Vt: F1

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: film-
baza vorto: film-o

difino: Bendo kun bildoj projekcieblaj; bendo sur kiun oni faras bildojn projekcieblajn aŭ fotojn; rakonto fotografita per moviĝantaj bildoj; filmi: fotografi moviĝantajn bildojn sur filmo (aŭ sur magneta bendo, disko kaj tiel plu).

ekzemploj: Filmi dramon, komedion, scenon, preterpasantojn. — Ne estas fotiloj kaj filmiloj en la loko, kien ni iras. — Kiam mi estis infano, mi vidadis desegnofilmojn. — Dum la vojaĝo estus tre utile fari dokumentan filmon. — Li estas tro influita de filmoj pri la usona vivo. — Mi rigardas multajn filmojn per mia komputilo.

angle: film, movie
ĉine: 胶片,胶卷,影片
france: (un) film ; ~i = filmer; desegn~o = (un) dessin animé; ~ilo = (une) caméra; ~isto = (un) cinéaste.
germane: Film
hispane: película
hungare: film
portugale: fita, película, filme; ~i = filmar; ~ado = filmagem; ~ilo = filmadora; desegno~o = desenho animado; dokument~o = documentário; ~arto = arte cinematográfica
ruse: (кино)фильм, (кино)картина; ~i = снимать фильм; = киношный



radiko: fin-
baza vorto: fin-i

difino: Igi kompleta; baldaŭ ne plu fari; fari/konsistigi la lastan parton; ĉesigi; fino = lasta parto aŭ momento.

ekzemploj: Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian valizon. — Fini paroli, ludi, danci. — Mi finlegos la tutan libron en kvar tagoj. — Komuna kantado finis la kunvenon. — Iri de unu finaĵo de la tero ĝis la alia finaĵo. — Ĉeesti de la komenco ĝis la fino. — La fina vorto apartenas al li. — Unue marŝis muzikistaro, poste la urbestraro kaj fine la kongresanoj. — Fine vi alvenis, sed la kunveno jam finiĝis!

angle: to finish, end, conclude
ĉine: 结束
france: finir, terminer, achever ; ~o = (une) fin ; ~a = final(e), terminal(e) ; ~e = enfin, finalement; ~aĵo = (une, l')extrémité, terminaison (grammaticale); ~iĝi = se terminer, se finir.
germane: etwas beenden
hispane: terminar; acabar; concluir
hungare: végez
portugale: acabar, terminar (dar fim a); ~iĝi = acabar, terminar (chegar ao fim); ~o = fim, final; ~a = final (qualidade); ~aĵo = (gramática) terminação, desinência; ne~ita = inacabado; sen~a = infinito
ruse: кончать, оканчивать, заканчивать, завершать, прекращать; = конец, окончание; = конечный, окончательный, заключительный, завершительный; = наконец, наконец-то, в конце концов



radiko: fingr-
baza vorto: fingr-o

difino: Movebla elstara parto de mano aŭ piedo.

ekzemploj: Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. — La kvin fingroj de iu mano: dika fingro, montra fingro, longa fingro, ringa fingro, malgranda fingro. — Fingringo estas ĉapeto, en kiun kudrante oni enmetas la ekstremaĵon de fingro por ĝin ŝirmi. — Miaj piedfingroj doloras en tiu ŝuo.

angle: a finger
ĉine: 手指
france: (un) doigt ; ~a = digital(e) ; ~i = doigter (indiquer quel doigt ... en musique); dik~o = (un) pouce; montro~o (un, l')index; mez~o = (le) majeur; ~ingo = (un) dé à coudre; pied~o = (un) orteil.
germane: Finger
hispane: dedo
hungare: ujj
portugale: dedo; ~umi = dedilhar; dik~o = polegar; et~o = dedo mínimo; mez~o = dedo médio; montro~o = dedo indicador; pied~o = artelho
ruse: палец; = пальцевой



radiko: finland-an-o
baza vorto: finland-an-o

difino: Civitano de Finlando.

ekzemploj: Finlandano ankaŭ estas nomata en Esperanto "finno" aŭ "finnlandano" aŭ "suomo". — Finlandanoj estas membroj de la Eŭropa Unio. — Ĉu vi konas la finlandan flagon? — Ĉu vi jam estis en Finlando?

angle: a Finn, a Finnish person
ĉine: 芬兰人
france: (un) Finlandais; ~a = finlandais(e).
germane: Finne
hispane: finés; finlandés
hungare: finn, finnországi
portugale: finlandês (povo); ~a = finlandês (relativo à língua ou povo); ~ujo = Finlândia
ruse: финн



radiko: finn-
baza vorto: finn-o

rimarko: Vidu finland-an-o




radiko: firm-
baza vorto: firm-a

difino: Ne (facile) ŝancelebla, forpuŝebla, enpremebla aŭ malfiksebla; ne ŝanĝiĝema; konstanta; ne elasta; ne akveca.

ekzemploj: Ĉi tiun muron ni ne povos rompi, ĉar ĝi estas firma. — Ili marŝis sur firmaĵo (firma grundo). — La betono ankoraŭ ne firmiĝis. — Mi tenis ĝin per firma mano. — Li firme sidis en la selo. — Necesus ŝanĝi kelkajn seĝojn, ĉar ili estas iom malfirmaj. — Mia decido estas firma kaj vi neniel povas influi ĝin. — La firmeco de via karaktero estas samtempe avantaĝo kaj malavantaĝo. — Ni ŝatus firmigi niajn rilatojn. — Tiu okazo malfirmigis mian volon.

angle: firm, solid, stable, resolute
ĉine: 坚实的
france: ferme, robuste, stable ;~e = fermement, solidement; ~iĝi = s'affermir; ~igi = affermir, caler, consolider; mal~a = mou, molle, lâche, malassuré(e).
germane: fest
hispane: firme, sólido, estable
hungare: szilárd
portugale: firme;
ruse: крепкий, прочный, стойкий, устойчивый, твёрдый; = крепко, твёрдо, прочно, стойко, устойчиво, не(по)колебимо



radiko: fiŝ-
baza vorto: fiŝ-o

difino: Besto kun skvama haŭto kaj naĝiloj, vivanta en akvo, movanta sin naĝante [karpo, haringo, ezoko,...]; fiŝ(kapt)i = (provi) kapti fiŝojn.

ekzemploj: La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero. — Fiŝkaptisto aŭ fiŝisto kaptas fiŝojn pro profesio aŭ pro plezuro. — Ni devas iri aĉeti fiŝojn ĉe la fiŝ-vendisto. — Fiŝoj havas multajn ostojn danĝerajn, kiam oni manĝas ilin.

angle: fish
ĉine:
france: (un) poisson; ~i = ~kapt-i = pêcher; ~(kapt)isto = (un) pêcheur; ~ido = (un) alevin; ~vend-isto = (un) poissonnier.
germane: Fisch
hispane: pez
hungare: hal
portugale: peixe; ~aĵo = carne de peixe; ~i, ~kapti = pescar; ~aro = cardume; ~ejo, ~vendejo = peixaria; ~ido = alevino; ~isto, ~kaptisto = pescador; ~ujo = aquário; tanque de piscicultura
ruse: рыба; ~i = ловить рыбу, рыбачить; = рыбий, рыбный



radiko: fizik-
baza vorto: fizik-o

difino: Scienco pri korpoj kaj tio, kio okazas al ili sen ŝanĝo de ilia molekula strukturo; la materia aspekto.

ekzemploj: Fiziko estas unu el la plej novaj sciencoj. — Multaj fizikaj leĝoj estas nun bone konataj. — Fizika mondo estas la materia mondo, kiu ĉirkaŭas nin. — Respondi al tiuj petoj estas por mi fizike (en miaj fizikaj kondiĉoj) neeble. — Ili laŭprofesie estas fizikistoj.

angle: physics
ĉine: 物理学
france: (la) physique ; ~a = physique; ~e = physiquement; ~isto = (un) physicien.
germane: Physik
hispane: física
hungare: fizika
portugale: física (ciência); ~a = relativo à física; ~isto = físico (cientista)
ruse: физика; = физический; = физически



radiko: flank-
baza vorto: flank-o

difino: Dekstra aŭ maldekstra, antaŭa aŭ malantaŭa parto, surfaco aŭ rando; antaŭa kaj dorsa flanko de paperfolio, de monero; ekstera kaj interna flanko de pordo, de muro; korpoparto inter brako kaj kokso.

ekzemploj: Ĉe via dekstra flanko staras tablo. — Flanko de vojo, armeo, ŝipo. — Li turnis sin al alia flanko. — Ni disiĝis en diversajn flankojn. — Tio estus granda peko de via flanko. — Flanka vojo estas vojo disiĝanta de alia ĉefa vojo. — Tio estas nur flanka en la diskuto. — Miaflanke mi aprobas la proponon. — Flanken!

angle: side
ĉine: 侧,侧面,方面
france: (un) côté, flanc, versant, (une) face (latérale) ; ~a = latéral(e), de côté, accessoire ; ~e = de côté, accessoirement; ~e-n! = Place! Gare! Écartez-vous!; mi-a~e = de mon côté, de mon point de vue.
germane: Seite, Flanke
hispane: flanco; lado
hungare: oldal
portugale: lado, flanco; ~a = lateral; acessório; ~e = de lado, lateralmente; ~en = para o lado; ~diro = aparte; de~iĝi = desviar-se; dors~o = (moeda) coroa; kap~o = (moeda) cara
ruse: сторона, бок; = боковой, сторонний; = с боку, на боку, на стороне, в стороне



radiko: flav-
baza vorto: flav-a

difino: Kun koloro de matura citrono, kun koloro simila al tiu de oro; ovo-flav(aĵ)o = flava interna parto de ovo.

ekzemploj: Flavaj floroj estas tre belaj. — Mi havas flavan veston. — Oni bezonas multajn ovoflavaĵojn por fari ĉi tiun kukon. — Flavo estas la koloro de oro. — Pro malsano haŭto de blankulo povas iĝi flaveta, eĉ povas flaviĝi.

angle: yellow
ĉine: 黄色的
france: jaune (couleur) ; ~et-a = jaunâtre; ~o = (le, du) jaune; ovo~aĵo = du jaune d'œuf; ~iĝi = jaunir.
germane: gelb(e,r,s)
hispane: amarillo
hungare: sárga
portugale: amarelo; ~o = a cor amarela; ~eta = amarelado; ovo~o = gema de ovo
ruse: жёлтый; ~i = желтеть; = жётлое (т.е. жёлтый цвет)



radiko: flor-
baza vorto: flor-i

difino: Produkti florojn; prosperi; floro = parto de planto, ofte kolora.

ekzemploj: Printempe la kampoj floras. — En ĉi tiu kampo aperas multaj floroj. — Florpoto estas antaŭ la pordego de la granda palaco. — Tie troviĝas la bela ĝardeno kun multaj flor—vazoj, en kiujn oni metas florojn. — Mi aĉetis por ŝi bukedon de floroj. — Kiam la florado finiĝis, la floroj fariĝis maturaj beroj.

angle: to bloom, to flourish
ĉine: flori开花; floro花
france: fleurir, passer de bourgeon à fleur ; ~o = (une) fleur ; ~a = floral(e), fleuri(e); ~ad-o = (une, la) floraison; ~isto = (un) fleuriste; vazo = (un) pot de fleur, vase.
germane: blühen
hispane: florecer
hungare: virágzik
portugale: florescer; ~o = flor; ~a = floral; ~ado = floração; ~anta = florescente; ~isto = florista; ~ujo = floreira; ~vazo = vaso de flores; sun~o = girassol;
ruse: цвести, расцветать; = цветок; = цветочный, цветковый



radiko: flug-
baza vorto: flug-i

difino: Sin movi en aero, kiel birdo aŭ insekto; moviĝi en aero per aparato (aviadilo, balono, helikoptero, flug-maŝino).

ekzemploj: Birdoj flugas en la ĉielo. — Dikaj nuboj flugis en la ĉielo. — La novaĵo rapide disflugis tra la lando. — Pasaĝeroj de la flugo 3-2-5 bonvolu direktiĝi al enira pordo kun numero 2. — Birdoj flugas per siaj flugiloj. — Ankaŭ aviadiloj havas grandajn flugilojn. — Ĉirkaŭ-flugis multaj paroj de blankaj gruoj. — La birdo ne for-flugis: ĝi nur de-flugis de la arbo, al-flugis al la domo kaj sur-flugis sur la tegmenton.

angle: to fly
ĉine:
france: voler (avion, oiseau) ; ~o = (le) vol ; ~e = en vol; ~il-o-j = des ailes; for~i = s'enfuir en volant; de~i = s'envoler de; al~i se rendre en volant; sur~i = se poser; super~i = survoler.
germane: fliegen
hispane: volar
hungare: repül
portugale: voar; ~a = voador; ~o, ~ado = voo; ~ilo = asa; ~ilhava = alado
ruse: лететь, летать; = полёт, рейс; = полётный, лётный, летучий, летательный



radiko: flug-haven-
baza vorto: flug-haven-o

difino: Haveno por aviadiloj.

ekzemploj: En nia lando estas nur unu flughaveno ĉe la ĉefurbo. — Ĉiuj flugoj finiĝas en tiu flughaveno. — Luita aŭto devis veturigi nin al la flughaveno. — En flug-havenoj estas multaj vendejoj.

angle: an airport
ĉine: 飞机场,空港
france: (un) aéroport.
germane: Flughafen
hispane: aeropuerto
hungare: repülőtér, légikikötő
portugale: aeroporto
ruse: аэропорт



radiko: flustr-

baza vorto: flustr-i

difino: Mallaŭte paroli por ke ne ĉiuj aŭdu.

ekzemploj: Flustri kelkajn vortojn al iu. — La ĉefepiskopo flustris malbonajn vortojn en la orelon al la reĝo. — Rivereto flustras sur la ŝtonetoj. — Lia voĉo estas nur flustro en uragano. — Knabinoj flustras unu al la alia en la lernejo. — Per flustra kantado ŝi endormigis la infanon.

angle: to whisper
ĉine: 低语,私语
france: chuchoter, murmurer ; ~o = (un, le) chuchotement, murmure; ~e = par chuchotement.
germane: flüstern
hispane: susurrar
hungare: flusztrál
portugale: cochichar, sussurrar; ~o = cochicho, sussurro
ruse: (про)шептать, (про)шушукать, (про)шелестеть; = шёпот, шелест; = шёпотом



radiko: foj-
baza vorto: foj-o

difino: Unu okazo de faro aŭ fariĝo (io okazas unu fojon aŭ ripete plurajn fojojn); foje = unu fojon aŭ (tre) malofte.

ekzemploj: La sonorilo sonoris sonis tri fojojn. — Vi ĉiun fojon faras la saman eraron. — Oni devus multfoje legi tekston por ĝin bone memori. — Ĉu vi scias, kion ŝi unuafoje diris al mi? — Foje ŝi ridis, foje ŝi ploris. — Ĉiufoje, kiam vi venos, oni akceptos vin plezure. — Kelkajn fojojn mi konfesas, mi mem ŝatas filozofii. — En la tiea partio okazas kelkfoje inter la anoj konfliktetoj.

angle: time, occasion, instance; ~e = sometimes, occasionally
ĉine: 回,场,次
france: (une) fois ; ~e = un jour, une fois (il était...); ĉiu~e = chaque fois; kelk~e = quelquefois; unu~e = une fois; unu-a~e = la première fois.
germane: Mal (die Wiederholung von etwas)
hispane: vez; ocasión
hungare: alkalom
portugale: vez; ~e = certa vez; du~e = duas vezes; dua~e = pela segunda vez; ĉi~e = desta vez; mult~e = muitas vezes; plur~e = várias vezes; re~e = de novo; ~~e = de vez em quando
ruse: раз; = однажды, (один) раз, (как-то) раз



radiko: foli-
baza vorto: foli-o

difino: Plata, neligna, elstara parto de kreskaĵo ofte verda, peco de papero aŭ alia maldika plata materialo.

ekzemploj: La folioj falis de arboj la antaŭan monaton. — Ĉi tiu libro havas multajn foliojn. — Tiu arbo havas belan foliaron. — Foliumi estas transturni la paĝojn de libro por rapide trarigardi kaj dise tralegi ĝin. — Flug-folio estas reklam-folio, kiun oni donas al homoj.

angle: leaf (both of a plant and a sheet of paper)
ĉine: 叶,页
france: (une) feuille ; '~a = feuillu(e), feuilleté(e) ; ~i = être en feuille; ~aro = (un) feuillage; ~um-i = feuilleter; flug~o = (une) page volante (flyer en franglais).
germane: Blatt
hispane: hoja
hungare: lap, levél
portugale: folha (de planta ou papel); ~a = foliar; ~eca = foliáceo; ~ero = folíolo; ~aro = folhagem; tri~o = trevo

ruse: лист; ~i = лиственеть, покрываться листвой, давать листья; = листовой, лиственный


radiko: foli-um-
baza vorto: foli-um-i

difino: Rigardi, sen vere legi, folion post folio.

ekzemploj: Mi foliumis la libron, antaŭ ol aĉeti ĝin. — Ekzistas komputilaj foliumiloj, kiuj helpas vin, iri rapide tra longaj tekstoj. — Bonvolu ne foliumi la revuojn vendatajn.

angle: to leaf through, flick through
ĉine: 翻阅,浏览
france: feuilleter.
germane: blättern
hispane: hojear
hungare: lapoz
portugale: folhear
ruse: листать, перелистывать



radiko: fond-
baza vorto: fond-i

difino: Starigi, konstrui ion (estante la unua, kiu tion faras); fondaĵo: kapitalo por (mon-)apogo al iu celo.

ekzemploj: Ili decidis ne fondi la domon sur roko. — Post la milito oni refondis la preĝejon. — Ili venis en tiun ĉi lokon kaj fondis la urbon. — Pasis multegaj jaroj post la fondiĝo de nia urbo. — Universala Esperanto-Asocio estis fondita de sviso. — La fondo de nia asocio ebligos nin fari diversajn aranĝojn. — La Fondaĵo pri Esperantaj Studoj estas fondaĵo, kiu finance subtenas diversajn projektojn. — La fondinto de Esperanto ricevis multajn gratulajn leterojn. — Ŝi fondas sian vivon sur amo. — Vi parolas sensencaĵojn, fonditajn sur nenio.

angle: to found, establish
ĉine: 建立
france: fonder, baser (sur) ; ~o, ~iĝ-o, ~aĵo = (une) fondation (acte, action, institution); ~int-o = (un) fondateur; ~ita = fondé(e); sen~a = sans motif, sans fondement.
germane: gründen, stiften
hispane: fundar
hungare: alapoz, alapít
portugale: fundar, instaurar; ~o = fundação (ato de fundar); ~aĵo = fundação (instituição); ~into = fundador
ruse: основать, учредить, заложить, возвести; = закладка, возведение