Vt: T1

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: tiel
baza vorto: tiel

difino: En tiu maniero, tiumaniere.

ekzemploj: Ne agu tiel, ĉar tio estas malbona. — Kiel vi sukcesis? Tiel! — Li estas tiel forta, kiel vi. — La suno estas tiel terure brula, kvazaŭ la tero tro proksimiĝis al ĝi.

angle: like this, in this way
ĉine: 如此,这样,那样
france: ainsi ; ~e = de cette façon, par cette manière; ~ estu! = Ainsi soit-il!
germane: so, auf diese Art und Weise (Tabellwortr)
hispane: de ese modo, de esa manera
hungare: így, úgy
portugale: dessa maneira, assim; nessa intensidade; tão
ruse: так




radiko: ties
baza vorto: ties

difino: De tiu(j); apartenanta al tiu(j).

ekzemploj: Mi neniam sekvis ties konsilon. — Ties opinio ne multe valoras. — La regiono de la urbo kaj de ties ĉirkaŭaĵo estas tre varia. — Oni preparis loĝejojn por la delegitoj kaj ties parencoj.

angle: that one's (= his, her, its)
ĉine: 那人的,那些人的,其
france:le ou la ... de celui, de celle, de ceŭ, de celles
germane: dessen (Tabellwort)
hispane: de el, de ella, de ellos
hungare: ennek, annak (ezé, azé)
portugale: desse, dessa, desses
ruse: того (тому принадлежащий)




radiko: tim-
baza vorto: tim-i

difino: Pensi, ke malbono povos okazi; malkuraĝi.

ekzemploj: Mi timas fali = Mi timas, ke mi falos. — Mi timas, ke vi falos. — Tima knabino estas knabino, kiu ĝenerale timas. — Timanta knabino estas knabino, kiu timas nun. — Timema knabino estas knabino, kiu emas timi. — Troa timo ne estas io bona. — Ŝi time eniris. — Se vi timas bestaron, ne iru arbaron. — En mia ĉerizarbon mi metis birdotimigilon.

angle: to fear, be scared of, be afraid of
ĉine: 害怕,担心
france: craindre, avoir peur, redouter ; ~o = (une, la) peur, crainte; ~a = de frayeur; ~anta = craignant(e); ~ig-a = effrayant(e); ~ema = timide, craintif(-ive); ~inda = intimidant(e), redoutable; mal~ema = intrépide; bird-o~ig-ilo = (un) épouvantail à oiseaŭ.
germane: (be)fürchten
hispane: temer (tener miedo de )
hungare: fél (ige)
portugale: temer, ter medo (de), recear; ~o = medo, temor, receio; ~ego = pavor; ~emo = timidez; ~iga, ~inda = temível, amedrontador, assustador; ~ulo = medroso, covarde, poltrão; ek~i = assustar-se; sen~a = destemido; birdo~igilo = espantalho
ruse: бояться, трусить, опасаться; = страх, боязнь




radiko: tio
baza vorto: tio

difino: Tiu afero, tiu aĵo.

ekzemploj: Tio estas tre facila. — Tio ĉi estas tre facila. — Kion tio signifas? — Tio ĉi estas la ĉefa celo de niaj kongresoj. — Li ne similas al tio, kio li antaŭe estis. — Mi ne diris tion ĉi.

angle: this thing, this
ĉine: 那个,那件事
france: ce, cela, ça, cette chose ; ~n = cela, cette chose quand elle est désignée, ex. Mi ne diris tion = Je n'ai pas dit cela.
germane: dasjenige, das (das Demonstrativpronomen/hinweisende Fürwort, vgl. "ĝi")(Tabellwort)
hispane: eso, aquello
hungare: ez, az
portugale: isso, aquilo; ĉi ~ = isto
ruse: то, это




radiko: tiom
baza vorto: tiom

difino: En tiu kvanto; en tiu/tia (granda) amplekso.

ekzemploj: Mi ne pensis, ke tiom da homoj pereis. — Li drinkis tiom, ke li ebriiĝis. — La patro donis al ni tiom da piroj, kiom da pomoj. — Tioma kvanto ne estas sufiĉa. — Ne trinku tiome!

angle: this much, so much
ĉine: 那么,这么多
france: tant, autant, cette quantité ; ~a-j = si nombreŭ(-euses) ; ~e = en si grand nombre, grande quantité.
germane: so viel (Tabellwort)
hispane: esa cantidad
hungare: ennyi, annyi
portugale: nessa quantidade, tanto (de); tão
ruse: столько, настолько




radiko: tir-
baza vorto: tir-i

difino: Uzante forton, movi al si (aŭ kun si); fari, ke io sekvu = ĉevalo tiras ĉaron; retiriĝi = cedi, reiri.

ekzemploj: La infano tiris sian patrinon per la mano. — Detiru la ŝuojn. — Ŝi surtiris la robon. — Mi eltiris la reton el la maro. — Li provis tiri min en tenton. — Plena kaso ŝteliston altiras. — Tiru iun el ĉi tiuj loteriaj biletoj. — Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras. — Li fortiris ŝin de tie, for de tiuj malbonuloj. — Tiu konflikto povas tiri gravajn sekvojn post si. — Ni donis al li eblon silente retiriĝi el la malbela afero, kiun li entreprenis. — Bonvolu fermi la tirkeston.

angle: to pull
ĉine: 拉:ĉevalo tiras ĉaron.马拉车;retiriĝi 退回,撤退
france: tirer, traîner ; ~o = (une, la) traction; ~a = tractif(-ive); de~i = retirer; sur~i = ramener, passer, enfiler; el~i = retirer, extraire; al~i = attirer; for~i = arracher; ~kesto = (un) tiroir; ~besto = (un) animal de trait.
germane: ziehen
hispane: halar
hungare: húz
portugale: pŭar, tracionar; ~o, ~ado = pŭão, tração; ~ilo = pŭador (de gavetas, portas etc.); ~besto = animal de tração; ~forto = força de tração; ~kesto = gaveta; al~i = atrair; el~i = tirar de dentro, extrair; reéiĝi = retirar-se
ruse: тащить, извлекать, влечь; = тяга, подтягивание, извлечение; = тягловый, тягальный, тянущий




radiko: titol-
baza vorto: titol-o

difino: Surskribo (nomo) de libro, artikolo, poemo, teatraĵo, filmo, ...; respekta (aldona) nomo por persono (ekz.: princo, doktoro); titoli = doni titolon; nomi iun aŭ ion per titolo.

ekzemploj: Ĉi tiu libro havas longan titolon. — Via revuo havas tre belajn titolojn. — La titola skribo estas granda. — Mia titolo estas "doktoro".

angle: a title
ĉine: 书名,榡题,电影名称,人的名衔;titoli封以名衔
france: (un) titre; ~a = en titre, titulaire; ~i = intituler, titrer; ~ulo = personne titrée, à particule.
germane: Titel
hispane: título
hungare: cím, titulus
portugale: título; ~i = intitular; ~a, ~ulo = titular; sub~o = subtítulo
ruse: 1) заглавие, заголовок, название, 2) титул, звание; -i = 1) озаглавить, назвать, 2) титуловать, величать; = заглавный, титульный




radiko: tiu
baza vorto: tiu

difino: Vorto, kiu montras difinitan homon, individuon, ekzempleron,...; ĝi, sola, povas ankaŭ signifi "tiu homo", ĉar tiam "homo" estas subkomprenata.

ekzemploj: Tiu estas mia amiko. — Ĉi tiu legas, tiu skribas kaj la aliaj dormas. — Kiu rompis, tiu pagu kaj kiu malpurigis ankaŭ tiu pagu. — Doktrino apogita sur tiu de Platono. — Mi ne konas tiun homon. — Ne timu tiun hundeton.

angle: this, that
ĉine: 那个,那个人
france: ce, cet, cette, celui, celle (-là) ; ~j = ces, ceŭ(-là), celles (-là); ~ ĉi, ĉi ~ = ce ... ci, celui-ci, celle-ci.
germane: der-, die-, dasjenige (Tabellwort)
hispane: ese, esa
hungare: ez, az, aki, amelyik
portugale: esse, aquele; ĉi ~ = este
ruse: тот, та, то, этот, эта, это




radiko: tra
baza vorto: tra

difino: De unu flanko (ekster io) al la alia flanko de tio, ne ĉirkaŭirante ("+" havas unu strekon tra alia streko)

ekzemploj: Li rigardas tra la fenestro. — Ni promenis tra la arbaro al la vilaĝo. — Ŝi naĝas nun tra la rivero. — Li vagas tra la kampo. — Ŝi tralegis la du grandajn librojn.

angle: through
ĉine: 通过,穿过(非绕过)"+" havas unu strekon tra alia streko. "十"为一短画穿过另一短画);li rigardas tra la fenestro.他注视窗外;ni promenis tra la arbaro al la vilaĝo.我们散步穿过林到村庄
france: par, à travers, durant; ~e = de part en part; ~igi = faire passer; ~legi = lire du début à la fin; ~vid-ebla = transparent(e).
germane: durch, hindurch (eine Straße, einen Tunnel, einen Zeitraum, vgl. per)
hispane: a través de
hungare: Elöljárószó: át, keresztül
portugale: através de; ~igi = traspassar, varar; ~iri = atravessar; percorrer; ~legi = ler do começo ao fim; ~lumi = transluzir; ~meti = enfiar; ~nokti = pernoitar; ~rigardi = passar os olhos (em); ~serĉi = investigar, explorar, dar busca em; ~veturi = atravessar (em veículo); ~videbla = transparente; ~vivi = vivenciar, viver (um episódio); ~vivaĵo = vivência, episódio vivenciado
ruse: 1) сквозь, через, 2) в течение, в продолжение, на протяжении; ~i = пройти насквозь, пересечь; = сквозной; = насквозь, навылет




radiko: traduk-
baza vorto: traduk-i

difino: Alilingvigi, rediri aŭ reskribi en alia lingvo.

ekzemploj: Multaj tradukantoj helpas traduki nian kurson el Esperanto al aliaj lingvoj. — Laŭvorta traduko ofte sonas ne tre bele. — Mi profesie okupiĝas pri tradukado. Mi estas tradukisto. — Tiu verko estas sufiĉe facile tradukebla. — Kiu estas la tradukinto de tiuj tekstoj? — La tradukaĵo aperos post unu monato. — La ĵurnalistoj mistradukis ŝiajn vortojn. — Traduka laboro estas grava.

angle: to translate
ĉine:
france: traduire ; ~o, ~aĵo = (une) traduction (l'action, la chose traduite); ~int-o, ~isto = (un) traducteur (celui qui a traduit, un professionnel); ~ebla = traduisible; mis~i = mal traduire, interpréter à contre-sens.
germane: (schriftlich) übersetzen (vgl. "interpreti")
hispane: traducir
hungare: fordít
portugale: traduzir, verter (texto); ~a = relativo a tradução; ~o, ~aĵo = tradução (texto traduzido); ~ado = tradução (ação);~anto, ~into, ~isto = tradutor; ~ebla = traduzível; ne~ebla = intraduzível
ruse: перевести; = перевод




radiko: traf-
baza vorto: traf-i

difino: Sukcesi atingi lokon celitan; kiam ĵetita ŝtono aŭ pilko aŭ pafita kuglo atingas la punkton, kiun oni volas, ke ĝi atingu; sukcesi renkonti.

ekzemploj: Li pafis, sed feliĉe ne trafis min. — Trafi du celojn per unu ŝtono. — Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon. — Viaj respondoj estis tute trafaj. — Mi celis nur trafeblajn celojn. — Ĉiuj frapoj lin trafis. — Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis. — Trafa vorto atingas sian celon. — La morto trafis ŝin. — Trafe aŭ maltrafe.

angle: to hit a target, to strike
ĉine: 命中,打中;遭遇;碰见;巧遇
france: atteindre, toucher (un but), attraper (un train) ; ~o = (une, l')atteinte, touche; ~a = qui atteint son but, pertinent(e); ~e = à propos, pertinemment, au poil; mal~i = rater, manquer.
germane: treffen (ein Ziel, vgl. "renkonti")
hispane: acertar, atinar
hungare: eltalál, célba talál
portugale: acertar (no alvo), atingir, alcançar; ~a = certeiro; decisivo; ~ebla = ao alcance; ~certeco = pontaria, precisão (no tiro); mal~i = errar (deixar de atingir)
ruse: попасть (в), поразить, натолкнуться (на), оказаться, очутиться; = попадание; = попавший в цель, меткий, удачный; = метко, удачно




radiko: trafik-
baza vorto: trafik-o

difino: Transportado de personoj, varoj aŭ informoj; ties cirkulado; (kvanto de) la veturantoj kaj irantoj en iu loko.

ekzemploj: La ĉiam kreskanta mar-trafiko. — Havena trafiko, vartrafiko, fervoja persontrafiko, transira trafiko. — Sur la stratoj regas vigla trafiko. — La urbestro ordonis la dekstraflankan trafikon por ĉiuj veturiloj. — Pro glacio la havenaj ŝipetoj ne povis trafiki.

angle: traffic (in drugs or people, or in general, such as cars on a road)
ĉine: 交通
france: (un, le) trafic, (la) circulation; ~i= circuler; ~lumo-j = (des) feŭ de circulation.
germane: Verkehr
hispane: tráfico
hungare: forgalom, közlekedés
portugale: tráfego, trânsito, circulação (de veículos, pessoas, mercadorias etc.); ~i = trafegar, transitar
ruse: транспортное движение, сообщение, поток; ~i = циркулировать; = транспортный




radiko: tranĉ-
baza vorto: tranĉ-i

difino: Per akra ilo (tranĉilo) disigi.

ekzemploj: Tranĉanta kiel razilo. — Ambaŭflanke tranĉa glavo. — Tia muziko tranĉas la orelon. [figure] — La kuracistoj faris tranĉojn en la karno por trovi la plumbon. — Poŝtranĉilo estas malgranda tranĉilo kun faldebla klingo.

angle: to slice, cut (with a blade)
ĉine: 切割,tranĉilo刀子
france: (dé)couper, trancher  ; ~o = (une) coupure, estafilade; ~a, ~anta = tranchant(e), coupant(e), strident(e), incisif(-ive); ~ilo = (un) couteau; poŝ~ilo = (un) canif; ~aĵo = (une) tranche; en~i = inciser, entailler; el~i = tailler, exciser; for~i = faire l'ablation.
germane: schneiden (mit einem einschneidigen Gerät, vgl. "tondi")
hispane: cortar
hungare: vág, szel
portugale: cortar; ~o = corte; incisão; ~a, ~anta = cortante; incisivo; ~aĵo = fatia; -~lo = faca; ~ego = facão; ambaŭ~a = de dois gumes; poŝ~ilo = canivete
ruse: резать; éо = разрез; = режущий, острый



radiko: trankvil-
baza vorto: trankvil-a

difino: Sen timo; sen grandaj movoj; ne rapidanta.

ekzemploj: Mi estas trankvila pri la morgaŭa tago. — Lasu min trankvila! — Kiu iras trankvile, iras facile. — Post dorma trankvilo venas bona konsilo. — Viaj vortoj trankviligis min. — Maltrankvilo regis ĉe la loĝantaro. — Mi scias, ke ŝin io maltrankviligas. — Ne timu kaj ne maltrankviliĝu, ili certe revenos. — Mi aŭskultis trankvilan spiradon de la infano. — Mi prenis trankviligaĵon, ĉar mi ne povis ekdormi. — "Trankviliĝu!" diris ŝi al sia edzo. — En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero. — La maro estas maltrankvila.

angle: calm
ĉine: 安心,安宁,镇定的
france: tranquille, sans inquiétude ; ~e = avec calme, tranquillement; ~o, ~ec-o = la tranquillité, sérénité; ~i = être tranquille; ~igi = tranquiliser, calmer, apaiser; ~iĝi = s'apaiser, se calmer; mal~igi = inquiéter, troubler; ~ig-aĵo = (un) tranquillisant, calmant; mal~a = inquiet(-ète), agité(e)
germane: ruhig(e,r,s)
hispane: tranquilo, calmo
hungare: nyugodt
portugale: tranquilo, calmo; ~o, ~eco = tranquilidade; ~igi = tranquilizar, acalmar; ~igaĵo = (medicina) tranquilizante, calmante; ~iĝi = tranquilizar-se, acalmar-se; mal~a = intranquilo, preocupado
ruse: спокойный, невозмутимый; = покой, спокойствие; = спокойно




radiko: trans
baza vorto: trans

difino: Je/al la alia flanko de (li loĝas trans la rivero; flugi trans la maron).

ekzemploj: Trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. La popoloj loĝantaj trans la maro. — Antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas iri trans la limon. — La hirundo flugis trans la riveron. — La cignoj en grandaj amasoj flugas trans la maron. — La transa trotuaro, bordo. — Mi ja ne kredas tiun transan mondon.

angle: across, beyond, on the other side of
ĉine: 在那边,从这边到那边,越过:(li loĝas trans la rivero.他居住在河的那一边;flugi trans la maron. 越过海洋
france: au-delà de, par delà ; ~a = qui est au-delà, de l'autre côté; ~igi = faire passer, fair franchir, transmettre; mal~ = en deça de, de ce côté de; ~formi = transformer; ~porti = transporter...
germane: auf der anderen Seite, jenseits, über (von der einen Seite von etwas, was sich unten befindet, zur anderen, vgl. "pri")
hispane: más allá de, al otro lado de.
hungare: Elöljárószó: át, túl
portugale: do outro lado de, além de; ~e = no outro lado; ~igi = transmitir, transferir; ~doni = entregar; ~formi = transformar; ~iri = transpor, ultrapassar, passar por cima; ~kapiĝo = cambalhota; ~mara = ultramarino; ~pagi = transferir (por banco); ~pasi = transpor; ~porti = transportar; ~preni = tomar (a seu encargo); ~salti = saltar (obstáculo); ~sendi = transmitir; ~skribi = transcrever; ~vesti = travestir-se
ruse: через, за




radiko: tre
baza vorto: tre

difino: En granda grado; forte; multe, ege.

ekzemploj: Ŝi estas tre alta. — Via aŭtomobilo veturas tre rapide. — Mi tre multe dankas vin. — La tre bela knabino estas admirata de ĉiuj.

angle: very
ĉine: 太,过份
france: très, beaucoup; ~ mult-e = énormément; ~eg-e = excessivement, extrêmement.
germane: sehr
hispane: muy
hungare: nagyon
portugale: muito, mui, em alto grau, intensamente; ~ege = muitíssimo
ruse: очень, весьма




radiko: tri
baza vorto: tri

difino: 3; tridek: 30; dek tri: 13; tricent 300; 3 000 trimil.

ekzemploj: Ni estas en la tria jarmilo. — Tri montoj estas en la malproksimo. — Mi vidas tri homojn. — Unue, mi legos, due, mi pripensos kaj nur trie mi respondos.

angle: three; ~a = third (as in "first, second, third" but not "one third" (= triono))
ĉine: 三;tridek 三十;dek tri 十三
france: trois ; ~a = troisième; ~e = troisièmement; ~o, ~op-o = (un) trois (aŭ cartes), trio; ~obla = triple; ~on-o = un tiers; ~ope = à trois; ~op-a = ternaire.
germane: drei
hispane: trés (número)
hungare: három
portugale: três; ~a = terceiro; ~o = trio, trinca; ~igi = dividir em três; ~oblo = triplo; ~ono = terço (fração); ~ope = de três em três; ~ulo = terceiro (em negócio ou discussão)
ruse: три; = тройка, троица; = третий; = в-третьих




radiko: trink-
baza vorto: trink-i

difino: Enbuŝigi likvaĵon (akvon, lakton, kafon, ...).

ekzemploj: Mi ne volis trinki la vinon. — Donu al la birdoj akvon ĉar ili volas trinki. — Eltrinki per unu tiro, estas fintrinki per nur unu tiro. — Trinkebla akvo estas havebla ĉi tie.

angle: to drink
ĉine: 喝,饮
france: boire, prendre ; ~o da... = (une) gorgée de...; ~aĵo = (une) boisson; el~i = boire d'un coup, d'un seul trait; ~ebla = buvable; ~ejo = (un) débit de boissson, troquet; ~mono = (un) pourboire.
germane: trinken
hispane: beber, tomar
hungare: iszik
portugale: beber; ~aĵo = bebida; ~ebla = potável; ~ejo = bar; ~mono = gorjeta
ruse: пить




radiko: tro
baza vorto: tro

difino: Pli ol kiom estas bone aŭ bezonate.

ekzemploj: Tro da kuiristoj kaĉon difektas (tro multaj ĉefoj, malbona rezulto). — Ilia nombro estas tro granda, por ke ni povu ilin ĉiujn citi. — Troa laboro lacigas onin. — Troa festeno estas veneno. — Mi trovis du librojn troe en la kesto. — Tirano daŭre faras troaĵojn.

angle: too (= an excess of, not "also" (= ankaŭ))); ~ da = too much, too many
ĉine: 过份
france: trop ; ~a = exagéré(e), excessif(-ive); ~e = exagérément, en trop; ~aĵo = (un) excédent, surplus; ~ec-o = (l')exagération, excès; ~igi = exagérer.
germane: zu sehr, zu viel
hispane: demasiado
hungare: túl
portugale: demais; ~a = demasiado; ~aĵo = excedente, excesso, demasia; ~igi = exagerar; ~grandigi = exagerar; ~laca = estafado; ~loĝata = superpopuloso (país, habitação etc.); ~rapidi = afobar-se; adiantar-se (relógio)
ruse: слишком, чрезмерно, чересчур; ~i = быть чрезмерным; = чрезмерное количество, излишек, избыток; = чрезмерный, излишний, избыточный; éе = в чрезмерном количестве, сверх меры




radiko: trotuar-
baza vorto: trotuar-o

difino: Parto de vojo destinita por piedirantoj, apud la vojo por veturiloj.

ekzemploj: Nur piedirantoj rajtas transiri al la kontraŭa trotuaro. — Rultrotuaro estas ruliĝanta striego por portado de homoj, eventuale de objektoj. — Rultrotuarojn oni trovas precipe en flughavenoj aŭ grandaj fervojaj stacioj.

angle: pavement, sidewalk
ĉine: 人行道,便道
france: (un) trottoir
germane: Bürgersteig
hispane: andén, acera
hungare: járda
portugale: calçada (entre rua e casas)
ruse: тротуар; = тротуарный




radiko: trov-
baza vorto: trov-i

difino: Ekvidi, ekrimarki (post serĉado); (ankaŭ) opinii.

ekzemploj: Mi ne povas trovi mian ŝlosilon. — Vi trovos la libron sur la tablo. — Trovi amikon ĉe klubo. — Mi trovis lin dormantan.

angle: to find
ĉine: 发现,遇见,认为
france: trouver ; ~o, ~aĵo = (la) découverte (action), (la) trouvaille (objet trouvé); ~ema = ingénieŭ(-euse), débrouillard(e); ~int-o = (un) trouveur; ~iĝi = se trouver, rencontrer.
germane: finden (auch i.S.v. eine Meinung haben)
hispane: encontrar
hungare: talál
portugale: achar, encontrar; ~aĵo, ~itaĵo = achado; ~iĝi = achar-se
ruse: найти, отыскать; = нахождение, находка




radiko: tuj
baza vorto: tuj

difino: Senprokraste; senatende; post tre malgranda tempo.

ekzemploj: Mi tuj foriros. — Pli valoras tuj ovo ol poste bovo. — Li tuj faris, kion mi volis. — Li foriris tuj post mia alveno. — Ege tuj! — Mi dankis lin pro la tuja plenumo de mia deziro.

angle: immediately
ĉine: 立刻,立即
france: tout de suite, immédiatement; ~a = immédiat(e).
germane: sofort
hispane: inmediatamente
hungare: azonnal, rögtön, mindjárt, tüstént
portugale: imediatamente, já, logo; ~a = imediato
ruse: сразу, тотчас, немедленно; = немедленный, незамедлительный; = немедленно, незамедлительно




radiko: turism-
baza vorto: turism-o

difino: (Organizado de) vojaĝado por plezuro, por ekkoni fremdajn lokojn kaj landojn,...

ekzemploj: Turismo estas io tre grava por nia lando. — Per turismo ni ricevas multajn vizitantojn. — Fakuloj de Monda Organizaĵo pri Turismo (MOT) laŭdis lian landon pro progreso, atingita en turismo. — Ĉu vi ŝatas la turismajn vojaĝojn?

angle: tourism
ĉine: 旅游,游览,观光
france: (le) tourisme ; ~a = touristique.
germane: Tourismus
hispane: turismo
hungare: turizmus
portugale: turismo; ~a = turístico
ruse: туризм; = туристический




radiko: turist-
baza vorto: turist-o

difino: Iu, kiu vojaĝas por plezuro (ne por labori), por ekkoni fremdajn lokojn kaj landojn,...

ekzemploj: Multaj turistoj iras al landoj kun sunaj mar-bordoj. — Ne ĉie turistoj estas ŝatataj de la lokuloj. — Turistoj ĝenerale parolas en fremdaj lingvoj. — Jen kutime turista sinteno.

angle: a tourist
ĉine: 观光客,游客
france: (un) touriste; ~a = de touriste.
germane: Tourist
hispane: turista
hungare: turista
portugale:turista
ruse: турист; = туристский




radiko: turn-
baza vorto: turn-i

difino: Meti antaŭon malantaŭen aŭ supron malsupren aŭ dekstron maldeksten; movi ĉirkaŭ (imagita) akso; ŝanĝi la direkton.

ekzemploj: Turni ŝlosilon en la seruro. — Ĉe la sono de lia voĉo ŝi turnis la kapon. — Turni posten la ĉevalon.— Ili turnis al mi la dorson (signo de malestimo, rifuzo, fuĝo, ...). — La rado turniĝis rapide. — La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno. — Tie la karavano sin turnis al la sudo. — Mi revenis returne.

angle: to turn (As in the action of turning some sort of object. If there's no object, such as someone changing direction, then turniĝi.)
ĉine: 转,反转,转向;(tiel, turnita "b" estas "d" aŭ "p". 转b成为d或p;依假想的轴旋转,转向
france: (re)tourner (qqch.); ~o = (un) tour, (une) révolution; ~a = tournant(e), giratoire, rotatif(-ive); ~iĝi = tourner(sur soi même); ~ad-o = (un) tourbillon, tournoiement; sin ~i = se tourner; re~it-e = à l'envers, à rebours; el~iĝi = se débrouiller, se tirer d'affaire.
germane: drehen
hispane: girar, virar, voltear
hungare: forgat
portugale: virar; girar, rodar, voltear; ~iĝi = virar-se, revirar-se; ~iĝado = rotação; ~ilo = manivela; molinete (de pescaria); ~akvo = redemoinho; ~iri = rodopiar
ruse: повернуть, поворачивать, крутить, вертеть, вращать; = поворот, оборот; = поворотный, вращательный




radiko: tuŝ-
baza vorto: tuŝ-i

difino: (Homoj:) meti fingro(j)n (aŭ alian korpoparton) sur ion; (aĵoj:) tiel, ke en iu loko ne estas spaco inter du aĵoj; netuŝebla: kion oni ne povas aŭ ne rajtas tuŝi (aŭ ŝanĝi).

ekzemploj: Infano, ne tuŝu la spegulon! — Longa kurteno tuŝanta la plankon. — La fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla. — Dum la kunveno oni tuŝis tiun demandon. [figursence] — Ŝi estis kortuŝita ĝis larmoj. — Leĝo pasintaĵon ne tuŝas (valoras nur por poste sed ne por antaŭe). — Miaj lipoj tuŝetis ŝian buŝon.

angle: to touch
ĉine: 接触,触及,涉及;netuŝebla不可碰触或改变的
france: toucher, poser la main sur, émouvoir, concerner ; ~o = (un) attouchement, contact; ~anta = touchant(e); ne~ebla = intouchable, intangible; ~et-i = effleurer, frôler; ~eg-i = heurter, bousculer.
germane: berühren
hispane: tocar
hungare: érint, megérint
portugale: tocar; ~o, ~ado = toque; tato; ek~i = roçar; ~ludo = brincadeira de pegar, pique; kor~a = tocante, emocionante; ne~ebla = intocável
ruse: трогать, касаться; = прикосновение




radiko: tut-
baza vorto: tut-a

difino: Ĉiuj partoj kune; ne rompita; plen-ampleksa.

ekzemploj: Esperanto celas esti la lingvo de la tuta mondo. — Mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. — Ni laboris dum la tuta tago. — Mi estas tute trankvila. — Tiu teritorio estas geografia tuto. — La tutaĵon de la ŝipoj de iu lando oni nomas ŝiparo. — Konsideri demandon en ĝia tuteco. — Mi tutkore dankas vin.

angle: whole, entire
ĉine: 整个的,全部的
france: tout(e), tout(e) entier(-ère) ; ~e = en tout, entièrement, en totalité; ~o = (le) tout, (la) totalité; ~aĵo = (un) tout, (l')ensemble; ~ec-o = (l')intégralité; ~kor-e = de tout cœur; ~mond-ig-o = (la) globalisation (mondialisation globalisatrice).
germane: ganz(e,r,s) (alles, alle Teile von etwas)
hispane: todo, total, completo
hungare: minden, összes, egész, teljes
portugale: todo, completo, inteiro; ~e = totalmente, inteiramente, completamente; ~o, ~aĵo, ~eco = total, totalidade; ~igi = completar; ~certe = com toda a certeza; ~kore = de todo o coração; ~monda = mundial, do mundo inteiro; ~mondigo = globalização; ~taga = que dura um dia inteiro
ruse: весь, целый; = всё, нечто единое целое, совокупность; = совсем, совершенно, вполне, всецело, целиком