Vt: R1

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: restoraci-
baza vorto: restoraci-o

difino: Ejo, kie oni povas manĝi kontraŭ pago.

ekzemploj: Ni manĝis en memserva restoracio. — Mi elektis tuttagan ekskurson kun tagmanĝo en restoracio survoje. — La sabato finiĝis per restoracia vespermanĝo kaj ludado. — Ankaŭ vi estas malsata, ĉu ne? Ni iru en la restoracivagonon por vespermanĝi.

angle: restaurant
ĉine: 餐厅
france: (un) restaurant; mem-serva ~o = (un) restaurant en libre service , (un) self en franglais; ~vagono = (un) wagon-restaurant.
germane: Restaurant
hispane: restaurante
hungare: vendéglő, étterem
portugale: restaurante; memserva ~o = restaurante self-service
ruse: ресторан, ресторация; = ресторанный




radiko: ret-
baza vorto: ret-o

difino: Plektaĵo el ŝnuroj aŭ fadenoj, en kiu ĉiu fadeno estas ligita al multaj aliaj fadenoj, kun relative larĝaj interspacoj (maŝoj) (similaj al "#") (i.a. por fiŝkapti); interligita aro da homoj, aparatoj, ... (telefonreto, komputila reto)

ekzemploj: La knabino kuris kaptante papiliojn per reto. — Ni ludis tenison kaj la pilko trafis en la reton. — Harreto kuntenis ŝiajn belegajn harojn. — Virina rideto pli kaptas ol reto. — La fiŝoj rompis nian reton. — Vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de malbonuloj. — Tutmonda komputila reto nomiĝas "Interreto". — Hieraŭ mi multe retumis: vizitis multajn retejojn (TTT-ejojn), sendis retleterojn (mesaĝojn per retpoŝto). — Ni disponas reton de laboristoj en la tuta lando.

angle: a net, though often used as a shorter form of interreto = internet
ĉine: 网,通信网络
france: (un) réseau, filet, rêts, piège; har~o = (un) filet à cheveŭ; Inter~o = Internet; ~um-i = surfer sur la toile; ; ~ejo = (un) site Internet; Tut-Tera-Teksaĵo = la Toile d'Internet; ~letero = (un) courriel, mail en franglais; ~poŝto = Mél ou courriel.
germane: Netz
hispane: red
hungare: háló
portugale: rede (de cabelo, de tênis, de pesca, de telefones, de estradas, de pessoas, de computadores etc.); ~aĵo = trama; ~ero = malha; ~adreso = endereço eletrônico; ~poŝto = correio eletrônico, e-mail; en~igi = enredar; inter~o = Internet
ruse: сеть, сетка; = сетчатый, сеточный, сетевой




radiko: re-ven-
baza vorto: reven-i

difino: Veni ree (duafoje) aŭ reen (al la komenco).

ekzemploj: Foriris bovido, revenas bovo. — Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa. — Mi atendos vian revenon. — La revena vojaĝo estis malpli agrabla. — Revenante mi vojeraris kaj perdiĝis.

angle:to return, go back, come back
ĉine: 回来
france: revenir, s'en revenir, retourner ; ~o = (un) retour; ~a = de retour; ~ant-e = en revenant.
germane: zurückkommen
hispane: volver, regresar
hungare: visszajön, visszatér
portugale: voltar, retornar, regressar; ~o, ~ado = volta, retorno, regresso; ~igi = fazer voltar; ira kaj ~a vojaĝo = viagem de ida e volta
ruse: возвращаться, вернуться; = возвращение




radiko: revu-
baza vorto: revu-o

difino: Gazeto (ofte pli bele presita), aperanta unu fojon en kelkaj semajnoj, unu fojon en monato, unu fojon en tri monatoj, ...); priparolo aŭ priskribo de la ĉefaj okazaĵoj lastatempaj; revui: priparoli lastatempajn okazaĵojn, kontroli armean unuon.

ekzemploj: La redaktisto de tiu revuo, saĝa homo kaj persona amiko de Tolstoj. — Mi legis artikolon en la revuo Esperanto. — Tiam la reĝo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon.

angle: a magazine
ĉine: 期刊,杂志;检阅,校阅
france: (une) revue ; ~i = passer en revue;
germane: Zeitschrift, Revue (im Theater), militärische Truppenschau
hispane: revista
hungare: revü, szemle, folyóirat
portugale: revista (publicação; teatro; forças armadas); ~i = passar em revista (tropas)
ruse: 1) журнал, 2) обозрение, обзор; ~i = делать обзор, обозрение; = журнальный




radiko: rezult-
baza vorto: rezult-i

difino: Esti la sekvo; esti la fina stato.

ekzemploj: El tio rezultis, ke la afero ne okazis. — Vi havis bonajn rezultojn ĉe la ekzameno. — La rezultoj de mia laboro jam pretas. — Manko de pluvo dum tiom longa tempo rezultigis malbonan kreskon en la kampoj. — Nia esploro estis senrezulta.

angle: to result
ĉine: 结果
france: résulter, s'en suivre ; ~o = (un) résultat, (une) suite logique ; ~a = résultant(e); ~e = comme résultat; ~igi = causer, avoir pour résultat, entraîner; sen~a = infructueŭ(-euse), stérile.
germane: resultieren, das Ergebnis oder die Folge seien
hispane: resultar
hungare: eredményez
portugale: resultar de; ~o = resultado; ~a = resultante; ~e = como resultado; éigi = resultar em, causar; senéa = sem resultado
ruse: быть, являться результатом, проистекать, получаться; = результат; = являющийся результатом, результативный, результирующий; = в результате




radiko: ricev-
baza vorto: ricev-i

difino: Ekhavi de iu alia (unu donas aŭ sendas, alia ricevas).

ekzemploj: Doni ovon, por ricevi bovon. — Kiu ne petas, tiu ne ricevas. — La ricevo de tiu letero ĝojigis min. — El ĉiuj ricevataj donacoj mi preferas tiun. — Ili estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo.

angle: to receive
ĉine: 得到(dé dào),获取(huò qŭ)
france: recevoir, obtenir ; ~o = (l')obtention; ~ata = reçu(e); ~ant-e = en recevant; ~ant-o = (un) réceptionnaire, récepteur; ~ema = réceptif(-ive); ~ilo = (un) récepteur (T.S.F. & télévision)
germane: bekommen, erhalten
hispane: recibir
hungare: kap
portugale: receber (não se aplica a hóspedes); obter; ~o = recebimento, obtenção; ~anto = receptor, recipiente (aquele que recebe); ~emo = receptividade; ~ilo = receptor (rádio, televisão)
ruse: получить; = получение, приём




radiko: riĉ-
baza vorto: riĉ-a

difino: Kun multe da mono aŭ havaĵoj; kun multe da valora enhavo (ekzemple: libro riĉa je bildoj).

ekzemploj: Oni estas riĉa neniam sufiĉe. — Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa. — Li estas malriĉe vestita, sed lia parolo spiras konscion. — Lia sola filo heredas lian grandegan riĉecon. — De legado sen atento ne riĉiĝas la scio.

angle: rich, wealthy
ĉine: 富足的(fù zú de),丰富的(fēng fù de),富有...的(fù yŏu...de)富于...的(fù yú...de)
france: riche, copieŭ(-euse) ; ~e = richement, amplement ~o = (une, la) richesse; mal~e = pauvrement; ~ec-o = (la) richesse; ~iĝi = s'enrichir; ~eg-ulo = (un) richissime; nov~ulo = (un) nouveau-riche.
germane: reich(e,r,s)
hispane: rico (que posee mucho dinero), abundante, fértil
hungare: gazdag
portugale: rico, abastado; abundante; fértil ~o, ~eco = riqueza; ~aĵo = fortuna, riquezas; ~ega = riquíssimo, opulento; ~igi = enriquecer (tornar rico); ~iĝi = enriquecer-se; ~ulo = rico (indivíduo); ~enhava = de conteúdo rico; mal~a = pobre; nov~ulo = novo-rico
ruse: богатый; = богато




radiko: rid-
baza vorto: rid-i

difino: Per buŝo kaj sono (ne vortoj) montri ĝojon,...; rideti: per buŝo sen sono montri ĝojon, kontentecon,...

ekzemploj: La sorĉistino ridis tiel laŭte kaj malbele, ŝi ridaĉis. — Eksonis en la ĉambro sonora infana rido. — Fani (Fanny en la originala lingvo) rigardis lin kun rideto. — Estas ridinda afero. — Jen ridiga rakonto.

angle: to laugh; -eti = to smile
ĉine: 笑(xiào),发笑(fā xiào)
france: rire ; ~o = (un) rire ; ~e = en riant; ~aĉi = ricaner; ~et-o = (un) sourire; ~inda = risible; ~ema = rieur(-euse); ~igi = faire rire, divertir; ~ig-a = drole, comique, amusant(e).
germane: lachen
hispane: reir
hungare: nevet
portugale: rir; ~o = riso; ~ado = risada; ~egi = gargalhar; ~ema = risonho; ~eti = sorrir; ~iga = cômico; ~inda = ridículo; ~indigi = ridicularizar
ruse: смеяться; = смех




radiko: rigard-
baza vorto: rigard-i

difino: Provi vidi; konscie direkti sian vidon al io.

ekzemploj: Ĉion rigardi tra sia persona vitro. — Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon. — Lia rigardo serĉis ŝin. — Unuarigarde oni trovas la solvon. — Rigardante suben, mi neniam vidis ion.

angle: to look
ĉine: 看(kàn),瞧(qiáo),望(wàng)
france: regarder, considérer ; ~o = (un) regard, (une) vue ; ~e = à l'égard de, concernant ...; ~adi = regarder longuement, contempler; unu-a~e = au premier regard; ~ant-e = en regardant; ek~i = jeter un coup d'œil; sub~i = regarder à la dérobée, par-dessous.
germane: betrachten, bewusst ansehen
hispane: mirar
hungare: néz, szemlél
portugale: olhar; ~o = olhar (ação); ~adi = contemplar; ~ejo = mirante, belvedere; unua~e = à primeira vista
ruse: смотреть; = взгляд, взор; = взглядом, с помощью взгляда




radiko: rigid-
baza vorto: rigid-a

difino: Ne aŭ malfacile fleksebla; ne fleksiĝema

ekzemploj: Viaj membroj estas rigidaj! — Mi ne ŝatas, kiam iu rigide (fikse) rigardas min. — La rigideco de lia korpo montris, ke li jam mortis. — Mi eĉ rigidiĝis de tia terura vidaĵo. — Ni ne estas amikoj, ĉar lia karaktero estas tro rigida. — Ŝi ĉiam rigidiĝas en siaj decidoj.

angle: rigid, stiff
ĉine: 僵直的(jiāng zhí de),倔强的(juè jiàng de)
france: rigide, raide ; ~e = avec rigueur, fixement; ~ec-o = (la) rigidité; ~igi = raidir; ~iĝi = se raidir, s'engourdir, s'entêter.
germane: rigid(e,r,s), steif(e,r,s), unbeugsam(e,r,s)
hispane: rígido
hungare: merev
portugale: rígido; ~o, ~eco = rigidez; ~igi = enrijecer (tornar rígido); ~iĝi = enrijecer-se
ruse: жёсткий, твёрдый, негнущийся; = жёстко, твёрдо, туго, негибко




radiko: rilat-
baza vorto: rilat-i

difino: Esti en iuspeca ligo; havi kontakton en certa maniero.

ekzemploj: Ĉu rilati al li estas facile? — En internaciaj rilatoj estas jam necesa internacia lingvo. — Oni elkalkulis la rilatan nombron de la viroj kaj virinoj en Eŭropo. — Tre riĉa literaturo aperis rilate tiun ĉi landon.

angle: to relate
ĉine: 与...有关(yŭ...yŏu guān)
france: être en rapport ou en relation, concerner ; ~o = (un) rapport, (une) relation ; ~a = relatif(-ive) ; ~e al = par rapport à, quant à; ~e ...-n = concernant ..., quant à ... .
germane: Bezug haben
hispane: relacionarse
hungare: viszonyul
portugale: relacionar-se a, ter relação com, dizer respeito a; ~a al = relativo a, relacionado com; ~o = relação; ~e al = com relação a, relativamente a
ruse: относиться, иметь отношение; = отношение, связь; = относящийся, имеющий отношение; = в отношении, относительно




radiko: rimark-
baza vorto: rimark-i

difino: Ekkonscii, ke io okazas, ke io estas ia, ...

ekzemploj: Mi rimarkis eraron en la teksto. — Ŝi estis apenaŭ rimarkebla inter ĉiuj belulinoj. — Metu rimarkilon ĉe la paĝo de libro por ne forgesi, kiun paĝon vi legis. — Li estas la plej rimarkinda el ĉiuj lernantoj. — Vi ne sukcesos fari tion nerimarkate! — La kanto nerimarkeble restis en mia memoro. — Li amike rimarkis al mi, ke mi ŝanĝu la robon, ĉar ĝi ne taŭgas al mi. — Mi notis viajn rimarkojn pri mia laboraĵo. — Pardonu, mi nur volis rimarkigi al vi tion.

angle: to notice
ĉine: 注意到(zhù yì dào),发觉(fā jué),看出(kàn chū)
france: remarquer, s'apercevoir de ; ~o = (une) remarque, observation (à qqn) ; ~e = en remarque; ~ebla = remarquable, distingable, perceptible; ~ilo = (une) remarque, marque, indication; ~inda = remarquable, digne de remarque; ne~at-e = sans se faire remarquer; ne~ebl-e = imperceptiblement; ~igi = faire observer, souligner.
germane: bemerken
hispane: percibir, notar, darse cuenta
hungare: észrevesz
portugale: perceber, notar, reparar; ~o = nota, observação; ~ebla = perceptível; ~igi = chamar a atenção; ~ilo = lembrete, indicação; ~inda = notável; ne~ata = despercebido; ne~ebla = imperceptível;
ruse: замечать, заметить; = ремарка, заметка, замечание, примечание




radiko: rimed-
baza vorto: rimed-o

difino: Ilo por fari ion; io bezonata por fari ion

ekzemploj: Mi ne ŝatas la rimedojn, kiujn vi uzas por eduki niajn infanojn! — Ŝi renkontos lin ĉiarimede. — Ili estas senrimede perditaj. — Vivrimedoj (mono necesa por aĉeti la bezonaĵojn), kiujn ni ricevis, rapide ekmankis. — Ni trovos ĉiujn eblajn rimedojn por kapti la aĉulojn. — Kontraŭ ĉiu ĝeno ekzistas rimedo. — Ni ne havas kontraŭrimedon por tiu malsano.

angle: the means (to do something)
ĉine: 手段(shŏu duàn),办法(bàn fă);【用复数】金钱(jīn qián),财力(cái lì
france: (un) moyen, remède, (une) ressource; ĉia~e = par tous les moyens; sen~a = sans ressources; kontraŭ~o = (une) contremesure, antidote.
germane: Mittel (Werkzeug, Handlungsweise, mit dem/der etwas erreicht werden kann)
hispane: recurso, medio
hungare: eszköz, szer
portugale: meio, recurso; kontraŭ~o = antídoto; mon~o = recurso financeiro; last~e = como último recurso; viv~o = meio de vida
ruse: средство




radiko: ripet-
baza vorto: ripet-i

difino: Fari aŭ diri denove, duan (trian, ...) fojon

ekzemploj: Mi ne volas nun ripeti miajn vortojn. — La instruisto ripetis plurfoje la saman nomon. — Mi aŭdis en la teksto la ripetadon de la samaj vortoj. — La ripeta ago manĝi plaĉas al li. — Tiu muziko estis ripete ludita la sekvajn tagojn.

angle: to repeat
ĉine: 重复(chóng fù),重说(chóng shuō),重做(chóng zuò)
france: répéter, réitérer ; ~a = à répétition ; ~e = à plusieurs reprises; ~ema = répétitif(-ive).
germane: wiederholen
hispane: repetir
hungare: ismétel, megismétel, újráz
portugale: repetir; ~o, ~ado = repetição; ~a = repetido, repetitivo; ~e = repetidamente; ~aĵo = estribilho; ~ema = repetitivo (que costuma repetir); ~igi = fazer repetir; ~iĝi = repetir-se
ruse: повторить; = повтор; = повторный; = повторно




radiko: river-
baza vorto: river-o

difino: Granda natura akvo-irado (fluo).

ekzemploj: La tero per la riveroj kaj riveretoj estos iom post iom forportita en la maron — La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero. — Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne altiĝas. — La rivera veturado estas agrabla. — Transrivere la kampoj estas pli verdaj.

angle: river
ĉine: 河流(hé liú)
france: (une) rivière ; ~a = fluvial(e); ~et-o = (un) ruisseau, ru; trans~e = de l'autre côté du fleuve; ~ujo = (le) lit de fleuve; ~ŝip-isto = (un) marinier, batelier.
germane: Fluss
hispane: rio
hungare: folyó, folyam
portugale: rio; ~a = fluvial; ~e = no rio, por meio do rio; ~eto = arroio, riacho, córrego, regato; ~ujo = leito de rio; ~vojo = via fluvial
ruse: река, поток; = речной




radiko: riz-
baza vorto: riz-o

difino: Greno el varmlanda marĉa herbo.

ekzemploj: Rizo estas la ĉefa fonto de manĝado en aziaj landoj. — Mi ŝatas tiun rizkukon. — Jen bela riza kampo. — En mia lando oni ĵetas multajn rizerojn sur la novajn geedzojn, ĵus post la edziĝo por bondeziri al ili multajn pra-idojn.

angle: rice
ĉine: 稻米(dào mĭ),大米(dà mĭ),米饭(mĭ fàn)
france: (du) riz; ~a = de riz; ~ejo = (une) rizière; ~ero = (un) grain de riz.
germane: Reis
hispane: arroz
hungare: rizs
portugale: arroz; ~a = de arroz, relativo ao arroz; ~ejo, ~kampo = arrozal; ~ero = grão de arroz
ruse: рис; = рисовый




radiko: rol-
baza vorto: rol-o

difino: Tio, kion devas diri kaj fari aktoro en teatraĵo; la persono en la teatraĵa rakonto, kiun devas ludi la aktoro; la funkcio, agado, posteno,..., kiun iu devas plenumi (ies rolo en la socio; ies rolo en asocio; la rolo de la patro en la familio); roli: plenumi, ludi rolon

ekzemploj: Mi ankoraŭ lernas mian rolon. — Kion vi deziras roli? Mi volas ludi la rolon de Hamleto! — Vi bonege rolis! — Kie estas la rola tekstfolio. — Mi tre ŝatis la rolulojn de tiu filmo. — Bedaŭrinde, la ĉefrolulo de tiu libro mortis. — La kutimo ludas gravan rolon en la vivo.

angle: role
ĉine: 1.(戏剧或电影中的)角色(jué sè)2. 作用(zuò yòng)
france: (un) rôle ; ~i = tenir un rôle; ~ulo = (un) personnage; ĉef~ulo = (un) héros, protagoniste.
germane: Rolle (in einem Theaterstück z.B., vgl. "rulo", "pulio")
hispane: rol, papel (que es desempeñado por alguien)
hungare: szerep
portugale: papel (desempenhado por ator, funcionário etc.); ~i = desempenhar um papel; ~ulo = ator; ĉef~ulo = ator principal, protagonista
ruse: роль; ~i = играть роль; = ролевой




radiko: roman-
baza vorto: roman-o

difino: Longa literatura rakonto.

ekzemploj: Mi ŝatas la romanojn, ĉefe la amromanojn. — Li travivis romanajn okazaĵojn. — La romano de la tero estas tamen la plej rimarkinda el ĉiuj romanoj! — Li rakontis al mi sian vivon romane.

angle: novel
ĉine: 长篇小说(cháng piān xiăo shuō)
france: (un) roman; am~o = (un) roman d'amour; ~e = comme un roman; ~eca = romanesque; ~isto = (un) romancier.
germane: Roman
hispane: novela
hungare: regény
portugale: romance (obra literária); ~a, ~eca = romântico (com qualidades de romance); ~isto, ~verkisto = romancista
ruse: роман; = романный




radiko: romp-
baza vorto: romp-i

difino: Dispecigi; per (iom da) forto igi ion esti ne tuta aŭ ne ligita.

ekzemploj: Mi rompis panon kaj disdonis al la infanoj. — Kiu rompis, tiu pagu. — Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj frapas. — Vitro estas rompebla. — Ĉi tiu taso estas rompiĝema (facilrompa). — Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas. — Ŝtelistoj enrompis la pordon. — Esperanto rompas la murojn inter la popoloj. [figure] — Kie aĵo estas maldika, tie ĝi rompiĝas. — Mi longe rompis al mi la kapon [figure], sed mi neniel sukcesis tion kompreni. — Vi rompis vian promeson [figure], pro tio mi ne plu fidas vin. — Por la mono pastra preĝo, por la mono rompo de leĝo. — Ŝia voĉo rompis la silenton. [figure] — Ne interrompu mian parolon! — Li paroladis seninterrompe dum kelkaj horoj. — Li rompis la rilaton kun sia amatino.

angle: to break
ĉine: 打破(dă pò), 打碎(dă suì),折断(zhé duàn)
france: rompre, casser, fracturer ; ~o, ~ad-o = (une) interruption, fracture, rupture; ~aĵo = (un) fragment, morceau, tronçon; ~ebla = fragile, cassable; ~iĝ-ema = cassant(e), friable; de~i = arracher; en~i = enfoncer, défoncer; ~iĝi = se rompre, se briser; inter~i = interrompre; sen-inter~e = sans interruption.
germane: etwas anderes ab-, auf-, durch-, zerbrechen
hispane: romper, quebrar
hungare: tör, zúz, aprít
portugale: quebrar, romper, partir, fraturar; ~o, ~aĵo = ruptura, quebra, fratura; ~ebla = quebrável; ~iĝi = quebrar-se, romper-se; ~iĝema, facil~a = frágil
ruse: ломать, сломать; = поломка, излом, перелом




radiko: rost-
baza vorto: rost-i

difino: Prepari manĝon per varmego, aldonante nek akvon nek grason (sur krado, sur trapikilo, ...); prepari ion per varmego, preskaŭ bruligante ĝin (panon, kafograjnojn, ...).

ekzemploj: Oni povus rosti sur ĝi tutan bovon. — Mia patro hodiaŭ rostas junajn kokojn! — La odoro de rostaĵo plenigis ĉiujn ĉambrojn. — La rostita ŝafaĵo estis tre bongusta. — La pomoj komencis rostiĝi.

angle: to roast
ĉine: 烧烤(shāo kăo)
france: rôtir, griller (qqc.); ~ad-o = (le) rôtissage, grillage, (la) torréfaction; ~aĵo = (un) rôti; ~ejo = (une) rôtisserie; ~iĝi = (se) rôtir.
germane: rösten, auch: braten
hispane: asar
hungare: rostélyon süt, pirít
portugale: assar; torrar; ~aĵo = assado (culinária), churrasco; ~aĵejo = churrascaria; pan~aĵo = torrada; pan~ilo = torradeira; turn~ilo = churrasqueira
ruse: жарить, поджаривать




radiko: ruĝ-
baza vorto: ruĝ-a

difino: Kun koloro de sango.

ekzemploj: Mi volas tiujn ruĝajn pomojn. La ruĝo de la fama Ferari-a aŭto. — La suno dum subiro ruĝiĝas, ankaŭ la timemaj junulinoj, kiam oni alparolas al ili. — Li koloris la finaĵon de la tenilo ruĝa. — Tio funkcias danke al transruĝa ondo.

angle: red
ĉine: 红色的(hóng sè de)
france: rouge ; ~o = (le) rouge (couleur) ; ~e = en rouge; ~iĝi = rougir; trans~a = infra-rouge; ~haŭt-ulo = (un) peau-rouge.
germane: rot(e,r,s)
hispane: rojo
hungare: piros, vörös
portugale: vermelho, encarnado, rubro; ~o, ~eco = vermelhidão, rubor; ~eta = avermelhado; ~iĝi = avermelhar-se, ruborizar-se, corar, enrubecer; ~bruna = castanho-avermelhado, acaju; alazão (eqüídeo); ~flava = ruivo; ~haŭtulo = pele-vermelha (índio norte-americano); ~vanga = de face corada
ruse: красный; = красное (красный цвет)




radiko: rus-
baza vorto: rus-o

difino: Homo de la popolo vivanta Nord-oriente de Eŭropo kaj Azio. Loĝanto (civitano) de Rusujo.

ekzemploj: La rusoj loĝas en Rusujo. — La rusa literaturo estas tre riĉa. — Mi ne parolas al vi ruse sed Esperante. — Ĉiu tutruslanda kongreso estas iom simila al kongreso internacia.

angle: a Russian
ĉine: 俄罗斯人 (é luó sī rén)
france: (un) Russe ;~a = russe ; ~e = en russe.
germane: Russe
hispane: ruso (habitante de Rusia)
hungare: orosz
portugale: russo (povo); ~a = (relativo à Rússia ou à língua russa)
ruse: русский (житель России); = русский; = по-русски