Vt: E1

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: el
baza vorto: el

difino: Prepozicio, kiu egalas al "de en", "de inter"; farita el difinita materialo; kiel prefikso indikas eksteren, iufoje ĝisfunde, komplete.

ekzemploj: El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa. — Mia vesto estas farita el lano. — Mi volas rapide eliri el tiu urbo, kien mi iru? — Kie estas la elirejo? — Ĉu vi bone ellernis vian lecionon? — Ili volas elmontri sian nombron kaj forton. — Lia korpo elkreskis, sed ne lia saĝo. — Zamenhof elpensis mirindan internacian lingvon. — En 1887 li eldonis la Unuan Libron.

angle: from, out of
ĉine: 前置词,表示:自,向外,从中,从,来自于
france: (sorti, provenant) de, d'entre ; en préfixe signifie vers l'extérieur : ~iri = sortir; parfois aussi : à partir de, d'entre : ~montri = démontrer (montrer à partir de); ~doni = éditer, publier, émettre; ou à fond, jusqu'au bout : ~lerni = apprendre à fond, par cœur; ~pensi = inventer, initier.
germane: aus, aus heraus
hispane: de (preposición de procedencia u origen)
hungare: Elöljárószó: ki, -ból/-ből
portugale: de, dentre, de dentro de; feito de; totalmente; ~iri el = sair de; la plej alta ~ ĉiuj = o mais alto de todos; seĝo ~ ligno = cadeira de madeira; ~pensi = inventar, conceber; ~igi = expelir, tirar; ~doni = editar; ~poŝ-igi = tirar do bolso; ~lerni = aprender a fundo; ~montri = exibir, demonstrar
ruse: из




radiko: elefant-
baza vorto: elefant-o

difino: Tre granda mambesto kun longa, kaptokapabla nazo (rostro).

ekzemploj: Elefanto estas kvindekoble pli forta ol homo. — Plenkreska elefanto havas pezon de 3000 ĝis 6000 kilogramoj. — Fari el muŝo elefanton. — Kelkaj infanoj tiom multe manĝas, ke ili povos iĝi elefante grandaj. — La elefantestro duŝas per sia nazego ankaŭ la elefantidojn.

angle: elephant
ĉine:
france: (un) éléphant; ~ido = (un) éléphanteau; ~estro = (un) cornac.
germane: Elephant
hispane: elefante
hungare: elefánt
portugale: elefante; ~a, ~eca = elefantino
ruse: слон; = слоновый, слоновий



radiko: elekt-
baza vorto: elekt-i

difino: Preni aŭ tion aŭ ion alian; fari tion aŭ ion alian; difini (per voĉdonado), kiu aŭ kiuj ekhavos difinitan oficon.

ekzemploj: Kiu devas, tiu elekti ne povas. — El du malbonoj elektu la pli malgrandan malbonon. — De elekto tro multa venas plej malbona rezulto. — Tro elektema ulo ricevas nenion. — Multaj estas vokitoj, sed ne multaj estas elektitoj. — Baldaŭ okazos la elektado de la urbestro. — Nur la homoj pli aĝaj ol dudek kvin jaroj estas elekteblaj.

angle: to choose or select
ĉine: 选择,选举
france: choisir, opter, élire ; ~o = (un) choix, (une) élection; ~ema = délicat(e), difficile à contenter; ~ant-o = (un) électeur; ~it-o = (un) élu; ~ebla = éligible.
germane: wählen, aussuchen
hispane: elegir, escoger
hungare: választ
portugale: escolher, eleger; ~o, ~ado = escolha, eleição; ~anto = eleitor; ~ebla = elegível
ruse: выбрать, избрать, отобрать; ~o = выбор; = избирательный, выборный; = избирательно, выборно



radiko: elektr-
baza vorto: elektr-o

difino: Formo de energio, transportebla per dratoj.

ekzemploj: Estas pli bone, kapti rekte sunenergion en lokoj, kie elektro mankas. — La elektra lumo ne plu funkcias. — Jen horloĝo elektre funkcianta. — La sonaj ebloj de la elektrogitaro estas tre riĉaj. — Tiu elektristo laboras en atomelektrejo.

angle: electricity, power; ~a = electrical, electric
ĉine:
france: (l', une) électricité ; ~a = électrique ; ~e = à l'électricité, électriquement; ~i = électriser; ~igi = électrifier; ~isto = (un) électricien; atom~ejo = (une) centrale (électrique) nucléaire.
germane: Elektrizität
hispane: electricidad
hungare: elektró, elektromosság
portugale: eletricidade; ~a = elétrico; ~i = dar choque; ~igi = eletrificar; ~umi = eletrocutar
ruse: электричество; ~i = подвергнуть электрическому разряду, ударить; ~a = электрический; = посредством электричества




radiko: elektronik-
baza vorto: elektronik-o

difino: Teĥniko uzanta la proprecojn de elektronoj (= bazaj unuoj de elektro).

ekzemploj: En modernaj ŝtatoj elektroniko kaj komputiloj regas kaj regulas preskaŭ ĉion. — Tiu elektronika aparato haltigas la veturilon. — Komputiloj kaj interreto ebligas elektronikajn komunikadojn. — Hodiaŭ libroj estas jam produktataj elektronike.

angle: elektronics; ~a = electronic
ĉine: 电学
france: (l', une) électronique ; ~a = électronique; ~e = par électronique, électroniquement.
germane: Elektronik
hispane: electrónica
hungare: elektronika
portugale: eletrônica (ramo da física); ~a = eletrônico (que usa a eletrônica)
ruse: электроника; ~a = электронный




radiko: element-
baza vorto: element-o

difino: Konsistiga parto; unu el la bazaj puraj (ĥemie ne kombinitaj) konsistigaj partoj de ĉio materia; io tre baza.

ekzemploj: Grekaj filozofoj konis kvar elementojn: aeron, fajron, akvon kaj teron. — Ĉiuj anasidoj fartis bone en la malseka elemento. — Oni jam konas pli da ĥemiaj elementoj ol oni konis antaŭe. — Tiu pensado enhavas en si elementon de necerteco. — Hodiaŭ ni studos elementojn de la scienco pri internaciaj lingvoj. — Li lernas en elementa lernejo. — Substantivo estas parol-elemento. — Subjekto estas fraz-elemento.

angle: element; ~a = elementary
ĉine: 元素,基本原理
france: (un) élément ; ~a = élémentaire
germane: Element
hispane: elemento
hungare: elem
portugale: elemento; ~a = elementar
ruse: элемент; ~a = элементный, элементарный; = элементарно, начально




radiko: -em-
baza vorto: -em-a

difino: Havanta ŝaton aŭ inklinon al...

ekzemploj: Li estas ema paroli, li havas emon paroli, li emas paroli, li estas parolema. — Ili estas laboremaj. — Ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon. — Mi ne scias pri tio, sed mi estas scivolema. — Kia ŝancemulo! — Ŝi estas tre ordema, eĉ ordemega.

angle: Indicates a tendency or inclination to X. Paroli (to speak) > parol~a = talkative.
ĉine: 表示倾向或爱好的后缀
france: enclin à, porté(e) vers, qui a le penchant ; ~o = (une) inclination, envie, (un) penchant ; ~i = être enclin(e), porté(e) à ; ~e par inclination; parol~a = bavard(e); labor~a = travailleur(-euse); sci-vol~a = curieŭ(-euse); ord~a = ordonné(e), méthodique; ord~eg-a maniaque.
germane: Die Nachsilbe kennzeichnet Neigung, Lust zu etwas: danki = danken, dank~a = dankbar, labori = arbeiten, labor~a = arbeitsam.
hispane: indica tendencia o inclinación hacia algo
hungare: Kedvelést vagy hajlamot kifejező képző. Példák: li havas emon por paroli : li emas paroli : li estas parolema = szeret beszélni, labor~a = dolgos, scivol~a = tudásszomjas, tudálékos.
portugale: sufixo que indica inclinação, tendência; ~o = tendência, inclinação; ~ego = mania; ~i = ter tendência, inclinação a; babil~a = tagarela; labor~a = trabalhador; parol~a = falante, falastrão;
ruse: суффикс, обозначающий склонность, расположенность к чему-л., подверженность чему-л. (например: timema - боязливый, трусливый, laborema - трудолюбивый); ~i = склонный, расположенный; ~o = склонность, расположенность




radiko: embaras-
baza vorto: embaras-o

difino: Malfacila stato; situacio, kiu kaŭzas ĝenon aŭ konfuzon, necertecon (pro okazaĵo aŭ diraĵo); embarasi: meti (iun) en embarason.

ekzemploj: Ni estis en granda embaraso, kiam ni venis al tiu lando. — Sidi en amaso da embaraso. — Ĉiuj rimarkis lian embarason. — Ŝi havis embarasan aspekton. — Havi tro multajn amikojn estas embarase. — Tiu demando min embarasis. — Mi embarasiĝis en mensogon. — Malembarasu vin je ĉiuj ĉi senutilaj duboj!

angle: embarassment
ĉine: 困扰,窘境
france: (un) embarras, encombrement, (une) gêne ; ~a = embarrassant(e), gênant(e) ; ~i = embarrasser, entraver, gêner; ~iĝi = être embarassé; mal~i = débarasser, désencombrer.
germane: Unangenehme Situation, Verlegenheit
hispane: vergüenza
hungare: zavartság, kellemetlen helyzet
portugale: embaraço, estorvo; ~i = embaraçar, estorvar, incomodar; ~iĝi = embaraçar-se; ~a = embaraçoso; mal~i = desembaraçar
ruse: затруднение, загвоздка, помеха, передряга; ~i = затруднять, стеснять, (по)ставить в затруднение; ~a = затруднительный




radiko: emoci-
baza vorto: emoci-o

difino: Forta tuŝo aŭ skuo al la animo (al la koro) ((mal)ĝojo, entuziasmo, kolero kaj tiel plu); emocii: forte tuŝi la animon.

ekzemploj: Jen tro fortaj emocioj. — Mi ne povis kaŝi mian emocion. — Emocii iun ĝis larmoj. — Atentu lian emocian reagon. — Li parolis emocie. — Li akceptis la novaĵon senemocie. — Ĉiuj estis emociitaj. — Ŝi ploras pro emociiga rakonto. — Ŝi ege emociiĝis.

angle: emotion
ĉine: 感动
france: (une) émotion ; ~a = émotionnel, émouvant, troublant; ~i = émouvoir, affecter, troubler; sen~e = sans émotion, froidement; ~iĝi = s'émouvoir.
germane: Gemütsbewegung, Rührung, starkes Gefühl
hispane: emoción
hungare: meghatottság, érzelem, indulat
portugale: emoção; ~a = emocional; ~iga = emocionante; ~iĝi = emocionar-se
ruse: эмоция, переживание, волнение; ~i = волновать, разволновать, взволновать; ~a = эмоциональный, волнующий




radiko: en
baza vorto: en

difino: Ne ekster; tute ĉirkaŭita de; interne de [loko, tempo, cirkonstancoj].

ekzemploj: La patro estas en la ĉambro. — En la mondon venis nova sento. — Li naskiĝis en la antaŭa jarcento, sed ne vivis dum cent jaroj. — Iru enen! — Ene vi trovos lin. — La enaĵo de la domo estas malluma. — Mi enigis la ŝlosilon kaj turnis ĝin. — La maristoj enŝipiĝis rapide. — Ĉi tie la enlandanoj estas agrablaj kaj gastigaj. — Valoras ne la vesto, valoras la enesto.

angle: in, inside, within
ĉine: 表示在中,在内或进入的前置词
france: en, (de)dans ; ~e = dedans, à l'intérieur(de) ; ~e-n = vers (jusqu'à) l'intérieur; ~aĵo = l'intérieur; ~igi = introduire; ~iĝi = s'introduire, pénétrer, se mêler; ~ŝip-iĝi = embarquer; ~land-ano = (un) autochtone; ~est-o = le contenu, ce qui est à l'intérieur.
germane: in, in hinein
hispane: en (dentro de)
hungare: Elöljárószó: -ban, -ben.
portugale: em, dentro de; em (tempo); (seguido de acusativo) para dentro ~o, ~aĵo = interior, miolo; ~a = interno; ~e = internamente; ~igi = introduzir; ~iĝi = entrar, penetrar; ~landano = autóctone; ~ŝipiĝi = embarcar; ~ la libro = no livro; ~ la mateno = pela manhã; meti kafon ~ la tason = pôr café na xícara
ruse: в




radiko: entuziasm-
baza vorto: entuziasm-o

difino: Emocia fervoro; entuziasmi: havi entuziasmon.

ekzemploj: Tio varmigis en ni la amon kaj entuziasmon por la ideo pri la kongreso. — Li estis tre entuziasma pri Esperanto. — Ĉiuj partoprenantoj entuziasme kantis kaj dancis. — Ŝi tre entuziasmas pri la ideo kaj pretas helpi, se bezonatos. — La novaĵo min entuziasmigis. — Ili sciis, ke estos multe da laboro, sed tamen tre entuziasmiĝis. — La entuziasmuloj estas tre bezonataj por la homa progresado.

angle: enthusiasm
ĉine: 热心
france: (un, l') enthousiasme ; ~a = enthousiaste ; ~i = être enthousiaste ; ~e = avec enthousiasme; ~igi = enthousiasmer; ~iĝi = s'enthousiasmer; ~ulo = (un) enthousiste.
germane: Begeisterung
hispane: entusiasmo
hungare: lelkesedés; ~a = lelkes ; ~i = lelkesnek lenni ; ~e = lelkesen, lekesedéssel
portugale: entusiasmo; ~a = entusiástico; ~igi = entusiasmar
ruse: энтузиазм, воодушевление, восторг; ~i = быть полным энтузиазма, проявлять энтузиазм; ~a = воодушевлённый, восторженный; = с энтузиазмом, с воодушевлением, с восторгом




radiko: epok-
baza vorto: epok-o

difino: Relative granda periodo dum historio.

ekzemploj: En tiu epoko de tutmondiĝo, multaj lingvoj malaperas. — Altaj muroj mezepokaj entute ĉirkaŭas la centron de tiu malnova urbo. — Li naskiĝis en la dudeka jarcento, sed li agas kvazaŭ mezepoke. — Nia kongreso en la lando de niaj Britaj amikoj estos epokofaranta. — Ili estas vestitaj laŭ la tiuepoka modo.

angle: age, era, epoch, time period
ĉine: 时代,时期
france: (l', une) époque; mez~a = médévial(e), moyennageŭ(-euse); ~far-anta = qui fait époque.
germane: Epoche, Zeitabschnitt
hispane: época, era (edad)
hungare: kor, korszak
portugale: época, era, idade; Mez~o = Idade Média; ~fari = marcar época
ruse: эпоха




radiko: -er-
baza vorto: (-)er-o

difino: Fragmento, sufikse: peceto (da)...

ekzemploj: La infano donis panerojn al la birdoj. — Mi preferas la duan eron de la menuo. — Ĉu vi havas monerojn? — Mia kuracisto ne sukcesis kuraci tiun malsaneron, tiun parton de la malsano.

angle: Refers to an individual fragment of X. From polvo (dust) we get polvero (a speck of dust)
ĉine: 后缀,表示某物之一份子
france: la plus petite partie, le plus petit élément sensible, la parcelle, la particule; pan~o = (une) miette de pain; mon~o = de la monnaie; mal-san~o = (un) symptome pathologique.
germane: Die Nachsilbe kennzeichnet Einzelteile eines Ganzen: sablo = Sand, sabl~o = Sandkorn.
hispane: fragmento, parte
hungare: Valamely nagyobb halmaz alkotórészét jelző szóelem.
portugale: sufixo que indica pedaço, fragmento, unidade constituinte
ruse: суффикс, обозначающий частицу, составную часть чего-л. (например: teero - чаинка, neĝero - снежинка); = частица, кусочек, крошка




radiko: erar-
baza vorto: erar-i

difino: Fari neĝuste; fari malbone (dum oni ne volas fari malbone); misjuĝi; vojerari: iri laŭ neĝusta vojo.

ekzemploj: Vi eraris en kalkulo. — Kiu demandas, tiu ne eraras. — Mi korektis gramatikajn erarojn. — Via respondo estas erara. — Ĉi tiu frazo estas senerara. — Mi certas pri la erareco en la traduko de ĉi tiu vorto. — Mi eraris, pardonu min! — Kiu ne pekis, kiu ne eraris? — Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj. — Homo estas erarema. — La aspekto erarigis lin. — Li kredas sin ne-erari-pova.

angle: to make a mistake, to err; ~o = an error, a fault
ĉine: 犯错,弄错
france: faire erreur, se tromper ; ~o = (une) erreur, méprise ; ~a = erroné(e) ; ~e de manière inexacte, erronée; ~i = se tromper, faire erreur; sen~a = exact(e), correct(te); ~ema = faillible; ~igi = tromper, induire en erreur; ne~i-pov-a = infaillible.
germane: irren, sich irren
hispane: errar, cometer errores
hungare: téved, hibázik
portugale: errar; ~o = erro; ~a = errado; ~iga = enganoso; ~ema = falível
ruse: ошибиться, ошибаться; ~o = ошибка; ~a = ошибочный; = ошибочно, по ошибке