto
hungare: tehát, hát
portugale: portanto, então, por conseguinte, logo
ruse: 1) итак, значит, короче, ну, следовательно, словом, стало быть, так что, 2) же, ну же, 3) до (нота)



radiko: dokument-
baza vorto: dokument-o

difino: Oficiala papero, skribaĵo; skribaĵo uzata por pruvi aŭ atesti ion; dokumenti: atesti, pruvi per skribaĵo(j).

ekzemploj: La dokumento enhavas kvardek paĝojn. — Portu tiun dokumenton en la oficejon. — Ĉu vi povas plu dokumenti vian tekston. — Hieraŭ vespere mi vidis dokumentan filmon. — Mia dokumentujo estas plenplena. — Vi trovos la dokumentaron sur la plej alta breto.

angle: document
ĉine: 文件
france: un document, titre ; ~a = documentaire ; ~i = documenter; ~aro = (un) dossier.
germane: Dokument, Urkunde
hispane: documento
hungare: dokumentum, irat, akta
portugale: documento; ~i = documentar; ~a filmo = documentário; ~ujo = dossiê, pasta
ruse: документ; ~i = задокументировать; ~a = документальный; = документально



radiko: dolĉ-
baza vorto: dolĉ-a

difino: Kun gusto kiel de sukero, mielo,...; aminda.

ekzemploj: La patro donis al mi dolĉan pomon. — Viaj paroloj estas dolĉaj por mia koro. — Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango. — Paroli dolĉe en la orelon. — En tiu vendejo vi povos aĉeti dolĉaĵojn. — Ili maldolĉigis al ili la vivon per malfacila laboro. — Aldonu en la lavmaŝinon dolĉigilon.

angle: sweet
ĉine: 甜美的,温柔的
france: doŭ, douce, sucré(e), tendre; ~aĵo = (une) douceur, friandise; ~igi = adoucir, édulcorer; mal~igi = rendre amer,aigrir, empoisonner. ~ig-ilo = (un) édulcorant.
germane: süß(e,r,s)
hispane: dulce
hungare: édes
portugale: doce; meigo; ~aĵo = doce (de comer); ~igi = adoçar; ~igilo = adoçante
ruse: сладкий, сладостный, приятный, нежный



radiko: dolor-
baza vorto: dolor-i

difino: (Interne) sentigi doloron (post tiu falo, lia genuo doloras); doloro = tre malbona (korpa) sento (kiam oni forte falas, tranĉas sin kaj tiel plu); dolorigi = (de ekstere) kaŭzi, ke io doloras (dolorigi per frapo)

ekzemploj: Min doloras ĉi tie, panjo! — Pro la falo, mia kapo doloras. — La doloro estas tro forta, ne-el-tenebla. — Kia dolora krio! — Pro tro longa promenado mi dolorigis al mi la piedojn. — Tio estas sendolora sanigo.

angle: to hurt; ~igi to cause pain. to hurt someone or something
ĉine: 痛若
france: faire mal, faire souffrir, causer de la douleur ; ~o = une douleur ; ~a = douloureŭ(-euse), pénible; sen~a = indolore; ~igi = endolorir, faire souffrir.
germane: schmerzen
hispane: doler
hungare: fájdalom
portugale: doer; ~o = dor; aflição; ~iga = pungente; cruel; ~krii = gritar de dor
ruse: болеть; -o = боль; = больной, болезненный; = больно, от боли, с болью



radiko: dom-
baza vorto: dom-o

difino: Konstruaĵo; loĝejo (kun propraj eksteraj muroj).

ekzemploj: Antaŭ la domo staras arbo. — Ŝteliston neniu enirigas en sian domon. — Jen la apud-doma ĝardeno. — Jam estas tempo iri domen. — Kie estas la stacidomo? — Mi loĝas en domego, en kiu loĝas kvardek familioj. — En la ĉirkaŭaĵo staras domaĉaro. — Kiel bela urbodomo!

angle: home
ĉine: 房屋,仕宅
france: une maison, demeure; ~a = domestique, de la maison; ~eg-o = (un) immeuble; staci~o = (une) gare, station; ~aĉ-aro = (un) ensemble de taudis, bidonville; urbo~o = (une) mairie.
germane: Haus
hispane: casa
hungare: ház
portugale: casa, edifício; ~e = em casa; ~ego = casarão; ~aĉo = casebre, barraco; ~aĉaro = favela, mocambo; ~ano = pessoa da casa; urbo~o = câmara municipal
ruse: дом; ~a = домовый, домашний; = в доме, дома



radiko: don-
baza vorto: don-i

difino: Havigi; enmanigi (doni ion al iu); mal-preni.

ekzemploj: Al leono ne donu la manon. — Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. — Bonvolu transdoni la mesaĝon. — Pli feliĉa estas donanto ol prenanto. — Politikisto promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas. — Oni donis al vi la informojn, solvu la problemon. — Mi donis unu eŭron kaj aldonis naŭ aliajn, do estas nun dek eŭroj.

angle: to give
ĉine: 给,交给,提供
france: donner, rendre, produire ; ~o = un don ; ~a = qui donne, qui produit; re~i = redonner, rendre; ~ant-o = (un, le) donneur; al~i = ajouter.
germane: geben
hispane: dar
hungare: ad
portugale: dar, doar; entregar; fornecer, prover; ~o = doação, dádiva; re~i = reproduzir; ~itaĵo = dado (matemática); al~i = acrescentar;
ruse: дать, давать; ~o = дар, дача



radiko: donac-
baza vorto: donac-i

difino: Donaci (ion al iu): doni por plezuro aŭ ĝojo; donaco: io donita sen pago por plezuro aŭ ĝojo.

ekzemploj: Li donacis belajn florojn al ŝi je la dat-reveno de la geedziĝo. — La naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan. — La gepatroj donis riĉan donacon al la filo. — Li estas donacema. — Piede de la kristnaska arbo troviĝis donacoj por la tuta familio.

angle: to give (a present), to donate, to offer; ~o a present, a gift
ĉine: 礼物
france: donner, faire cadeau, gratifier de ; ~o = un cadeau, présent; ~ema = généreŭ(-euse).
germane: schenken
hispane: donar, regalar
hungare: adomány, ajándék
portugale: presentear; ~o = presente, mimo, regalo; ~ema = generoso, obsequiador
ruse: дарить, подарить; ~o = дар, подарок, гостинец; = подарочный, дарительный, дарственный; = в подарок



radiko: dorm-
baza vorto: dorm-i

difino: Ne agadi, esti neaktiva (dum nokto); kuŝi senage kun fermitaj okuloj.

ekzemploj: Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. — Kiu dormas longe, vivas mallonge. — Bone dormu! — Post dorma trankvilo venas bona konsilo. — Ŝi prenis dormigilon, eniris en la dormĉambron, enlitiĝis kaj tuj endormiĝis. — Kelkafoje post la tagmanĝo mi estas iom dormema, tial mi dormetas duonhore en brakseĝo. — Tiu ŝtuparo kondukos vin al la dormejo.

angle: to sleep
ĉine:
france: dormir ; ~o = un sommeil, somme ; ~a = dormant(e), de sommeil; ~ig-ilo = (un) somnifère; en~iĝi = s'endormir; ~ema = somnolent(e); ~ejo = (un) dortoir.
germane: schlafen
hispane: dormir
hungare: alszik
portugale: dormir; ~o, ~ado = sono (ato de dormir); ~ejo = dormitório; ~emo = sono (vontade de dormir); ~eti = cochilar; ~igi = fazer dormir, dar sono; ~igilo = soporífero, sonífero; ek~i, en~iĝi = adormecer
ruse: спать; ~o = сон (состояние); = во сне, в состоянии сна



radiko: dors-
baza vorto: dors-o

difino: Malantaŭa parto de la korpo de homoj; Supra parto de la korpo de kvarpiedaj bestoj.

ekzemploj: La viro naĝis unue sur la ventro kaj poste sur la dorso. — Mia dorso doloras. — Vi trovos ĝin sur la dorsa flanko. — Ili iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro. — La knabo portis dorsosakon. — Li kisis ŝin sur la mandorson.

angle: the back (anatomical or of an object); ~a = dorsal
ĉine: 背部,背面
france: (un) dos, verso, revers ; ~a = dorsal(e) ; ~e = de dos, par derrière; ~o-sako = (un) sac à dos.
germane: Rücken, Rückseite
hispane: espalda, dorso (de objetos)
hungare: hát (testtáj)
portugale: costas, dorso; ~a = dorsal; ~sako = mochila; libro~o = lombada (livro)
ruse: 1) спина, 2) спинка, 3) реверс, 4) тыльная сторона; ~a = спинной, тыльный; = спиной, задом, на спине, в тыльной части



radiko: du
baza vorto: du

difino: 2; dudek: 20; dek du: 12; duonhoro: 30 minutoj.

ekzemploj: El du malbonoj pli malgrandan elektu. — La duan tagon ni trarigardis la urbon. — Unue aŭskultu, due pripensu kaj nur tiam respondu. — Certe, kiel duoble du estas kvar. — Kara, vi estas mia duono, mi estas via duono, do ni estas unu. — Tiuj amikoj ĉiam vojaĝas duope. — En duuma sistemo nur ekzistas 0, kiu respondas al nenio, kaj 1, kiu respondas al io.

angle: two
ĉine:
france: deŭ ; ~a = deŭième, second(e) ; ~o = un duo, une paire; ~e = deŭièmement; ~on-o = (une) moitié, (un) demi(fraction); ~obl-e = doublement; ~ope = à deŭ; ~uma = binaire.
germane: zwei
hispane: dos
hungare: két, kettő
portugale: dois; ~a = segundo; ~eco = dualidade; ~igi = dividir em dois; ~oblo = dobro; ~ono = metade; ~opo = par; ~uma = binário (escala ou sistema de numeração);
ruse: два; = двойка, пара; ~a = второй; = во-вторых



radiko: dub-
baza vorto: dub-i

difino: Ne esti certa; ne scii, ĉu io estas vera aŭ nevera, bona aŭ malbona; ne esti certa pri tio, ĉu io okazos aŭ ne.

ekzemploj: Mi dubas pri ŝia amo. — Mi forte dubas, ke oni akceptos nian proponon. — La dubo ne plu eblas. — Lia sincero estas dubinda. — Sendube vi estas prava. — Vi posedas nedubeblan kapablon. — Granda parolisto estas dubinda faristo. — Li dubas pri multaj aferoj, li estas dubema.

angle: to doubt
ĉine: 怀疑
france: douter, avoir des doutes ; ~o = un doute ; ~a = douteŭ(-euse); ne~ebla = indubitable; ~inda = douteŭ, suspect, problématique; ~ema = dubitatif(-ive).
germane: zweifeln
hispane: dudar; tener dudas
hungare: kételkedik
portugale: duvidar; ~o = dúvida; ~inda = duvidoso, dubitável; pri~inda = duvidoso, suspeito; ekster~a, ne~ebla = indubitável; sen~e! sem dúvida!
ruse: сомневаться, испытывать сомнение; ~o = сомнение; = сомнительный; = сомнительно, вряд ли, едва ли



radiko: dum
baza vorto: dum

difino: En la sama tempo de, en la daŭro de

ekzemploj: La suno brilas nur dum la tago. — Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna. — Esperanto daŭre vivas, dum antaŭaj inter-lingvoj jam delonge mortis. — Mi trovis duman laboron. — Petro skribas kaj dume Paŭlo legas. — Ŝi estas dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio.

angle: during, while, whilst, at the same time
ĉine: 表示在某时间内的前置词;当,于
france: pendant, durant, pendant que, alors que ; ~a = concomitant(e), simultané(e); ~e = pendant ce temps, pourtant; ~viv-a = à vie.
germane: während
hispane: durante (preposición)
hungare: alatt, közben
portugale: enquanto; durante, no decorrer de; ~a = interino, provisório, temporário; ~e = enquanto isso, entrementes; ~viva = vitalício
ruse: во время, в течение, в продолжение, на протяжении; = между тем, тем временем, пока



radiko: duŝ-
baza vorto: duŝ-o

difino: Ŝprucado de akvo sur korpon.

ekzemploj: Mi preferas lavi min per duŝo ol per bano. — Antaŭ ol naĝi en banejo, oni devas duŝi sin. — Ŝi duŝas sin. — Vi povas uzi nian duŝejon. — La duŝilo (objekto kun truetoj je fino de akvo-tubo) estas sufiĉe granda kaj oportuna.

angle: a shower; ~i = to shower
ĉine: 淋浴
france: doucher ; sin ~i = se doucher; ~o = une douche (l'action ni l'outil, ni le lieu); ~ejo (une) douche (le lieu); ~ilo = (un) appareil à douche.
germane: Dusche
hispane: ducha; (acción)
hungare: tus, zuhany
portugale: banho de chuveiro, ducha; ~i = banhar em ducha; ~ilo = ducha, chuveiro (aparelho); ~ejo = box, chuveiro (local)
ruse: обливание, душ; ~i = поместить под душ, облить