Vt: L

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


radiko: la
baza vorto: la

difino: Vorto, kiu antaŭas alian vorton, kiu montras jam menciitan aŭ ĉiuokaze konatan aĵon aŭ aferon; oni ne uzas "la" antaŭ la propraj nomoj aŭ la titoloj, nek antaŭ nomoj de landoj kaj urboj.

ekzemploj: Jen la (=tiu) studento, kiun ni vidis hieraŭ. — Mi konas la domon de Jozefo (specife tiun domon, kiu estas lia). — Venas homo, kiun mi ne konas sed: Venas la homo, kiu laboras en la vendejo (kaj kiun mi konas). — Doktoro Zamenhof ne estas normala okul-kuracisto, li estas la doktoro de la malriĉaj loĝantoj de lia urbo.

angle: the
ĉine: 那,这(定冠词)
france: le, la, les, l'; l'article défini.
germane: der, die das (der bestimmte Artikel)
hispane: el, la, los, las (Artículo definido)
hungare: a, az
portugale: o, a, os, as
ruse: определённый артикль




radiko: labor-
baza vorto: labor-i

difino: Faradi (por produkti ion, atingi ion, plenumi taskon, ...); perlabori = akiri (monon) per sia laboro

ekzemploj: Ni laboras por vivi, ne vivas por labori. — La laboro plaĉas al mi. — Ŝi finis la laboran taskon. — La laborleĝo en nia lando malpermesas uzi danĝerajn labortablojn en laborejoj. — Mi estas laboristo, sed mi ne havas modernajn laborilojn. — Jen miaj kunlaborantoj kaj nia laborĉambro. — Kvankam li estas laborema tamen li iĝis senlaborulo.

angle: to work
ĉine: 劳动,工作,干活
france: travailler, œuvrer ; ~o = (un) travail, labeur, (une) besogne; ~tablo = (un) établi; ~isto = (un) travailleur; ~ilo = (un) outil de travail; ~ejo, ĉambro = (un) lieu de travail, laboratoire, atelier; kun~ant-o = (un) collaborateur; ~ema = laborieŭ(-euse), travailleur(-euse); mal~i = paresser; sen~ulo = (un) chômeur.
germane: arbeiten
hispane: trabajar
hungare: dolgozik
portugale: trabalhar; ~o, ~ado = trabalho; ~a = laboral; ~aĵo = obra, trabalho; ~ejo = local de trabalho; ~ema = trabalhador, laborioso; ~estro = capataz, contramestre; ~iga = trabalhoso; ~ilo = instrumento de trabalho; ~isto = trabalhador (aquele que trabalha), operário; ~ĉambro = ateliê, oficina, estúdio; ~donanto = empregador; ~kapabla = apto para o trabalho; ~kunulo = colega de trabalho; ~pago = pagamento pelo trabalho, salário; ~perejo = agência de empregos; ~tablo = mesa de trabalho, bancada; ~tago = dia útil; ~vesto = uniforme de trabalho; mal~i = vadiar; okaza ~o = biscate, bico; sen~eco = desemprego; sen~ulo = desempregado
ruse: работать, трудиться; = работа, труд; = рабочий, трудовой




radiko: lac-
baza vorto: lac-a

difino: Sen forto post laboro; ripozema; dormema.

ekzemploj: Ni estis lacaj pro longega vojaĝo. — Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas. — La aranĝo estis interesa, sed laciga. — Mi sportis kaj nun volas mallaciĝi. — En sia laboro ŝi estis senlaca. — La laceco venkis lin, li ekdormis.

angle: tired
ĉine: 疲劳,疲倦,累
france: fatigué(e), las(se) ; ~i = être las, fatigué; ~ec-o = (la) lassitude; ~eg-a = harassé(e), fourbu(e); ~ig-a = fatigant(e), lassant(e); mal~iĝi = se relaxer; sen~a = inlassable.
germane: müde(r,s), überdrüssig
hispane: cansado/a
hungare: fáradt
portugale: cansado, fatigado, lasso; ~o, ~eco = cansaço, fadiga, lassidão; ~ego, tro~eco = exaustão, estafa; ~igi = cansar; ~iga = cansativo; ~iĝi = cansar-se; mal~iĝi = repousar; sen~a = incansável
ruse: усталый, утомлённый; ~e = устало, утомлённо




radiko: lag-
baza vorto: lag-o

difino: Sufiĉe granda akvo-loko, ĉirkaŭ kiu ĉiuflanke estas tero.

ekzemploj: Ĉu en ĉi tiu lago povas veturi ŝipetoj? — La laga regiono en Britujo estas tre bela. — Ni plonĝu en la lagon kaj naĝu. — En tiu lageto mi ŝatas fiŝkapti.

angle: a lake
ĉine: 湖,湖泊
france: (un) lac ; ~a = lacustre; ~et-o = (une) pièce d'eau, (un) étang.
germane: See (der von Land umgebene)
hispane: lago
hungare:
portugale: lago; ~a = lacustre; ~eto = lagoa
ruse: озеро; = озёрный




radiko: lakt-
baza vorto: lakt-o

difino: Likvo el mamo de homo aŭ besto (ekzemple: bovino, ŝafo), kiun trinkas tre juna ido;

ekzemploj: Bovina lakto ne taŭgas por beboj. — Li ŝatas laktaĵojn. — Ni devas manĝi nur senlaktajn manĝaĵojn. — "Havi ankoraŭ la lakton sur la lipoj" signifas, ke oni estas juna kaj sensperta. — La ĉielo fariĝis malpli blua, fine lakteca/laktokolora. — "Lakta Vojo" estas la nomo de larĝa blanketa strio videbla nokte en ĉielo, konsistanta el malproksimegaj sennombraj steloj.

angle: milk
ĉine: 奶,乳汁
france: (un, du) lait; ~a = lacté(e); ~eca = laiteŭ(-euse); ~aĵo = (un) laitage; ~ejo = (une) laiterie; ~kafo = (un) café au lait.
germane: Milch
hispane: leche
hungare: tej
portugale: leite; ~a = lácteo; ~aĵo = laticínio; ~eca = leitoso; ~ejo, ~ovendejo = leiteria (onde se vendem principalmente laticínios); ~isto = leiteiro; ~ujo = leiteira (recipiente); ~odoni = produzir leite (animal); ~odonado = lactação; ~ofrato = irmão de leite, colaço; ~okafo = café com leite, pingado; ~otrinkejo = leiteria (onde se servem principalmente laticínios); ~ovitro = vidro fosco; ~a Vojo = Via Láctea
ruse: молоко; ~i = давать молоко; = молочный, млечный




radiko: lamp-
baza vorto: lamp-o

difino: Ilo por lumi (per kandelo, gaso, oleo, elektro, ...).

ekzemploj: Lampo estas enmetita en lampingon. — Elektrolampo funkcianta per neono estas nomata neonlampo. — Unulampa lumo ne sufiĉas. — Oleolampoj estis la komunaj lumigiloj en la antikvaj tempoj. — Poŝlampo estas malgranda, facile kunportebla lampo. — En nia urbo estas multaj stratolampoj.

angle: lamp
ĉine:
france: (une) lampe; ~ingo = (une) douille; elektr-o~o = (une) lampe électrique; poŝ~o = (une) lampe de poche; strat-o~o, pied~o = (un) lampadaire.
germane: Lampe
hispane: lámpara
hungare: lámpa, lámpás
portugale: lâmpada, candeeiro, lampião; dormo~o = lâmpada que permanece acesa em quarto de criança, doente etc.; elektra ~o = lâmpada elé(c)trica; kontrol~o = lâmpada-piloto; poŝ~o = lanterna (portátil); star~o = lâmpada de pé; strat~o = lâmpada de rua
ruse: лампа; = ламповый




radiko: land-
baza vorto: land-o

difino: Parto de la mondo, aparta pro geografio aŭ historio (ne ĉiam =ŝtato aŭ =regno); eksterlandoj = aliaj landoj ol la propra; "ŝtato" kaj "regno" estas politikaj terminoj, dum "lando" povas esti ankaŭ ĝenerala termino.

ekzemploj: Multaj birdoj flugas dum aŭtuno en pli varmajn landojn. — Oni devas obei la leĝojn de sia lando. — Tio estas bela landa kanto. — Tiu eksterlandano ne loĝos la tutan vivon en nia lando. — Mi renkontis samlandanojn dum mia vojaĝo. — Tie la rivero estas la limo de nia lando.

angle: country, land
ĉine: 国家
france: (un) pays, (une) contrée, région ; ~a = du pays; ekster~a = étranger(-ère); sam~ano = (un) compatriote; ~ido = (un)= indigène; en~ano = (un) autochtone; ~estro = (un) gouverneur, souverain.
germane: Land (als geographisches oder politisches Gebiet)
hispane: país
hungare: ország
portugale: país, nação, terra; ~estro = governante; soberano; ali~ano, ekster~ano = estrangeiro; en~o = sertão, interior (de país ou região); en~ano = autóctone; en~ido = interiorano, sertanejo; ~interno = interior (de território); ~karto = mapa; ~limo = fronteira, divisa; ~peco = terreno, lote; sam~ano = compatriota; sen~ulo = apátrida
ruse: страна, земля; = относящийся к стране, земле




radiko: larĝ-
baza vorto: larĝ-a

difino: (Kun granda) mezuro alimaniere ol laŭ longo aŭ alto; kun sufiĉe da spaco.

ekzemploj: En larĝa rivero fluas multa akvo. — Larĝa strato estas strato, en kiu povas veturi multaj veturiloj en ambaŭ direktoj. — Li ekiris pluen al unu el la plej mallarĝaj stratoj, kies larĝo apenaŭ sufiĉis por du homoj marŝantaj piede. — Feliĉe oni larĝigis la vojon.

angle: wide; ~o = width
ĉine: 大的,(体积)大的
france: large ; ~e = largement ; ~o = (une) largeur (de tant...); ~ec-o = (la) largeur, l'envergure (qualité); ~i = être large de; mal~a = étroit(e); ~igi = élargir.
germane: breit(e,r,s)
hispane: ancho/a
hungare: széles
portugale: largo, amplo; folgado; ~o, ~eco = largura; ~igi, pli~igi = alargar; laŭ~a = transversal; mal~a = estreito, apertado
ruse: широкий; = ширина; = широко




radiko: las-
baza vorto: las-i

difino: Ne ŝanĝi; ne forpreni; restigi; ne ĝeni; ne malhelpi; ne malpermesi; forlasi = foriri kaj restigi

ekzemploj: Ricevinte frapon sur la mano li lasis fali sian bastonon. — Mi lasos la libron sur la tablo. — Lasu ŝin trankvila. — La hundo allasas neniun en la korton. — Tiu vazo ellasas sian akvon. — La vizito postlasis fortan impreson ĉe la publiko. — Ne forlasu min.

angle: to let, leave, allow
ĉine: 让,允许,留下
france: laisser, ne pas toucher; al~i = admettre; el~i = laisser échapper, lâcher; post~i = laisser après soi, léguer; for~i = abandonner, délaisser, quiter.
germane: übrig, frei-, da-, zurücklassen
hispane: dejar, permitir
hungare: hagy, enged
portugale: deixar, largar, abandonar; permitir; al~i = deixar vir a si; permitir (estar de acordo); de~i = largar; el~i = soltar; exalar; en~i = deixar entrar; for~i = abandonar; post~i = deixar para trás; legar; preter~i = deixar passar; omitir; tra~i = deixar passar (através de); flank~i = deixar de lado; netra~a = hermético
ruse: оставить, (от)пустить, покинуть




radiko: last-
baza vorto: last-a

difino: Tia, ke neniu aŭ nenio estas post tiu; mal-unua.

ekzemploj: Jen la lasta paĝo de la libro. — Mi estis la lasta en la konkurso. — Lasta sed ne malplej valora. — Lastfoje, bonvolu silenti! — Ĝis la lastaj limoj de la tero. — Lastmomente li atingis la aŭtobuson. — Irante preter la antaŭlasta fenestro mi rigardis internen kaj vidis viron.

angle: last
ĉine: 最后的
france: dernier(-ère) ; ~e = en toute fin, en dernier lieu;~foj-e = pour la dernière fois; ~moment-e = au dernier moment; antaŭ~a = avant-dernier(-ère).
germane: ein(e) letzte(r,s)
hispane: último/a
hungare: utolsó
portugale: último, derradeiro; ~e = por último; ~aĵo = último resto; ~foje = pela última vez; ~hore = à última hora; ~momente = no último momento; ~tempe = ultimamente; antaŭ~a = penúltimo
ruse: последний; = в последнюю очередь, в последний раз, в последнее время




radiko: laŭ
baza vorto: laŭ

difino: sekvante; konforme al (iri laŭ vojo, laŭ la rivero; fari ion laŭ la reguloj); laŭ li, ...: li diris, ke ...; li pensas, ke ...

ekzemploj: Ili elmoviĝis de la monto laŭ la vojo al Ruĝa Maro. — Laŭ vi jes, laŭ mi ne. — La sankta libro laŭ Mateo estas libro, kiu rakontas la faktojn laŭ la memoro de Mateo. — Laŭ la konsilo de la patro li iris norden. — Kelkaj homoj vestas sin laŭmode. — Mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. — Laŭiri la riveron = Iri laŭ la rivero. — Mia opinio ne estas laŭa. — Amu kaj faru laŭplaĉe.

angle: according to, along
ĉine: 按照,遵循
france: le long de, selon, d'après; ~a al = adéquat(e), conforme à; ~mod-e = selon la mode, à la dernière mode; ~iri = suivre, aller selon; ~plaĉ-e = selon son plaisir, comme il plait; ~liter-e = au pied de la lettre.
germane: gemäß, laut (i.S.v. zufolge) entlang,
hispane: según, conforme a.
hungare: szerint
portugale: de acordo com, conforme, segundo; ~a = adequado, condizente; ~igi = adequar; ~cela = funcional, adequado; ~grada = gradual; ~e, kiel = à medida que; ~iri = percorrer; ~larĝa = transversal; ~litera = literal, ao pé da letra; ~longa = longitudinal; ~plaĉe = à vontade; ~ŝajne = aparentemente; ~vice = um a um; ~vorta = textual; ~vole = como quiser
ruse: по, согласно, в соответствии с




radiko: laŭt-
baza vorto: laŭt-a

difino: Forte sonanta; aŭdebla malproksime.

ekzemploj: Laŭta voĉo, ĝemo, krio, sono, bruo, rido, ĝojo. — Diru laŭte vian opinion. — Vi mallaŭte flustras en la orelo. — La organizantoj per laŭtparoliloj informis ĉiujn, ke ili ne maltrankviliĝu, ĉar ĉio estas en ordo. — Bonvolu plilaŭtigi la sonon de la televidilo.

angle: loud
ĉine: 大声的,响亮的
france: haut(e) (voix), fort(e), sonore ; ~e = tout haut, à haute voix, avec éclat; ~parol-ilo = (un) haut-parleur; mal~e = à voix basse, en sourdine; pli~igi = augmenter (le son), élever (la voix)
germane: laut(e,r,s)
hispane: alto (sonido)
hungare: hangos
portugale: alto (som); ~eco = volume (som); ~e = em alto volume (som); ~igi, pli~igi = aumentar (som); ~parolilo = alto-falante; ~voĉe = em voz alta; mal~a = baixo (som)
ruse: громкий; = громко, вслух




radiko: lav-
baza vorto: lav-i

difino: Purigi per akvo (kaj sapo).

ekzemploj: Lavu la manojn antaŭ ol manĝi. — Mano manon lavas. — La patrino frotlavas la plankon. — Lavado de vestoj estas facila nuntempe, ĉar la tutan laboron faras lavmaŝinoj. — Ankaŭ la manĝilaron ne necesas lavi permane, ĉar ekzistas telerlaviloj. — "Balta Maro" lavas la bordon de nia lando. — Maraj ondoj ĉirkaŭlavis la ŝipon. — Lavu de la malbono vian koron! — La aĵeto ellaviĝis el mia okulo pro mia plorado.

angle: to wash
ĉine:
france: laver, blanchir ; ~o = (un) lavage, (une) ablution; ~maŝin-o = (une) machine à laver; el~iĝi = s'enlever au lavage; ~ejo = (un) lavoir; ~ujo = (une) cuvette; ~o-ĉambro = (une) buanderie.
germane: waschen
hispane: lavar
hungare: mos
portugale: lavar; ~o, ~ado = lavagem; ~istino = lavadeira; ~ejo = lavanderia; ~ujo = pia, lavabo; ~maŝino = lavadora (máquina); teler~ilo = lavadora de pratos
ruse: мыть, умывать, стирать




radiko: lecion-
baza vorto: lecion-o

difino: Parto de instruado; pli-malpli horo da instruado.

ekzemploj: Ŝi donas lecionojn pri muziko. — Tiu kursolibro enhavas dek du lecionojn. — Mi ricevas lecionojn pri la angla lingvo. — Bonvolu ellerni (tute bone lerni) vian hodiaŭan lecionon. — Je la fino de la lecionaro vi ekzameniĝos.

angle: lesson
ĉine:
france: (une) leçon; ~aro = (un) cours, ensemble de leçon.
germane: Lektion, Unterrichtsstunde, -einheit
hispane: lección
hungare: lecke
portugale: lição; ~i = lecionar
ruse: урок; ~i = давать урок




radiko: leg-
baza vorto: leg-i

difino: Vidi kaj kompreni skribitajn vortojn; voĉlegi = legi aŭdeble

ekzemploj: Ni legas en gazetoj pri la nova registaro. — Mia komputilo povas legi dokumentojn el ekstera memoraparato. — Lego de malnovaj dokumentoj ne estas facila. — La unua parto de la ekzameno temas pri lega kompreno. — Nuntempe iaj telefonoj funkcias ankaŭ kiel retaj novaĵlegiloj. — Hieraŭ la leganto finlegis tiun romanon. — Provlegado estas legado por kontroli la taŭgecon kaj la kvaliton de la teksto. — Ĉu tiu libro estas leginda.

angle: to read
ĉine: 读,阅读,看书
france: lire ; ~o, ~ad-o = (une, la) lecture; ~ant-o = (un) lecteur; ~ilo = (un) liseur; fin~i = finir, achever de lire; ~inda = à lire; ne~ebla = illisible.
germane: lesen
hispane: leer
hungare: olvas
portugale: ler; ~o, ~ado = leitura; ~aĵo = leitura (material); ~ebla = legível; ~eti = ler superficialmente ou partes; ~ilo = leitor (informática); éinda = que merece leitura; ~olibro = livro de leitura; antaŭéi = ler publicamente; ne~ipova = analfabeto; re~i = reler; tra~i = ler de cabo a rabo
ruse: читать; = чтение



radiko: leĝ-
baza vorto: leĝ-o

difino: Aro de reguloj, validaj por ĉiuj homoj en iu lando.

ekzemploj: Ekzistas multaj ŝtataj leĝoj: civitanaj, politikaj, konstituciaj, ankaŭ ekzemple leĝo pri minejoj. — La registaro povas fari aŭ nuligi leĝon. — Mia decido estas laŭleĝa. — La Parlamento laŭleĝigis tiun situacion. — Kontraŭleĝa komerco estas malpermesata.

angle: law; ~a = legal
ĉine: 法律
france: (une) loi; ~a = légal(e), législatif(-ive); ~i = légiférer, décréter; ~e = par loi, légalement; laŭ~a= légal(e), légitime; laŭ~igi = légiférer; kontraŭ~a = illégal(le).
germane: Gesetz
hispane: ley
hungare: törvény
portugale: lei; ~a, laŭ~a = legal (que segue a lei); ~doni, ~fari = legislar; ~forta = com força de lei; kontraŭ~a = ilegal
ruse: закон; = законно, легально



radiko: lern-
baza vorto: lern-i

difino: Enmeti ion novan en sian kapon; legi kaj ekzerci sin por ekscii ion novan;

ekzemploj: Bonaj infanoj lernas atente siajn lecionojn. — Ili estas lernemaj. — Mi kutimas lerni mian lecionon parkere (laŭmemore). — Ripetado estas plej bona lernado. — La konstruaĵo, en kiu oni lernas, estas lernejo. — Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu. — Homo neniam finlernas. — La instrumaterialo bone taŭgas ankaŭ por memlernantoj. — Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.


angle: to learn
ĉine: 学,学习
france: apprendre; ~ema = studieŭ(-euse); ~ad-o = (l')étude; ~ant-o = (un) élève; ~ejo = (une, l')école; mem~ant-o = (un) autodidacte; tra~i, el~i = apprendre à fond; ~olibro = (un) manuel.
germane: lernen
hispane: aprender
hungare: tanul
portugale: aprender; ~o, ~ado = aprendizado; ~anto = aluno; ~antaro = corpo discente; ~ejo = escola; ~ejano = colegial; ~ema = estudioso; ~enda = para ser aprendido; ~ilo = recurso didático; ~igi = fazer aprender, ensinar; ek~i = iniciar o aprendizado; mal~i = desaprender; ~objekto = matéria escolar, disciplina; ~oĉambro = sala de aula; ~ojaro = ano letivo; ~olibro = livro didático; meza ~ejo = escola secundária; supera ~ejo = escola superior
ruse: учить, учиться, изучать; = учебный



radiko: leter-
baza vorto: leter-o

difino: Frazoj sur papero por sendi al iu (en koverto); skribita mesaĝo.

ekzemploj: Bonvolu ne skribi al mi tiajn longajn leterojn. — Kutime oni sendas leteron per poŝto. — La ministrejo pri instruado leteris al lernejestroj pri la venontaj ekzamenoj. — Ofte oni donas la nomon "novaĵletero" al regula perioda eldonaĵo(presaĵo), tio estas "bulteno". — Rekomenda letero estas letero rekomendanta iun por iu ofico. — Mi skribis al li rete, sed li respondis al mi letere.

angle: letter (written or typed, not character of alphabet = litero)
ĉine:
france: (une) lettre, missive, (un) épître ; ~a = épistolaire ; ~e = par lettre: ~i = faire une lettre; ~kesto = (une) boîte aŭ lettres.
germane: Brief
hispane: aprender
hungare: levél (postai)
portugale: carta, missiva; ~i = escrever carta; ~amiko = correspondente (habitual); ~kesto = caixa de correio; ~portisto = carteiro
ruse: письмо; = предназначенный для писем, эпистолярный; = письмом, с помощью письма




radiko: lev-
baza vorto: lev-i

difino: Suprenigi; preni de tero.

ekzemploj: Levi pezan ŝarĝon ne estas facile. — La vento levas la polvon. — La suno sin levas en la ĉielo. — Leviĝu, ellitiĝu! — Ni celas levi la moralan kaj fartan staton de la popolo. — Per levo de la mano ĉiuj konsentis. — De la sunleviĝo ĝis la sunsubiro estas unu tago. — Donu al mi levilon kaj mi sukcesos la levadon.

angle: to raise
ĉine: 升起、提起、举起
france: lever, soulever, hisser ; ~o = (le) levage; ~iĝi = se lever; sun~iĝ-o = (le) lever du soleil; ~ilo = (un) levier; mal~i = (a)baisser.
germane: heben
hispane: levantar, alzar
hungare: emel
portugale: levantar, erguer; ~ilo = alavanca; ~iĝi = levantar-se
ruse: поднять, поднимать