Vt: K3

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


radiko: kre-
baza vorto: kre-i

difino: Fari ion el nenio; fari ion, kio antaŭe ne ekzistis.

ekzemploj: En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. — Oni kredas, ke homo estas kreitaĵo de Dio. — En Esperanto aldonante afiksojn oni povas facile krei novajn vortojn. — Kreo de nova teĥniko multe helpis al la homaro. — Li estis kontraŭ kreo de la organizo. — Tiu mirinda kreaĵo de Zamenhof amikigis multajn malsamajn homojn. — Ŝi estas tre kreema knabino. — Okazo kreas ŝteliston.

angle: to create
ĉine: 创造,产生
france: créer ; ~o = (la) création ; ~a, ~ema = créateur(-trice); ~pov-a = ingénieŭ(-euse); ~aĵo = (une) création (mode...); ~int-o = (un) créateur, qui a créé; ~it-aĵo = (une) créature.
germane: kreieren, (er)schaffen
hispane: crear
hungare: alkot, kreál
portugale: criar (fazer do nada); ~o, ~ado = criação (ato de criar); ~ema, ~kapabla, ~pova = criativo; ~aĵo = criação, produção (resultado da criação); criatura; ~into = criador (que criou), autor; ~itaro = criação (tudo que foi criado)
ruse: создавать, творить, созидать; = сотворение, созидание, творчество; = творческий



radiko: kred-
baza vorto: kred-i

difino: Pensi, ke io estas vera, ne havante pruvon.

ekzemploj: Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj. — Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj homoj ekzistas. — Ĉu vi ne kredas al mi?! — Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto. — Vi estas kredinda homo (meritanta kredon). — Ĉu vi povas tion kredi? Certe vi estas kredema! — Al promeso oni ne kredas, kredu, kiu posedas. — Nekredeble! — Mi ĝuis nekredeblan belecon de la naturo. — Ĉu vi kredas je Dio? — Li estas religia kredanto kaj mi estas liberkreda. — Mi ne komprenas, kial mia nekredado vin ĝenas.

angle: to believe
ĉine: 信,相信某事为真,未经证明
france: croire ; ~o = (une) croyance, foi, (un) crédo; ~inda = digne de foi; ~ant-o = (un) croyant; ~ema = crédule; ne~ebl-e! = incroyable !; ne~ad-o = l'incroyance.
germane: glauben
hispane: creer
hungare: hisz, elhisz
portugale: crer, acreditar; ~o, ~ado = credo, crença; ~anto = crente; ~ebla = crível, acreditável; ~ema = crédulo; ~igi = convencer, persuadir; ~inda = confiável, fidedigno; ne~ema = incrédulo; ne~eble! = inacreditável!
ruse: верить; = вера, верование



radiko: kresk-
baza vorto: kresk-i

difino: Pligrandiĝi (iom post iom).

ekzemploj: En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo. — La kreskado de homa korpo daŭras proksimume dudek jarojn. — Li estas de meza kresko. — Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. — Li estas plenkreskulo. — Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis. — Tiu nun tute plenkreska knabino estas belega. — Tiu arbo eĉ elkreskigas novajn branĉidojn.

angle: to grow
ĉine: 生长,发育
france: (s'ac)croître, pousser, se développer ; ~o = la taille, l'accroissement; ~ad-o = (la) croissance, l'accroissement; ~aĵo = (une) plante; plen~ulo = (un) adulte; el~i = pousser; el~igi = produire des excroissances; mal~i = décroître.
germane: wachsen (größer werden)
hispane: crecer
hungare: nő, növekszik
portugale: crescer; ~o, ~ado = crescimento; ~a, ~anta = crescente; ~aĵo = vegetal,planta; ~aĵaro = vegetação, flora; ~igi = fazer crescer; mal-~ = decrescer, diminuir; plen~ulo = adulto
ruse: расти, произрастать; = рост



radiko: kri-
baza vorto: kri-i

difino: Tre forte, tre laŭte, tre akre diri aŭ voki.

ekzemploj: Ne necesas krii, mi bone aŭdas. — Li estas kriema, kelkfoje pro kolero li kriegas. — “Ho, ĉielo!” ekkriis la patrino, “kion mi vidas?" — En la domo okazis bruo kaj krio. — Nia voĉo longtempe ankoraŭ restos voĉo krianta en dezerto. — Ĝi kokokriis tri fojojn.

angle: to shout
ĉine: 喊叫,叫喊
france: crier ; ~o = (un) cri; ~ema = criard(e); ek~i = s'écrier; ~eg-i = hurler; ~anta = criant(e); koko~i = faire cocorico.
germane: schreien
hispane: gritar
hungare: kiált, kiabál
portugale: gritar, bradar; ~o = grito, brado; ~egi = berrar, urrar; ~ema = gritador; ek~i = exclamar; koko~i = cantar como galo
ruse: кричать; = крик; = криком, криками




radiko: krom
baza vorto: krom

difino: Apartiga vorto: escepte de; ne nur ... sed ankaŭ aliaj (krom pano, ni manĝas (ankaŭ) rizon); ĉiuj aliaj, sed ne ... (krom rizo, ĉiuj grenoj kreskas sur seka tero); krome = aldone, plie; kromnomo = alia nomo ol la oficiala aŭ kutima nomo

ekzemploj: a) ĉu pro tio, ke ĝi prezentas escepton (se ne kalkuli): — Mi diras al vi nenion alian krom vero. — Mi nenion pli postulas, krom ke oni estimu min. — b) ĉu pro tio, ke ĝi tute nature jam apartenas al la diritaĵo (se ne forgesi): — Krom mia frato, min venis viziti ĉiuj familianoj. — 100 kromaj personoj venis al nia aranĝo. — Ŝi estas tre bela kaj krome tre bonkora. — Mi ricevis krommonon kontraŭ nokta laboro.

angle: except, besides
ĉine: 前置词,表示除....之外,不仅 ,此外;krom pano, ni manĝas ankaŭ rizon 除面包外,我们吃大米); krom rizo, ĉiuj grenoj kreskas sur seka tero. 除了大米,每一谷类生长在干地;kromnomo别名
france: sauf, hormis, excepté, outre ; ~a = supplémentaire, surnuméraire ; ~e = en outre, en sus de; ~mono (une) prime.
germane: außer, abgesehen von
hispane: además de
hungare: (azon) kívül
portugale: além de; exceto, tirante; ~e = além disso; ~virino = amante, concubina; ~programo = plug-in (informática)
ruse: 1) кроме, за исключением, не считая, 2) кроме, помимо, вдобавок к; = дополнительный, добавочный; = кроме того, кроме этого




radiko: kruel-
baza vorto: kruel-a

difino: Turmentema, ŝatanta suferigi.

ekzemploj: La tigro timis pri siaj idoj kaj iĝis kruela. — Estintaj amikoj plej kruele malpacas. — La knabo estis fama pro siaj kruelaĵoj. — Ĉiuj timis lin pro lia krueleco. — Ŝia edzo fariĝis kruelulo ne nur por ŝi, sed ankaŭ por la infanoj.

angle: cruel
ĉine: 折磨的,残忍的,痛苦的
france: cruel(le), féroce ; ~e = cruellement, férocement; ~ec-o = (la) cruauté; ~aĵo (une) cruauté; ~ulo = (une) brute, (un) sauvage.
germane: grausam(e,r,s)
hispane: cruel
hungare: kegyetlen, borzalmas
portugale: cruel, brutal, mau; ~o, ~eco = crueldade (qualidade); ~aĵo = crueldade (ato); ~ega = crudelísimo, feroz
ruse: жестокий; = жестоко




radiko: krur-
baza vorto: krur-o

difino: Tiu parto de la korpo, per kiu homo aŭ besto iras; malsupra membro; simila parto, sur kiu staras objekto.

ekzemploj: Inter kokso kaj piedo estas kruro. — Ni sidis ĉirkaŭ trikrura tablo. — Dankon, ne; mi preferas veturi sur mia paro da kruroj. — Bone staru ambaŭkrure por ne fali. — Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj. — Pro tiu kruela militbatalo li iĝis unukrura.

angle: leg
ĉine: 胫,小腿,如腿能使物体站立的脚
france: (une) jambe, patte, (un) pied (de meuble) ; ~a = crural(e); unu~a = unijambiste.
germane: Unterschenkel, Bein (der Körperteil)
hispane: pierna
hungare: láb, lábszár
portugale: canela (da perna); ~a = crural
ruse: нога (вся нижняя конечность); = ножной




radiko: kuir-
baza vorto: kuir-i

difino: Prepari nutraĵon, elmetante ĝin al varmo, ĝis ĝi fariĝas manĝebla aŭ trinkebla.

ekzemploj: Hodiaŭ mi kuiros bongustan supon. — Kiu aĉon kuiris, tiu ĝin manĝu. — Ĝi estis malbongusta pro ne sufiĉa kuiro. — Al fiŝo kuirita jam akvo ne helpos. — Ĉi tiu restoracio estas fama pro bonega kuirado. — Kuiriston odoro satigas. — Atendu iomete, viando ankoraŭ kuiriĝas. — La infanoj manĝis en la kuirejo, ĉar la patrino malpermesis manĝi en aliaj ĉambroj. — Li estas fuŝkuiristo, li tute ne kapablas kuiri. — Ni decidis vaporkuiri la terpomojn.

angle: to cook
ĉine: 煮,烹调,料理,使食物可口
france: cuire, cuisiner ; ~a = de cuisine, culinaire ; ~o = (une) cuisson; ~ita = cuit(e); ~isto = (un) cuisinier; ~iĝi = cuire, devenir cuit(e); ~ejo = (une) cuisine; vapor~i = cuire à la vapeur.
germane: Lebensmittel durch Erhitzen zubereiten ("Kochen" im weitesten Sinne)
hispane: cocinar
hungare: főz
portugale: cozer, cozinhar; ~a = cozimento; ~aĵo = (culinária) prato, iguaria; ~ejo = cozinha; ~ilo = utensílio e cozinha; ~ilaro = bateria de cozinha; ~isto = cozinheiro; ~ita = cozido; ~arto = culinária; ~kulero = colher para mexer panela; ~plato = chapa de cozinha
ruse: готовить, варить, стряпать; = приготовление пищи, готовка; = предназначенный для приготовления пищи, кулинарный, поваренный




radiko: kuler-
baza vorto: kuler-o

difino: Manĝilo aŭ ĉerpilo (iom) kuvo-forma.

ekzemploj: Por manĝi supon forko ne utilas, ni bezonas kuleron. — Mia patrino plenigis niajn telerojn per kuleregon. — Uzu lignan kuirkuleron por turni la kuiraĵon. — Vi forgesis meti kuleretojn.

angle: a spoon
ĉine: 调羹,汤匙
france: (une) cuillère; ~eg-o = (une) louche; ~et-o = (une) petite cuillère.
germane: Löffel
hispane: cuchara
hungare: kanál
portugale: colher; kuir~o = colher para mexer panela; ~ego = colherão; concha; supéo = colher de sopa
ruse: ложка




radiko: kultur-
baza vorto: kultur-o

difino: La kolektiva heredita sciaro (tradicioj, kutimaj ag- kaj pens-manieroj kaj similaj aferoj), amasigita, konservita kaj transdonita de ĉiu el la diversaj homaj grupoj (etnaj, religiaj, sociaj kaj aliaj) aŭ de la tuta homaro

ekzemploj: Preni nacian lingvon, kiel mondolingvon detruus la aliajn lingvojn kaj kulturojn. — La ekskurso okazos en tiu fama kultura ĉefurbo. — Eŭropo fariĝas ĉiam pli multkultura kaj multreligia. — Esperanto povas iĝi kulturilo kaj ponto al ĉiuj lingvoj. — Ĉiuj idealistaj esperantistoj memvole havas en si la kulturan ideon de la esperantismo. — Li estas terkulturisto.

angle: culture
ĉine: 文化;综合性非传承的(传统,习惯,思考方式),累积而保存传给不同人类(不分种族,宗教,社会)或整个人类的知识和行为
france: (une, la) culture ; ~a = culturel(le), cultivé(e) ; ~i = cultiver, civiliser; mult~a = multiculturel(le); sen~a = inculte; ter~isto = (un) agriculteur..
germane: Kultur
hispane: cultura
hungare: kultúra
portugale: cultura; ~i = cultivar; ter~o, ter~ado = lavoura, agricultura; ter~isto = lavrador, agricultor
ruse: культура; ~i = приобщать к культуре; = культурный




radiko: kun
baza vorto: kun

difino: Vorto, kiu montras akompanon (li promenis kun sia amiko; mi faris tion kun li); kunigi = igi kunaj; kuniri = iri kune

ekzemploj: Vivi kun iu, kiel hundo kun kato. — Ni venos kune al la kunveno. — Mi kunigis la objektojn. — Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj. — Jen viaj kunlaborantoj. — Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas.

angle: with
ĉine: 和,根 ... 一起,与 ... 同时:li promenis kun sia amiko.他和他的朋友一起散步;kunigi结合;kuniri一起走
france: avec ; ~a = de compagnie, accompagnant(e) ; ~e = ensemble, conjointement; ~veni = se rassembler, ~ven-o = (une) réunion; ~igi = réunir; ~iĝi = se réunir; ~labor-ant-o = (un) collaborateur.
germane: mit (i.S.v. zusammen mit, vgl. "per")
hispane: con
hungare: Elöljárószó: -val, -vel (társhatározó).
portugale: com; ~igi = juntar; ~ulo = companheiro; ~labori = colaborar
ruse: с; ~i = быть вместе; = совместный; = совместно, вместе




radiko: kunikl-
baza vorto: kunikl-o

difino: Mambesto simila al leporo, sed malpli granda kaj kun malpli longaj oreloj.

ekzemploj: Mi iris eksteren por porti la manĝrestaĵojn al la kunikloj kaj kokinoj. — En la rakonto la knabino nomata Alico parolis kun kuniklo. — Unu kuniklino povas naski po dek idojn ĉiufoje. — Li kreskigas kuniklojn, kaj manĝas kuniklaĵon unu fojon en ĉiu monato.

angle: rabbit
ĉine: 兔子
france: (un) lapin ; ~in-o = (une) lapine; ~aĵo = du lapin (viande).
germane: Kaninchen
hispane: conejo
hungare: üregi nyúl, házinyúl
portugale: coelho (sem especificar o sexo); ~aĵo = (culinária) carne de coelho; ~ejo = coelheira; ~ido = láparo; ~ino = coelha; vir~o = coelho macho
ruse: кролик; = кроличий, кроликовый




radiko: kupon-
baza vorto: kupon-o

difino: Detranĉita parto (de valor-papero, reklam-anonco, bileto,...), kiu kiel tia donas rajton pri io.

ekzemploj: En la Unua lernolibro de d-ro Esperanto estis kuponoj kun la teksto: “Mi, subskribita, promesas ellerni la lingvon internacian, ...” — Antaŭe, kiam oni pli ofte leterskribis, oni povis uzi internaciajn respondkuponojn. — Estas kupona karteto.

angle: coupon
ĉine: 可剪下的广告优惠单,优待券
france: (un) coupon, ticket, billet.
germane: Kupon, Papierabschnitt
hispane: cupón
hungare: kupón
portugale: cupão; respond~o = cupão-resposta (correios)
ruse: купон, талон




radiko: kur-
baza vorto: kur-i

difino: Tre rapide iri.

ekzemploj: Malbona famo kuras pli rapide ol bona. — Riĉulo veturas, malriĉulo kuras. — Sur la kurejo komenciĝas rapidega kuro. — La knabinoj kuregas. — Kiam ŝi alkuris, li tuj forkuris. — Meze de la kurontoj ĉeestis du kuristoj.

angle: to run
ĉine: 快走,无中断的跑
france: courir ; ~o = (une, la) course, (le) cours; ~ejo = (une) piste de course; ~eg- i = se ruer; se précipiter; al~i = accourrir; for~i = s'enfuir; ~ant-o = (un) coureur; ~ont-o = quelqu'un prêt à courir; ~isto = (un) courreur (professionnel, sportif).
germane: laufen, rennen
hispane: correr
hungare: fut, szalad
portugale: correr; ~o, ~ado = corrida; ~ejo = pista ou lugar de corrida; ~isto = corredor (atleta); al~i = acorrer; for~i = fugir; ~ĉevalo = cavalo de corrida
ruse: бежать; = бег, пробежка; = беговой; = бегом



radiko: kurac-
baza vorto: kurac-i

difino: (Provi) sanigi.

ekzemploj: Vi estas malsana kaj vin necesas kuraci! — Ŝuldon tempo ne kuracas. — Por iu longa malsano kuraco estas ne ebla. — La kuracado daŭris multajn monatojn. — La kuracato estas mia konato. — Nia avino nun estas en kuracejo. — Post morto kuracilo jam estas sen utilo. — Plej bona kuracisto estas la tempo. — Bedaŭrinde vi jam estas nekuracebla. — Espereble bestokuracisto povos helpi al mia hundo.

angle: to treat (medically), to attend (a patient)
ĉine: 医治,治疗
france: soigner, traiter, guérir ; ~o = (un) traitement ; ~a = curatif(-ive); ~ad-o = (un) traitement, (une) cure; ~at-o = (un, le) patient, soigné; ~ejo = (un) établissement de cure; ~ilo = (un) remède; ~isto = (un) médecin; ne~ebla = incurable; best~isto = (un) vétérinaire.
germane: jemanden heilen
hispane: curar, tratar (médicamente)
hungare: gyógyít
portugale: tratar de doente; medicar; ~o, ~ado = tratamento (de doente); ~a = curativo, salutar; ~ato = paciente; ~ebla = tratável (doença); ~ejo = sanatório, casa de saúde; ~ilo = remédio, medicamento; ~isto = médico; ~arto = arte de curar, medicina; besto~isto = veterinário; ne~ebla = incurável
ruse: лечить; = лечение, врачевание; = лечебный, врачебный, целительный




radiko: kuraĝ-
baza vorto: kuraĝ-a

difino: Ne timanta; sentanta sin tre forta por fari ion.

ekzemploj: Li estas kuraĝa soldato. — Sen danĝero kuraĝo estas facila. — Post la fino de la batalo estas multe da kuraĝuloj. — Lia ekzemplo kuraĝigis la tutan armeon. — Mi ne estas malkuraĝulo! — Ŝi ĉiam tenas sin kuraĝa kontraŭ malfeliĉaĵoj. — Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe. — Mi ne kuraĝis diri mian opinion. — Finfine mi kuraĝiĝis kaj diris, kion mi pensas pri tio.

angle: daring, brave
ĉine: 勇敢
france: courageŭ(-euse), brave ; ~o = (un, le) courage, (la) bravoure ; ~e = courageusement ; ~i = être courageŭ(-euse), oser; ~igi = encourager; mal~ulo = (un) pleutre, couard; ~iĝi = prendre courage, s'enhardir.
germane: mutig(e,r,s), furchtlos(e,r,s)
hispane: valiente
hungare: bátor
portugale: corajoso, valente, bravo; ~o, ~eco = coragem, valentia, bravura; ~e = corajosamente, bravamente; ~igi = encorajar, animar; ~iĝi = criar coragem; mal~a = covarde, poltrão
ruse: храбрый, смелый, отважный; ~i = отважиться, осмелиться; = храбрость, смелость; = храбро, смело




radiko: kurs-
baza vorto: kurs-o

difino: Vico de lecionoj.

ekzemploj: Mi komencis gvidi kurson de Esperanto por infanoj. — La kurso komenciĝas. — Ĉiu kursanino estas tre lernema. — Jen la kursa rezulto: ĉiuj miaj kursanoj sukcesis la UEA-KER-ekzamenon. — Atentu: ĉi tiu ekskurso tute ne estas eksa kurso.

angle: course
ĉine: 课程
france: (un) cours, parcours; ~ano = (un) élève;
germane: Kurs, Kursus, Lehrgang
hispane: curso (grupo de lecciones)
hungare: tanfolyam, kurzus
portugale: curso (sequência); cotação (moeda)
ruse: 1) курс (серия занятий, лекций, уроков), 2) курс, маршрут




radiko: kuŝ-
baza vorto: kuŝ-i

difino: Esti en horizontala pozicio (ne stari, ne sidi, ne pendi, ne iri); troviĝi senmove.

ekzemploj: Homo povas stari aŭ sidi aŭ kuŝi. — La kajero kuŝas sur la tablo. — Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas. — Ŝi kuŝigis la gefilojn kaj poste kuŝiĝis sur nia granda lito. — Por tagripozi ekzistas kuŝseĝo.

angle: to lie down, to lie
ĉine: 平躺,卧,静置
france: être couché(e), allongé(e) ; ~o = (la) position couchée ~a = étendu(e), couché(e); ~igi = coucher; ~iĝi = se coucher; ~seĝo = (une) chaise longue; ~sako = (un) sac de couchage.
germane: liegen
hispane: yacer; estar acostado
hungare: fekszik
portugale: jazer, estar ou ficar deitado; ~ejo = leito, cama; ~igi = fazer deitar; ~iĝi = deitar-se; ~seĝo = espreguiçadeira (móvel);
ruse: лежать, пролегать; = лежачая позиция, лежачее положение; = лежачий




radiko: kutim-
baza vorto: kutim-i

difino: Fari tion, kion oni faris, faras kaj faros same (sen devo por fari same); kutima = laŭ kutimo; en plej multaj okazoj

ekzemploj: Mia infano kutimas je mensogado. — Kutimo estas dua naturo. — Kiu mensogas kutime, mensogas sentime. — Mi kutimigas infanon al manĝado de fruktoj kaj legomoj. — Mi kutimiĝis ne manĝi post la sesa horo. — Post alkutimiĝo doloras disiĝo. — Ŝi ŝatas eksterkutimajn vestojn. — Li ekparolis kun nekutima malvarmeco.

angle: to be accustomed
ĉine: 习惯于
france: être habituer, avoir coutume de ; ~o = (une) habitude, coutume ;~a = habituel(le) ; ~e = d'habitude, d'ordinaire; ~igi = habituer, accoutumer à; ~iĝi = s'habituer, prendre l'habitude de; ekster~a = extraordinaire, insolite; ne~a = inhabituel(le).
germane: gewöhnlich tun, sich der Sitte (der althergebrachten Weise) gemäß verhalten
hispane: acostumbrar, habituar.
hungare: szokott
portugale: costumar; ~o = costume, hábito; ~a = costumeiro, habitual; ~igi, al~igi = acostumar; ~iĝi, al~iĝi = acostumar-se
ruse: иметь привычку, обычай; = привычка, обычай; = привычный, обычный; = обычно, привычно, по обыкновению



radiko: kuz-
baza vorto: kuz-o

difino: Filo de frat(in)o de patr(in)o.

ekzemploj: Mi havas du kuzojn kaj kvar kuzinojn. — Al la festo de mia naskiĝ—dato venis ĉiuj miaj gekuzoj. — Ni ne parolu pri mia kuzino, fraŭlino Juliino. — La tiutempaj prakuzoj de la tiama homo jam konstruis ŝipetojn. — Mia patro denove edziĝis, mi konis du bokuzojn.

angle: cousin
ĉine: 堂兄弟,表兄弟
france: (un) cousin (parenté); ~ino = (une) cousine; pra~o-j = arrières-cousins.
germane: Cousin, Vetter
hispane: primo (pariente)
hungare: unokatestvér
portugale: primo (parente)
ruse: кузен, двоюродный брат




radiko: kvadrat-
baza vorto: kvadrat-o

difino: Kvarangulo kun same longaj flankoj kaj rektaj anguloj (de 90 gradoj); (kvadrata metro = surfaco egala al la surfaco de kvadrato de 1m je 1m)

ekzemploj: La flago de Esperanto estas verda, kun blanka kvadrato en la maldekstra supra angulo. — La tablokovrilo havis kvadratajn desegnojn. — Mia ĝardeno grandas tricent kvadratajn metrojn. — La knabo komencis fari profundan entranĉadon kvadrate ĉirkaŭ la arbeto.

angle: a square
ĉine: 堂兄弟,表兄弟
france: (un) carré ; ~a = carré(e); ~e = en carré; ~i = quadriller.
germane: Quadrat
hispane: cuadrado
hungare: négyzet
portugale: quadrado (matemática, geometria); ~a = quadrado (que tem forma de quadrado); ~igi = elevar ao quadrado; ~a metro = metro quadrado
ruse: квадрат; ~i = расчертить в клетку; éа = квадратный




radiko: kvalit-
baza vorto: kvalit-o

difino: Eco; tio, kio estas speciala en io.

ekzemploj: La vortoj "tia" kaj "kia" ĉiam montras la kvaliton. — Niaj varoj estas de plej alta kvalito. — Nur kvalita muziko estos en la aranĝo. — Ŝi aĉetas nur altkvalitajn vestojn. — La kvalito de magneto estas, ke ĝi altiras feron. — Kuraĝo estas unu el liaj ĉefaj kvalitoj. — Por ke ŝafaro kresku kvalite, oni atente zorgu ĝian manĝaĵon.

angle: a quality
ĉine: 特质,优劣性,质量,质量
france: (une) qualité, propriété ; ~a = qualitatif ; ~e = qualitativement; alt~a = de grande qualité.
germane: Qualität, Eigenschaft
hispane: calidad
hungare: minőség
portugale: qualidade, atributo; ~a = qualitativo; alt~a = de alta qualidade; bon~a = de boa qualidade
ruse: качество, свойство; = качественный; = качественно




radiko: kvankam
baza vorto: kvankam

difino: Vorto montranta kaŭzon aŭ motivon, el kiu devus rezulti efiko, kiu tamen ne estas: [tiel devus esti, sed tamen...] (kvankam forte pluvis, ni (tamen) iris eksteren (= malgraŭ la forta pluvo,...)).

ekzemploj: Kvankam forte pluvis, ni (tamen) iris eksteren. — Francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. — Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. — Oni komprenis lian parolon, kvankam li eĉ tute ne movis la buŝon.

angle: although
ĉine: 踓然,尽管;kvankam forte pluvis, ni (tamen) iris eksteren. 虽然下大雨,我们还是外出
france: quoique, bien que
germane: obwohl
hispane: aunque
hungare: bár, habár
portugale: embora, conquanto, posto que, ainda que
ruse: хотя




radiko: kvar
baza vorto: kvar

difino: 4; kvardek: 40; dek kvar: 14; kvaronhoro = 15 minutoj.

ekzemploj: Kvadrato havas kvar egalajn laterojn. — La litero "Ĉ" estas la kvara litero de alfabeto. — La kvaran de julio(7a monato) por usonanoj kaj la dek-kvaran de Julio por francoj okazas grava ŝtatfesto. — Tiu kurĉevalo alvenis kvare. — La kvaroblo de du estas ok. — Post kvarono da horo mi alvenos. — Kvarope ili bele muzikis. — En miaj ludkartoj mi havis kvaropo da reĝoj.

angle: four
ĉine: 四;kvara第四;kvardek四十;dek kvar 十四;kvaronhoro十五分,一刻钟
france: quatre ; ~o = (un) quatre (aŭ cartes), quatuor ; ~a = quatrième ; ~e = en quatrième, quatrièmement; ~obl-o = (le) quadruple; ~on-o = (le, un) quart; ~op-e = à quatre, en quatuor; ~op-o = (un) carré (d'as...).
germane: vier
hispane: cuatro (4)
hungare: négy
portugale: quatro; ~o = quadra; ~a = quarto (ordinal); ~e = em quarto lugar; ~oblo = quádruplo; ~ono = quarto (fração); ~opo = quarteto; ~ope = de quatro em quatro
ruse: четыре; = четвёрка; = четвёртый; = в-четвёртых




radiko: kvar-on-
baza vorto: kvar-on-o

difino: 1/4

ekzemploj: Kvar estas kvarono de dek ses. (Vidu kvar.)

angle: a quarter
ĉine: 四分之一
france: (un) quart. littéralement :~o = ce qui est - on = fractionné par - kvar = quatre.
germane: Viertel (die Bruchzahl)
hispane: un cuarto (matemáticas = ¼)
hungare: negyed
portugale: quarto (fração)
ruse: четверть, четвёртая часть




radiko: kvartal-
baza vorto: kvartal-o

difino: Parto de urbo (loĝkvartalo, komerca kvartalo,...).

ekzemploj: Oni scias tamen nur, en kiu kvartalo li loĝas, sed ne en kiu domo. — Pli malriĉaj estis la kvartalaj komercistoj. — Venigu tuj la kvartalestron. — La plimulto el ili havas hejmon en la loĝkvartalo de la ĉefurbo.

angle: neighborhood, neighbourhood
ĉine: 城市中的)行政区,居民区,地区
france: (un) quartier; ~a = de (du) quartier; loĝ~o = (un) quartier résidentiel.
germane: Teil einer Stadt: Stadtviertel, Industriegebiet etc.
hispane: barrio
hungare: negyed (városrész)
portugale: bairro
ruse: квартал; = квартальный




radiko: kvazaŭ
baza vorto: kvazaŭ

difino: Vorto esprimanta nerealaĵon, sed ion tre similan al ĝi sed ne veran; ne vere tio/tiu, sed tute simila al tio/tiu; ne vere tia, sed tute simila; ne vere tiel, sed tute simile.

ekzemploj: Oni devas ripeti, kvazaŭ oni ankoraŭ ne diris. — Uzi nur la anglan lingvon iĝas kvazaŭa leĝo, kiu kondukas de multlingvismo al unulingvismo. — Kvazaŭe mi antaŭsentis la finon. — Jen mia kvazaŭedzino. — Tio estas kvazaŭscienco.

angle: as though, as if
ĉine: 表示似真实,但有点像的事物;非真,但很接近
france: comme si ; ~a = quasi, approximatif(-ive), pseudo ; ~e = quasiment; ~homo = (un) mannequin; ~scienco = (une) pseudo-science.
germane: als ob
hispane: como si fuese
hungare: szinte, mintegy, mintha, majdnem
portugale: como se; ~a = aparente, uma espécie de, suposto, aproximativo; ~e = por assim dizer, de alguma forma, como se; ~diri = insinuar, aludir; ~edzino = concubina; ~homo = manequim; espantalho; ~scienco = pseudociência
ruse: как будто (бы), будто, словно




radiko: kvin
baza vorto: kvin

difino: 5; kvindek: 50; dek kvin: 15.

ekzemploj: Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. — Kvinoble sep estas tridek kvin. — Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. — Ĝi estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura. — Kvina rado ĉe veturado. — Tiu infano estas kvinjar(aĝ)a.

angle: five
ĉine: 五;kvindek 五十;dek kvin十五
france: cinq ; ~o = (un) cinq (aŭ cartes), quintette ; ~ope = à cinq; ~obl-e = le quintuple de, multiplié par cinq; ~a = cinquième ; ~e = cinquièmement, à la cinquième place; ~jar-aĝ-a = âgé(e) de cinq ans.
germane: fünf
hispane: cinco (5)
hungare: öt
portugale: cinco; ~a = quinto (ordinal); ~o = quina; ~oblo = quíntuplo; ~ono = quinto (fração); ~opo = quinteto; éope = de cinco em cinco
ruse: пять; = пятёрка; = пятый; = в-пятых