Malriĉa patrino

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



Edukado

Ne spitu paĉjon vian, mia filo,
zorgu pri vi, neniam klinu kapon,
se iu al vi donas pugnofrapon
rebatu ĝin duoble sen humilo.

Se ajna porko (1) tiam por konsilo
malfermas predikpretan buŝan klapon,
diru: "Ĉi-vort' ne faras al mi skrapon!
Ĉiu vivaĉu laŭ la propra stilo".

Se vi vin-kruĉon gajnas fingrolude (2),
ĝin trinku: al trompema popol-pleno
lasu nenion, trinku ĝiskonklude.

Ja bonas vivi laŭ kristan-sinteno,
kaj tiel estu en la poŝ' apude
akra tranĉil' kaj rozaria ĉeno (3).

1830 09 14

(1) Porko estas ofenda vorto kontraŭ la eventuala konsilanto.
(2) Fingroludo estas popola ludo, laŭ kiu la ludantoj devas sammomente eldiri, streĉante la fingrojn, la suman nombron de la streĉitaj fingroj de ĉiuj ludantoj.
(3) Rozaria ĉeno estas ĉeno kun bidoj, kiu utilas por preĝoj laŭ la katolika religio.