Vt: S3

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi





radiko: subit-
baza vorto: subit-a

difino: Tuja, sen paso de tempo; neatendita.

ekzemploj: Lia subita kaj stranga morto estigis dubojn kaj polemikojn. — Post brua vento subita silento. — Subite ni ekvidis belegan konstruaĵon. — Ne atendita, ne esperita ofte venas subite. — Prefikso "ek" montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aŭ neatenditeco.

angle: immediately
ĉine: 突然的
france: subit(e), soudain(e), brusque ; ~e = subitement, soudain, tout à coup; ~ec-o = (la) soudaineté.
germane: plötzlich(e,r,s)
hispane: súbito, repentino
hungare: hirtelen
portugale: súbito, repentino; ~e = de repente, subitamente; ~o, ~eco = subitaneidade
ruse: внезапный, неожиданный; = внезапно, неожиданно, вдруг




radiko: sub-ten-
baza vorto: sub-ten-i

difino: Firme teni la suban flankon de io; apogi kaj helpi (per vortoj, agoj, mono,...)

ekzemploj: Li subtenis ŝin. — Vi bezonos mian subtenon. — Oni estas subtenata de la espero. — Subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki.

angle: to support
ĉine:维持,支持
france: soutenir, étayer, encourager; ~o = (le, un) soutien; ~ata = soutenu(e); ~ant-e = en soutenant.
germane: unterstützen
hispane: apoyar, sustentar
hungare: alátámaszt, támogat
portugale: segurar por baixo, sustentar; manter; apoiar, ajudar; ~o, ~ado = manutenção; ~anto = mantenedor
ruse: поддержать; = поддержка




radiko: sud-
baza vorto: sud-o

difino: Parto de la terglobo en la flanko de la suda poluso; Kanado estas en la nordo, Aŭstralio estas en la sudo de la terglobo.

ekzemploj: Vi rigardas al la sudo, al la suda regiono. — Li loĝas sude de la urbo. — Iru suden! — En sudamerikaj landoj oni parolas ĉefe la hispanan.

angle: south
ĉine: 南方
france: (le) sud ; ~a = du sud, méridional(e) ; ~e = au sud, au midi; ~e-n = vers le sud; ~amerik-a = sud-américain(e).
germane: Süden
hispane: sur (punto cardinal)
hungare: dél (égtáj)
portugale: sul; ~a = meridional; ~ano = sulista; ~e = no sul; ~en = rumo ao sul; Sud-Afriko = África do Sul; ~Ameriko = América do Sul; ~a Stelaro = Cruzeiro do Sul (constelação)
ruse: юг; = южный; = на юге, к югу



radiko: sufer-
baza vorto: sufer-i

difino: Senti (tre) malbone pro io, kio okazas, aŭ pro io, kion faras iu alia; esti tiu, al kiu okazas io malbona.

ekzemploj: Multaj homoj suferas. — La instruistino suferis malsaton. — Tro multe da laboroj kaj suferoj. — Helpi homojn suferantajn pro lingva malegaleco. — Ŝi tion sentis suferige.

angle: to suffer
ĉine: 受苦,忍受;受....的影响
france: souffrir, endurer ; ~o = (une, la) souffrance, peine; ~anta = souffrant(e); ~igi = faire souffrir, éprouver; ~ig-a = éprouvant, tourmentant, affligeant; ne~ebla = intolérable.
germane: leiden
hispane: sufrir, padecer
hungare: szenved
portugale: sofrer; ~o, ~ado = sofrimento; ~anto = sofredor; ~ebla = sofrível, tolerável; ~igi = fazer sofrer
ruse: страдать, мучиться, терпеть, переживать; = мука, мучение, терзание; а = мученический, страдальческий




radiko: sufiĉ-
baza vorto: sufiĉ-a

difino: Tiom, kiom necesas; tiom, ke ne necesas pli; ne tro kaj ne mal-tro.

ekzemploj: Mi ricevis sufiĉan manĝaĵon. — Sufiĉe! Ne plu diru! — Oni estas riĉa neniam sufiĉe. — Por lerni ne sufiĉas la vivo. — En tiu komunumo ili vivas memsufiĉe.

angle: enough, sufficient
ĉine: 够用的,充足的,但不是太过份
france: suffisant(e) ~e! = assez! Ça va!; ~e = suffisamment; ~i = suffire; ne~a = insuffisant(e); ~ec-o = (la) suffisance; mem~ec-e = en auto-suffisance, en autarcie .
germane: genügend(e,r,s), ausreichend(e,r,s)
hispane: suficiente
hungare: elég, elegendő
portugale: suficiente, bastante; ~i = bastar, chegar, ser suficiente; ~e = assaz, em quantidade suficiente; ~e! = chega! basta!; ~o, ~eco = suficiência; ~ega = abundante, copioso; mem~o, mem~eco = autossuficiência
ruse: достаточный; ~i = быть достаточным, хватать; = достаточно, довольно, хватит




radiko: suk-
baza vorto: suk-o

difino: Fluidaĵo, trinkaĵo el frukto(j) (aŭ el alia parto de planto),...

ekzemploj: La suko de tiu frukto estas tre bona. — La suka vivanteco de Esperanto. — Mi tre ŝatas pomsukon. — Viaj pensoj, same kiel tiu frukto, estas sensukaj.

angle: juice
ĉine: 从水果或一些植物取出的液体或饮料,浆汁
france: (de la) sève, (du) jus, suc ; ~a = lŭuriant(e), juteŭ(-euse); sen~a = sans sève, insipide.
germane: Saft
hispane: jugo, zumo
hungare: szörp
portugale: suco; ~a = suculento; frukto-o = suco de fruta; sen~a = sem suco, (figurativamente) sem graça
ruse: сок; = сочный



radiko: sukces-
baza vorto: sukces-i

difino: Ekhavi bonan, celitan rezulton.

ekzemploj: Bone sukcesu. — Sukcesojn! — La afero malsukcesis. — La sukcesaj aferoj kuraĝigas homojn. — Sukcese pasis la landaj kongresoj.

angle: to succeed, manage to do
ĉine: 成功,达成目标
france: réussir, avoir du succès ; ~o = (un) succès, (une) réussite ; ~o-j-n! = Bons succès!~a = couronné(e) de succès ; ~e = avec succès; mal~i = échouer; mal~o = (un) échec.
germane: Erfolg haben
hispane: tener éxito, lograr éxito
hungare: sikerül
portugale: ter sucesso, êxito; conseguir, lograr; ~a = bem-sucedido, exitoso; ~o = êxito, sucesso; mal~i = fracassar, malograr
ruse: удаться, иметь успех, быть успешным; = успех, удача; = успешный, удачный; = успешно, удачно




radiko: suker-
baza vorto: suker-o

difino: Dolĉa kaj dolĉiga aĵo (ofte kiel sukereroj) (el suker-kano, -beto, -palmo,...); sukeri = dolĉigi per sukero.

ekzemploj: Ĉu vi deziras sukeron? — Metu la sukerpecojn en la sukerujon. — La sukerfabriko multe funkcias. — La infanoj ŝategas la sukeraĵojn.

angle: sugar
ĉine: 糖;sukeri加糖
france: (du) sucre ; ~a = sucré(e) ; ~i = sucrer; ~ujo = (un) sucrier; ~aĵo-j = (des) sucrerie, bonbons; ~aĵ-isto = (un) confiseur.
germane: Zucker
hispane: azúcar
hungare: cukor
portugale: açúcar; ~a = açucarado; ~i = açucarar; ~eti = adocicar; ~aĵo = (culinária) doce; ~aĵejo = confeitaria; ~aĵisto = confeiteiro
ruse: сахар; ~i = подсахарить, подсластить; = сахарный




radiko: sun-
baza vorto: sun-o

difino: Nia stelo, ĉirkaŭ kiu rondiras Tero.

ekzemploj: La kokinoj leviĝas kun la suno la koko kantas je la sunleviĝo. — Somere multe sunas. — En suna varmo. — Ŝiaj okuloj brilis sune. — Somerfine ili estas sunbrunigitaj.

angle: sun
ĉine:太阳,日
france: (un, le) soleil ; ~a = solaire, ensoleillé(e) ; ~i = faire soleil; ~lev-iĝ-o = (un, le) lever du soleil; ~ban-o = (un) bain de soleil; ~floro = (un) tournesol; ~bruna, ~brun-ig-ita = bronzé(e), hâlé(e).
germane: Sonne
hispane: sol (nuestra estrella más cercana)
hungare: nap (égitest)
portugale: sol; ~a = solar (relativo ao sol), ensolarado; ~i = fazer sol; brilhar (como o sol); ~bano = banho de sol; ~bruna = queimado de sol, bronzeado;~frapo = insolação; ~horloĝo = relógio de sol; ~leviĝo = nascer do sol; ~radioj = raios solares; ~subiĝo, ~subiro = pôr-do-sol
ruse: солнце; ~i = светить, сиять; = солнечный; = солнечно




radiko: super
baza vorto: super

difino: Pli alte ol (ne tuŝante); supersigno: signo super litero (ekzemple: "^"); supera: pli alta, pli bona.

ekzemploj: La nubo super la monto. — Ni estas en nombra supereco. — Ĉu ĉio supera estas mistera? — Li superis ĉiujn aliajn. — De superfluo malboniĝas la ĝuo.

angle: over, above
ĉine: 在上的(无接触);supersigno上标,例如"^";高于,好过于
france: au-dessus de, plus haut que ; ~a = supérieur(e) ; ~i = être supérieur à, surpasser; ~ec-o = (la) supériorité; ~em-o = (l')émulation; mal~ec-o = (l') infériorité; ne~ebla = insurpassable, insurmontable; ~flu-o = (le) superflu
germane: über
hispane: encima de, sobre (cuando no está en contacto)
hungare: Elöljárószó: fölött.
portugale: por cima de, sobre; ~a = superior; ~i = superar, sobrepujar; ~eco = superioridade; ~ega = supremo; éakvi = inundar, alagar; ~flua = supérfluo; ~jaro = ano bissexto; ~kresko = hipertrofia; ~natura = sobrenatural; ~regi = sobrepujar; ~rigardi = supervisionar; ~sona = supersônico; mal~a = inferior
ruse: над, сверх, поверх; ~i = превосходить, превзойти, превысить, одолеть; = высший, верховный, старший




radiko: supoz-
baza vorto: supoz-i

difino: Ne scii, sed pensi, ke io estas tia aŭ tia.

ekzemploj: Mi supozas, ke leciono hodiaŭ ne okazos. — Mi havas pri tio nek scion nek supozon. — Supoze, ke ni havos sufiĉe da mono, ni veturos ferii al alia lando. — Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, al kiu la prelego estus interesa. — Tio supozigas, ke la sukceso de la aranĝo estos granda. — Supozu, ke vi estus juĝanto, do kion vi decidus? — Ŝia morto estas supozebla.

angle: to suppose, presume
ĉine: 假设
france: supposer, présumer ; ~o = (une) supposition ; ~a, ~ita = présumé(e), supposé(e) ; ~e = par supposition; ~ebl-e = comme on peut le supposer; ~igi = laisser supposer; suggérer; ~ebla = possible, admissible.
germane: vermuten
hispane: suponer, presumir
hungare: feltesz, feltételez
portugale: supor, imaginar, presumir; ~o = suposição; ~e, ke = supondo-se que; ~ata, ~ita = suposto; ~ebla = admissível; ~eble = supostamente, presumivelmente; ~igi = fazer supor
ruse: предполагать, допускать; = предположение; = предположительный, предполагаемый




radiko: supr-
baza vorto: supr-e

difino: En tiu parto de io, kiu estas plej alta, plej malproksima al tero aŭ planko; supro: la plej alta parto.

ekzemploj: La supre metita frazo. — Li tenas la manon supren. — Li supreniris. — Pensi pri la mondo supra. — Precize sub la supro de la konstruo.

angle: above
ĉine: 位于上方地
france: en haut ; ~e-n = vers le haut ; ~a = supérieur(e), qui est en haut ; ~o = (le) haut, sommet, faîte, (la) cime; ~aĵo = (une) partie superficielle, (la) surface; ~e-n-iri = monter, s'élever; mal~a = inférieur(e), qui est en bas; mal~e-n-iri = descendre.
germane: oben
hispane: en lo alto, en la cima, arriba
hungare: fenn, fent
portugale: no alto, no topo, em cima; ~en = para cima; ~o = topo, cimo, cume; ~a = superior (que está no topo); ~aĵo = superfície; ~aĵa = superficial; ~aĵeco = superficialidade; ~eniri = subir (ir para cima); mal~eniri = descer.
ruse: наверху, вверху, сверху; = верх, вершина, верхушка




radiko: sur
baza vorto: sur

difino: Tuŝante supron aŭ flankon. (sur seĝo; sur muro).

ekzemploj: La birdo sidas sur la branĉo. — Li frapis sur lian vangon. — Sur la surmetita ĉemizo, mi surmetis veston. — La insignoj sur la jako prirakontis la gloron de la posedantoj. — Se telero estas sur la tablo, ĝi estas la sura telero. — La aviadilo surteriĝis je la dek-sesa horo.

angle: on
ĉine: 在...之上(zài ... zhī shàng),在...上面 (zài ... shàng miàn)
france: sur, dessus; ~a = du dessus; ~meti = mettre, enfiler, passer (vêtement); ~met-ita = enfilé(e); ~ter-iĝi = atterrir.
germane: auf
hispane: sobre, encima (haciendo contacto)
hungare: Elöljárószó: -on, -en, -ön, rajta.
portugale: em, sobre, em cima de; ~havi = trajar, portar (roupa, ornamento etc.) ~meti = pôr, vestir (roupa); ~skribo = inscrição (em monumento, túmulo etc.); ~strate = na rua; ~tere = na terra; ~teriĝi = aterrissar, pousar
ruse: на




radiko: surpriz-
baza vorto: surpriz-i

difino: Veni aŭ fari ion neatendite; mirigi per io neatendita; mirigi, ĉar neatendita.

ekzemploj: Ĉu mi surprizis vin? — Gasto sen avizo estas agrabla surprizo. — Lia surpriza veno ĝojigis nin. — Mi surprize kisis ŝin.

angle: to surprise
ĉine: 惊奇
france: surprendre, prendre au dépourvu ; ~o = (une) surprise ; ~a = inattendu(e), surprenant(e) ; ~e = avec surprise, à l'improviste; ~ita = surpris(e).
germane: überraschen
hispane: sorprender (hacer algo inesperado)
hungare: meglep
portugale: surpreender; ~o = surpresa; ~a = inesperado, de surpresa; ~e = inesperadamente, de surpresa; ~iĝi = surpreender-se, estranhar; ~ita = surpreso, sobressaltado
ruse: удивить, поразить; = сюрприз, неожиданность; = неожиданный, поразительный; = неожиданно, поразительно, внезапно




radiko: sven-
baza vorto: sven-i

difino: Perdi la konscion kaj la kapablon movi sin (dum mallonga tempo).

ekzemploj: Sveni pro doloro. — Ŝi svenis kaj falis teren. — Li kuŝis tie, duonsvene. — Post la koncerto okazis dekoj da svenoj, precipe inaj.

angle: to faint
ĉine: 昏厥,昏迷
france: s'évanouir, se pâmer ; ~o = (un, l')évanouissement; du-on~i = défaillir; du-on~e = en état vaporeŭ.
germane: in Ohnmacht fallen, bewußstlos werden
hispane: desmayarse, desfallecer
hungare: elájul
portugale: desmaiar, desfalecer; ~o = desmaio, desfalecimento
ruse: упасть в обморок; = обморок; = обморочный; = в обмороке




radiko: svis-
baza vorto: svis-o

difino: Loĝanto de Svislando aŭ Svisujo.

ekzemploj: La tri svisoj aliĝis kune. — La prezidanto de la svisaj esperantistoj. — Pagi programkotizon de 50 svisaj frankoj. — Oni faras tion ekzemple en Svisujo sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj.

angle: a Swiss (person)
ĉine: 瑞士人
france: (un) Suisse; ~in-o = (une) suissesse; ~a = suisse, de Suisse.
germane: Schweizer
hispane: suizo (ciudadano de Suiza)
hungare: svájci
portugale: suíço; ~a = suíço (relativo à língua ou povo suíços)
ruse: швейцарец; = швейцарский