Vt: O1

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: onkl-
baza vorto: onkl-o

difino: Frato de patro aŭ patrino; edzo de fratino de patro aŭ patrino

ekzemploj: Mia onklo vivas en mia sama vilaĝo. — Mia onklino kuiras bongustajn manĝojn. — Mia patrina onklo ĵus mortis. — Ĉi tiu estas onkla donaco. — Onklinoj ĉiam kondutas onkline.

angle: uncle
ĉine: 伯父,叔父,舅父,姨丈,姑丈
france: (un) oncle ; ~in-o = (une) tante; ~a = avunculaire; ~in-e = comme une tante.
germane: Onkel
hispane: tio
hungare: nagybácsi
portugale: tio
ruse: дядя




radiko: -ont-
baza vorto: -ont-

difino: Vorto, kiu montras agon aŭ staton en la estonta tempo; ĝenerale, -onto = -onta homo.

ekzemploj: Manĝonta homo estas homo kun manĝaĵo en poto aŭ sur telero. — Falonta pluvo estos pluvo, kiu falos poste. — Manĝonte, li lavis siajn manojn. — Ni renkontiĝos la venontan lundon.

angle: Creates an active future participle: fali (fall) > falonta pluvo (rain that will fall/is about to fall)
ĉine: 将要发生的:manĝonta homo正准备吃饭的人;manĝonte, li lavis siajn manojn.吃饭前,他先好手;一般 –onto指将做某事的人
france: ~a = prêt à, qui viendra à, participe actif futur ; ~o = ce qui est prêt à ; ~e = s'apprêtant à; manĝ~a = qui va manger, prêt à manger; manĝ~e = s'apprêtant à manger; ven~a = qui va venir, prochain(e).
germane: Die Nachsilbe bildet das Partizip Futur Aktiv: fali ~ fallen - falonta pluvo ~ Regen, der, von der Zeit des konjugierten Verbs im Satz aus gesehen, in Zukunft/bald fallen wird.
hispane: participio futuro activo (indica que alguien está por realizar una acción)
hungare: A jövőidejű cselekvő melléknévi igenév képzője.
portugale: ligado a verbo, indica fato por ocorrer; mort~a = que vai morrer; naskiĝ~o = nascituro; ven~a = vindouro; forir~e li rigardis al mi = quando ia sair, ele me olhou
ruse: суффикс активных причастий и деепричастий будущего времени (например: manĝ~a homo = человек, который будет есть; ven~a jaro = будущий год, т.е. тот, который придёт)




radiko: -op-
baza vorto: -op-e

difino: -ope : en grupo el indikita nombro da anoj.

ekzemploj: Duope: en grupo je du = du kune. — Tiu triopo : tiuj tri homoj kune. — Akiro kaj perdo iras duope. — Ili venis triope (ĉiuj tri kune). — Tiu koncerto konsistas el kvaropaj muzikoj.

angle: Marks a collective: duo = duo (group of two); tri~o = trio (a group of three)
ĉine: 1. 用于数词或量词后构成表集合数的副词或形容词:unuope 一个一个地(yí gè yí gè de) 2. 相容词: opa 集体的(jí tĭ de);副词:ope集体地(jí tĭ de),一块儿地(yí kuài'er de)
france: ope = en groupe (de), par ... marque l'adjectif numéral collectif ; du~e = en groupe de deŭ, par deŭ; tri~o = (un) trio; kvar~a = de quartet.
germane: Die Nachsilbe dient zur Bildung von Sammelzahlwörtern: tri ~ drei - triopo ~ ein Trio / dek ~ zehn - dekopo ~ eine Zehnergruppe.
hispane: sufijo que indica número de miembros; ej du~e = dos juntos, tri~e = tres juntos
hungare: A csoportszámnév képzője. Példák: Duope = du kune ketten együtt. - Tiu triopo : tiuj tri homoj kune Ez a hármas: három ember együtt. - Akiro kaj perdo rajdas duope Szerzés és vesztés együtt jár. - Ili venis triope (ĉiuj tri kune) Hárman jöttek (mind a három együtt).
portugale: sufixo que indica distribuição em grupos; ~o = grupo de pessoas que agem de acordo; unu~e = de um em um; kvar~o = quarteto
ruse: суффикс, обозначающий коллективность, собранность вместе (например: kvin~e = впятером, ar~e = группой)




radiko: opini-
baza vorto: opini-i

difino: Pensi ion pri io aŭ iu; pensi pri io, kia ĝi estas.

ekzemploj: Ŝi opinias sin saĝa. — Li ĉiam estis opiniata kuraĝa kaj saĝa. — Kiu estas via opinio? — La popolo kutimas opiniadi la registaron malbona. — Preskaŭ ĉiuj estis jesopiniaj pri lia ideo. — La gazetaro estas supozata esprimi la popolopinion /publikopinion. — Mi ne samopinias kun vi en ĉi tiu afero.

angle: to opine, have or share an opinion; ~o = an opinion
ĉine: 以为,主张
france: être d'avis, penser, croire (que) ; ~o = (une) opinion ; ~e = par opinion; ~ata = jugé(e), ressenti(e), apprécié(e) comme; jes~a = d'opinion concordante; sam~i = être du même avis.
germane: meinen
hispane: opinar
hungare: vél, gondol
portugale: opinar, achar, julgar; ~o = opinião; ~ema = opiniático; jes~i = concordar; sam~i = ter a mesma opinião
ruse: полагать, считать, думать; = мнение, взгляд




radiko: oportun-
baza vorto: oportun-a

difino: Faciliganta agadon aŭ laboradon; bona laŭ la cirkonstancoj; oportunismo = agado ne laŭ principo

ekzemploj: Miaj ŝuoj ne estas tre belaj, sed ili estas tre oportunaj. — Ni oportune sidis sur la lito. — Li inventis diversajn oportunaĵojn, kiuj faciligas al ni la vivon. — Neniu dubis pri la oportuneco de tiu belega aŭto. — Ni atendu pli oportunan tempon por paroli pri tiaj aferoj. — Tiu ekspozicio estas oportuno por montri la utilecon de Esperanto. — La demando estas tre maloportuna!

angle: convenient, opportune (not opportunity)
ĉine: 便利的,合适的;oportunismo机会主义:行事不照原理
france: commode, opportun ; ~e = commodément, opportunément, (tout) à propos; ~aĵo = (une) commodité; ~eco commodité, opportunité; mal~a = incommode, inopportun(e)
germane: opportun(e,r,s), zweckmässig(e,r,s)
hispane: oportuno, conveniente, propicio
hungare: célszerű
portugale: oportuno, favorável, propício; conveniente; ~o, ~aĵo = oportunidade; ~eco = conveniência; ~isto = oportunista; mal~i = importunar
ruse: удобный; = удобно




radiko: ord-
baza vorto: ord-o

difino: Vorto, kiu montras, ke io estas aranĝita en regula, ne hazarda maniero; ordigi = fari ordon; aranĝi laŭ iu ordo

ekzemploj: La paperoj kaj la libroj estas en ordo. — La soldatoj marŝis* sen ordo (* ritme piediri). — Aranĝu vin en batal-ordo. — Meti ordon en siaj ideoj. — Vortaroj havas vortojn en alfabeta ordo. — Orde labori. — Via ĉambro estas senorda, ne estu malordema, bonvolu ordigi ĝin.

angle: ordo
ĉine: 有次序的,非随意的;estas ordo:有条理;ne estas ordo没有条理;ordigi:安排,整理
france: (un) ordre ; ~a = en ordre ; ~e = méthodiquement, avec ordre ; ~i = être en ordre; sen~a = désordoné(e), mal tenu(e); mal~ema = négligeant(e), brouillon(ne); ~igi = arranger, mettre en orde.
germane: Ordnung
hispane: orden
hungare: rend
portugale: ordem, arrumação; ~a = ordenado, arrumado; ordinal; ~e, en~e = em ordem; ~ema = ordeiro; ~igi = ordenar, arrumar; mal~a, sen~a = desordenado, desarrumado
ruse: порядок; ~i = упорядочить; = содержащийся в порядке; = в порядке, по порядку




radiko: ordinar-
baza vorto: ordinar-a

difino: Ne speciala; tia, kiaj ekzistas multaj; ĉiutaga.

ekzemploj: Pantalono kaj ĉemizo estas miaj ordinaraj vestoj. — Ĉi tiu vesto pro sia ordinareco ne taŭgas al la festo. — Li estas tute ordinara knabo. — Mi dormis neordinare longe. — Mi ne ŝatas esti ordinarulo, mi ne volas aspekti same al la aliaj. — Via sukceso estos eksterordinara! — Ĉi-somere estas eksterordinare varme.

angle: ordinary
ĉine: 平常的,一般的
france: ordinaire ; ~e = généralement, habituellement; ~ec-o = (une, la) banalité; ne~a = peu commun(ne), pas banal(e); ekster~a = extraordinaire.
germane: gewöhnlich(e,r,s), üblich(e,r,s)
hispane: ordinario, común
hungare: köznapi, közönséges
portugale: comum, ordinário, usual, habitual; ~e = comumente, habitualmente; ~ulo = pessoa comum; ekster~a = extraordinário; ne~a = incomum
ruse: обычный, обыкновенный; = обычно




radiko: orel-
baza vorto: orel-o

difino: Parto de la korpo, per kiu oni aŭdas (rimarkas sonojn); orelkonko = la ekstera parto de la orelo.

ekzemploj: Ĉiu homo havas du orelojn kaj unu buŝon, ĉar li (aŭ ŝi) devas aŭskulti pli ol paroli. — Streĉi la orelon estas necese en brua situacio. — Pli mallaŭte, la muro havas orelojn (estas aŭskultanto post ĝi). — Buŝa (perbuŝa) kaj orela (perorela) literaturo ekzistas por neskribitaj lingvoj.

angle: ear
ĉine:
france: (une) oreille ; ~a = auriculaire; per buŝa kaj per~a = orale.
germane: Ohr
hispane: oreja
hungare: fül
portugale: orelha; ouvido
ruse: ухо; = ушной




radiko: organiz-
baza vorto: organiz-i

difino: Gvidi kaj laborigi homojn, venigante ankaŭ la necesajn rimedojn, por ke ili kune faru malsimplan laboron.

ekzemploj: Mi partoprenos kurson, kiun organizas nia universitato. — Ĉu vi estas membro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo? — Vi ne tre sukcesas pri la organizado de la laboroj. — Li fondis multajn diversajn organizaĵojn. — La organizantoj de la kongreso respondos al ĉiuj viaj demandoj. — Ni ĉiuj devas unuiĝi kaj organiziĝi. — Bedaŭrinde mi estas malbona organizisto. — Iom post iom la instituto malorganiziĝis, necesas reorganizi ĝin.

angle: to organize/organise; ~o = organization, organisation
ĉine: 组织
france: organiser ; ~o, ~ad-o = (une, l')organisation, organisme (social); ~ant-o = (un) organisateur; ~iĝi = s'organiser; ~ita = organisé(e); re~i = réorganiser; mal~i = désorganiser.
germane: organisieren (i.S.v. einrichten, ordnen, gestalten)
hispane: organizar
hungare: szervez
portugale: organizar; ~o = organização (efeito de organizar); ~o, ~ado = organização (ato de organizar); o, ~aĵo = organização (entidade); ~a = organizacional, organizador; ~anto, ~isto = organizador (pessoa); ~iĝi = organizar-se; ~ita = organizado; re~i = reorganizar; mal~i = desorganizar
ruse: организовать; = организация (действие, результат действия); = организационный




radiko: orient-
baza vorto: orient-o

difino: Kie la suno leviĝas; orientiĝi = kompreni en kiu loko oni estas [el la ideo, ke se oni trovas la orienton, poste oni facile komprenas ĉiujn kompas-punktojn].

ekzemploj: Nia lando estas limita per maro ĉe la oriento. — Unu orienten, alia okcidenten. — La domo estas malbone orientita. — Oriento estas unu el la kvar kompas-direktoj. — La lumo venas el Oriento. — Estis nokto kaj mi ne povis min orienti. — Ŝi lernis la orientadon de mapo. — Li bone orientiĝas en nekonata urbo. — Iam li perdis la orientiĝon. — La tuta oriento de la lando estas nur montoj. — Multaj miaj konatoj loĝas en Meza Oriento. — Mi tre ŝatas orientajn spicojn. — La urbo situas oriente de Berlino.

angle: east
ĉine: 东方,太阳上升之方位
france: (l')est ; ~a = oriental(e) ; ~e = à l'est ; ~e-n = vers l'est; ~i = orienter; ~ano = (un) oriental; ~iĝi = s'orienter; ~iĝ-o = (l')orientation.
germane: Osten
hispane: oriente, este (punto cardinal)
hungare: kelet
portugale: oriente,leste; ~a = oriental; ~i = orientar; ~e = no oriente; ~e de = a leste de; ~en = rumo ao leste; ~ado = orientação; ~ano = oriental (pessoa oriunda do oriente); ~iĝi = orientar-se; ~eŭropo = Europa Oriental; Proksim~o = Oriente Próximo
ruse: восток; ~i = (с)ориентировать; = восточный; = на востоке, к востоку




radiko: original-
baza vorto: original-o

difino: La origina formo (aŭ ekzemplero) de io (ne kopio; ne imitaĵo; ne traduko;...); io kopiota, tradukota.

ekzemploj: La libro estas tradukita el la angla originalo. — Li tradukis la verkon el la originala lingvo. — Ŝi havas originalan stilon. — Tiu ĉi libro estas originale verkita de Ludoviko Lazaro Zamenhof. — Ŝiaj originalaĵoj (originalaj, strangetaj agoj) nin ne plu mirigas. — Mi ne certas pri originaleco de ĉi tiu objekto. — Infanoj de lernejo ne ŝatis la originalulon.

angle: original
ĉine: 原始,原件(非复)
france: original(e) ; ~o = (l')original ; ~e = à l'origine; ~aĵo = (une) originalité; ~ec-o = (l')originalité; ~ulo = (un) original.
germane: Original, das Ursprüngliche
hispane: original
hungare: eredeti
portugale: ~o = original (forma primeira de uma obra, da qual se originam cópias, traduções etc.); ~a = original (sem similar, diferente do resto); ~eco = originalidade
ruse: оригинал, подлинник; = оригинальный, подлинный; = оригинально, подлинно, своеобразно




radiko: -os
baza vorto: -os

difino: Verba finaĵo, kiu montras agon aŭ staton post nun, en posta momento.

ekzemploj: Mi tuj iros al la urbo. — Morgaŭ vi aĉetos biciklon. — Post dek jaroj li ne plu laboros. — Ni nun estas ĉi tie, sed ni morgaŭ estos en alia loko.

angle: a verb ending which indicates the future: "mi estas" (I am) > "mi estos" (I will be)
ĉine: 右于动词词根之后,表示即将做:mi tuj iros al la urbo.失立刻上城;post dek jaroj mi ne plo laboros.再过十年我将不工作
france: se manifestera par, en finale indique un verbe conjugué au futur ; mi tuj ir~ = j'irai tout de suite; vi aĉet~ = vous achéterez; li labor~ = il travaillera.
germane: Im Esperanto enden alle Verben/Tätigkeitswörter in der Zukunft auf -os: dormi ~ schlafen - Ili dormos. ~ Sie werden schlafen.
hispane: terminación de todos los verbos en tiempo futuro
hungare: Az ige jelen idejű, kijelentő módú ragja.
portugale: terminação verbal que indica o modo futuro
ruse: окончание будущего времени глагола (например: mi ir~ al la urbo = я пойду в город; mi aĉet~ biciklon = я куплю велосипед)




radiko: osced-
baza vorto: osced-i

difino: Larĝe malfermi la buŝon (kun enspiro kaj elspiro) pro enuo, tediĝo, dormemo.

ekzemploj: La prelego estis malentuziasma, kaj ĉiuj studentoj komencis oscedi. — Mi timis proksimiĝi al la oscedanta truego. [figure] — "Mi sentas min tre laca," diris ŝi post granda oscedo. — La oscedado de knabo montris, ke li jam volas dormi.

angle: to yawn
ĉine: 打呵欠
france: bâiller ; ~o = (un) bâillement; ~anta = baillant(e), béant(e) (au figuré).
germane: gähnen
hispane: bostezar
hungare: ásít
portugale: bocejar; escancarar-se; ~anta = bocejante; escancarado; ~iga = que faz bocejar, tedioso
ruse: зевать; = зевок




radiko: -ot-
baza vorto: -ot-

difino: Ne komencita; pri agado okazonta;(ĝenerale -oto = -ota homo)

ekzemploj: Trinkota akvo estas akvo en botelo aŭ glaso, kiun oni trinkos poste. — Lavota vesto estas malpura, kiun oni lavos poste. — Fotografote (=antaŭ la fotografado), li kombis siajn harojn).

angle: Creates a future passive participle: trinki (to drink) > trinkota akvo (the water that will be drunk, is about to be drunk)
ĉine: 表示被动,未开始动作的后缀:trinkota akvo即将喝的水;lavota vesto将洗的外衣;fotografote, li kombis siajn harojn.照相前,他梳了头髪
france: prêt(e) à être, participe passif futur ; trink~a = prêt(e) à être bu(e), qui sera bu(e); lav~a = qu'on va laver; fotograf~e = étant prêt à être photographié.
germane: Die Nachsilbe bildet das Partizip Futur Passiv: trinki ~ trinken - trink~a biero = Bier, das, von der Zeit des konjugierten Verbs im Satz aus gesehen, in Zukunft/bald getrunken werden wird.
hispane: participio pasivo futuro (indica que algo sufrirá el resultado de una acción)
hungare: A szenvedő befejezett főnévi igenév képzője.
portugale: sufixo que, aposto a verbo, indica ação que será sofrida; far~a = que será feito; nask~o = nascituro
ruse: суффикс пассивных причастий и деепричастий будущего времени (например: trink~a akvo = вода, которая будет выпита; lav~a vesto = одежда, которая будет выстирана)




radiko: ov-
baza vorto: ov-o

difino: Pli-malpli globforma aĵo, en kiu kreskas idoj de birdoj, rampantaj bestoj, insektoj,... ekster la patrina korpo, ĝis ili povas vivi ekster ĝi; ĉelo en ino, el kiu kreskos ido.

ekzemploj: Ovoj de birdo, lacerto, fiŝo, insekto. — Ovo, ofte kokina, uzata kiel nutraĵo: enŝele bolitaj, duonkuiritaj, malmole kuiritaj ovoj. — Doni ovon por ricevi bovon (trompi la ŝanĝanton). — Ovaĵo estas manĝaĵo farita el ovoj.

angle: egg
ĉine:卵,蛋
france: (un) œuf; ~aĵo = plat fait d'œufs, (une) omelette...; ~o-blank-o = (un, du) blanc d'œuf.
germane: Ei
hispane: huevo
hungare: tojás
portugale: ovo; ~aĵo = prato feito com ovo (omelete etc.); ~ujo = ovário; ~oblanko = clara de ovo; ~oflavo = gema de ovo
ruse: яйцо; = яичный