Vt: P5

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: program-
baza vorto: program-o

difino: Priskribo aŭ listo de taskoj plenumotaj unu post la alia; priskribo pri prezentota teatraĵo aŭ spektaklo, pri radio- aŭ televido-elsendoj, ...; priskribo de planoj de registaro, politika partio, ...; prezento aŭ spektaklo (ankaŭ en radio aŭ televido), konsistanta el pluraj partoj (programeroj) unu post la alia; programi = aranĝi la programon de evento aŭ de radio- aŭ televido-elsendo; verki programon por agado aŭ por tasko plenumota de/per komputilo.

ekzemploj: Laŭ la programo, la unua kunveno okazos je la naŭa. — Ĉar la studo-programo en niaj lernejoj estas plenplena. — Mi fidas, ke kontraŭvirusa programaro solvos la aferon. — Ni bezonas komputil-programistojn. — Ni rimarkas, kiel diversaj registaroj programas malsamajn politikojn.

angle: a program, a programme; ~ero = part of a program(me), an item on the program(me)
ĉine: 计划案,节目单,程序;例:
france: (un) programme ; ~i = programmer; ~ero = (un) numéro, élément de programme; komput-il~isto = (un) programmateur; ~aro = (un) logiciel (informatique).
germane: Programm
hispane: programa
hungare: program
portugale: programa; ~a = programático; ~i = programar; ~ero = item de programa; ~aro = conjunto de programas, software (informática); ~isto = programador (informática)
ruse: программа; ~i = разрабатывать программу; = программный



radiko: progres-
baza vorto: progres-i

difino: Antaŭen-iri; atingi pli kaj pli.

ekzemploj: La preparoj por la kongreso progresas. — Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu. — Tiun ĉi libron ŝatas multaj progresantoj de Esperanto. — Rapida progreso de la malsano malfaciligas la kuracadon. — Ŝi rapide progresadis en sia metio. — Por la progresado de la lingvo estas bezonata uzado de ĝi. — Li tre helpis progresigi nian aferon. — Edukado malprogresas en tiu lando.

angle: to make progress
ĉine: 前进,进展;例:La preparoj por la kongreso progresas. 大会的预备进展很快;Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.努力,前进,学习永不休止;Tiun ĉi libron ŝatas multaj progresantoj de Esperanto.这本书许多前进的世界语者喜欢;Rapida progreso de la malsano malfaciligas la kuracadon. 的快速恶化使医疗变难;Ŝi rapide progresadis en sia metio. 她在她的环境下进步很快; Li tre helpis progresigi nian aferon.他对我们业务进展有很大的帮助; Edukado malprogresas en tiu lando.这国的教育正在退步
france: progresser ; ~o = (un) progrès ; ~a = de progrès, progressif(-ive); ~e = progressivement; ~ant-o = celui qui progresse, (un) apprenti; ~ad-o = (la) progression; ~igi = faire avancer, améliorer; mal~i = régresser.
germane: fortschreiten (i.S.v. Fortschritt erreichen, zunehmen, steigern, vordringen)
hispane: progresar
hungare: fejlődik
portugale: progredir; ~o, ~ado = progresso; ~ema = progressista; ~igi = fazer progredir, fomentar; mal~o = retrocesso, involução
ruse: прогрессировать, развиваться, двигаться вперёд; = прогресс; = прогрессивный, поступательный



radiko: projekt-
baza vorto: projekt-o

difino: (Pli ampleksa kaj detala) propono, plano pri io farota; projekti = plani projekton.

ekzemploj: Kiaj estas viaj projektoj por la somero? — Oni jam projektis la ekskurson. — Via organizo proponis interesan projekton. — Ili prezentis kontraŭprojekton. — Ni jam havas projekton de la domo, laŭ kiu oni konstruos ĝin. — La nova sportejo jam estas projektita.

angle: a project
ĉine: 计划,方案;例:Kiaj estas viaj projektoj por la somero? 你的暑假计划是什么? Oni jam projektis la ekskurson. 人们已经计划去游览了; Via organizo proponis interesan projekton.你的机构提出有趣的计划;Ili prezentis kontraŭprojekton (oponanta projekto pri la sama temo).他提出相反的方案‘Ni jam havas projekton de la domo, laŭ kiu oni konstruos ĝin. 我们已经有这房子的计划,不久就要建设; La nova stadiono jam estas projektita.新的体育场画中
france: (un) projet ; ~i = faire le projet (de), projeter; kontraŭ~o = (un) contre-projet; ~ita = projeté(e), envisagé(e).
germane: Projekt
hispane: proyecto
hungare: terv, projekt, vetítés
portugale: projeto; ~i = projetar (fazer projeto), plane(j)ar; ~isto = projetista
ruse: проект; ~i = проектировать; = проектный




radiko: proksim-
baza vorto: proksim-a

difino: En malgranda distanco; troviĝanta apude.

ekzemploj: La preĝejo estas proksima, sed Dio estas malproksima. — Pri lando malproksima estas facile mensogi. — Li staras tre proksime de vi. — Mensogo malproksimen ne kondukas. — Alproksimiĝu, mi petas. — La arbo havas proksimume la alton de dudek metroj.

angle: near, close by; al~iĝi = to draw nearer, closer
ĉine: 大约
france: proche, voisin(e) ; ~e = (au)près (de); ~ec-o = (la) proximité; mal~a = éloigné(e); mal~e = au loin; ~igi = rapprocher; al~iĝi = s'approcher; ~um-e = approximativement.
germane: nah(e,r,s)
hispane: cerca, cercano
hungare: közeli
portugale: próximo; ~e = perto; ~o, ~eco = proximidade; ~igi, al~igi = aproximar; ~iĝi, al~iĝi = aproximar-se; ~ulo = próximo (pessoa); ~uma = aproximado (cálculo); maléa = distante; mal~e = longe
ruse: близкий, ближний; = близко, вблизи, поблизости




radiko: promen-
baza vorto: promen-i

difino: (Piede) iri por plezuro.

ekzemploj: Mi iros promeni, ĉar la vetero estas tre bona. — Kiam kato promenas ekstere, la musoj festenas ene. — Ĉu via cerbo foriris promeni?! — Ŝi iris iom dormi post la promeno. — Promenado estas tre utila por la korpo. — Iru promenigi la hundon. — Ni renkontiĝu kaj iru al la promenejo.

angle: to go for a walk, a stroll
ĉine: 散步;Mi iros promeni, ĉar la vetero estas tre bona.我们将出去散步,因为天气很好; Kiam kato promenas, la musoj festenas. 猫散步时,老鼠就可庆祝;Ĉu via cerbo foriris promeni?! 你的脑袋出去散步了吗?Ŝi iris iom dormi post la promeno.她散步之后去小睡; Promenado estas tre utila por la korpo.散步对健有益; Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.你向你的妻子泄密,她向她的朋友泄密,因此秘密无止境的散步; Iru promenigi la hundon. 去带小狗散步; Ni renkontiĝu kaj iru al la promenejo.我们到散步场见面吧
france: se promener ; ~o, ~ad-o = (une, la) promenade ; ~a = de promenade; ~ejo = (un) promenoir, mail; ~anto = (un) promeneur; ~igi = promener.
germane: spazieren
hispane: pasear, ir de paseo
hungare: sétál
portugale: passear; ~o, ~ado = passeio (ato de passear); ~ejo = passeio (lugar)
ruse: гулять, прогуливаться; = прогулка; = прогулочный




radiko: promes-
baza vorto: promes-i

difino: Diri firme, ke oni faros ion aŭ ke oni donos ion.

ekzemploj: Mi promesis aĉeti ludilon al mia infano. — Mi tenis mian promeson. — Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas. — La vetero promesis esti agrabla. — Tiuj ĉi projektoj aperas en la formo de dikaj libroj kun la plej multepromesaj frazoj. — Mi donos al vi kiel promesite.

angle: to promise
ĉine: 允许;例:Mi promesis aĉeti ludilon al mia infano.我承诺买玩具给小孩;Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas.经常手忘记嘴吧的承诺;Plena estas la infero de promesitaj aferoj. 承诺的事充满在地狱里; Kiu promesojn faras, tiu ne avaras. 承诺不会小气;- La vetero promesis esti favora. 天气显示会有好天; Tiuj ĉi projektoj aperas en la formo de dikaj libroj kun la plej multepromesaj frazoj.这个计划案在厚的书本上出现太多的承诺信息;Mi ne kredas je tiu promesplena elpensaĵo.我不相信此承诺满满的构想
france: promettre ; ~o = (une) promesse, (un) engagement; ~a, ~plena = prometteur(-euse); kiel ~it-e = comme promis, entendu, convenu.
germane: geloben, versprechen (i.S.v. eine Zusage machen)
hispane: promete
hungare: megígér
portugale: prometer; ~o = promessa; ~a, ~plena = promissor
ruse: обещать; = обещание




radiko: propon-
baza vorto: propon-i

difino: Montri ion por uzo (aŭ por manĝado, trinkado, aĉeto, vendo); diri al iu, ke tiu eble faru ion.

ekzemploj: Mi povas proponi al vi alian seĝon. — Mi proponas vesperan amuziĝon. — Tiu propono estis unuanime akceptita. — Kvin respondoj estas proponataj. — Proponu, ne postulu, mi petas!

angle: to propose, make a suggestion or proposition
ĉine: 提议,建议
france: proposer ; ~o = (une) proposition, offre; ~ita = proposé(e); pli~i = enchérir.
germane: vorschlagen
hispane: proponer, ofrecer
hungare: javasol, proponál
portugale: propor; oferecer; ~o = proposta; oferecimento
ruse: предложить; = предложение




radiko: propr-
baza vorto: propr-a

difino: De tiu/tio mem, ne de iu/io alia.

ekzemploj: Esperanto estas propra apartenaĵo de neniu nacio. — Propra opinio ne estas leĝo por alia. — Tio apartenas propre al mi. — La rido estas propraĵo de la homo. — Ŝi proprigis al si miajn manierojn! — Ne miksu vin en malproprajn aferojn. — Tio estas mia propra infano. — En sia propra domo ĉiu estas granda homo.

angle: own, as in tio estas mia ~a infano = this is my own child [not somebody else's whom I'm looking after]
ĉine: 本身的,自有的,专有的:例:Esperanto estas propra apartenaĵo de neniu nacio.世界语非任一国所专有; Propra opinio ne estas leĝo por alia. 个人的意见并非别人的法律; Tio apartenas propre al mi.这属于我专有;La rido estas propraĵo de la homo.笑容是人类的特点;Ŝi proprigis al si miajn manierojn! 她拥有我的特点; Ne miksu vin en malproprajn aferojn.不要参与和你无关的事; Tio estas mia propra infano. 这个是我的亲小孩; En la propra sia domo ĉiu estas granda homo.在睝己的家每人都了不起
france: propre, personnel(le) ; ~e = en propre ; ~aĵo = (le) propre; ~igi al si = s'approprier; ~a-vol-e = de mon plein gré, volontairement.
germane: eigen(e,r,s)
hispane: propio
hungare: saját
portugale: próprio, exclusivamente seu; ~aĵo = propriedade (o que é seu próprio); ~e = propriamente; ~eco = propriedade (característica); ~igi, al~i = apropriar-se; ~adire = propriamente dito; ~amane = de própria mão; ~vole = por vontade própria
ruse: собственный; = собственно




radiko: protokol-
baza vorto: protokol-o

difino: Preciza skriba raporto pri kunveno aŭ okazaĵo; protokoli = skribi precizan raporton.

ekzemploj: Ĉu ekzistas protokoloj pri tiuj kunsidoj. — Usono ne subtenas la Kioto-protokolon pri tutmonda varmiĝado. — Li iĝis protokola estro en la registaro. — Ŝi petis tuj protokoli la decidon.

angle: the minutes (of a meeting)
ĉine: 会议记录
france: (un) protocole, un procès-verbal ; ~i = rédiger le protocole; ~isto = (un) secrétaire de séance, archiviste; ~libro = (un) registre des procès-verbaŭ.
germane: Protokoll
hispane: protocolo
hungare: jegyzőkönyv, protokoll
portugale: ata de reunião; protocolo de comunicação (informática); ~i = lavrar ata; ~anto, ~isto = secretário (que lavra a ata); ~libro = livro de atas; viv~o = curriculum vitae
ruse: протокол; ~i = составлять протокол, протоколировать




radiko: prov-
baza vorto: prov-i

difino: Fari por vidi, ĉu oni povas fari (aŭ ĉu io funkcias).

ekzemploj: Pli facile provi ol sukcesi. — Ĉiu provas, kion li povas. — Ŝi faris provon rideti. — Jen liaj unuaj provoj aŭtoraj kaj teatraj. — La studento prove kuris kiel eble plej rapide. — Provante sin kaŝi rapide, ŝi faris grandan bruon. — Mi spektis la lastan provludon en la teatro mem.

angle: to try out, to sample, to test
ĉine: 试验,练;例:Pli facile provi ol sukcesi.试验容易,成功难
france: essayer, éprouver ; ~o = (un) essai ; ~a = d'essai, probatoire; ~ant-e = en essayant; ~ludi = répéter; lasta ~lud-o = la (répétition) générale; pres~aĵo = (une) épreuve typographique; ~et-i = tâtonner; ek~i = s'essayer à; el~i = éprouver (qqn.)
germane: versuchen
hispane: probar, ensayar
hungare: próbál, megpróbál
portugale: provar, ensaiar, experimentar; ~o = prova, ensaio; ~ludi = ensaiar (música, peça teatral); ~tempo = período probatório; pres~aĵo = prova tipográfica
ruse: испытывать, проверять; = попытка, проба, испытание; = пробный, испытательный




radiko: provinc-
baza vorto: provinc-o

difino: Administra aŭ historia subdividaĵo de lando.

ekzemploj: Mi vojaĝis ĝis la foraj anguloj de la provinco — Kial vi obstine rifuzas transloĝiĝi al alia provinco? — Mi promenis sur stratoj de la provinca urbeto. — Province oni vivas pli trankvile ol oni vivas en la ĉef-urbo.

angle: a province, a shire
ĉine: 省,天主教的教区
france: (une) province ; ~a = provincial(e); ~ano = (un) provincial; ~e = en province; ~an-ismo = provincialisme.
germane: Provinz
hispane: provincia
hungare: vidék
portugale: província; ~a = provinciano (relativo a província); ~e = na província; ~aĵo = provincianismo (coisa de província); ~ano = provinciano (habitante de província); ~eco = provincianismo (característica); ~estro = governador de província
ruse: провинция, область; = провинциальный, областной




radiko: publik-
baza vorto: publik-o

difino: Tiuj, al kiuj iu parolas; tiuj, kiuj rigardas teatraĵon, ĉeestas sportkonkurson, vizitas muzeon, ...; la homoj ĝenerale; publika = por ĉiuj, kiuj volas aŭdi, utiligi, ĉeesti, ...; publikigi = publike anonci; aperigi en presa formo (en/kiel libro, en gazeto,...) por ke la publiko povu legi ĝin.

ekzemploj: Ni pendigis anoncon por la publiko. — Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko. — Ili decidis ne publikigi tian libron. — Ŝi laboras en publikutila institucio. — La tuta publiko aplaŭdis la aktorojn. — Mi devas venki mian timon de la publikeco. — Mi respondos al via letero publike. — Ĉi tie vi povas trovi diversajn publikaĵojn.

angle: the public, an audience
ĉine: 公众;例:Ni pendigis anoncon por la publiko.我们挂出公告示众; Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.愈公开的工作,愈受到指责; Ili decidis ne publikigi siajn intencojn geedziĝi. 他们不想公开他们的结婚意图; Ŝi laboras en publikutila institucio. 她在公设的机构服务; La tuta publiko aplaŭdis la aktorojn. 所有的观众对演员鼓掌; Mi devas venki mian timon de la publikeco. 我得克服我大众面前的害羞; Oni juĝis tiun krimon malpublike. 人们非公开的审问此罪行; La libro celas tre vastan publikon. 这本书的对向是广大的读者群; Mi respondos al via letero ne private, sed publike. 我将不会私下,而是公开回答你的信; Ĉi tie vi povas trovi diversajn publikaĵojn. 这些你可在许多出版物看到;Jam malmulte restis atendi ĝis la publikigo de mia libro.有少数人已经在等待我出书
france: (le) public ; ~a = public(-ique) ; ~e = publiquement, en public; ~igi = publier, rendre publique; ~utila = d'utilité publique; ~ec-o = (la) publicité (d'un fait, pas une réclame); ~aĵo = (une) publication; mal~e = à huis clos.
germane: Publikum
hispane: público (las personas)
hungare: közönség
portugale: público (pessoas); ~a = público (relativo ou exposto ao público); ~e = publicamente; ~aĵo = publicação; ~ejo = lugar público; ~igi = publicar; ~ulino = prostituta
ruse: публика, общественность; = публичный, общественный; = публично, на людях




radiko: punkt-
baza vorto: punkt-o

difino: Tre malgranda loko (en spaco aŭ tempo); aparta (malgranda) parto de teksto aŭ argumentado; la signo "."

ekzemploj: Renkonto de du rektaj linioj naskas unu punkton. — Ni parolis pri malsimplaj punktoj de leĝoj. — Vi ja konas mian vido-punkton. — Ĝi ne estis ĝusta vido-punkto de la metodo. — Ĉu vi punktis je la fino de la frazo. — Ne forgesu la demandan punkton.

angle: a point, a dot; vid~o = a point of view
ĉine:
france: (un) point ; ~i = mettre un point; vid~o = un point de vue; ~adi = pointiller; demanda ~o = (un) point d'interrogation; tri~o = point de suspension.
germane: Punkt (das Satzzeichen, die geometrische Stelle, vgl. "poento")
hispane: punto
hungare: pont
portugale: ponto (sinal gráfico, assunto, tempo, perspectiva); ~i = pontuar (pôr ponto), pontilhar; ~eca, ~oforma = puntiforme; vid~o = ponto de vista; vid~e de = do ponto de vista de
ruse: точка; ~i = ставить точки




radiko: pur-
baza vorto: pur-a

difino: Senmakula; lavita, balaita; sen aliaj substancoj.

ekzemploj: La ĉielo estas tute brila kaj pura kaj blua. — Diri la puran veron. [figure] — Li amis ŝin pure kaj altsente. [figure] — Viaj manoj estas malpurigitaj, purigu ilin per lavado. — Vidu la purecon de tiu akvo. — Kia malpurulo!

angle: clean; ~igi = to clean; ~rasa = a pedigree breed of animal
ĉine: 纯洁,干净
france: pur(e), propre, net(te) ; ~e = purement, proprement ; ~i = être propre, pur(e); ~ema = propre, bien sur soi, soigneŭ(-euse); ~igi = purifier, rendre propre; ~ig-ita = purifié(e); mal~a = impur(e), sale; mal~igi = souiller, salir; mal~ig-ita = souillé(e), sali(e); ~ec-o = (la) pureté; mal~ulo = (un) malpropre, souillon.
germane: rein(e,r,s), sauber(e,r,s)
hispane: limpio, puro
hungare: tiszta, makulátlan
portugale: limpo; puro; ~e = puramente; ~eco = limpeza, pureza; ~ega = limpíssimo, puríssimo; ~ema = asseado; ~igi = limpar; purificar; ~igisto = limpador, faxineiro; ~isto = purista (artes); mal~a = sujo; impuro; mal~ega = imundo
ruse: чистый; = чисто




radiko: puŝ-
baza vorto: puŝ-i

difino: (Provi) movi ion, premante por ŝovi ĝin.

ekzemploj: Ŝi puŝis lin al la pordo. — Ekpuŝo de la vento turne levis la foliojn. — La puŝa forto iĝis sufiĉa por ekiri. — Li eniris en la ĉambron, puŝferminte post si la pordon. — La formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan.

angle: to push
ĉine:
france: pousser ; ~o = (une) poussée, (un) coup ; ~a = propulsif(-ive); ek~o = (une) impulsion; el~i = expulser, supplanter; ~ĉaro = (une) poussette, voiture à bras; re~i = repousser, refuter.
germane: stoßen, schubsen, drängen
hispane: empujar
hungare: lök, tol
portugale: empurrar; propelir; ~o = empurrão; el~i = expulsar; ~ĉareto = carrinho de compras; ~fermi = fechar com empurrão; ~forto = ímpeto; força de propulsão
ruse: толкать, подтолкнуть; = толчок