Vt: K2

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: kongres-
baza vorto: kongres-o

difino: Granda kunveno por iu celo aŭ de iu asocio.

ekzemploj: Ĉu vi jam partoprenis je universala kongreso? — Kongresi estas kunveni en kongreson, partopreni en kongreso. — La kongresa etoso estis tre agrabla. — Al Varsovio, ĉef-urbo de Pollando, venis pli ol kvin miloj da kongresaj partoprenantoj. — La kongresejo enhavas plurajn salonojn.

angle: a convention, congress; ~i = to convene, to hold a convention
ĉine: 大会,大型聚会,会议
france: (un) congrès ; ~i = se réunir en ou tenir un congrès ; ~e = en congrès; ~ano = (un) congressiste; ~ejo = (un) hôtel des congrès.
germane: Kongress
hispane: congreso
hungare: kongresszus, nagygyűlés
portugale: congresso; ~i = reunir-se em congresso; ~ano = congressista; ~ejo = local de congresso
ruse: конгресс, съезд; ~i = участовать в конгрессе, собираться на конгрессе; = конгрессный




radiko: konkret-
baza vorto: konkret-a

difino: Malabstrakta; tio, kio estas tuŝebla, aŭdebla, videbla, flarebla, gustumebla ..., ne nur estanta en pensoj.

ekzemploj: Mi prenu konkretan ekzemplon. — Anstataŭe li pentris foje konkrete, foje ne konkrete. — Sed nur nun miaj planoj iom konkretiĝis. — Antikva greka filozofiisto, Demokrito, proponis, ke ĉiu konkretaĵo estas disigebla ĝis nedisigeblaj eroj, nomitaj atomoj. — Ĉiuj diskutitaj ideoj trovos konkretigon en la venonta periodo.

angle: concrete, tangible, real, physical
ĉine: 具体
france: concret(-ète); ~e = concrètement; ~iĝi = se concrétiser; ~aĵo = (une) chose concrète; ~igi = concrétiser.
germane: konkret(e,r,s)
hispane: concreto, tangible
hungare: konkrét, meghatározott
portugale: concreto (qualidade); ~aĵo = coisa concreta; ~igi = concretizar
ruse: конкретный; = конкретно



radiko: konsent-
baza vorto: konsent-i

difino: Same opinii, diri: "jes, tiel estas" aŭ "jes, tiel okazu"; havi la samajn pensojn aŭ la saman preferon pri io.

ekzemploj: Mi konsentas kun vi pri tio. — Ĉiuj, kiuj havis saman opinion, konsente gestis. — Ili malkonsentas inter si. — Li faris nenian konsentan geston. — Ili sen-pri-pens-e respondis: Ni konsentas!. — Vane (senutile) vi provas, mi ne konsentos. — Mi konsentis iri kun li al la kafejo. — Ŝi estas tre konsentema homo. — Ni interkonsentis renkontiĝi je la kvina. — Silento estas konsento.

angle: to agree
ĉine: 同意
france: consentir (à), souscrire à ; ~a = d'approbation ; ~o = (un) consentement, accord ; ~e = en signe d'acquiescement; ~it-e! = d'accord !; ~ema = concillant(e); inter~i = convenir de, se mettre d'accord; mal~i = s'opposer à, se refuser à, être en désaccord; ~ebla = admissible.
germane: zu-, übereinstimmen
hispane: consentir, aprobar, estar de acuerdo
hungare: egyetért
portugale: concordar, consentir, aquiescer; ~o = concordância, consentimento; ~ebla = aceitável; ~ema = condescendente, tolerante; ~ite = de acordo; inter~o = acordo
ruse: соглашаться, быть согласным; = согласие, консенсус; = согласный, согласованный; = согласно, в согласии, согласованно, в знак согласия




radiko: konserv-
baza vorto: konserv-i

difino: Teni ion tiel, ke ĝi ankaŭ poste estu, kiel ĝi nun estas, ke ĝi ne malboniĝu, ne difektiĝu, ne perdiĝu; konservaĵo = nutraĵo konservata (en ladskatolo, ...)

ekzemploj: Mi petas vin konservi ĉi tiun libron. — Li promesis al mi la konservon de la memoro. — Infano metis ankoraŭ kelkajn monerojn en la konservujon. — Ŝi konservis siajn junecon kaj belecon. — Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte. — Tio estas frukta konservaĵo. — Mi aĉetis libron pri konservado de la nutraĵoj. — Mi ne ŝatas ĵeti, mi estas konversema.

angle: to keep
ĉine: 保存,保管;konservaĵo保管室;储存
france: conserver, garder ; ~a = conservatoire, conservateur ; ~o, ~ad-o = (la) conservation; ~aĵo = (une) conserve; ~ema = conservateur; ~inda = à conserver.
germane: konservieren, aufbewahren
hispane: conservar, guardar
hungare: konzervál, eltesz, elment
portugale: conservar, preservar; ~o, ~ado = conservação; ~aĵo = conserva (culinária); ~ejo = despensa; ~ema = conservador (em geral)
ruse: сохранять, (со)хранить, (с)беречь; = (со)хранение, сбережение; консервирование; = связанный с (со)хранением, со сбережением, с консервацией




radiko: konsider-
baza vorto: konsider-i

difino: En pensoj esplori ĉiujn flankojn de; atenti.

ekzemploj: La edzo devas konsideri la bezonojn de sia edzino. — Malpli esperu, pli konsideru. — Longa konsidero savas de sufero. — Vi havis multe da tempo por konsiderado de ĉi tiu afero. — Tio estas konsiderinda argumento. — Viaj vortoj estas senkonsideraj (sen-pri-pens-a-j)! — Mia patrino montris konsideron al ĉiuj. — Li foriris, ne konsiderante la doloron de siaj gepatroj. — Konsidere la zorgojn, mi ne povis pensi pri la manĝo. — Mi ĉiam konsideris ŝin kiel amikinon.

angle: to consider; ~o = a consideration
ĉine: 考虑
france: considérer, examiner, envisager ;~o = (une) considération, ~e de = eu égard à, en considération de; ~inda = à considérer; ~e, ke = étent donné, attendu que; ~ant-e = en considérant; sen~a = inconsidéré(e), étourdi(e); ne~inda = négligeable.
germane: in Betracht ziehen
hispane: considerar (tener en consideración)
hungare: tekint, figyelembe vesz, megfontol, mérlegel
portugale: considerar, refletir; ~o, ~ado = reflexão, consideração; ~aĵoj = considerações; ~inda = considerável; ~e al = em consideração a
ruse: принимать во внимание, взвешивать, учитывать; = принятие во внимание, принятие в расчёт; = принимая во внимание, с учётом, учитывая




radiko: konsil-
baza vorto: konsil-i

difino: Diri al iu, kion oni opinias, ke tiu devas fari.

ekzemploj: La kuracisto konsilis al mi pasigi pli multe da tempo ekstere. — Kelkfoje kiu konsilas, tiu helpon ne donas. — Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas. — Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble. — Estas multaj konsilantoj, sed malmultaj helpantoj. — Mi ne scias, kiel solvi la problemon, pro tio mi (inter)konsiliĝas kun vi. — La kuracisto malkonsilis al mi uzi tiun medikamenton. — Vi estas senkonsila, pro tio mi ĉiam helpas al vi.

angle: to advise; ~o = advice
ĉine: 劝告,建议
france: conseiller ; ~o = (un) conseil, moyen, remède; ~ano = (un) conseiller; ~ant-o = (un) conseilleur; ~inda = recommandable, à conseiller; mal~i = déconseiller; sen~a = perplexe, désemparé(e).
germane: (be)raten
hispane: aconsejar, recomendar
hungare: tanácsol
portugale: aconselhar, recomendar; ~o = conselho, recomendação; ~anto = conselheiro; ~antaro = conselho (conjunto de conselheiros); ~inda = aconselhável; inter~iĝi = dar e receber conselhos mutuamente
ruse: советовать, консультировать; = совет, консультация




radiko: konsist-
baza vorto: konsist-i

difino: Esti kunmetita (el kiuj partoj, eroj, kiu materialo).

ekzemploj: Unu horo konsistas el sesdek minutoj. — Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj. — Nun estas nova konsisto de komisiono. — Mi ne scias, kiuj estas la konsistaj partoj de ĉi tiu teo. — La ĉefaj konsistaĵoj de ĉi tiu supo estas betoj kaj terpomoj; do betoj kaj terpomoj ĉefe konsistigas la supon. — Mia laboro konsistas el preparado de diversaj dokumentoj.

angle: to consist of
ĉine: 由....组成;包含
france: consister en, se composer de ; ~o = (la) constitution, composition (de qc); ~a = constituant(e); ~aĵo = (une) partie constituante; ~igi = constituer.
germane: bestehen (aus)
hispane: consistir
hungare: áll (v-miből)
portugale: consistir; ~o = composição, constituição; ~a = constituinte (do qual consiste); ~aĵo = constituinte (origem, matéria-prima); ~igi = constituir
ruse: состоять из; = состав




radiko: konstru-
baza vorto: konstru-i

difino: Kunmeti el diversaj materialoj, ekzemple domon, ponton,... (ankaŭ: vorton, frazon, argumentojn,...)

ekzemploj: Ni volas konstrui la domon. — Kiu ĉe la vojo konstruas, tiun ĉiu instruas. — Nenia konstruo povas esti sen bruo. — La plejparto de la konstruaĵoj estis disfaligitaj tiutempe. — Ĉiuj konstruistoj rekonstruas la urbon post la tertremo. — Per saĝo konstruiĝas domo. — Vi tre sukcese konstruis la teatraĵon. — La viro estis bone konstruita. — Kion vi konstruas? — La konstruado daŭros ankoraŭ kelkajn tagojn. — Ni provu konstrui pacon de la mondo.

angle: to build, to construct
ĉine: 建设(例,房子,桥梁 ... ),构成(文句,议论)
france: construire, bâtir ; ~o, ~aĵo = (la) construction, bâtisse, un bâtiment,édifice; ~ejo = (un) chantier; ~isto (un) constructeur; ~iĝi = se bâtir, s'édifier.
germane: konstruieren, (er)bauen
hispane: construir, edificar
hungare: épít, konstruál
portugale: construir, edificar; ~o, ~ado = construção (ação); ~a = construtivo; ~aĵo = construção, edificação (prédio); ~anto, ~isto = construtor; ~ejo = canteiro de obras; mal~i = demolir
ruse: строить, сооружать; = строительство, постройка; = строительный, созидательный, конструктивный




radiko: kont-
baza vorto: kont-o

difino: Skriba kalkulo pri ŝuldoj kaj havoj de aparta persono aŭ pri aparta kosto-speco (en banko, vendejo,...).

ekzemploj: Estu certa, ke iam mi reguligos la kontojn kun vi. — Mi malfermis kurantan konton en tiu banko. — La kontisto kontrolis mian bankhavon. — Mia panisto scias, ke mi estas kontulo ĉe li.

angle: an account
ĉine: 账目,户头
france: (un) compte; ~isto = (un) comptable; ~ulo = individu qui a un compte.
germane: Konto
hispane: cuenta (de banco)
hungare: számla
portugale: conta (financeira); ~isto = contabilista; ~ulo = correntista; doni ~on = prestar contas; kuranta ~o = conta-corrente; malfermi ~on = abrir conta
ruse: счёт




radiko: kontakt-
baza vorto: kontakt-o

difino: Kiam du objektoj tuŝas unu la alian; kiam du personoj havas interrilaton; kontakti = havi kontakton; kontaktilo = aparato por fluigi elektron per kontakto inter metalpecoj

ekzemploj: Tiu malsano komunikiĝas per kontakto. — La televidilo malbone funkcias pro miskontakto. — Ni loĝis for unu de la alia, sed tamen restis en la kontakto. — Mi nepre kontaktos vin, kiam mi ekscios ion novan pri tio. — Ŝi kontaktiĝas kun multaj esperantistoj. — Bonvolu kontaktigi tiujn aparatojn. — La kontaktilo fuŝe funkcias pro tro da elektro.

angle: contact; ~i = to contact
ĉine: 接洽,接触,联系
france: (un) contact (action); ~i = contacter; ~ilo = (un) contact(eur); ~iĝi =se contacter; ~igi = mettre en contact, connecter; mis~o = (un) mauvais contact.
germane: Kontakt, Verbindung
hispane: contacto, relación entre dos personas
hungare: kapcsolat, érintkezés
portugale: conta(c)to; ~i = conta(c)tar; ~ilo = contato (eletricidade etc.)
ruse: контакт, соприкосновение; ~i = контактировать, быть в контакте; = контактный




radiko: kontent-
baza vorto: kontent-a

difino: Pensanta, ke ĉio estas bona, ke ĉio okazis bone, ke oni havas ĉion, kion oni bezonas.

ekzemploj: Mi estas kontenta pri la rezultoj de nia laboro. — Ne eblas kontentigi ĉiujn. — Donu kontentigon al la sinjoro! — Lia respondo ne estis kontentiga por mi. — Vi devos kontentiĝi per tiu ĉi manĝaĵo. — Kontenteco estas pli bona ol riĉeco. — Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa. — La voĉo de mia edzino estis nekontenta.

angle: content, satisfied
ĉine: 满意
france: content(e), satisfait(e) ; ~i = être satisfait, content; ~igi = satisfaire, contenter; ~ig-a = satisfaisant(e); ~iĝi = se contenter; ~ec-o = (le) contentement; ~ulo = (un) homme content de ce qu'il a; ne~a = mécontent(e).
germane: zufrieden(e,r,s)
hispane: contento, satisfecho
hungare: megelégedett
portugale: contente, satisfeito; ~o = satisfação, contentamento; ~iga = satisfatório; ~igi = contentar, satisfazer; ~iĝi = contentar-se, satisfazer-se
ruse: довольный, удовлетворённый; ~i = быть довольным; = довольно, удовлетворённо




radiko: kontraŭ
baza vorto: kontraŭ

difino: Vorto, kiu montras la malan (inversan) direktiĝon, opinion, volon, intencon, celon; ne por (en la okazo de propono); ne laŭ (se temas pri regulo); kun la antaŭo (fronto, vizaĝo, fasado direktita al la antaŭo de la alia, (sidi kontraŭ iu ĉe la sama tablo; la kontraŭa flanko de la strato; kontraŭaj paĝoj de libro); inversa direkto (naĝi kontraŭ la fluo); (provo pri) ĉesigo, haltigo, malebligo (kuracilo kontraŭ malsano; digo kontraŭ inundo; batali kontraŭ atakanto); movo, kiun io ĉesigas (akcidente veturi kontraŭ arbon; ĵeti pilkon kontraŭ muron); interŝanĝo (ŝanĝi dolarojn kontraŭ eŭroj; manĝi kontraŭ pago); kontraŭi = esti kontraŭ, agi kontraŭ

ekzemploj: Kiuj estas por? Kiuj estas kontraŭ? — Kontraŭ volo de Dio helpos nenio. — Sekvu la kontraŭan vojon! — Kontraŭe, mi estas kontenta. — Li ĉiam kontraŭas min, li estas mia kontraŭulo. — Ne faru, tio estus kontraŭleĝe. — Kontraŭstari per ĉiuj fortoj. — Mi sukcesis malgraŭ tiun kontraŭaĵon.

angle: against
ĉine: 前置词:表示相反的方向,意见或企图;违规;面对(正面): sidi kontraŭ iu ĉe la sama tablo.同桌面对某人坐下;逆向:naĝi kontraŭ la fluo.逆流游泳;对应: kontraŭaj paĝoj de libro书的付款;kuracilo kontraŭ malsano治病的药;digo kontraŭ inundo防大水的排水沟;batali kontraŭ atakanto.抵抗攻击者; ŝanĝi dolarojn kontraŭ eŭroj;以美元换欧元;manĝi kontraŭ pago付款就食;esti kontraŭ反对
france: contre, en face de, en échange de, opposé à ; ~a = contraire, opposé(e) ; ~e = en face, en opposé, en vis-à-vis, au contraire; ~i = être contre, mettre obstacle à; ~leĝ-a = illégal; ~stari = s'opposer; ~aĵo (un) obstacle, empêchement, contre-temps; ~ulo = (un) adversaire
germane: gegenüber, wider, (ent)gegen
hispane: contra, en contra
hungare: ellen, szemben
portugale: contra; em frente de; em troca de; a (resultado de jogo); ~o = o contrário; ~a = contrário, desfavorável, adverso; ~i = contrariar, obstar, prejudicar; ~aĵo = obstáculo, empecilho; ~eco = oposição (qualidade); ~ulo = adversário; ~leĝa = ilegal; ~natura = antinatural; éscienca = anticientífico; ~stari = opor-se
ruse: против (в зависимости от смысла может переводиться предлогом напротив, а также некоторыми другими предлогами и оборотами) (например: sidi ~ iu = сидеть напротив кого-то; kuracilo ~ malsano = лекарство от болезни; ĵeti pilkon ~ muron = кидать мяч о стену); ~i = быть против, возражать, противиться; = противоположный, противный; = напротив, наоборот, противоположно




radiko: kontrol-
baza vorto: kontrol-i

difino: Esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti

ekzemploj: Festu tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn. — La kontrolisto kontrolis niajn biletojn. — Ne kredu al parolo sen propra kontrolo. — Prefere ne mensogu, ĉar la informoj estas facile kontroleblaj. — Infanoj eksentis senkontrolan liberecon. — Mi volas kontroli, ĉu mi kapablos fari tion. — Kontrolite, vi povas iri tien!

angle: to check (*not* to control), to verify
ĉine: 检查,检验,监控
france: contrôler, vérifier, surveiller ; ~o =(un) contrôle, (une) vérification; ~ad-o = (une) inspection; ~ebla = contrôlable, vérifiable; ~isto = (un) contrôleur, surveillant, vérificateur; ~it-e = après contrôle.
germane: kontrollieren
hispane: revisar, verificar
hungare: ellenőriz
portugale: conferir, inspecionar, verificar, controlar; ~o, ~ado = verificação, conferência, inspeção, auditoria; ~anto, ~isto = fiscal, auditor; ~ebla = verificável, controlável; ~ejo = controladoria
ruse: контролировать, проверять; = контроль, проверка; = контрольный




radiko: konversaci-
baza vorto: konversaci-i

difino: (Agrable) interparoli (ne nepre por diskuti, nek por veni al konkludo).

ekzemploj: Mi jam komencis bedaŭri, ke mi enmiksis min en tiun konversacion. — Eble ni ŝanĝu la temon de la konversacio? — Ni invitas ĉiujn al nia konversacia rondo (grupo)! — La virinoj konversaciis pri la kosmetikaĵoj kaj similaj aferoj. — Li estis interesa konversacianto.

angle:
ĉine: 会话,谈话,交谈
france: converser ; ~o, ~ad-o = (une) conversation; ~ant-o = (un) interlocuteur, quelqu'un qui converse.
germane: konversieren, sich unterhalten (ein Gespräch führen)
hispane: conversar
hungare: beszélget, társalog
portugale: conversar informalmente; ~a = conversacional; ~o, ~ado = conversa
ruse: беседовать; = беседа, непринуждённый разговор




radiko: konvink-
baza vorto: konvink-i

difino: Per pruvoj kaj argumentoj akceptigi ideon.

ekzemploj: Ŝi konvinkis min pri tio, ke ŝi ne estas kulpa. — Miaj religiaj konvinkoj vin ne devus interesi. — Ni estis konvinkitajpri tio, ke ni devas tiel agi. — Li estas facile konvinkebla. — La ŝtelistoj volis konvinkiĝi pri tio, ke vere neniu estas en la domo.

angle: to convince
ĉine:说服
france: convaincre ; ~a = convaincant(e), probant(e) ; ~o = (une) conviction; ~ita = convaincu(e); ~ebla = que l'on peut convaincre; ~iĝi = se convaincre (de, de ce que).
germane: überzeugen
hispane: convencer
hungare: meggyőz
portugale: convencer; ~a = convincente, ~o, ~iteco = convicção; ~iĝi = convencer-se; ~iĝi = convencer-se; ~ilo = fato ou argumento convincente
ruse: убеждать; = убеждение, убеждённость; = убедительный, веский; = убедительно, веско




radiko: kor-
baza vorto: kor-o

difino: Parto de homa aŭ besta korpo, kiu movas sangon; (figure en la Okcidento: fonto de sentoj); (el)kore: amike, sincere

ekzemploj: Kion koro portas, vizaĝo raportas. — Kiom da koroj, tiom da voloj. — Ili estas bonkoraj homoj. — Koran dankon! — Tutkore mi dankas vin. — Li vizitis korkuraciston. — Mi aŭskultis lian korbatadon, li suferas gravan kormalsanon.

angle: heart
ĉine: 心;kore或elkore诚心的
france: (le) cœur ; ~a = cardiaque, cordial(e) ; ~e = du cœur; tut~e = de tout cœur; ~kurac-isto = (un) cardiologue; ~bat-ad-o = (un, le) battement cardiaque.
germane: Herz
hispane: corazón
hungare: szív
portugale: coração; ~a = cardíaco (relativo ao coração); cordial; ~e, el~e, tut~e = de coração, cordialmente; ~eco = cordialidade; ~kuracisto = cardiologista; ~malsano = moléstia cardíaca; ~premo = angústi
ruse: сердце; = сердечный; = сердечно, радушно




radiko: korb-
baza vorto: korb-o

difino: Ujo (portebla) el plektitaj branĉoj, tigoj, rubandoj, metalfadenoj.

ekzemploj: Li venis kun plena korbo, en kiu troviĝis vino kaj manĝaĵoj. — Ŝi bele enkorbigis ĉiujn florojn. — En modernaj superbazaro oni uzas rulkorbojn por enmeti la multajn aĉetitaĵojn. — Por kolekti fruktojn en fruktarbaro, oni kelkfoje uzas dorsokorbon.

angle: basket
ĉine: 篮子,筐
france: (une) corbeille, (un) panier; en~igi = mettre en corbeille; rul~o = (un) panier roulant, caddie (en franglais); dors-o~o = (une) hotte.
germane: Korb
hispane: cesto, cesta, canasta
hungare: kosár
portugale: cesta, balaio; en~igi = encestar; unu ~pleno da = uma cesta cheia de
ruse: корзина, кошёлка, короб, кузов; = корзиночный, корзинный




radiko: korekt-
baza vorto: korekt-i

difino: ĝustigi; forigi erarojn

ekzemploj: Bonvolu korekti tiun kalkulon. — Post plua esploro mi korektis mian opinion. — La korekta tasko estis malfacila, kaj longa pro la multaj eraroj. — La korektisto ruĝe skribis la korektaĵojn. — Jen la korektita dokumento.

angle: to correct; ~o = a correction
ĉine: 改正,校正
france: corriger ; ~o, ~ad-o = (une) correction ; ~a = de correction; ~aĵo = (une) rectification; ~ita = corrigé(e); ~isto = (un) correcteur.
germane: korrigieren, berichtigen
hispane: corregir
hungare: kijavít, korrigál
portugale: corrigir, retificar, emendar; ~o, ~ado = emenda, retificação, correção (ato de corrigir); ~aĵo = emenda (rasura); ~a = de correção (usado para corrigir); ~ejo = casa de correção; ~enda = que precisa correção; ~ita = corrigido; ne~ebla = incorrigível
ruse: исправлять, корректировать; = поправка, исправление, правка; = корректировочный, коррекционный, правильный




radiko: koridor-
baza vorto: koridor-o

difino: Parto de domo, per kiu oni atingas plurajn ĉambrojn; irejo inter ĉambr(et)oj; indikita, dislimita irejo, veturejo (koridoro por ŝarĝaŭtoj, aerkoridoro por aviadiloj,...).

ekzemploj: Iru tra tiu koridoro kaj turnu dekstren! — La dua koridora pordo estas ŝlosita. — En modernaj flughavenoj oni trairas longan moveblan koridoron por eniri en la aviadilon.

angle: corridor
ĉine: 走廊,行驶通道;aerkoridoro航空通道
france: (un) couloir, corridor
germane: Korridor
hispane: corredor (parte de un edificio)
hungare: folyosó
portugale: corredor, passadiço
ruse: коридор; = коридорный




radiko: korp-
baza vorto: korp-o

difino: La materia, fizika parto de homo aŭ besto; figure: la ĉefa parto de aĵo; tuta aĵo; (fiziko:) ĉia kunaĵo materia, kiu havas proprajn dimensiojn, pezon,...

ekzemploj: Tio ĉi estas saniga por via korpo. — La korpo estas morto-deva, sed la animo estas senmorta. — Li havas fortikan sed malsanan korpon. — La korpogardistoj kutime estas policistoj gardantaj la personon de regnestro, aŭ de aliaj gravuloj. — Ĉiuj korpoj havas dimension kaj pezon. — Kiuj estas viaj korpaj mezuroj?

angle: body (of a person, animal or object)
ĉine: 物质实体,身体,肉体,本体
france: (un, le) corps ; ~a = corporel(le); ~gard-isto = garde rapprochée; en~igi = incorporer; en~iĝi = s'incarner; sen~a = incorporel(le), immatériel(le).
germane: Körper
hispane: cuerpo
hungare: test
portugale: corpo; ~a = corporal; en~igi = incorporar; ~ogardisto = guarda-costas; ~oparto = parte do corpo; sen~a = incorpóreo
ruse: тело, туловище, корпус; = телесный




radiko: kost-
baza vorto: kost-i

difino: Bezoni tiom da mono, por aĉeti aĵon; kost-o: kiom da mono necesas por fari aŭ ekhavi (aĉeti, produkti, venigi) ion; kiom da peno necesas por atingi ion

ekzemploj: Kiom kostas tio ĉi? — Ho, tro multekosta! — Ŝi pagis la koston de la enterigo de la edzo. — Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon. — Kio kostas malmulte, (finfine) kostas plej multe.

angle: to cost
ĉine: 值,花钱,代价
france: coûter ; ~o = (un) coût, prix, frais; multe~a = coûteŭ; malmulte~a = bon marché, pas cher.
germane: kosten
hispane: costar
hungare: kerül v-mibe (ára)
portugale: custar; ~o = custo; alt~a, multe~a = caro, custoso; malalt~a, malmulte~a = barato; sen~a = grátis
ruse: стоить; = стоимость, цена; = имеющий стоимость




radiko: kovr-
baza vorto: kovr-i

difino: Igi nevidebla (aŭ fermi), surmetante ion; malkovri = (ankaŭ:) ekvidi, ekrimarki (aŭ montri) ion nekonatan

ekzemploj: Granda ŝtofo kovris la tablon. — Ŝi havis nenian alian kovron sur si krom siaj longaj haroj. — Baldaŭ la tuta kampo kovriĝis per verdaj herboj. — Mi metis verdajn kovrilojn sur miajn esperantajn librojn. — Fermu la fenestro-kovrilojn, mi petas! — Mi malkovris al vi mian koron. [figure] — Ili malkovros la veron.

angle: to cover
ĉine: 遮盖(使看不见);malkovri 揭开,发现
france: (re)couvrir ; ~o = (l')abri, (le) voile (de fumée...), (la) couverture (militaire); ~aĵo = (une) couverture, couche; ~iĝi = se (re)couvrir; ~ilo = (une) couverture (mobile); mal~i = découvrir; ne~ita = nu(e); sen~a = exposé(e), à l'air libre.
germane: (be)decken
hispane: cubrir, tapar
hungare: fed, takar
portugale: cobrir, tapar; ~aĵo = cobertura; , ~ilo = tampa; capa (livro, revista); ~iĝi = cobrir-se, tapar-se; krom~ilo = segunda capa (livro); lit~ilo = coberta, colcha
ruse: покрыть, накрыть, закрыть, крыть; = покров, покрытие




radiko: krajon-
baza vorto: krajon-o

difino: Skribilo el ligno kun kerno el grafito (=karbono) (nigra) aŭ el kolora substanco.

ekzemploj: Kie estas la krajono? La krajono kuŝas sur la fenestro(breto). — La krajonan desegnon kolorigas la infano. — La infaneto krajonis la paperon. — En la krajonujo estis pli ol dudek koloraj krajonoj.

angle: pencil
ĉine: 铅笔
france: (un) crayon; ~i = crayonner.
germane: Schreib-, Malstift
hispane: lápiz
hungare: ceruza
portugale: lápis; ~i = desenhar ou escrever com lápis; ~ujo = estojo de lápis
ruse: карандаш; = карандашный