Vt: K1

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: klar-
baza vorto: klar-a

difino: Facile (tra)videbla, komprenebla, distingebla.

ekzemploj: Li skribas per klara kaj bone legebla skribo. — Tiu akvo estas tre klara. — Parolu pli klare kaj precize.— Atentu ĝis la afero klariĝos. — Ĝi estis bone klarigata. — Viaj klarigadoj estis tre klaraj al mi. — Kia malklareco, kiaj malklaraĵoj! — Tio ŝajnas neklarigebla.

angle: clear
ĉine: 清澈的,明亮的,清楚的
france: clair(e) ; ~e = clairement ; ~i = être clair(e); ~ec-o =(la) clarté; ~igi = clarifier, expliquer; ~ig-a = explicatif(-ive); mal~a = trouble, embrouillé(e), confus(e); ne~ig-ebla = inexplicable.
germane: klar(e,r,s)
hispane: claro (fácil de ver o de entender)
hungare: tiszta, világos
portugale: nítido, claro, fácil de perceber ou entender; ~eco = clareza; ~igi = esclarecer; ~igo = esclarecimento; ~vida = clarividente; mal~a = borrado (imagem); obscuro (significado)
ruse: ясный, отчётливый; ~i = быть ясным, отчётливым; = ясно, отчётливо



radiko: klas-
baza vorto: klas-o

difino: Aro de lernantoj kune lernantaj la samajn aferojn (=lerneja klaso); aro de homoj kun similaj sociaj kondiĉoj aŭ kun similaj interesoj kaj kutimoj (=socia klaso); aro de homoj, bestoj, plantoj aŭ aĵoj, similaj laŭ iu(j) eco(j) (laŭ iu ordigo); klasi = aranĝi laŭ klasoj aŭ laŭ alia ordo

ekzemploj: En kiu klaso vi lernas? — Vi apartenas do al tiu klaso de homoj, kiuj tuj koleras. — De sia naskiĝo ŝi estas altklasa fraŭlino, jen altklasulino. — Jen du el miaj samklasanoj. — Oni povas, malprecize, klasi tiujn lingvojn. — Tiuj formoj estas klasitaj kiel zamenhofaj.

angle: class (in school or in a group); ~i = to class, to group together
ĉine: : 班级(lerneja klaso);阶级:人或动物因生活环境或条件的分类: socia klaso 社会等级;动植物的纲(分类的高级阶元,在门与目之间);klasi分级,分类
france: (une) classe ; ~a = de classe ; ~i = classer, ranger par ordre; alt~a = de classe privilégiée; sam~ano = (un) camarade; ~ita = classé(e); ~batalo = (une, la) lutte des classes.
germane: Klasse
hispane: clase
hungare: osztály
portugale: classe, camada social; classificação; classe (alunos); ~i = classificar (ordenar); ~batalo = luta de classes; ~ĉambro = sala de aula
ruse: класс; ~i = (рас)сортировать, разобрать, распределить; = классовый




radiko: klav-
baza vorto: klav-o

difino: Plateto aŭ butono, kiun oni premas por funkciigi muzikinstrumenton (pianon,...), skribmaŝinon, komputilon aŭ alian aparaton

ekzemploj: Piano estas klavinstrumento. — Jen la klavaro de la komputilo. — Li respondis al ŝi, klavumante ĉe sia komputilo. — Tiu klavistino tre rapide laboras.

angle: a key (on a piano or computer, not for locking things)
ĉine: 琴键,打字键
france: (une) touche; ~aro = (un) clavier.
germane: Taste
hispane: tecla
hungare: billentyű, gomb
portugale: tecla (de piano, computador, telefone etc.); ~i = teclar, digitar; ~aro = teclado
ruse: клавиша; ~i = набирать




radiko: klopod-
baza vorto: klopod-i

difino: Fari ĉion por sukcesigi ion.

ekzemploj: La prezidanto pensis kaj klopodis pri la loĝantaro. — Ekhavante hundeton ili klopodis varti ĝin bone. — Ni multe klopodis por trovi taŭgan kaj malmultekostan loĝejon. — Ŝiaj klopodoj ĉe la laborejo plaĉis al la estro. — Estu pli mense klopodema ĉe viaj studoj!

angle: to try hard to accomplish something, to put an effort in
ĉine: 尽力
france: se mettre en peine de, s'affairer pour ; ~o = (un) effort, (une) peine, besogne ; ~e = avec peine, effort, embarras; ~eg-i = se mettre en quatre, remuer ciel et terre ; ~ema = affairé(e), entrprenant(e).
germane: sich bemühen
hispane: empeñarse, esforzarse
hungare: igyekszik, töri magát
portugale: esforçar-se, empenhar-se; ~o = esforço, empenho
ruse: хлопотать; = хлопотня; = хлопотный




radiko: klub-
baza vorto: klub-o

difino: Malgranda societo.

ekzemploj: Ĉu estas Esperantista klubo en via urbo? — La kluba kunveno okazas du fojojn monate. — Kiom da klubanoj? — La klubanaro konsistas el kvardek membrojn. — Kie vi kunvenos? En la klubejo mem.

angle: club (a social group not a weapon)
ĉine: 小团体,俱乐部
france: (un) club, cercle; ~ano = (un) clubiste, membre d'un cercle; ~ejo = (un) club (le local), (le) foyer du club .
germane: Klub
hispane: club
hungare: klub
portugale: clube; ~ano = sócio (de clube)
ruse: клуб; = клубный




radiko: knab-
baza vorto: knab-o

difino: Juna viro.

ekzemploj: “Vi estas brava knabo!” diris la soldato. — Tio estas knaba afero. — Mia fratino estas tre bela knabino. — Bonvolu voki la geknabojn. — Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas. — Ŝi ne volas edziniĝi, ŝi iĝos maljuna knabino. — Tio estas knabecaj ludoj.

angle: boy
ĉine: 小孩
france: (un) garçon ; ~a = de garçon; ge~a= d'enfant; ~ino = (une) fille; ~aĵo = (une) gaminerie; ~eca = enfantin(e), puéril(e).
germane: Junge
hispane: chico, muchacho, joven
hungare: fiú
portugale: menino, garoto, guri; ~a, ~eca = pueril; ~aĉo = moleque, pivete, menino de rua; ~aro = meninada; mir~o = menino-prodígio
ruse: мальчик, парень; = мальчиковый, мальчишеский




radiko: kok-
baza vorto: kok-o

difino: Ofte bredata korto-birdo, kies ino demetas ovojn.

ekzemploj: (Vir-)koko kok-blekas (bestkrias): "ko-keri-ko-o-o", kokino klukas; homoj manĝas la ovojn de kokinoj. — Tiu kokino zorgas dek du kokidetojn. — Dimanĉon ni manĝos kokidaĵon. — En sia korto ĉiu koko estas forta.

angle: chicken (the animal in general not by sex, and not the food)
ĉine: 鸡,家禽(公鸡叫的动词kokeriki,其叫声kokeriko,母鸡咯咯叫kluki,其咯咯叫声为kluko),人吃母鸡生的蛋 (homoj manĝas la ovojn de kokinoj)
france: (un) coq ; ~a = gallinacé(e); ~in-o = (une) poule; ~ido = (un) poulet; ~aĵo = du poulet; ~id-et-o = (un) poussin; ~ejo = (un) poulailler.
germane: Hahn (das Federvieh)
hispane: gallo/gallina (el animal, sin especificar el sexo)
hungare: kakas
portugale: galo, galinha (sem especificar sexo); ~ejo, ~inejo = galinheiro;~ido = frango; ~idaĵo = galeto (carne de frango); ~ideto = pint(a)inho; ~idetejo = pinteiro; ~ino = galinha; ~inaĵo = carne de galinha; ~okrii = cocoricar; vir~o = galo
ruse: петух, курица; = куриный, петушиный, петуший



radiko: koks-
baza vorto: koks-o

difino: Parto de la korpo, kie estas la supra artiko de la femuro

ekzemploj: Antaŭ 1990 por la modo la virinaj mezuroj estas: brusto 89 centimetroj, talio 57 centimetroj, koksoj 89 centimetroj. — Ĉe sia dekstra kokso pendis pafileto. — “Kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj! Ŝi estas tute simila al viro!”

angle: hip
ĉine: 臂部
france: (une, la) hanche ; ~a = coxal(e).
germane: Hüfte
hispane: cadera
hungare: csípő
portugale: quadril, anca, ilharga
ruse: бедро




radiko: kolekt-
baza vorto: kolekt-i

difino: Kunigi multajn samajn aŭ similajn aĵojn; kolekto = multaj samaj aŭ similaj aĵoj kunmetitaj.

ekzemploj: Por pli batali, li bezonis denove kolekti siajn fortojn. — Oni devis kolekti monon, feliĉe danke al donoj kolektiĝis rapide la necesa mono. — Ŝi estas kolektanto, ŝi kolektas florojn kaj herbojn. — Kia bela kolekto de libroj! — Ŝi ŝirkolektis multajn fruktojn.

angle: to collect, to gather
ĉine: 集合,收集,采集
france: collecter, cueillir, (r)assembler, amasser ; ~o = (un) recueil, (une) collection; ~ant-o = (un) collectionneur; ~iĝi = se rassembler, être collecté(e); ŝir~i = cueillir.
germane: (ein)sammeln
hispane: recolectar, coleccionar
hungare: gyűjt
portugale: colecionar, juntar, reunir; angariar, coletar; ~o = coleção, compilação; ~ado = coleta, recolhimento; ~anto = colecionador; hom~iĝo = ajuntamento (de pessoas)
ruse: собирать, коллекционировать, копить; = коллекция, собрание; = коллекционный




radiko: koler-
baza vorto: koler-i

difino: Emociiĝi pro malkontento; emocie vidigi kaj aŭdigi sian fortan malkontenton.

ekzemploj: Kial vi koleras? — Vi ne havas kaŭzon por koleri, mia sinjorino! — Mi estis tiel kolera kontraŭ ŝi, ke mi denove ekkoleris ŝin. — Ĉu vi estas kolerema? — Kolere li respondis al ŝi. — Pro kolero li batas per la piedoj la plankon.— Pardonu min, ĉio venas de mia koleriĝemo.

angle: to be upset or angry
ĉine: 害怕
france: être en colère, fâché(e), courroucé(e) ; ~o = (une) colère, (un) courroŭ ; ~a = irrité(e), emporté(e) ; ~e = en colère, avec courroŭ; ~ema = colérique, irascible, emporté(e); ~ega = furieŭ(-euse), exaspéré(e) en rage; ~iĝ-ema = soupe au lait, tendant à s'emporter; ~igi mettre en colère, irriter.
germane: zornig, wütend sein
hispane: enojarse, colerizarse
hungare: haragszik
portugale: zangar-se, irritar-se, irar-se; ~o = cólera, zanga, ira, raiva; ~a = colérico, zangado, irado, raivoso; ~ego = fúria (sentimento); ~ema = irascível; ~igi = irritar, encolerizar
ruse: злиться, сердиться, гневаться; = гнев, злоба, злость; = гневный, сердитый, злой, раздражённый; = гневно, зло, сердито, раздражённо




radiko: kolor-
baza vorto: kolor-o

difino: Aparta impreso, kiun faras sur la okulo la diversaj elementoj de lumradio, resenditaj de korpo sendepende de ĝia formo; [ruĝa, blua, verda, flava, ...].

ekzemploj: La blanka koloro estas la sumo de ĉiuj ĉielarkaj koloroj. — Donu al mi koloran paperon, mi petas. — La floroj brilis multkolore. — Li portas rozokoloran superveston. — En mallumo ĉio senkoloriĝas. — Mi faris la konturon (ĉirkaŭan linion) de la bildo, nun la infano kolorigas la tutan bildon. — Tiu florkampo estas kolor-riĉa.

angle: color, colour
ĉine: 色,颜色
france: (une, la) couleur, teinte, (un) coloris ; ~a = coloré(e) ; mult~a = multicolore; ~i = colorer; ~igi = colorier, teindre; sen~a = incolore; sen~iĝ-o = (la) décoloration; ~ilo = (un) colorant, pigment.
germane: Farbe (Wie sie im Farbspektrum erscheint, nicht das Material zum Malen.)
hispane:color
hungare: szín
portugale: cor; -i, ~igi = colorir; ~a = colorido; ~igilo = corante; mult~a = multicolor
ruse: цвет, окраска, колер; ~i = красить, окрашивать, раскрашивать; = цветной, цветовой




radiko: komand-
baza vorto: komand-i

difino: Havi armean ordonpovon; ordoni.

ekzemploj: Mi povos uzi tiun oficiron por komandi la soldatojn. — Laŭ la komando "tri", ekpafu! — La oficisto komande organizas la reeniron. — Mi volas renkonti la komandantojn kaj la estrojn, tio estas la komandantaro. — Kie estas la komandejo? — Li havas komandeman karakteron, li estas komandemulo.

angle: to command, to be in command
ĉine: 命令,指挥
france: commander ; ~o = (un) commandement; ~e = par commandement; ~ant-o = (un) commandant; ~ejo = la place de commandement.
germane: kommandieren
hispane: comandar
hungare: parancsol
portugale: comandar; ~o = comando (ordem, função); ~anto = comandante; ~ejo = comando (lugar); ~ilo = comando (de maquinismo, aparelho etc.)
ruse: командывать, указывать, управлять; = команда, приказ, указание; = командный



radiko: komenc-
baza vorto: komenc-i

difino: Fari/konsistigi la unuan parton; ekfari; komenciĝi = (ek)esti en sia unua parto.

ekzemploj: Mi komencas mian laboron je la oka. — Ĉiu komenco estas malfacila. — Komenco bona, laboro duona (duone farita). — Komence mi iom dubis, sed fine mi sukcesis. — La kurso por komencantoj komenciĝos post duonhoro. — Multe komencite, malmulte plenumite.

angle: to start
ĉine: 开始
france: commencer, entreprendre, engager ; ~o = (le) commencement, début (l'action); ~aĵo = (un) début, (le) prémice (la chose) ; ~e = au commencement, d'abord; ~a = initial(e); ~ant-o =(un) débutant; ~iĝi = commencer, débuter,s'ouvrir; ~ita = débuté(e), commencé(e).
germane: etwas beginnen, etwas anfangen
hispane: comenzar, iniciar (dar inicio)
hungare: kezd
portugale: começar, iniciar (dar início); ~a = inicial; ~o = começo, início, princípio; éanto = iniciante, principiante; ~iĝi = começar (ter início)
ruse: начать, начинать, приступить к; = начало; = (перво)начальный; = вначале, сначала, сперва, поначалу



radiko: komerc-
baza vorto: komerc-i

difino: Aĉeti kaj vendi (por havi profiton).

ekzemploj: Ili venis ĉi tien por komerci. — Mi volonte komercos kun ili. — Li estis en urbo tre komerca kaj industria. — Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. — Por ĉiu aĉetita kilogramo da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage kilogramon da sukero. — La komerc-isto estis tre riĉa.

angle: to engage in commerce, to buy and sell, to trade
ĉine: 以买和卖得到利润
france: faire des affaires, commercer ; ~a = commercial(e), marchand(e) ; ~o = (le) commerce, ~ad-o = (les) affaires; ~isto = (un) commerçant; ~aĵo = (une) marchandise; eg~isto = (un) grossiste.
germane: Handel treiben
hispane: comerciar, comprar y vender
hungare: kereskedik
portugale: comerciar; ~a = comercial; ~o, ~ado = comércio; ~aĵo = mercadoria; ~ejo = estabelecimento; comercial; ~isto = comerciante; éa ŝiparo = frota mercante
ruse: заниматься коммерцией, вести торговлю, торговать; = коммерция, торговля; = коммерческий, торговый




radiko: komfort-
baza vorto: komfort-o

difino: Situacio ne laciga; agrabla; tiel, ke oni sentas sin bone tie.

ekzemploj: La komforto ne ĉiam kuniĝas kun la lukso. — Eŭropanoj opinias, ke en Afriko vivo—cirkonstancoj ne estas komfortaj. — Ĉu vi sentas vin komforte? — La tuto de malriĉaj landoj, en kiuj la industria revolucio ne komfortigis la vivo-kondiĉojn de plej multaj homoj, nomiĝas tria mondo. — Ŝi dormis en senkomforta lito. — Estis tre malkomforte kuŝi sur la planko.

angle: comfort
ĉine: 舒适,安逸
france: (le) confort, (les) aises ; ~a = confortable ; ~e = confortablement, à l'aise; sen~a = inconfortable, mal aisé; mal~a = inconfortable, pénible.
germane: Komfort, Bequemlichkeit
hispane: comodidad
hungare: komfort, kényelem
portugale: conforto; ~a = confortável; ~e = confortavelmente
ruse: комфорт, уют; = комфортабельный, комфортный, уютный, благоустроенный; = с комфортом, комфортно, комфортабельно, уютно




radiko: komision-
baza vorto: komision-o

difino: Ar(et)o de homoj, komisiita esplori demandon aŭ plenumi taskon (kiu nur post fino de la esploro aŭ laboro raportas al la komisiinto(j)).

ekzemploj: La 3-a Internacio starigis komisionon, por studi la eventualan alprenon de helpa lingvo. — Li estas reprezentanto ĉe la EU-komisiono en la eŭropa ĉef-urbo Bruselo. — La antaŭkomisiona parto de la ekzameno povos okazi per retkomunikilo. — La komisionestro alparolis la komisionanaron.

angle: a commission (group of people charged with a duty or task)
ĉine: 委员会,临时事务分组
france: (une) commission; antaŭ~a = devant jury; ~estro = (le) chef de commmision.
germane: Kommission, Ausschuss (eine Gruppe von Leuten mit einem Arbeitsauftrag)
hispane: comisión (grupo de personas)
hungare: bizottság
portugale: comissão (grupo, geralmente temporário); ~ano = membro de comissão
ruse: комиссия




radiko: komitat-
baza vorto: komitat-o

difino: Grupo de personoj, elektitaj por fari difinitajn organizajn taskojn; gvidantaro de asocio.

ekzemploj: Ĉu iu komitato povus fari ŝanĝojn en la Fundamento? Tute ne! — Ni elektis komitaton por priparoli la definitivan tekston. — La postkomitata Esperanto restos tute la sama lingvo. — La fabrik-komitata prezidanto ekparolis.

angle: a committee
ĉine: 被选定的任务委员会
france: (un) comité; ~a = du comité; ~ano = (un) membre du comité.
germane: Komitee
hispane: comité
hungare: bizottmány, választmány
portugale: comitê; ~ano = membro de comitê
ruse: комитет; = комитетский



radiko: kompren-
baza vorto: kompren-i

difino: Havi ĝustan ideon pri la signifo de io.

ekzemploj: Ĉu vi komprenis, kion li klarigis? — Kompreneble, mi komprenis ĉion. — Jes, tio estis tre komprenebla. — Ne por mi, mi nur komprenetis. — Mi reklarigos kaj komprenigos al vi! — La tempo venos, vi havos pli da komprenemon. — Saĝa kapo komprenas nur duonan vorton. — Ne miskomprenu, mi deziras bonan interkomprenon.

angle: to understand
ĉine: 了解,懂,理会
france: comprendre, saisir ; ~o = (la) compréhension; ~ebl-e = bien entendu, bien sûr; ~ebla = copréhensible; ~et-i = deviner, soupçonner, entrevoir; ~igi = faire comprendre; ~ema = compréhensif(-ive), intelligent(e); mis~i = se méprendre; inter~o = l'intercompréhension.
germane: verstehen
hispane: entender, comprender
hungare: ért, megért, felfog
portugale: entender, compreender; ~o, ~ado = entendimento, compreensão; ~ebla = compreensível; ~eble = é claro que, certamente; ~ema = compreensivo; ~eti = suspeitar, adivinhar; ~igi = explicar, esclarecer; ~ilo = instrumento de compreensão; inter~iĝo = compreensão mútua; mem~ebla = evidente
ruse: понимать, понять, разбираться; = понимание




radiko: komput-
baza vorto: komput-i

difino: Per elektrona aparato (komputilo) plenumi taskojn laŭ ((parte) antaŭe fiksitaj, programitaj) matematikaj kaj ne-matematikaj instrukcioj kaj kriterioj.

ekzemploj: Tiujn aparatojn, kiuj kapablas komputi, rapidege organizi informojn, kalkulojn, oni nomas komputiloj. — Nun oni komandas komputilon ĉefe per klavaro. — Li studis komputadajn kursojn, nun li estas komputisto, li kreas komputajn programojn. — Vi povas aĉeti ĉi tie komputilaĵojn kaj tiea komputilisto povos konsili vin.

angle: to compute
ĉine: 计算;用仪器依指今或灲定执行数学的,或非数学的工作
france: calculer et classer ; ~o = (le) comput, dépouillement; ~isto = (un) programmateur; ~il-isto = (un) informaticien.
germane: Daten (elektronisch) bearbeiten
hispane: computar (realizar tareas por medio de un aparato electrónico)
hungare: számol, számlál
portugale: computar, calcular; processar (informática); ~o, ~ado = computação; ~ilo = computador; ~ilisto = técnico de computadores; ~oscienco = ciência da komputação
ruse: вычислять, рассчитывать; = вычисление, расчёт, обработка на компьютере; = вычислительный




radiko: komun-
baza vorto: komun-a

difino: Apartenanta al pluraj homoj (aŭ bestoj aŭ aĵoj) kune.

ekzemploj: Kompreneble ni uzadis sole nian komunan lingvon. — Ili volas preni la manon unu de la alia kaj komune agi por komunaj celoj. — Mi vivas en komuna loĝejo. — Antaŭmetante la literon “ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel ... — Li june vivis en kampara komunumo, pli malfrue li iĝis komunisto. — Malfeliĉo komuna estas malpli suferiga.

angle: communal, shared
ĉine: 共同的,公共的
france: commun(e), général(e), mitoyen(ne) ; ~e = communément, en commun; ~um-a = communal(e), communautaire; ~um-o = (une) commune, communauté; ~ema = sociable; ~ismo = (le) communisme; ~isto = (un) communiste.
germane: gemeinsam(e,r,s), gemein(e,r,s) (Was allen einer Gruppe zugeordnet ist.)
hispane: común, comunal
hungare: közös
portugale: comum (relativo a todos ou à maioria); ~e = em comum; ~isto = comunista; ~umo = comunidade (pessoas); ~a loĝejo = alojamento coletivo
ruse: общий, совместный; = вместе, совместно, сообща




radiko: kon-
baza vorto: kon-i

difino: Scii, ke oni jam vidis, aŭdis aŭ legis ion; scii, ke oni jam vidis aŭ renkontis iun; memori la signifon aŭ enhavon de io.

ekzemploj: Ĉu vi konas lin? Jes, mi rekonas lin. — Ni interkonatiĝis antaŭ tri monatoj, ĉu ne?. — Pri tiu temo mi havas iun konon sed ankoraŭ ne vere scion. — La radio diskonigis la informon. — Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas. — Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago. — Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.

angle: to know somebody or something
ĉine: 认识,知道,熟悉
france: connaître ; ~o = (la) connaissance; ~ata = connu(e); ~iĝi = se reconnaître; inter~at-iĝi = rentrer en relation, prendre connaissance; dis~igi = répandre, divulguer; ~ant-o = (un) connaisseur; ~at-o = (une) connaissance (individu).
germane: kennen
hispane: conocer, tener conocimiento
hungare: ismer, tud
portugale: conhecer, ser conhecedor, ter conhecimento; ~o = conhecimento; ~ato = conhecido (pessoa); ~atiĝi kun = travar conhecimento com; ~ataĵo = dado (matemática); ek~i passar a conhecer; inter~iĝi = conhecer-se mutuamente; ~igi = dar a conhecer; dis~igi = divulgar; ne~o = desconhecido (pessoa); ne~ataĵo = incógnita (matemática); re~i = reconhecer (identificar);
ruse: знать, быть знакомым, иметь представление о; = знание, знакомство




radiko: koncern-
baza vorto: koncern-i

difino: Speciale rilati al io aŭ iu; havi gravecon por iu.

ekzemploj: Tiu afero ne koncernas min, sed povas koncerni vian amikon. — La religio, kiu celas la bonon de la homaro, koncernas ĉiujn popolojn. — Estu justa koncerne ilin. — Jen la koncerna letero, pri kiu mi parolis al vi. — La koncernato tuj venis.

angle: to concern
ĉine: 涉及
france: concerner, regarder ; ~a = qui concerne, en question ; ~e = en ce qui concerne; ~ata = concerné(e), visé(e), affecté(e); ~at-o = (le) concerné.
germane: betreffen
hispane: concernir (que le concierne o tiene importancia a alguien o algo)
hungare: illet
portugale: concernir, dizer respeito a; ~a, ~anta = concernente; e al = no que diz respeito a, em relação a; la ~ato, ~ulo = o interessado; tio ne ~as min = isso não me concerne, não me diz respeito
ruse: касаться, относиться, иметь отношение к чему-л.; = касающийся, относящийся; = касательно, относительно, по отношению




radiko: koncert-
baza vorto: koncert-o

difino: Muzika prezento; koncerti: muziki antaŭ publiko.

ekzemploj: Mi iros en teatron kaj al koncertoj. — Juna muzikisto koncertis en la franca urbo Tuluzo okaze de la Zamenhofa Tago. — Ĉu vi ŝatas koncertan muzikon de la aŭstra muzikisto Mozart (Mocart)? — Hieraŭ kantis rusa ĥoro en la koncertejo de nia urbo. — Tia miks-koncerto montriĝis tre populara.

angle: concert
ĉine: 音乐会
france: (un) concert ; ~a = de concert, concertant(e); ~i = donner un concert; ~ejo = (une) salle de concert; ~isto = (un) concertiste.
germane: Konzert
hispane: concierto
hungare: koncert, hangverseny
portugale: concerto (música); ~i = dar concerto; ~ejo = sala de concertos; ~isto = concertista
ruse: концерт; ~i = выступать с концертом, давать концерт; = концертный



radiko: konduk-
baza vorto: konduk-i

difino: Montri vojon kunirante; kunirigi; kunveturigi.

ekzemploj: La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. — Konduki iun al la fenestro, al urbdomo, en la teatron, sur vojo malbona. — Konduki infanon per la mano; konduki blindulon, vizitantojn. — Konduki ĉevalon per la brido(kondukilo); konduki aŭtomobilon, maŝinon. — Estas granda pordo, kondukanta el la ĉambro en la ĝardenon. — Mi enkondukis ŝin en la klubon.

angle: to lead
ĉine: 指导,领导(人或地到某地),驾驶
france: conduire, mener ; ~o = (une, la) conduite; ~anta = conduisant, qui conduit; ~ilo = (une) rêne, bride, conduite (d'eau, d'électricité); en~i = introduire; ~isto = (un) conducteur.
germane: leiten, führen (z.B. Leute, Fahrzeuge)
hispane: conducir, guiar (montrar el camino)
hungare: vezet
portugale: conduzir, guiar; ~o, ~ado = condução (ação de conduzir); ~ilo = rédea, volante etc.; ~isto = condutor, chofer, cocheiro; elektra ~ilo = condutor elétrico
ruse: вести, проводить, приводить; = проводка, проведение, приведение, привод



radiko: konfuz-
baza vorto: konfuz-i

difino: Malordigi; malcertigi; malebligi distingadon.

ekzemploj: Malseriozaj projektoj de internacia lingvo nur konfuzas la publikon. — Tio estas vere konfuza demando. — La rememoroj estis malklaraj kaj konfuzitaj. — Mi ĉion memoras konfuze. — Mi ne povis trovi miajn aĵojn en tiu konfuzaĵo. — Kvankam ŝiaj haroj estis interkonfuzitaj, ŝi aspektis bele. — Kiam vi malkonfuzos tiun ĥaoson de libroj? — La du kvalitoj estas nekonfuzeblaj. — Sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj konfuzo. — Mi konfuzis ŝin kun ŝia fratino. — Ekvidante ilin, mi konfuziĝis kaj ne sciis, kion diri.

angle: to confuse
ĉine: konfuzi搅乱;konfuza混乱的
france: déranger, troubler, embrouiller, confondre ; ~o = (une) confusion, déroute ;~aĵo = (un) fouillis; ~a, ~ita = confus(e), en désordre, embrouillé(e) ; ~e = confusément, pêle-mêle; ~iĝi = être troublé(e), s'embrouiller; mal~i = débrouiller, démêler; ne~ebla = impossible à confondre.
germane: verwirren
hispane: confundir
hungare: összezavar
portugale: confundir; ~a = confuso; ~o = confusão; ~e = confusamente; ~egi = transtornar; ~iĝi = confundir-se; mal~i = ordenar, arrumar; ne~ebla = inconfundível
ruse: 1) смешивать, перемешивать, спутывать, 2) смущать, приводить в замешательство, приводить в растерянность, конфузить; = 1) смешение, путаница, беспорядок, 2) смущение, замешательство, растерянность, конфуз; = путаный, беспорядочный; = путано, беспорядочно