Vt: G

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: gajn-
baza vorto: gajn-i

difino: Ricevi, ĉar oni ion bone faris; esti la plej kapabla, lerta aŭ bonŝanca en konkurso (kaj do gajni premion).

ekzemploj: Mi gajnis en loterio. — Kiu ne riskas, tiu ne gajnas. — Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno. — Li perdis multe da mono, sed poste regajnis ĝin. — Ni gajnis la batalon, sed malgajnis la militon. — Ni povus gajni ankoraŭ iom da tempo, sed tio verŝajne ne helpos. — Vi povus gajni tiujn personojn por la afero. — Se vi povus favorigi lin por nia afero, tio estus tre granda gajno por ni.

angle: to earn, to win
ĉine: 赢得,获得,取得,添加
france: gagner ; ~o = (un) gain, profit ; ~a = gagnant(e); ~ig-a = lucratif(-ive), rénumérateur(-euse); mal~i = perdre (au jeu); re~i = regagner.
germane: gewinnen, verdienen
hispane: ganar
hungare: nyer
portugale: ganhar (não no sentido de vencer), auferir, lucrar; ~o = ganho, lucro; ~iga = lucrativo
ruse: 1) выиграть, 2) привлечь на свою сторону, 3) заработать, зарабатывать; = выигрыш; = выигрышный



radiko: gazet-
baza vorto: gazeto

difino: Grandaj paperfolioj kun multaj skribaĵoj (novaĵoj, artikoloj), aperantaj regule (unu fojon en tago, unu fojon en semajno kaj simile).

ekzemploj: Monata, duonmonata, semajna gazeto. — La gazetaro amike akceptis la aperon de nia revuo. — Gazetisto komentis kun bedaŭro en unu el la noblaj kaj sendependaj dimanĉo-ĵurnaloj. — Ankaŭ en la fino de ĉi tiu jaro kaj en la komenco de la venonta jaro la Internacia Seminario havos murgazeton kun la nomo „La Blinda Gardisto“. — Tag-gazeto raportas pri lokaj okazintaĵoj.

angle: a magazine, newspaper, periodical
ĉine: 期刊
france: (une) gazette, (un) journal; ~aro = (la) presse; -isto = (un) journaliste.
germane: Zeitschrift, Zeitung
hispane: revista
hungare: újság, hírlap
portugale: gazeta
ruse: журнал, газета; = журнальный, газетный



radiko: ge-
baza vorto: ge-a

difino: Rilata al la du seksoj kune, prefikse precizigas, ke temas pri la du seksoj: geknaboj = kaj knaboj kaj knabinoj, gefiloj = kaj filoj kaj filinoj, gesinjoroj = kaj sinjoroj kaj sinjorinoj,...).

ekzemploj: Patro kaj patrino (aŭ patroj kaj patrinoj)kune estas nomataj gepatroj. — Geedzoj (kaj edzo kaj edzino); gefratoj (kaj frato kaj fratino aŭ kaj fratoj kaj fratinoj); gesinjoroj (kaj sinjoro kaj sinjorino aŭ kaj sinjoroj kaj sinjorinoj); gemastroj (kaj mastro kaj mastrino). — En nia urbo estas kelkaj geaj/geviraj/samtempe viraj kaj virinaj ĥoroj. — Geigi la instruadon/havi en la sama klaso virajn kaj inajn infanojn io oportuna.

angle: When added to a word this indicates that it applies to both sexes. Patro (father) + patrino (mother) = gepatroj (parents)
ĉine: 表示包括男女两性,或指男女双方为配偶关系
france: mixte; en préfixe indique des deŭ sexes ; ~o = un couple masculin-féminin ; ~patr-o-j = (des) parents (père(s) et mère(s); ~sinjor-o-j = mesdames et messieurs (ou monsieur et madame ensemble); ~igi = rendre mixte; ~iĝi = former des couples.
germane: Die Vorsilbe kennzeichnet ein Gruppe, in der beide Geschlechter vorhanden sind: patro ~ Vater / gepatroj ~ Eltern.
hispane: prefijo que indica unión de ambos sexos; ej: patro = padre; gepatroj = padres (ambos)
hungare: Különneműek közös halmaznak egyedeit megnevező előtag.
portugale: prefixo que indica a presença de ambos os sexos; ~a = para ambos os sexos; ~bovoj = touro(s) e vaca(s); ~patroj = pai(s) e (mãe(s); ~sinjoroj = senhor(es) e senhora(s); ~paro = casal; ~igi = acasalar; ~iĝi = acasalar-se
ruse: приставка, обозначающая группу лиц обоего пола (например: gepatroj - родители; geedzoj - супруги)



radiko: generaci-
baza vorto: generaci-o

difino: Aĝogrupo; ĉiuj homoj proksimume samaĝaj vivantaj samtempe; nasko-ŝtupo (geavoj - gepatroj - gefiloj - genepoj -...).

ekzemploj: La nuntempa generacio malamas la militon. — Esperanto travivis jam tutan homan generacion. — Mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio. — Oni kalkulas proksimume kvin generaciojn en unu jarcento. — Liaj heroaj faroj transrakontiĝas de generacio al generacio.

angle: a generation (group of people in the same age group, intake at a job etc)
ĉine: 世代
france: (une) génération, (un) ensemble de contemporains.
germane: Generation
hispane: generación
hungare: nemzedék, generáció
portugale: geração (indivíduos de uma mesma época)
ruse: поколение, генерация; = поколенческий




radiko: german-
baza vorto: german-o

difino: Homo loĝanta en Germanujo.

ekzemploj: La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. — La germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis diversaj specoj de ĝi. — Per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen iom komprenis vian leteron. — Germanujo estas ŝtato situanta en meza Eŭropo kaj limanta oriente al Pollando, okcidente al Nederlando, Luksemburgo kaj Belgujo norde al Balta Maro kaj Danujo kaj sude al Aŭstrujo kaj aliaj landoj.

angle: a German
ĉine: 德国人
france: (un) Allemand ; ~a = allemand(e); ~ujo = (l')Allemagne; ~igi = germaniser.
germane: Deutscher
hispane: alemán (gentilicio)
hungare: német
portugale: alemão (povo); ~a = alemão (relativo ao povo ou idioma alemães)
ruse: немец, германец; = немецкий, германский; = по-немецки



radiko: gest-
baza vorto: gest-o

difino: Movo per mano(j), brako, kapo (por esprimi senton aŭ por komuniki ion); gest-i = fari tian movon.

ekzemploj: Ŝi faris iujn gestojn, sed mi ne povis kompreni ilian signifon. — Malfeliĉo estas ĉiam preta, faru vokan geston - ĝi tuj venas. — Mi ne povis kompreni ŝin, ĉar mi ne sciis gestan lingvon. — Li provis geste komprenigi la aferon al mi. — Ni gestis al la kelnero, por ke li venu. — Ili gestadis, ke aliaj homoj ekvidu kaj venu. — La paroloj de la gestema prezidanto estis tre konvinkaj.

angle: a gesture
ĉine: 手势,姿势
france: (un) geste ; ~a = gestuel(le) ; ~e = par geste, gestuellement ; ~i = faire un geste; ~adi = gesticuler; ~ema = démonstratif(-ive); ~lingvo = (une, la) langue des signes.
germane: gestikulieren
hispane: gesto; ~i = gesticular, hacer gestos
hungare: gesztus; ~i = mutogat, gesztikulál
portugale: gesto; ~i = gesticular; ~a = gestual; ~ema = gesticulador; ~lingvo = linguagem de gestos
ruse: жест; ~i = сделать жест, делать жесты; = жестом, жестами



radiko: gimnastik-
baza vorto: gimnastik-o

difino: Ekzercado de la korpo per movoj.

ekzemploj: En lernejoj oni instruas gimnastikon. — Kiam ili forte penadas aŭ gimnastikas, tutkorpe ili ŝvitas. — Oni gimnastikas en gimnastikejo. — Unu el plej bonaj gimnastikiloj, kiuj tenas homon en la bona korpa kondiĉo, estas hundo. Havante ĝin, oni vole nevole devas kelkfoje ĉiutage promeni. — Profesiulo aŭ spertulo pri gimnastiko estas gimnastikisto.

angle: gymnastics
ĉine: 体操
france: (une, la) gymnastique; ~i = faire de la gymnastique; ~ejo = (un) gymnase; isto = (un) gymnaste.
germane: Gymnastik
hispane: gimnasia
hungare: gimnasztika, testedzés
portugale: ginástica; ~i = fazer ginástica; ~ejo = ginásio (para ginástica); ~ilo = aparelho de ginástica; ~isto = ginasta
ruse: гимнастика; ~i = заниматься гимнастикой; = гимнастический



radiko: glas-
baza vorto: glas-o

difino: Vitra aŭ alimateria trinkujo (vinglaso, akvoglaso kaj aliaj glasoj).

ekzemploj: Glaso estas trinkujo, precipe por malvarmaj trinkaĵoj, ordinare pli alta ol larĝa, ofte el vitro, sed ankaŭ el aliaj materialoj, foje kun tenilo. — Vinglaso (el vitro kun tigo kaj piedo), glaseto (malgranda, cilindra por brando), bierglasego (el vitro aŭ metalo tre granda). — Kiam en la novjara nokto la horloĝo batis la dekduan horon, la homoj ĉe la tablo leviĝis kun plena glaso (da ĉampano) kaj trinkis je ĉies sano okaze de la nova jaro. — Mi trinkis ja nur unu solan glason da vino.

angle: a glass (from which to drink, not the material = vitro)
ĉine: 玻璃
france: (un) verre (à boire); bier~eg-o = (une) chope.
germane: Glas (das Trinkgefäß)
hispane: vaso
hungare: pohár
portugale: copo
ruse: стакан




radiko: gramatik-
baza vorto: gramatik-o

difino: Reguloj de iu lingvo pri ĝusta uzado de tiu lingvo.

ekzemploj: Sufiĉe kompleta aro da reguloj de lingvo homa. — Lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaŭ el vortaro. — Gramatiko normale estas ankaŭ la nomo de la verko aŭ lernilo, prezentanta la lingvajn regulojn de difinita lingvo. — Oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, tio estas la radiko kune kun ĝia gramatika finiĝo. — Gramatikisto estas fakulo pri gramatiko.

angle: grammar
ĉine: 文法
france: (une, la) grammaire ; ~a = grammatical(e); ~isto = (un) grammairien.
germane: Grammatik
hispane: gramática
hungare: nyelvtan
portugale: gramática; ~a = gramatical; ~isto = gramático (pessoa
ruse: грамматика; = грамматический



radiko: grand-
baza vorto: grand-a

difino: Pli multe ol ordinare (laŭ mezuro, kvanto, grado,...); (kun granda) mezuro en ĉiuj direktoj (longo, alto, larĝo); ampleksa; kun multaj anoj (popolo, asocio,...) .

ekzemploj: Granda (vasta) tablo, vazo, ĉambro, kampo, muro; granda (alta) monto, homo, besto; granda rivero, daŭro. — Fiŝo pli granda malgrandan englutas (subite tutmanĝas). — Granda vento, kunveno, kvanto da akvo, poeto, verko, doloro, kuraĝo, ĝojo kolero, feliĉo, honto, miro, profito, riĉeco, valoro, venko, malvenko. — Malgrandajn arbojn oni plantis en nia urba parko, sed nun ili grandiĝis. — Mi grandigis mian bibliotekon.

angle: big, large, great (as in "Peter the Great")
ĉine: 大,重要的
france: grand(e) ; ~o = (une) grandeur; ~ec-o = (la) grandeur; mal~a = petit(e); ~ega = immense, énorme; ~iĝi = grandir; ~igi = agrandir.
germane: groß(e,r,s)
hispane: grande
hungare: nagy
portugale: grande, graúdo, magno, maiúsculo; ~o = tamanho; ~eco = grandeza (qualidade); ~ega = enorme, imenso; ~ulo = figurão, grão-senhor; ~egulo = gigante; ~aĝa = idoso, velho; ~anima = generoso, magnânimo; pli~igi = aumentar (fazer crescer); mal~a = pequeno
ruse: большой, крупный, великий; = величина



radiko: gratul-
baza vorto: gratul-i

difino: bondeziri pro okazaĵo aŭ atingaĵo


ekzemploj: Mi gratulas vin okaze de via naskiĝtago! — Mi ĝojas, ke vi sukcesis pri via ekzameno. Gratulon! — Gratulegon al via edzino, kiu naskis tian belegan bebon! — Akceptu miajn elkorajn gratulojn! — Fratino sendis al mi gratulan leteron.

angle: to congratulate
ĉine: 祝贺
france: féliciter, congratuler ; ~o = (une) félicitation, congratulation ; ~a = congratulatoire, de félicitation.
germane: gratulieren, beglückwünschen
hispane: felicitar
hungare: gratulál
portugale: parabenizar, felicitar; ~a = gratulatório; ~o = felicitação; ~ojn! = parabéns!; ~letero = carta de felicitações
ruse: поздравить; = поздравление; = поздравительный



radiko: grav-
baza vorto: grav-a

difino: Kun granda influo; kun multaj sekvoj; tre atentinda.

ekzemploj: Ni invitis kelkajn plej gravajn homojn al nia kunveno. — Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava. — Ĉu via sano ne gravas al vi? — Aŭskultu la instruiston, ĉar li parolas gravaĵon. — Ne gravigu tiujn bagatelojn. — Multaj gravuloj de diversaj landoj venis ĉi tien por priparoli gravegajn demandojn. — Ne zorgu, la vundo estas ne grava. — Li estis grave vundita. — Mia malsano estas malgrava.

angle: serious, important
ĉine: 重要
france: important(e), grave, considérable ; ~e = gravement ; ~i = être important(e); ~ega = décicif(-ive), capitale; ~igi = donner de l'importance; ~ulo = (une) personne de poids; mal~a = futile, sans importance; ne ~as! = c'est pas grave!
germane: wichtig(e,r,s)
hispane: importante
hungare: fontos
portugale: importante, relevante; grave; ~i = ter importância; ~aĵo = coisa importante; ~eco = importância; gravidade; ~ulo = figurão, pessoa importante; ne ~as! = não importa!; pli~igi = agravar;
ruse: 1) важный, значительный, серьёзный, 2) тяжёлый, тяжкий, значительный, серьёзный; ~i = быть важным, иметь значение; ~e = 1) важно, значительно, серьёзно, 2) тяжело, тяжко, значительно, серьёзно




radiko: grimac-
baza vorto: grimac-o

difino: Strangaj movoj farataj per la vizaĝaj muskoloj.

ekzemploj: Kiu grimacas per la okulo kaŭzas suferon. — Tiu knabo estas grimacema en situacioj de streĉo. — Mi salutis lin kaj li respondis per grimaco. — Ŝi grimace aspektis pro doloro.

angle: grimace
ĉine: 做怪相,扮鬼脸
france: (une) grimace; ~a = grimaçant(e); ~i = grimacer; ~ema = grimacier(-ière), porté(e) à grimacer.
germane: Grimasse
hispane: mueca, gesto
hungare: grimaszol, majomkodik, pofákat vág
portugale: careta; ~i caretear; ~ema = careteiro
ruse: гримаса; ~i гримасничать, кривляться, корчить



radiko: grimp-
baza vorto: grimp-i

difino: Supreniri malfacile (en arbon, sur rokon aŭ sur similan lokon).

ekzemploj: Grimpi estas pene transloki sian korpon sur oblikva aŭ vertikala supraĵo per helpo de piedoj kaj de manoj. — Kiel vi nomas tiun grimpan kreskaĵon. — Grimpi sur altan turon, surgrimpi monton. — Ŝi engrimpis en boaton. — Montogrimpisto povas ankaŭ malsuprengrimpi per helpo de la manoj kaj de la piedoj.

angle: to climb
ĉine: 爬上,攀登
france: grimper, gravir, escalader ; ~o = (la) grimpe ; ~a = grimpant(e)(botanique); monto~isto = (un) alpiniste; mal-supre-n~i = descendre par escalade.
germane: klettern, unter Anstrengung steigen (auf einen Berg)
hispane: escalar (acción)
hungare: mászik, kúszik
portugale: trepar, subir, escalar; ~aĵo = trepadeira; monto~isto = alpinista
ruse: взбираться, вскарабкиваться, карабкаться, влезать, лезть; = движение взбирающегося, карабкивающегося; = лазящий



radiko: griz-
baza vorto: griz-a

difino: Kun koloro de cindro; inter nigra kaj blanka.

ekzemploj: Griza barbo, vetero, nubo, nebulo. — Jen venas grizhara maljunulo. — La polvo grizigis la foliojn. — Li/liaj haroj rapide griziĝas. — Gloro por junuloj estas ilia forto, kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco. — Grizaj tagoj estas tagoj senplezuraj, enuaj. — Grizo estas la griza koloro.

angle: gray, grey
ĉine: 灰色的
france: gris(e) ; ~o = le gris; ~iĝi = grisonner; ~igi = grisailler.
germane: grau
hispane: gris
hungare: szürke
portugale: cinzento, gris; ~o = cor cinzenta; ~eta = acinzentado; ~hara = grizalho
ruse: серый; = серое (серый цвет)



radiko: grup-
baza vorto: grup-o

difino: (Malgranda) aro da homoj, bestoj aŭ aĵoj; grupigi = kunigi en grupon; grupiĝi = fariĝi grupo.

ekzemploj: Kunestantoj, uloj, kiujn io komuna kunigas, estas grupo. — Grupo da laboristoj, da rigardantoj, da infanoj kune ludantaj, grupo politika da parlamentanoj samopiniaj. — Li staris sub soleca grupo de iaj arboj larĝbranĉaj. — Grupigi la argumentojn en kategoriojn por diskuto. — La fotografisto grupigas la klientojn. — Laborgrupo estas homgrupo komisiita pri difinita taskaro aŭ celo. — La muzikgrupo prezentos koncerton dum la Novjara Renkontiĝo. — Ekestis premgrupoj subtenantaj la reformojn.

angle: a group
ĉine: 群,团体
france: (un) groupe ; ~a = de groupe ; ~e = en groupe; ~igi = grouper; prem~o = (un) groupe de pression, lobby (en franglais).
germane: Gruppe
hispane: grupo
hungare: csoport
portugale: grupo; ~a = grupal; ~e = em grupo; ~aĉo = corja, malta; ~ano = membro de grupo; ~igi = agrupar
ruse: группа; = групповой; = группой, группами, по группам



radiko: gvid-
baza vorto: gvid-i

difino: Montri al iu, kien iri aŭ kion fari.

ekzemploj: Turisma gvidisto gvidis nin sur la monto. — Aliajn gvidas kaj mem ne vidas. — Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas. — Ni venis ne tien — Li misgvidis nin! — Ne timu, kompaso gvidos nin. — Vidu, tio estas gvida stelo. — Plej bona gvidilo estas la lango. — Li promesis gvidi sian popolon al la feliĉo. — Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido. — La kurson gvidas bonega instruisto. — Mi prenis sur min la gvidadon de Esperanta kurso. — Ŝi konsentis persone gvidadi la aferon.

angle: to guide
ĉine: 领路,领导,指引
france: guider ; ~o = (une) conduite (de qqn), direction, guide ; ~a = de guide, directeur(-trice); ~ant-o, ~isto = (un) guide(personne, professionnel); ~ilo = (un) guide (chose); mis~i = égarer; ~ad-o = (le) guidage.
germane: leiten, führen
hispane: guiar, dirigir, liderar
hungare: vezet
portugale: guiar; ~o, -ado = ação de guiar; ~anto = guia (pessoa); ~ilo = guia (instrumento); ~isto = guia (pessoa); ~libro = guia (livro)
ruse: вести за собой, править, управлять, руководить; = руководство; = путеводный, ведущий, руководящий