La malriĉa familio
La famijja poverella Quiete, crature mie, stateve quiete: Nò, vvisscere mie care, nun piaggnete: Si ccapíssivo er bene che vve vojjo!... E ttu, Llalla, che hai? Povera Lalla, 1835 09 26 |
La malriĉa familio Paciĝu, idoj miaj, ĉar laŭ moro paĉjo tuj estos hejme revenanta. Ho Virgulino de la Larmoj sankta (1), mi petas vian helpon kun fervoro. Koretoj (2) miaj karaj, ĉesu l' ploro, ne min mortigu via ĝem' konstanta. Li ion portos kaj, se ne tro kvanta, estos panmanĝo en fintaga horo. Ho se vi konus amon de patrino! (3) Kion Jozef'? Timigas vin mallumo? Oleo konsumiĝis ĝis la fino. Kaj ĉu vi Lala, mia Lala, sentas malvarmon ĉe la muro? En brakumo de panjo frosto ne plu vin turmentas. 1835 09 26 |
(1) Virgulino estas la Dipatrino, Maria, kultata sub pluraj nomoj.
(2) Koretoj estas karesesprimo por infanoj.
(3) Kvazaŭ krio de malespero.