Nuntempa tekniko
L’arte moderne Questo pell’arte è un gran zecolo raro! Vado, lui me dà un libbro, e, «Ffratel caro, Stampà un libbro va bbe’; mma inventà ll’usi Io sce scommetto, che ssi cqua sse campa 1835 08 21 |
Nuntempa tekniko Por tekniko tre gravas ĉi-centjaro! Min sendas mastro al libro-butiko, preni Plutarkon (1), laŭ kutima faro antaŭmendita ĉe vendist-amiko. Li ĝin deprenas el surbreta varo dirante, post viŝado per maniko, ke estas nur tranĉenda la paĝaro kaj mi, do, pensas pri la pres-kompliko. Bone pri preso, sed per kiaj saĝoj presi presaĵon pri literaturo eĉ sur la flanko de fermitaj paĝoj! M i vetas: se homaro en futuro iom pluvivos, ĝiaj cerbokaĝoj skriobigos eĉ azeon per la kruro. 1835 08 21 |
(1) Plutarko estas la libro de Plutarko, la greka verkisto de "Paralelaj vivoj".