Vt: F

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: fabrik-
baza vorto: fabrik-o

difino: Loko, kie oni produktas aĵojn per maŝinoj.

ekzemploj: En nia fabriko oni produktas pogrande komercaĵojn. — Mi posedas fabrikon de ŝuoj. — Paper-fabrikoj abundas en nia regiono. — Tie oni fabrikas la famajn vazojn el blanka kaj nigra argilo. — Ili loĝas en antaŭ-fabrik-it-a dometo.

angle: a factory; ~i = to manufacture
ĉine: 制造
france: (une) usine, fabrique ; ~i = fabriquer, usiner; ~ad-o = (une, la) fabrication; paper~o = (une) papèterie; antaŭ~ita = préfabriqué(e).
germane: Fabrik
hispane: fábrica
hungare: gyár
portugale: fábrica; ~i = fabricar; ~ado = fabricação; ~anto = fabricante; antaŭ~i = pré-fabricar
ruse: фабрика, завод; ~i = фабриковать, производить; = фабричный, заводской



radiko: facil-
baza vorto: facil-a

difino: Simple, sen peno, farebla aŭ komprenebla.

ekzemploj: Facila laboro, tasko, problemo, lingvo, vojo, spiro. — Facila (milda) vento, klimato, riproĉo; facila rideto, saluto, dormo. — Facile forgesi, pardoni, paroli. — Esperanto estas facile lernebla. — Mi volas faciligi al vi la laboron. — La brusto leviĝadis (=lev-iĝ-ad-is) per malfacilaj movoj. — La malfacilaĵoj kaj problemoj de tiu laboro aperadis tiam.

angle: easy
ĉine: 简单
france: facile, aisé(e), léger(-ère), leste ; ~e = facilement, aisément, à la légère; ~igi = faciliter; mal~a = difficile, malaisé, dure; mal~aĵo = (une) difficulté, (un) obstacle.
germane: leicht(e,r,s) (nicht schwierig)
hispane: fácil
hungare: könnyű
portugale: fácil; propício; suave; ~e = facilmente; ~eco = facilidade (característica); ~aĵo = facilidade (coisa); ~anima = leviano; ~igi = facilitar; ~mova = ágil; ~rompa = frágil; mal~a = difícil
ruse: лёгкий, нетрудный; ~i = быть лёгким, нетрудным; = легко, с лёгкостью



radiko: fak-
baza vorto: fak-o

difino: Parto de kesto aŭ ŝranko, apartigita per vandoj de aliaj fakoj; dividaĵo de surfaco apartigita per linioj de aliaj fakoj, ekzemple de ŝak- aŭ dam-tabulo; temaro por lerni aŭ studi, apartigita de aliaj temaroj; temaro, kiun iu lernis aŭ studis (por sia laboro); laboro, por kiu necesas lerni aŭ studi certan temaron.

ekzemploj: Fakoj de skribo-tablo, de ŝranko, de vojaĝo-kofro. — Literaturo estas mia fako, politiko ne estas mia fako. — Ĉi tiu estas malsimpla problemo. Oni devas voki fakulon. — Ŝi verkis fakan artikolon pri ĥemio.

angle: specialist area, area of expertise
ĉine: 格子,部门,学科
france: (une) case, branche, discipline, spécialité ; ~a = spécialisé(e); ~ulo = (un) spécialiste.
germane: Fach
hispane: especialidad; disciplina (carrera universitária)
hungare: szak, szakma
portugale: compartimento, escaninho; casa (jogo de tabuleiro); especialidade, ramo; seção; ~a = especializado; ~estro = chefe de seção; ~ulo = especialista, experto; ~vorto = termo técnico ou científico
ruse: 1) отдел, отделение (ящика, стола, шкафа, учреждения и т.п.), 2) цех, отделение (фабрики, завода), 3) специальность, область, отрасль (науки, культуры, промышленности и т.п.); = отделенский, специальный, отраслевой



radiko: fakt-
baza vorto: fakt-o

difino: Io, pri kio ne ekzistas dubo; efektivaĵo; kontrolebla veraĵo.

ekzemploj: Esperanto vivas, tio estas fakto. — Se vi ne scias la faktojn, pli bone ne rakontu tion. — Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo. — Li estis fondinto kaj formala direktoro, sed la fakta direktoro estis mi. — Fakte, jam dum multaj jaroj mi nenion aŭdis pri li.

angle: a fact
ĉine: 事实
france: (un) fait ; ~a = basé sur les faits, de facto ; ~e = en fait, de fait.
germane: Fakt, Tatsache
hispane: hecho, un hecho
hungare: tény
portugale: fa(c)to, acontecimento; ~a = factual, real, verdadeiro; ~e = de fa(c)to, realmente
ruse: факт; = фактический; = фактически, де-факто, в самом деле



radiko: fal-
baza vorto: fal-i

difino: Rapide moviĝi de supre malsupren; renversiĝi.

ekzemploj: Falas pluvo. — Ne falas frukto malproksime de la arbo. — La botelo falis el mia mano. — Promenante, mi faletis pro ŝtono. — La varmo, aerpremo, febro, prezoj falis = malpliiĝis. — Multaj homoj for-falis = mortis en la batalo. — Post falo oni fariĝas singarda. — Esperanto faligas la lingvo-barojn. — La malnova domo falegis.

angle: to fall
ĉine: ①落下,降落,坠落;②倒下;③陷入(某种状态);④降临,落到。
france: tomber, chuter ; ~o = (une) chute; ~et-i = faire un faŭ-pas, trébucher; ~igi = faire tomber; ~eg-i = s'effondrer, s'écrouler.
germane: fallen
hispane: caer
hungare: esik
portugale: cair, tombar; ~o = queda; ~egi = ruir; ~ema = instável, precário; ~eti = tropeçar; ~igi = derrubar; de~i = desprender-se; dis~i = ruir; akvo~o = cachoeira
ruse: падать, упасть, свалиться; = падение



radiko: fam-
baza vorto: fam-o

difino: Io konata en multaj lokoj, de multaj homoj.

ekzemploj: Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide. — Mi aŭdis, ke ŝi famas pri siaj bongustaj kukoj. — Iu disfamigis malverajn informojn pri mi. — Li havas la famon de mensogulo. — Li estas tre fama aktoro. — Tien venis ĉiuj famuloj. — Min famigis ĉi tiu filmo. — Ŝi poste iĝis mondfama verkisto. — Iuj preferas esti malbonfamaj ol senfamaj.

angle: fame, renown; ~a = famous
ĉine: famo传闻,名声; fama有名
france: (une) renommée, rumeur publique; ~a = fameŭ(-euse), renommé(e), bien connu(e); ~i être bien connu(e), répandu(e); ~igi = rendre célèbre; ~ulo = (une) célébrité
germane: Ruf (guter/schlechter), Gereücht, Berühmtheit (die Eigenschaft)
hispane: fama
hungare: híres
portugale: fama, renome, notoriedade, celebridade; ~a = famoso; ~igi = afamar; ~ulo = famoso, celebridade (indivíduo)
ruse: 1) молва, слухи, толки, 2) слава, известность; = известный, знаменитый, славный



radiko: famili-
baza vorto: famili-o

difino: Patro, patrino kaj infanoj, kune (kun aŭ sen aliaj parencoj loĝantaj kun ili); parencaro.

ekzemploj: Vivo en familio estas agrabla. — Mi apartenas al nobela familio. — Lingvistoj parolas pri lingvo-familioj, tio estas pri similaj lingvoj. — Ĉi tiu estas nia familia domo. — (En nia familio=) Familie ni parolas Esperanton. — Ne ĉiam la patro estas la vera familiestro.

angle: family
ĉine: 家庭
france: (une) famille ; ~a = familial(e) ; ~e = familialement; ~an-a = parent(e); ~estro = (un, le) chef de famille.
germane: Familie
hispane: familia
hungare: család
portugale: família; ~a = familiar (relativo à família); ~e = em família; ~ano = parente, familiar (membro da família); ~estro = chefe de família
ruse: семья, семейство; = семейный; = семейно



radiko: far-
baza vorto: far-i

difino: Estigi; okazigi; doni formon; kunmeti el elementoj.

ekzemploj: La lignaĵisto faras tablojn. — Li tuj faris tion, kion mi volis. — Mi ne sciis kion fari pri li. — Kiu multe parolas, ne multe faras. — Inter diro kaj faro estas maro. — Tio estas nefarebla. — Kiu estas la farinto?

angle: to make, to do
ĉine:
france: faire, commettre, exercer ; ~o = (une) action, (le) faire; ~it-aĵo = (un) ouvrage, (une) œuvre; ~ebla = faisable; ~int-o = l'auteur (d'un acte); mal~i = défaire.
germane: machen
hispane: hacer
hungare: tesz, csinál
portugale: fazer, confeccionar; tornar; ~o, ~ado = feitura, confecção; ~ebla = factível, exequível; ~igi = mandar fazer; ~iĝi = fazer-se, tornar-se; ocorrer; desencadear-se; ~itaĵo = obra já produzida; ~otaĵoj = afazeres; arte~ita = artificial; bon~a = benéfico, beneficiente; mal~i = desfazer; sen~eco = ócio
ruse: (с)делать, с(о)вершать, изготовлять, производить, создавать; = дело, совершение, изготовление, производство, создание



radiko: fart-
baza vorto: fart-i

difino: Esti en (bona aŭ malbona) sanstato; senti sin (bone aŭ malbone) pro (mal)sano aŭ aliaj cirkonstancoj.

ekzemploj: Kiel vi fartas? — Dankon, mi fartas bone, kaj kiel (fartas) vi? — Bona farto estas io tre grava. — Hodiaŭ mi fartas iom malbone, ĉar mia kruro doloras min. — Fartu bone!

angle: to fare, to be doing, to be feeling
ĉine: farti起居; farto健康状况
france: se porter ; ~o = (un) état (de santé); ~u bone! = Portez-vous bien!
germane: sich gesundheitlich befinden (Wie geht es dir? ~ Kiel vi fartas?)
hispane: estar, encontrarse (de salud)
hungare: érzi magát
portugale: estar, passar, ir, sentir-se (de saúde); ~o = estado de saúde; ~u bone! = passe bem!; kiel vi ~as? = como vai? como está?; malbon~i = passar mal;
ruse: жить, поживать, чувствовать себя; = самочувствие



radiko: febr-
baza vorto: febr-o

difino: Tro alta temperaturo de homa korpo.

ekzemploj: Mia temperaturo estas alta. Mi havas febron. — Ĉu vi febras? — Li tremas pro febra malsano. — La milita febro infektis la popolon. - Mi febre laboras (= Mi laboras kvazaŭ mi havas febron = mi laboras tre intense kun abruptaj movoj). — Ĉu vi volas kontraŭ-febr-an sanigilon?

angle: fever
ĉine: 发烧
france: (une) fièvre ; ~a =fébrile, fiévreŭ(-euse) ; ~i = être fiévreŭ, avoir de la fièvre; kontraŭ~a = sen~ig-a = fébrifuge, qui contre la fièvre.
germane: Fieber
hispane: fiebre
hungare: láz
portugale: febre; paixão ~a, ~eca = febril; ~i = ter febre; flava ~o = febre amarela; kontraŭ~a = antifebril
ruse: лихорадка, жар, горячка; -i = болеть, страдать лихорадкой, быть в горячке, быть в жару; = лихорадочный, горячечный; = лихорадочно, горячечно



radiko: februar-
baza vorto: februar-o

difino: Monato inter januaro kaj marto (02).

ekzemploj: Februaro estas la dua monato de la suna kalendaro uzata en okcidentaj landoj. — En nia regiono la februara neĝo restas dum la tuta monato. — Februare mi ofte skias.

angle: February
ĉine: 二月
france: février ; ~a = de février ; ~e = en février.
germane: Februar
hispane: febrero (mes)
hungare: február
portugale: fevereiro
ruse: февраль; = февральский; = в феврале



radiko: federaci-
baza vorto: federaci-o

difino: Asocio de asocioj; asocio de ŝtatoj, kiuj al ekstero prezentas sin kiel unu ŝtaton.

ekzemploj: Ni klopodas en Eŭropo formi federacion. — Ankaŭ en suda Ameriko oni havas kunlaborantan ŝtataron, kiu tamen ne formas federacion. — Ĉu ĉe vi ekzistas federaciaj ministerioj?

angle: federation; ~a = federal
ĉine: 联邦
france: (une) fédération ; ~a = fédéral(e).
germane: Föderation, Staatenbund
hispane: federación
hungare: federáció
portugale: federação; ~a = federal; ~isto = federalista; kun~o = confederação
ruse: федерация; = федеративный, федеральный



radiko: feliĉ-
baza vorto: feliĉ-a

difino: Ĝoje kontenta; ĝoja, ĉar oni havas ĉion bezonatan.

ekzemploj: Hodiaŭ mi estas feliĉa. — Mi estas feliĉa vin renkonti. — Al feliĉulo eĉ vir-koko donas ovojn. — Alkonduki aferon al feliĉa fino. — La naskiĝo de filo estis por li granda feliĉo. — La naĝanto feliĉe atingis la bordon. — Malfeliĉa virino vivas sola sen infanoj.

angle: happy' ~o, ~eco = happiness
ĉine: 幸福的
france: heureŭ(-euse) ; ~o = (un, le) bonheur, (une, la) chance, veine ; ~e = heureusement; mal~a = malheureŭ(-euse), ~ulo = (un) heureŭ, bienheureŭ.
germane: glücklich(e,r,s) (die Stimmungslage)
hispane: feliz
hungare: boldog
portugale: feliz, ditoso, venturoso; ~o, ~eco = felicidade, ventura; ~e = felizmente; ~igi = fazer feliz; mal~a = infeliz
ruse: счастливый; = счастье; = счастливо, к счастью



radiko: fenestr-
baza vorto: fenestr-o

difino: Truo en muro (kun vitro) por tralasi lumon aŭ por trarigardi.

ekzemploj: En nia manĝo-ĉambro estas du fenestroj, kiuj tralasas multan lumon. — La fenestra vitro estas iomete malpura. — Rigardi tra la fenestreto. — Tio estas fenestropordo.

angle: window
ĉine:
france: (une) fenêtre; ~et-o = (une) lucarne, (un) vasistas; ~o-pordo = (une) porte-fenêtre.
germane: Fenster
hispane: ventana
hungare: ablak
portugale: janela; ~eto = janelinha, postigo, guichê; lev~o = janelha de guilhotina
ruse: окно; = оконный



radiko: fer-
baza vorto: fer-o

difino: Plej uzata metalo.

ekzemploj: Forĝu feron, dum ĝi estas varmega. — Ĉi tiu aĵo estas farita el fero. — Metiisto, kiu faris aŭ vendis ferajn objektojn, estis nomata feraĵisto. — Fera leĝo estas leĝo tre rigora. — Nia lando estas riĉa je feraj minaĵoj. — Per fer-voj-o oni vojaĝas facile.

angle: iron
ĉine:
france: (du) fer ; ~a = ferreŭ(-euse); ~i, ~umi = ferrer, garnir de fer; ~aĵ-isto = (un) ferrailleur.
germane: Eisen
hispane: hierro
hungare: vas
portugale: ferro; ~a = férreo; ~i = ferrar; ~aĵo = ferragem; ~aĵisto = ferreiro; ~umo = ferradura; ~mane = com mãos de ferro
ruse: железо; ~i = покрыть железом; снабдить железными частями; = железный



radiko: ferm-
baza vorto: ferm-i

difino: Igi ne en- aŭ elirebla (pordon, ĉambron, sakon kaj tiel plu); forigi interspacon (fermi kurtenon, rondon, zonon, cirkviton, libron kaj tile plu); ĉesigi, fini (diskuton, kunvenon kaj tiel plu).

ekzemploj: Li fermis kolere la pordon. — Fermi ĉambron, domon, havenon, barilon, tirkeston. — Nefermita letero estas letero, kiun oni sendas al la ricevonto pere de rimedoj de publika informado. — Fermi kunvenon, kongreson, diskuton. — Malfermi la pordon al gastoj.

angle: to close, to shut
ĉine:
france: fermer, clore ; ~o = (une) fermeture; mal~i = ouvrir; ~iĝi = se fermer; ne~ita = ouverte (lettre) ~ita = fermé(e), qui a été fermé(e);
germane: schließen
hispane: cerrar
hungare: zár, csuk
portugale: fechar; tampar; ~iĝi = fechar-se; ~ilo = fecho, tampa; ~a parolado = discurso de encerramento; en~i = encerrar (em quarto, cárcere etc.); mal~i = abrir; mal~ilo = abridor
ruse: закрывать, затворять; = закрытие; = связанный с закрытием




radiko: fer-voj-
baza vorto: fer-voj-o

difino: Transport-sistemo per vagonaroj sur reloj, por pasaĝeroj kaj por varoj.

ekzemploj: Fervojoj ebligis la unuan fojon facile vojaĝi longajn distancojn. — Ekzistas multaj fervojistoj-esperantistoj. — Ĉu vi iam iris al Ĉinujo per la trans-siberia fervojo?

angle: railway
ĉine: 铁路
france: (le) chemin de fer ; ~a = ferroviaire ; ~isto = (un) cheminot.
germane: Eisenbahn
hispane: ferrocarril
hungare: vasút
portugale: estrada de ferro, ferrovia; ~a = relativo a ferrovia, ferroviário; ~isto = ferroviário (funcionário)
ruse: железная дорога; = железнодорожный



radiko: fest-
baza vorto: fest-i

difino: Kune fari agrablegajn aferojn okaze de io.

ekzemploj: Paska festo, festo de la 1a de Majo, foira festo, festo-tago. — Festi feston, geedziĝon, jubileon, datrevenon. — En ĉiu lando oni festas la komencon de nova jaro. — Ni festu nian renkontiĝon. — En nia urbo okazas granda religia festo ĉi-monate. — Morgaŭ okazos festa vespero. — Li estas ĝoja festulo.

angle: to party
ĉine: 庆祝
france: fêter, célébrer ; ~o = (une) fête, festivité, (un) gala ; ~a = festif(-ive); ~ulo = (un) fêtard.
germane: feiern
hispane: celebrar, festejar
hungare: ünnepel
portugale: festejar, comemorar; ~o = festa, festejo, festividade, comemoração; ~a = festivo; ~ema, ~ama = festeiro; ~otago = dia festivo, feriado
ruse: праздновать, справлять, отмечать; = праздник; = праздничный; = празднично



radiko: fid-
baza vorto: fid-i

difino: Kredi, ke iu faros bonon; kredi, ke io sukcesos; kredi, ke iu/io protektos; pensi, ke io estas certa.

ekzemploj: Ne maltrankviliĝu kaj fidu je mi, mi bone plenumos la komision. — Li tro fidas je siaj fortoj kaj je sia saĝo. — Fidinda persono estas persono serioza, je kiu oni povas fidi. — Li estas tre memfida, sed mi malfidas lin.

angle: to trust, be able to rely on
ĉine: 信任
france: se fier à, avoir confiance en ; ~o = (la) foi, confiance; ~ema = confiant(e); ebla = en qui on peut avoir confiance; ~inda = sûr(e), fiable; mem~o = aplomb, confiance en soi; mal~i = se méfier de.
germane: vertrauen
hispane: confiar
hungare: bízik
portugale: confiar, ter fé; ~o = confiança, fé; ~ema = crédulo; ~inda = confiável
ruse: полагаться, доверяться, доверять, верить; = доверие, вера



radiko: fil-
baza vorto: fil-o

difino: Vira ido (rilate al liaj gepatroj).

ekzemploj: Hieraŭ mi renkontis vian filon. — Mia plej juna filino naskiĝis antaŭ du jaroj. — Mi havas tri filojn kaj du filinojn, do entute 5 gefilojn. — Bofilo estas la edzo de filino. — Bofilino estas la edzino de filo. — Filo el antaŭa edziĝo, rilate al la nova edzo aŭ edzino estas duonfilo. — Li estas solfilo.

angle: son
ĉine: 儿子
france: (un) fils ; ~in-o = (une) fille; ~a = filial(e); bo~o = (un) gendre; du-on~o = (un) beau-fils; sol~o = (un) fils unique.
germane: Sohn
hispane: hijo
hungare: fia (valakinek).
portugale: filho; ~a = filial (relativo a filho); ~igi = adotar; ~ino = filha; ge~oj = filhos e filhas; duon~o = enteado
ruse: сын; = сыновий