Vt: J

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


radiko: -j
baza vorto: -j

difino: Du aŭ pli, indikilo de la plurnombro; (unu) ruĝa kaj (unu) flava pomoj;

ekzemploj: Altaj arboj. — Tiuj arboj estas altaj. — Mi vidas tiujn altajn arbojn. — Unu knabo, pluraj knaboj. — Unu strato, tri stratoj. —— Unu muso, du musoj. — Unu problemo, multaj problemoj.

angle: indicates the plural and is added to the o- and a-forms to change them from representing one thing to more than one. Alta arbo becomes altaj arboj; mi konas la junan knabon becomes mi konas la junajn knabojn.
ĉine: 表示复数的后缀(例:altaj arboj 高的树;tiuj arboj estas altaj这些树是高的;mi vidas tiujn arbojn estas altaj我看这些树是高的;knaboj孩子们;stratoj街道;problemoj 问题;(unu) ruĝa kaj (unu) flava pomoj一个红的和一个黄的苹;;…)
france: plus d'un , marque le pluriel des (pro)noms et adjectifs ; alt-a~ arb-o~ = de hauts arbres; tiu~ = ces; plura~ = plusieurs.
germane: Die Endung dient der Mehrzahlbildung bei allen Substantiven (Hauptwörtern) und Adjektiven (Eigenschaftswörtern).
hispane: indica el plural de sustantivos y adjetivos (amiko = amigo, amiko~ = amigos)
hungare: A többesszám jele.
portugale: terminação do plural; tiuj arboj estas altaj = essas árvores são altas; mi vidas tiujn altajn arbojn = vejo essas altas árvores; unu strato, du stratoj = uma rua, duas ruas
ruse: окончание множественного числа (например: alta~ arbo~ = высокие деревья; strato~ = улицы, musoj - мыши)



radiko: ja
baza vorto: ja

difino: Certe, vere, nepre (li ja diris tion = li certe diris tion).

ekzemploj: Vi ricevis ja monon, nun donu al mi la varon. — Kiu povas scii, neniu ja vidis vin? — Li estas ja mia amiko, sed mi ne aprobas lian konduton. — Ĉu vi iros tien? Jes! Mi ja iros.

angle: indeed
ĉine: 是,真的,一定(li ja diris tion – li certe diris tion 他确实说过这些)
france: certes, sans doute, en effet, voire même. permet d'accentuer, d'insister, de marquer une emphase.
germane: ja (Benutzt als Partikel, das den (Wahrheits)gehalt eines Satzes oder Wortes betont oder unterstreicht: Das hat er ja behauptet. ~ Tion li ja asertis.)
hispane: ciertamente, verdaderamente, sin duda (Interjección)
hungare: bizony, hát, persze
portugale: deveras, sem dúvida, de fato
ruse: ведь, же



radiko: jak-
baza vorto: jak-o

difino: Vesto sur aliaj vestoj, fermebla je la antaŭa flanko, kun manikoj, kovranta la supran parton de la korpo .

ekzemploj: La jako estis la ordinara ĉiutaga vesto de la okcidentaj eŭropanoj. — Ekzistas kaj viraj kaj virinaj jakoj. — Bela juna fraŭlineto kovris sin per varma jaketo. — Kelneroj havas apartajn jaketojn.

angle: jacket, coat
ĉine: 外套(前方可打开,有袖,可遮上半身,从肩至肾)
france: (une) veste, (un) veston; ~et-o = (une) jaquette, veste à pans; frenez~o = (une) camisole de force.
germane: Jacke
hispane: chaqueta, abrigo
hungare: kabát
portugale: paletó, casaco de homem; ~eto = jaleco, japona, jaqueta (vestimenta); sobrecapa (livro); frenez~o = camisa-de-força
ruse: куртка, пиджак



radiko: jam
baza vorto: jam

difino: Antaŭ la nuna aŭ la priparolata momento (ne poste, sed jam nun; ne tiam, sed jam pli frue).

ekzemploj: Mi jam havas mian ĉapelon, nun serĉu vian. — Jam estas tempo iri domen. — Post unu horo la forno estos jam varma. — Jam de tri tagoj mi ne dormis. — Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? — Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron.

angle: already
ĉine: 在之前,已经,早已
france: déjà, dès avant ce moment.
germane: schon, bereits
hispane: ya, ahora mismo
hungare: már
portugale: já, agora mesmo; ~ ne = já não, não mais
ruse: уже



radiko: januar-
baza vorto: januar-o

difino: Unua monato de la jaro, inter decembro kaj februaro

ekzemploj: Januaro estas la unua monato de la suna kalendaro. — En multaj nordaj landoj januare neĝas. — Januara vetero estas malfacile eltenebla.

angle: January
ĉine: 一月,十二月与二月之间的月份
france: janvier; ~e = en janvier.
germane: Januar
hispane: enero (mes del año)
hungare: január
portugale: janeiro
ruse: январь; = январский; = в январе



radiko: japan-
baza vorto: japan-o

difino: Loĝanto aŭ civitano de Japanujo.

ekzemploj: Japanujo estas granda lando en Azio. — Japanaj varoj estas vendataj en la tuta mondo. — En nia lando oni aĉetas multajn japanajn aŭtomobilojn. — Japanoj estas tre unueca popolo.

angle: a Japanese, a Japanese person
ĉine: 日本人,居住在日本(Japanujo)的人
france: (un) Japonais ; ~in-o= (une) japonaise; ~a = japonais(e); J~ujo = le Japon.
germane: Japaner
hispane: japonés (gentilicio)
hungare: japán
portugale: japonês (povo); ~a = relativo à língua ou povo japoneses
ruse: японец




radiko: jar-
baza vorto: jar-o

difino: Tempo de 12 monatoj; 365 aŭ 366 tagoj; sunciklo.

ekzemploj: Kiom da jaroj vi havas? — Kiom aĝa vi estas en jaroj? Kiomjara vi estas? — Mi estas dekjara. — Okazas nun la ĉiujara renkontiĝo de esperantistoj el multaj diversaj regionoj. — Ni renkontiĝas ĉiun duan jaron. — Unu lumjaro egalas al la longo trairata de lumo dum unu jaro. — Superjaro estas tiu jaro, en kiu oni aldona sunu tagon al februaro.

angle: year
ĉine: 年,依太阳巡循环的周期有十二个月,365或366天
france: (un) an, (une) année ;~a = annuel(le) ; ~e = annuellement; dek~a = de dix ans; kvardekjara = quadragénaire; lum~o = (une) année-lumière; super~o = (une) année bissextile.
germane: Jahr
hispane: año
hungare: év
portugale: ano; ~a, ĉiu~a = anual; ~e = anualmente; ~aro = época, era; super~o = ano bissexto; dudekkvin~a, dudekkvin~aĝa = com vinte e cinco anos de idade
ruse: год; = годовой, годичный



radiko: jar-cent-
baza vorto: jar-cent-o

difino: 100 jaroj

ekzemploj: Periodo de cent jaroj estas ĝuste jar-cento. — Sciencoj multe progresis dum la 19a jarcento. — Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljar-o-n. — Jarmilo estas dek jarcentoj.

angle: century; ~a = centennial
ĉine: 世纪,百年
france: (un) siècle (de l'an 1 à 100, par contre : centjaro désigne n'importe quelle durée de cent ans) ; ~a = du siècle, séculaire (par contre : centjara = centenaire).
germane: Jahrhundert
hispane: siglo
hungare: évszázad
portugale: século; ~a = secular
ruse: век, столетие




radiko: je
baza vorto: je

difino: Vorto indikanta rilaton ne esprimeblan precize per aliaj similaj vortoj (je la tria horo; je mia surprizo; teni iun je brako, ...).

ekzemploj: Mia vivo estas plena je zorgoj. — Mi estas malsana je la brusto. — Mi ne estas inda je tiu honoro. — Li kulpigis sian kamaradon je tiu friponaĵo. — Ni renkontiĝos je la tria horo. — Ili troviĝas senigitaj je ĉio kara. — Je kioma horo foriras la vagonaro?

angle: This is a preposition that has no definite meaning but is used when there is no logical preposition to use: ~ la tria horo (at three o'clock, where a direct translation of at isn't logical); ~ mia surprizo (to my surprise, again where translating to wouldn't be logical)
ĉine: 通用前置词,不能用其代前置词正确表达者采用此前置词(je la tria hore在三点时;je mia surprizo在我吃惊时;teni iun je brako握某物于手上)
france: à, ~ la tria (horo) = à trois heures; ou autre préposition consacrée par l'usage, mais ne correspondant à aucune préposition spécifique de l'espéranto : teni iun ~ brako = tenir quelqu'un par un bras.
germane: "Joker"-Präposition, die benutzt wird, wenn keine andere passt
hispane:  : preposición que indica un tipo de relación que no se puede expresar mediante otra preposición. (~ la sesa horo = a las 6 am).
hungare: Helyettesítő viszonyszó.
portugale: preposição usada para indicar hora e também quando não há outra preposição adequada; ~ la tria horo = às três horas; kapabla ~ ĉio = capaz de tudo; teni ~ la brako segurar pelo braço
ruse: предлог, не имеющий определённого значения и соответствующий различным русским косвенным падежам с предлогами и без предлогов; употребляется обычно когда другой предлог по смыслу не подходит (~ la tria horo = в три часа; teni ~ brako = держать за руку)



radiko: jen
baza vorto: jen

difino: Vorto montranta, ke iu aŭ io estas proksima; (jen li: vidu, tie li estas).

ekzemploj: Jen mi (estas)! — Jen floroj por ni! — Jen donaco por vi! — Ĉu vi serĉas la princon? Jen li estas. — Jen estas la tempo por agi. — Ankoraŭ pli mallonga vojo estas jena. — Li parolis al li jene.

angle: behold, here is, look, there, here are: ~ li = "here he is/here he comes/there he is"
ĉine: 这就是,表示指示的词,用以引起注意(jen li: vidu, tie li estas这就是他,看啊,他来了)
france: voici, voilà ; ~a = que voici ; ~e = comme suit, de la façon suivante.
germane: Das Wort dient dazu, die Aufmerksamkeit auf etwas zu lenken: Hier ist du dein Geschenk./Da hast du dein Geschenk. ~ Jen via donaco.
hispane: he aquí
hungare: íme
portugale: eis, eis aqui, aqui está; la ~o = o seguinte; pro la ~a kialo = pelo seguinte motivo; ~e = assim, da seguinte maneira
ruse: вот, вон; = вот этот, вот такой; = вот так, вот как



radiko: jes
baza vorto: jes

difino: Konfirma respondo al demando. (Ĉu vi venos? Jes, mi venos.)

ekzemploj: Ĉu vi lernis? Jes, mi lernis! — Diru "jes" aŭ "ne"! — Mi jesas je via propono. — Ni respondis jese.

angle: Yes
ĉine: 是,肯定的答复(Ĉu vi venos? Jes, mi venos.你要去吗?是的,我要去)
france: oui ; ~o = (un) acquiescement ;~a = affirmatif(-ive) ; ~e = affirmativement ; ~i = acquiescer, affirmer; kap~i = opiner du chef.
germane: ja
hispane: sí, (afirmación)
hungare: igen
portugale: sim; ~i = concordar, afirmar; ~o = anuência, afirmação; ~a = afirmativo; ~e = afirmativamente; kap~i = afirmar com a cabeça
ruse: да; ~i = ответить утвердительно; = утвердительный; = утвердительно



radiko: juli-
baza vorto: juli-o

difino: Sepa monato de la jaro laŭ la okcidenta kalendaro inter junio kaj aŭgusto.

ekzemploj: En julio en nia lando oni iras al la mar-bordo. — Jen tipa julia rikolto. — Julie ĉi tie la taglumo estas tre longa.

angle: July
ĉine: 七月,在六月与八月之间的月份
france: juillet; ~a = de juillet; ~e = en juillet.
germane: Juli
hispane: julio (mes del año)
hungare: július
portugale: julho
ruse: июль; = июльский; = в июле



radiko: jun-
baza vorto: jun-a

difino: De malgranda aĝo

ekzemploj: Lernu june, vi scios maljune. — Oni povas esti juna ĉe la kvardeka jaro, kaj maljuna ĉe la dudeka. — Ŝi rejuniĝis post sia edziĝo. — Rigardu la junecan fervoron de la maljuna esperantisto. — El la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon. — La ĉagrenoj maljunigas homojn.

angle: young
ĉine: 年轻的,幼,嫩,青春的
france: jeune ; ~o, ~ec-o = (la) jeunesse (l'état, la qualité); ~ulo = (un) jeune; mal~a = vieŭ; re~iĝi = rajeunir; mal~igi = faire vieillir.
germane: jung(e,r,s)
hispane: joven (adjetivo)
hungare: fiatal
portugale: jovem, moço; ~eco = juventude (qualidade); ~ulo = jovem, rapaz; ~ularo = juventude (conjunto de jovens); mal~a = velho, idoso; mal~ulejo = asilo de idosos; re~iĝi = rejuvenescer
ruse: молодой, юный



radiko: juni-
baza vorto: juni-o

difino: Sesa monato de la jaro laŭ la okcidenta kalendaro inter majo kaj julio.

ekzemploj: En junio en Eŭropo kelkaj fruktoj jam maturiĝas. — Kolekti fojnon (sekigitajn herbojn), kiuj ebligos nutri (doni manĝaĵon) bestojn vintre, estas junia laboro. — En multaj landoj lernejaj ekzamenoj okazas junie (en junio).

angle: June
ĉine: 六月(五月与七月之间的月份)
france: juin; ~a = de juin; ~e = en juin.
germane: Juni
hispane: junio (mes del año)
hungare: június
portugale: junho; ~a = junino
ruse: июнь; = июньский; = в июне