Vt: E2

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: esper-
baza vorto: esper-i

difino: Pensi, ke estos bone, se io okazos; kun antaŭĝojo atendi, ke io okazos; espereble: tio ofte signifas "ni esperu, ke ..."

ekzemploj: Ni laboru kaj esperu. — Espero panon ne donas. — Io ne atendita kaj ne esperita ofte venas subite. — Esperante, ke vi bone fartas, mi diras al vi "ĝis reskribo". — Homo malesperas, Dio aperas. — Ŝi estas nun en senespera stato. — Li esperigas al ni lian venon.

angle: to hope
ĉine: 希望,期待
france: espérer, s'attendre à ; ~o = (un, l') espoir, (une) espérance; ~ita = espéré(e); ~ant-e = en espérant; mal~i = désespérer; sen~a = désespéré(e), perdu(e), de perdition; ~igi = faire espérer, donner l'espoir de.
germane: hoffen
hispane: esperar, tener esperanza
hungare: remél
portugale: esperar (ter esperança); ~o = esperança; ~iga = alentador;
ruse: надеяться; ~o = надежда




radiko: esper-ant-
baza vorto: Esper-ant-o

difino: Ĉi tiu lingvo.

ekzemploj: Iu, kiu nune esperas, estas nomata "esperanto2. — La nomon Esperanto oni donis al la internacia lingvo, kiun kreis L. Zamenhof en 1887. — Doktoro Esperanto estis la kaŝnomo, kiun Zamenhof prenis por subskribi la Unuan Libron. — Mi skribas Esperantan tekston. — En niaj retaj babil-kunvenoj ni parolas Esperante.

angle: Esperanto
ĉine: 世界语,又称国际语
france: (l') espéranto ; ~a = de l'espéranto, d'espéranto; ~e = en espéranto.
germane: Esperanto
hispane: esperanto, que tiene esperanza
hungare: eszperantó
portugale: a língua Esperanto
ruse: эсперанто




radiko: esper-ant-ist-
baza vorto: esper-ant-ist-o

difino: Iu, kiu ŝatas/ parolas/ skribas/ legas Esperanton kaj eventuale ŝatus, ke pli da homoj parolu ĝin.

ekzemploj: Kelkaj homoj kalkulis du milionojn da esperantistoj en la mondo fine de la 20a jarcento. — Ĉiun dek-kvinan de decembro oni organizas esperantistan feston. — La esperantistaro vivas en Esperantujo /Esperanto-lando.

angle: Esperantist, Esperanto-speaker
ĉine: 世界语学者
france: Mot à mot : ce qui est-adepte-en train de-espérer = un espérantiste ; ~a = espérantiste; ~aro = le monde des espérantistes.
germane: Esperanto-Sprecher, Esperantist
hispane: hablante de esperanto
hungare: eszperantista
portugale: esperantista
ruse: эсперантист; ~a = эсперантистский




radiko: esplor-
baza vorto: esplor-i

difino: Rigardi, por malkovri ion nekonatan aŭ kaŝitan.

ekzemploj: Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. — Esploristoj veturis por esplori nekonatan landon. — Por fremda koro ne ekzistas esploro. — Kiu okupiĝos pri esplorado de ĉi tiu mistero? — Ŝi rigardis nin per esplorema rigardo. — Li ne volis doni la informojn, sed ni sukcesis esplori, por trovi ilin.

angle: to research, explore, study
ĉine: 探索,侦察,研究
france: examiner, étudier, scruter, explorer ; ~o = (une) recherche; ~ad-o = (une) étude, investigation, exploration; ~ a = explorateur(-trice) ; ~e = à la découverte; ~ema = chercheur(-euse), désireŭ(-euse) de s'instruire; ~isto = (un) explorateur.
germane: erforschen, erkunden
hispane: explorar, investigar
hungare: kutat, vizsgál
portugale: pesquisar, estudar, explorar; ~o, ~ado = pesquisa, exploração; ~isto = explorador, pesquiador
ruse: исследовать, изучать, обследовать; ~o = исследование, изучение, обследование; ~a = исследовательский




radiko: esprim-
baza vorto: esprim-i

difino: Vortigi, vortumi; montri per movoj aŭ per vizaĝo siajn sentojn kaj pensojn.

ekzemploj: Vi rajtas esprimi vian opinion. — En ŝiaj okuloj mi vidis esprimon de timo. — La esprimado de sentoj estas tre facila en Esperanto. — Nia lingvo estas tre esprimpova. — Vi eĉ ne imagas, kion mi sentas, tio estas neesprimebla. — Lia rigardo estis esprimplena. — Senesprima vizaĝo montris, ke ŝi malsanas.

angle: to express; ~o = an expression
ĉine: 表达,说明
france: exprimer ; ~o = (une) expression; ~ad-o = l'expression; ~iĝi = s'exprimer; ~pov-a = expressive; ne~ebla = inexprimable, indicible; sen~a = inexpressif(-ive).
germane: ausdrücken (in Wort, Ton, Schrift und Bild)
hispane: expresar
hungare: kifejez
portugale: esprimir, expressar; ~a, ~pova = expressivo; ~o = expressão; ~aĵo = expressão matemática; ne~ebla = inexprimível; sen~a = inexpressivo; ~iĝi = esprimir-se, expressar-se; ~riĉa = expressivo (rico em expressões)
ruse: выражать, выразить; ~o = выражение




radiko: est-
baza vorto: est-i

difino: Esti -a; esti -o; esti -e]; identi; ekzisti; troviĝi.

ekzemploj: Kiu vi estas? — Jen estas tempo. — Neniu estas ĉi tie. — La vetero estas varma, ja vere varmas. — Mia domo estis konstruita antaŭ dek jaroj. — Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan. — La forestanto ĉiam estas malprava. — Ni ambaŭ ĉeestis tie je la oka.

angle: to be
ĉine:
france: être ; ~as = il y a, c'est ; ~o = (l')être, existence ; ~a = ontologique; ~anta = qui est, présent(e); ~inta = passée, ayant été; ~onta = futur(e); for~ant-o = (un) absent; ĉe~i = être présent.
germane: sein (das Verb/Tätigkeitswort)
hispane: ser, estar
hungare: van
portugale: ser; estar; haver; ~o, ~ado = existência; ~aĵo = ser, ente, entidade; ~ulo = ser vivo; ~inta = passado (que foi); ~anta = presente (que é); ~onta = futuro (que será); ~onteco = futuro; ĉe~i = estar presente; for~i = estar ausente
ruse: 1) быть, являться, 2) употребляется также в качестве глагола-связки в сложных сказуемых и в качестве вспомогательного глагола при образовании сложных времён; в ряде случаев на русский язык не переводится




radiko: est-ont-ec-
baza vorto: est-ont-ec-o

difino: Tio, kio havas la kvaliton esti poste; la osa tempo, la tempo, kiu venos, la estonta tempo.

ekzemploj: La estonteco, tio estas la posta tempo, la venonta tempo. — Kiam mi rigardas mian filon, mi pensas pri lia estonteco/estonta tempo. — Mi esperas, ke Esperanto estontece/en la estonta tempo estos la dua lingvo por ĉiuj.

angle: the future
ĉine: 未来
france: Mot à mot : ce qui est - qualitatif de-prêt à-être = (un, le) futur ; ~a = (pli simple os-a) = futur(e) ; ~e = à l'avenir (pli simple os-e).
germane: Zukunft
hispane: futuro
hungare: jövő
portugale: futuro
ruse: будущее; = в будущем




radiko: -estr-
baza vorto: estr-o

difino: Homo, kiu gvidas, regas, prezidas.

ekzemploj: La estro ne konsentas. — La estro de lernejo estas lernejestro. — La subestro komandis al mi resti ĉi tie. — Li estras metode. — La ŝipestro kriis: "La virinoj kaj infanoj unue". — La estraranoj estigis komisionon. — Nia urbestro inaŭguris la novan parkejon.

angle: a leader, chief, boss, commander
ĉine: 表示主人,首领的后缀
france: (un) chef, maître, commandant ; ~i = être le maître, commander; ŝip~o = (un) capitaine (de bateau); ~ar-ano = (un) membre de la direction; urb~o = (un) maire.
germane: Chef, Leiter, Vormann
hispane: jefe, director
hungare: vezető, vezér, főnök
portugale: sufixo que indica líder ou chefe; ~i = liderar, chefiar, dirigir, comandar; ~ado = chefia, liderança; ~aro = diretoria, chefia (pessoas); ~arano = membro de diretoria; lernej~o = diretor de escola; urb~o = prefeito
ruse: cуффикс, обозначающий начальника, управителя (например: ŝipestro - капитан корабля; urbestro - градоначальник); = начальник, руководитель, глава




radiko: -et-
baza vorto: (-)et-a

difino: Malgranda (aŭ malforta), de pli malalta grado ol, sufikso, kiu ŝanĝas la signifon de radiko al pli malgranda ideo, kun mildiga nuanco kelkfoje.

ekzemploj: Mi deziras nur etan pecon da pano. — Tiu dometo plaĉas al mi. — Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. — Post la manĝado mi ne vere dormis, tamen iom dormetis. — La etulino ĉarme ridetis al mi. — Turnu dekstren en la strateto. — La akvo estas nek varma, nek malvarma, nur varmeta.

angle: When added to word it makes it smaller: domo (house) > dometo (cottage); knabo (boy) > knabeto (little boy, toddler)
ĉine: 表示小的后缀
france: petit(e) , de plus petit grade, suffixe diminutif, exemple : dom~o = (une) maisonnette, varm~a = tiède, rid~i = sourire; strat~o = (une) ruelle.
germane: Diese Nachsilbe kennzeichnet eine Verminderung, Verkleinerung: lago = ein See, lag~o = ein Teich.
hispane: sufijo que denota diminutivo
hungare: Kicsinyítő képző.
portugale: sufixo que indica pequeno tamanho ou intensidade; ~a = pequeno; dorm~i = cochilar; rid~i = sorrir; strat~o = ruela; urb~o = cidadezinha; varm~a = morno, tépido
ruse: суффикс, обозначающий уменьшение, ослабление (например: dometo - домик, varmeta - тёпленький, rideti - улыбаться); = небольшой, маленький, мелкий




radiko: etaĝ-
baza vorto: etaĝ-o

difino: Ĉiuj ejoj de domo, kiuj estas je la sama nivelo.

ekzemploj: Je kioma etaĝo vi loĝas? — La domego havas dek etaĝojn. — La dua etaĝo estas malpli brua ol la teretaĝo. — Tiu trietaĝa domo enhavas du interetaĝojn. — Bonvolu etaĝi tiujn malsimilajn librojn sur la bretojn.

angle: floor, story, storey
ĉine: 阶,楼层
france: (un) étage; ~i = étager; ter~o = rez-de-chaussée; inter~o = entresol, mezzanine; tri~a = de trois étages.
germane: Etage, Stockwerk
hispane: piso (hotel o edifício)
hungare: emelet, szint
portugale: andar (de casa, prédio); du~a = de dois andares; inter~o = sobreloja; ter~o = andar térreo
ruse: этаж, ярус




radiko: etiked-
baza vorto: etiked-o

difino: Peco de papero aŭ kartono, fiksita sur aŭ al io, aŭ gluebla al io por montri enhavon, specon, adreson kaj tiel plu.

ekzemploj: La prezo estis skribita sur etikedo. — Li kolektas la vinbotelajn etikedojn kaj la poŝtkartojn. — La skatoloj estas etikeditaj en pluraj eŭropaj lingvoj. — Ĉu vi etikedis la vendaĵojn.

angle: a label
ĉine: 礼仪,格式,张贴卷
france: (une) étiquette ; ~i = étiqueter.
germane: Etikett
hispane: etiqueta
hungare: etikett, illem
portugale: rótulo, etiqueta; ~i = etiquetar
ruse: этикетка, ярлык, наклейка; ~i = снабдить этикеткой




radiko: etos-
baza vorto: etos-o

difino: Komuna sento, pro estado en iu grupo aŭ pro la ĉirkaŭaĵo.

ekzemploj: La etoso de la kunveno estis agrabla. — Ni festis en enfumita atmosfero, tamen en ĝoja etoso. — Jen etosa muziko, kiun mi konsilas al vi.

angle: ambience, atmosphere
ĉine: 气氛
france: (une, l') atmosphère, ambiance; ~a = d'ambiance.
germane: Stimmung, Stimmungslage
hispane: ambiente, atmósfera
hungare: étosz, légkör
portugale: ambiente (psicológico), atmosfera grupal
ruse: дух, атмосфера




radiko: eŭr-
baza vorto: eŭr-o

difino: Mon-unuo de la eŭropa mon-unuiĝo.

ekzemploj: Kiom da eŭroj restas al vi? — Nune unu eŭro pli valoras ol unu dolaro. — Nun oni povas pagi per eŭroj en multaj eŭropaj landoj. — Ĉu vi pagas per eŭroj? Tio kostas cent dudek eŭrojn kaj kvindek centonojn.

angle: a Euro
ĉine: 欧元
france: (un) euro , ~e = en euro.
germane: Euro (das Zahlungsmittel)
hispane: euro
hungare: euró
portugale: euro (moeda da União Europeia)
ruse: евро



radiko: eŭrop-
baza vorto: Eŭrop-o

difino: Parto de la kontinento norde de Afriko kaj okcidente de Azio.

ekzemploj: Francujo, Germanujo, Italujo estas ŝtatoj de Eŭropo. — En pluraj eŭropaj landoj, oni povas pagi per eŭroj. — La eŭropanoj parolas multajn lingvojn. — Mi vizitis la Eŭropan Parlamenton. — Laŭ la legendo Eŭropo estis amatino de Zeŭso, la antikva greka Dio.

angle: Europe
ĉine: 欧洲
france: (l') Europe ; ~a = européen(ne); (e)~ano = (un) européen.
germane: Europa
hispane: Europa
hungare: Európa
portugale: Europa; ~a = europeu (relativo à Europa ou dela oriundo); ~ano = europeu (pessoa nascida na Europa)
ruse: Европа




radiko: eventual-
baza vorto: eventual-a

difino: Povanta okazi aŭ ne okazi, laŭ ankoraŭ ne konataj cirkonstancoj.

ekzemploj: La eventuala profito de tiu ĉi afero estas tre granda. — Mi skribos al vi, eventuale telefonos. — Tiu eventualaĵo kaŭzis malagrablaĵojn en nia afero. — Mi ne pensas pri la eventualeco de la estonteco.

angle: potential, prospective; ~e = if need be, should the case arrive
ĉine: 或许,可能生的
france: éventuel(le) ; ~e = éventuellement; ~aĵo = (une) éventualité (concrète); ~ec-o = l'éventualité, la contingence (possibilité).
germane: eventuell(e,r,s)
hispane: eventual, potencial
hungare: esetleges, eseti
portugale: eventual, ocasional; ~aĵo = eventualidade
ruse: возможный, вероятный, случайный; = при случае, в случае чего




radiko: evolu-
baza vorto: evolu-i

difino: Iom post iom aliformiĝi, kreski.

ekzemploj: Esperanto evoluas laŭ natura kaj rekta vojo. — Lia si-teno evoluis ĝis ekstrema krueleco. — Militoj ŝanĝiĝis pro evoluo de la militaj metodoj. — Evoluintaj landoj provas helpi al subevoluintaj landoj. — Ni dediĉis multe da fortoj por evoluigo de la paĝaro. — Ni devas evoluigi amikajn rilatojn inter niaj landoj. — Evoluismo estas teorio, laŭ kiu la besto-specoj originas el praformoj per evoluado.

angle: to evolve
ĉine: 进化,演化,发展
france: évoluer ; ~o, ~ad-o = (une,l')évolution ; ~ig-a, ~ema = évolutif(-ive); ~inta = évolué(e); ~igi = faire évoluer; ~ismo = évolutionnisme.
germane: sich entwickeln
hispane: evolucionar
hungare: fejlődik
portugale: evoluir; ~o, ~ado = evolução; ~igi = fazer evoluir
ruse: развиваться, эволюционировать; = развитие; = эволюционный